Manlibro por vindozuloj inter la revuloj

2003-10-27

Tiu ĉi dokumento klarigas, kiel redakti por Revo per vindoza komputilo. Ĉio prezentata funkcias per Vindozo-2000. Povas esti, ke aliaj eldonoj de Vindozo donas iom malsimilajn kondiĉojn.

1 - Fariĝu redaktanto

Kompreneble vi povas redakti por Revo per nura interreta foliumilo dum konekto. Tio simplas, sed ne tre efikas. Ĉi tie ni vidos, kiel vi povas labori elŝutante la enhavon de Revo al via komputilo, redaktante sen konekto, kaj poste sendante la redaktaĵojn per retpoŝto.

Por kontribui al Revo per iu ajn procedo, vi devas unue registriĝi kiel redaktanto. Pri tio legu en la retejo de Revo sub ktp.->redaktado->fariĝi redaktanto.

Kiam via retpoŝta nomo estos registrita, vi povos sendi redaktaĵojn.

2 - Akiru utilajn programojn

Pluraj senpagaj programoj helpos en la redaktado, nome:

Nur la maldensigilo nepre necesas. La ceterajn programojn povas anstataŭi ordinaraj vindozaĵoj: ankaŭ Notepad estas redaktilo, kaj ankaŭ via kutima retpoŝta programo sendos la redaktaĵojn. Tamen la ĉi tie proponataj programoj tre faciligos vian laboron.

Vinzipo fakte ne estas senpagaĵo, sed propagaĵo. Tio signifas, ke vi povas uzi ĝin senpage, sed mesaĝeto memorigos vin, ke estus lojale pagi al la venda kompanio. Ĝi estas baze anglalingva, kaj de ĝi ekzistas nuntempe ankaŭ franca, germana kaj japana eldonoj.

La instalo de Vinzipo kaj Uniredo similas al tiu de ajna vindoza programo. Ili aŭtomate lokas sin en la program-dosieron. Blato venas kiel densaĵo, kiun vi malfermos per Vinzipo kaj metos en la ĝustan dosierujon. La agordon de la programoj ni vidos en la respektivaj sekvaj ĉapitroj.

resume:

speco nomo elŝutejo resuma trakto
maldensigilo Winzip http://www.winzip.com instalu laŭ normala vindoza maniero
redaktilo Unired http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8 prenu la distribuaĵon kaj la esperantan asimilon, instalu ilin sinsekve laŭ normala vindoza maniero
retpoŝtilo Blat http://www.blat.net prenu la version lite maldensigu la elŝutaĵon kaj ŝovu blat.exe al c:\winnt\system32

3 - Hejmigu revon

Elŝuto

Por labori sur via propra durdisko, vi devas unue ŝuti al ĝi la enhavon de Revo. Tuj post la elŝuto vi bezonos Vinzipon aŭ alian maldensigilon. Do prefere unue akiru kaj instalu tiun programon. Vinzipo bezonas neniun specialan agordon.

Per via foliumilo vizitu en la retejo de Revo la paĝon ktp.->gravaj paĝoj->elŝuti. En tiu paĝo periode liveriĝas la tuta enhavo de Revo, kaj intertempaj partaj ĝisdatigoj. Ekzemple en la du dosieroj revoxml_2003-09-14.tgz kaj revohtml_2003-09-14.tgz estas tuta Revo el 2003-09-14. Kaj en revonov_2003-09-10_2003-09-15.tgz estas ĉiuj modifaĵoj faritaj inter 2003-09-10 kaj 2003-09-15.

Kiam sur la elŝuta paĝo vi alklakas iun el tiuj nomoj, eventuale via foliumilo demandas ĉu vi volas startigi la dosieron aŭ ĉu vi volas konservi ĝin surdiske. Respondu ke vi volas ĝin surdiskigi kaj elektu lokon por tio, ekzemple c:\temp aŭ alian ekzistan dosierujon.

Elpreno

Klakklaku ĉiun el la elŝutitaj dosieroj. Ĉiufoje Vinzipo demandos, ĉu ĝi maldensigu ĝin en provizora dosierujo kaj malfermu. Respondu jes. Post sekundoj aperas vinzipa fenestro kun listo de la liveraĵoj. Alklaku la vinjeton elprenu (angle: extract) aŭ la menueron komandoj->elprenu. Aperas dua fenestro nomata elprenu kun diversaj indikoj. Modifu nur la unuan indikon, kiu signas la lokon por meti la revajn dosierojn. Ekzemple vi povas entajpi c:\revo (se ĝi ne ekzistas jam, ĝi kreiĝos). Alklaku la dekstran butonon elprenu. Dum momento Vinzipo elpakas la dosierojn de Revo.

La dosierujoj kaj dosieroj de Revo nun estas sur via durdisko, en c:\revo. Vi povas ilin esplori.

4 - Redaktu

La foliumile konsulteblaj artikoloj de Revo troviĝas en c:\revo\html. Ili utilos al vi nur por vidi la artikolojn sen konekto al interreto. La originalaj artikoloj de Revo, kiujn vi priverkos, troviĝas en c:\revo\xml. Ili prezentiĝas kiel tekstaj dosieroj kun sufikso .xml. Ilin vi povas malfermi per ordinara redaktilo (se vi klakklakas ilin, ili malfermiĝos tre verŝajne en via kutima foliumilo, do vi prefere lanĉu redaktilon, ekzemple Notepadon, kaj en ĝi malfermu iun el la xml-dosieroj). Vi konstatos, ke la artikoloj entenas multajn markojn (ekzemple <rad>...) kaj specialajn kodojn por iuj literoj (ekzemple &ccirc; anstataŭ ĉ). Tio necesas por Revo, sed neoportunas por vi. Uniredo helpos pri tio.

Instalo kaj lingva agordo

De Uniredo instalu sinsekve la distribuaĵon kaj la esperantan asimilon. Sur la labortablo klakklaku la vinjeton de Uniredo por ĝin startigi. En la menuoj de Uniredo elektu Options->Language->Esperanto. Post tio ĉiuj eroj de Uniredo aperos en Esperanto.

Signara agordo

En la menuoj de Uniredo elektu opcioj->dosieraj agordoj->xml/xsl->signaroj. Ŝanĝu la valoron de defaŭlta surogato per XML-Revo. Eliru el la programo kaj relanĉu ĝin.

Por provi, ĉu ĉio estas en ordo, vi kreu ie en via sistemo novan tekstan dosieron kun finaĵo .xml, ekzemple efemer.xml. Malfermu ĝin per Uniredo. Entajpu ekzemple: <ajn> ehxosxangxo... </ajn>. Normale, la teksto aperas kun kromsignaj literoj anstataŭ la x-grupoj, do: <ajn> eĥoŝanĝo... </ajn>. Konservu la dosieron. Nun lanĉu ordinaran redaktilon, ekzemple Notepadon, kaj malfermu per ĝi efemer.xml. Normale vi vidas nun la supersignajn literojn jene: <ajn> eĥoŝanĝo... </ajn>. Tiuj estas la kodoj atenditaj de Revo.

Se ĉio konformas al la ĵusa klarigo, la afero glatas: vi tajpas supersignajn literojn per klavo x, ili aperas en Uniredo kun supersignoj, kaj ili konserviĝas laŭ la revaj konvencioj. (se iam vi bezonos efektive la literserion sx, tajpu s kaj dufoje x.)

Samo validas por la eventualaj kromsignaj literoj de via lingvo, kiujn vi bezonos por traduki. Tajpu ilin normale per via klavaro, kaj kontrolu, ke ili aperas en alia redaktilo laŭ la konvencioj de c:\revo\dtd\vokosgn.dtd. Ekzemple à devas aperi kiel &agrave;.

Uniredo havas plurajn aliajn utilajn funkciojn.

  1. Ekzemple en menuero opcioj->subst.ini vi trovos ĉapitron [Revo]. En ĝi vi povas aldoni mallongigojn, ekzemple:
    ekon* = <uzo tip="fak">EKON</uzo>
    kiam vi tajpos ekon* en redaktata artikolo, ĝin anstataŭos la tuta literaĵo malantaŭ la egal-signo. Por funkciigi tion, en opcioj->dosieraj agordoj->xml/xsl->klavaro, sub grupoj de anstataŭigoj marku la fakon Revo.
  2. simile en menuero opcioj->keys.ini vi trovos ĉapitron [XML-Revo]. En ĝi vi povas aldoni stirklavajn komandojn, ekzemple, ke kiam vi klavas ALT+CTRL+E, Uniredo enskribas <ekz></ekz> kaj la kursoro revenas al la loko inter la du ekz-markoj...

5 - Sendu viajn redaktaĵojn

Nun vi povas jam retuŝi artikolon de Revo per tradukoj aŭ aliaj aldonoj. Por ilin facile sendi al Revo, prefere konservu ilin en aparta dosierujo, ekzemple kreu por tio c:\revo\pretas.

Vi povus malfermi viajn redaktaĵojn per alia redaktilo ol Uniredo, kopii la enhavon, ĝin glui en mesaĝon, adresi la mesaĝon al revo@steloj.de. Tamen pli bone estus, se programo aŭtomate kreus por ĉiu artikolo mesaĝon kaj sendus ĝin. Blato helpos pri tio.

Instalo kaj agordo

Se vi ne jam faris, elŝutu la version lite de Blato, maldensigu la arkivon, kaj ŝovu blat.exe en dosierujon c:\winnt\system32c:\windows\system32 depende je via vindoza eldono.

En Vindozo, elektu startigi->programoj->helpiloj->komand-fenestro por malfermi DOS-stilan fenestron. En tiu fenestro tajpu:

blat

Se la respondo estas blat lite vx.x... kaj tiel plu, ĉio estas en ordo: Blat estas ruligebla. Se la respondo estas blat ne estas konata komando, vi probable ne metis blat.exe en la ĝustan lokon por via sistemo.

Nun tajpu (ne laŭvorte!):

blat -install via-smtp-retaliro via@retadreso.ie

Tio estas nur ekzemplo. Vi devas reale tajpi en la tria loko vian veran SMTP-retaliron kaj en la kvara loko vian veran retadreson. Se vi ne scias kio estas via SMTP-retaliro, vi tamen povas trovi ĝin en via kutima mesaĝilo, en la datumoj de via konto. Kutime ĝi aspektas kiel smtp.viaperanto.vialando. Ekzemple, se vi loĝas en Francio kaj uzas la interret-peranton wanadoo, ĝi estas smtp.wanadoo.fr. Ankaŭ la akcepta dokumento, kiun via peranto sendis, kutime entenas tiun informon.

La komandon devas sekvi respondo kia smtp server set to smtp.wanadoo.fr on port 25 with user vi@wanadoo.fr.

Prova sendo

Nun Blato estas definitive instalita kaj agordita. Vi povas provi per ĝi la sendon de dosieroj al Revo. En la komand-fenestro ŝangu al la dosierujo c:\revo\pretas kie estas viaj redaktaĵoj:

cd c:\revo\pretas

Ni supozu, ke tien vi metis modifitan artikolon volpertingro.xml. Konektiĝu al Interreto, se tio ne jam estas farita. En la komand-fenestro tajpu:

blat volpertingro.xml -to revo@steloj.de

(kompreneble por provo vi povas sendi unue al vi mem, metante vian retadreson anstataŭ revo@steloj.de.) Se la sendado funkcias, vi vidas respondon finiĝantan per Sending c:\revo\revo-02-pretas\volpertingro.xml to revo@steloj.de Login name is via@retadreso.

Aŭtomata sendo

Vi ankoraŭ povas ŝpari la penon tajpi tian komandon por ĉiu preta dosiero sendota al Revo. Simpla BAT-programeto prizorgos tion.

Kreu apud c:\revo\pretas alian dosierujon c:\revo\sendis. En c:\revo\pretas kreu novan tekstan dosieron _blat-sendu.bat, kaj malfermu ĝin per redaktilo, ekzemple per Notepado aŭ Uniredo.

En vian programon metu la sekvan linion (ĝi longas, sed ĝi nepre restu unulinia):

FOR %%f IN (c:\revo\pretas\*.xml) DO blat %%f -subject %%~nf -to revo@steloj.de -log _blat-sendu.log && move %%f c:\revo\sendis

Koncize klarigite, tiu programo prenos ĉiun xml-dosieron en c:\revo\pretas, uzos Blaton por sendi ĝin al Revo, notos la rezulton de la sendo en protokola dosiero _blat-sendu.log kaj se la sendo sukcesis, movos la senditan dosieron al c:\revo\sendis.

Vi povas uzi tiun programon en DOS-stila komand-fenestro, irante al ĝia dosierujo kaj tajpante ĝian nomon:

cd c:\revo\pretas
_blat-sendu

Dum la unuaj provoj tio lasos al vi sufiĉan tempon por vidi la respondojn de Blato. Se ĉio funkcias glate vi poste simple klakklaku la programon en vindoza fenestro. Ĝi mem malfermos komand-fenestron, traktos la XML-dosierojn, kaj poste fermos la fenestron.