zoogeografi/o PIV2

zoogeografio

BIO Studado de la geografia dislokiteco de bestoj, kaj de ties evoluo: de la plej altaj montpintoj ĝis la plej profundaj abismoj de la maro vivas animaloj sur nia planedo; sed kaj vertikale kaj horizontale la unuopaj specioj prezentas pli aŭ malpli limigitan disvastiĝon, kaj la studado de tiu fenomeno kaj de ĝiaj kaŭzoj estas nomata zoogeografio [1];
1. C. Støp-Bowitz: Elementa Zoogeografio, en: Someraj Universitataj Kursoj, 1976
angle:
zoogeography
beloruse:
зоагеаграфія
france:
zoogéographie
japane:
動物地理学 [どうぶつちりがく]
ukraine:
географія тварин, зоогеографія

administraj notoj