bizar/a PIV1

bizara

Stranga, ŝajne absurda, nekohere aŭ neharmonie impresa: la mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon [1]. bizara miksaĵo de fiasko kaj festo [2]; kvankam […] iom bizara, rakontado de tiaj timigaj memoroj kaj tradiciaĵoj estis populara distraĵo [3]; la bizara ago de la juĝisto povas […] doni la impreson, ke oni intencas inkludi en la ĵurio nur simpatiantojn de la akuzito [4]; kvar komplete tradukitaj tabulotekstoj malkovras bizarajn detalojn pri moroj kaj seksritoj […] ĉe la kultvilaĝo Orongo [5]; VD:ekscentra
1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a, p. 263a
2. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. IRL: Lando de malsanktuloj, Monato, 2000/04, p. 10
5. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
angle:
bizarre, eccentric, odd, strange
beloruse:
дзіўны
bulgare:
странен
ĉeĥe:
bizarní, podivný, podivínský, roztodivný
france:
bizarre
germane:
bizarr, skurril
hebree:
מוּזָר
hispane:
raro, inusual
katalune:
estrafolari, rar
pole:
cudaczny, dziwaczny
ruse:
причудливый, диковинный, странный, своеобразный
slovake:
podivný
ukraine:
чудний, дивний, чудернацький, химерний, своєрідний

bizari

(ntr)
Aspekti, konduti eksterkutime: ŝi denove kritikos, ke mi bizaras [6].
angle:
be bizarre
beloruse:
дзіўна выглядаць, дзіўна паводзіць сябе
france:
sortir de l'ordinaire
germane:
sich bizarr verhalten
hispane:
ser inusual
katalune:
ser estrafolari
pole:
cudować, wydziwiać
ruse:
странно вести себя, чудить

administraj notoj