Informoj por redaktantoj kaj redaktontoj
Kiel fariĝi kunredaktanto?
Aliĝu al la
dissendolisto de redaktantoj
kaj registriĝu kiel redaktanto ĉe <wolfram@steloj.de>.
Kiel funkcias redaktado?
Por la redaktado ekzistas retpoŝta
redaktoservo, kiu
traktas redaktitajn artikolojn senditajn de la
redaktantoj.
Kiel la artikoloj estas strukturitaj?
La artikoloj estas verkitaj per la lingvo XML.
La strukturon, kiun havu artikolo, priskribas
la dokumenttipdifino (DTD).
La sekvaj dosieroj apartenas al la DTD:
Bedaŭrinde pluraj TTT-legiloj provas interpreti ilin
anstataŭ montri la enhavon. Do uzu la funkcion
"sekurigi referencon" de via TTT-legilo (ofte en la kuntekstmenuo,
aperanta ĉe dekstra musklako sur la referenco), kaj
legu la sekurigitajn dosierojn poste per simpla tekstredaktilo.
Se vi volas indiki fakojn kaj la lingvojn de tradukoj, bv.
uzi la sekvajn mallongigojn:
Ĉu mi devos lerni XML por kunredakti?
Ne timu, vi povas komenci redaktadon per simplaj
aferoj kiel aldono de tradukoj en la artikoloj, iom
post iom vi lernos, kiel la artikoloj estas konstruitaj
kaj povos fari pli komplikajn redaktojn.
Helpas ankaŭ la teknika manlibro
lerni la uzon de bazaj strukturoj per klarigoj kaj
ekzemploj.
Pri kio mi povas helpi en la redaktado?
Jen kelkaj aferoj, kiujn vi povus fari:
- Regule legi novajn kaj ŝanĝitajn artikolojn kaj
komenti pri eraroj.
- Forigi tajperarojn el la artikoloj.
- Aldoni tradukojn en via gepatra lingvo.
- Aldoni indikojn pri oficialeco de vortoj
(la steloj kaj ciferetoj ĉe la radikoj en PIV).
- Kontroli vortojn de iu fako, aldoni fakindikon ĉe
mankantaj vortoj. Ĝustigi la difinojn.
- Desegni aŭ foti bildetojn rilate al iu fako
kaj aldoni la bildojn en la artikoloj.
Ĉu ekzistas reguloj pri redaktado de artikoloj?
Vi trovas kelkajn rekomendojn pri redaktado de la
artikoloj en la lingva manlibro.