1 -aĉ/
- I.
- 
                  -aĉ(sufikso)- 
                                          Malbona, malbonkvalita, maltaŭga, malbela:
                                          
                                             mizera ĉevalaĉo
                                             [1];
                                             
                                          
                                             domaĉo (malbela, kaduka domo);
                                             
                                          
                                             rigardaĉi kiel bovido
                                             (gapi, stultmiene rigardi)
                                             PrV
                                                ;
                                             
                                          
                                             babilaĉi
                                             (stulte, vante aŭ malice paroli);
                                             
                                          
                                             el la faraĉo fariĝis kaĉo
                                             
                                                PrV
                                                
                                                ;
                                             
                                          
                                             ĉie via popolaĉo persekutas Fenicianojn, kiel hundoj
                                             [2];
                                             
                                          
                                             vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj
                                             helpistoj
                                             [3]!
                                             
                                          
                                             lia kadavro estos […] mortaĉaĵo
                                             [4];
                                             
                                          
                                             ĝi estis mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon
                                             [5];
                                             
                                          
                                             fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron!
                                             [6].
                                             
                                           fi fi
 Rim.: Vidu la rimarkon ĉe fi.1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
 2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
 3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
 4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
 5. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro
 6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo- angle:
- awful , bad
- beloruse:
- афікс для выражэньня непрыемнага пачуцьця ў эспэранта
- france:
- -asse (suffixe péjoratif), -âtre (suffixe péjoratif)
- germane:
- Scheiß- [pref], Mist- [pref], Drecks- [pref]
- hispane:
- -aco (sufijo peyorativo), -ucho (sufijo peyorativo)
- ide:
- -ach
- taje:
- ไม่ดี, คุณภาพแย่, หยาบคาย
- volapuke:
- lu-
 
- 
                                          Malbona, malbonkvalita, maltaŭga, malbela:
                                          
                                             mizera ĉevalaĉo
                                             [1];
                                             
                                          
                                             domaĉo (malbela, kaduka domo);
                                             
                                          
                                             rigardaĉi kiel bovido
                                             (gapi, stultmiene rigardi)
                                             PrV
                                                ;
                                             
                                          
                                             babilaĉi
                                             (stulte, vante aŭ malice paroli);
                                             
                                          
                                             el la faraĉo fariĝis kaĉo
                                             
                                                PrV
                                                
                                                ;
                                             
                                          
                                             ĉie via popolaĉo persekutas Fenicianojn, kiel hundoj
                                             [2];
                                             
                                          
                                             vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj
                                             helpistoj
                                             [3]!
                                             
                                          
                                             lia kadavro estos […] mortaĉaĵo
                                             [4];
                                             
                                          
                                             ĝi estis mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon
                                             [5];
                                             
                                          
                                             fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron!
                                             [6].
                                             
                                          
- II.
- 
                  Vortero memstara samsignifa:aĉ(ekkrio)- Malbone! malagrable!: Mozilo ne plu funkcias bone[…] pro la nura ĉeesto de tiu Fajrovulpo en la sama komputilo! aĉ! [7]; la tri pingvenoj falas en la neĝon kun granda aĉ-bruo, kaj stulte rigardante unu la alian [8].
 7. R. Platteau: Mozilo..., libera folio, 2007-10-02
 8. Ulrich Hub, trad. Cyrille Hurstel: La arkeo foriras je la oka- angle:
- crap!, damn!, shit!
- beloruse:
- ай!
- france:
- saloperie !, zut !
- hispane:
- puaj, qué asco
 aĉa- Malbona, malbela, malagrabla: la vetero estis aĉa, malseka kaj tempesta ‐ gripa vetero [9]; kombine kun la aĉa vortodividado kaj la minusklaj k-oj, la tuta noma afero […] iĝas ne plu eltenebla ĉiupaĝa incito [10]; li kulpas pri la aĉa traktado de virinoj en la eklezio [11]; la kafo en la stacidoma bufedo estis aĉa [12]; aĉa elparolo [13]; aĉa sendaĵo [14].
 9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
 10. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
 11. Monato, W. H. Simcock: Kortuŝa tenero
 12. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
 13. Monato, Roberto Pigro: Kiom da homoj, tiom da gustoj
 14. Monato, Jozefo Lejĉ: Brita humuraĵo- angle:
- awful, terrible, nasty, bad
- beloruse:
- брыдкі, гідкі, непрыгожы, нядобры, кепскі
- ĉine:
- 不太好 [bùtàihǎo], 不如人意的 [bùrúrényìde], 不良 [bùliáng], 令人不舒服 [lìngrénbùshūfú]
- france:
- dégueulasse, horrible, mauvais
- germane:
- scheiße, schlecht, klapprig, übel
- hebree:
- מַגְעִיל
- hispane:
- malo, feo, desagradable, asqueroso, asquerosa
- hungare:
- ócska, vacak, silány
- japane:
- 粗悪な [そあくな], つまらない , いやしい, 下品な [げひんな]
- nederlande:
- lelijk, vuil, miezerig, schamel, minderwaardig
- rumane:
- de disprețuit, josnic
- tokipone:
- ike
- ukraine:
- кепський, огидний, паршивий
 aĉaĵo- Io tre malplaĉa, malbona: ŝi […] ne lasis ian aĉaĵon ie por la purigistino [15]; [jen] dio ordonas aĉaĵojn [16]; meze de la jaro 1475 fama „aĉaĵo” okazis en la urbo Trento [17]; la uzo de […] surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x” [18].
 15. M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958-01 ĝis 02, numero 3/3, p. 99-107a
 16. Zecchin Armando: Romkatolika, Monato, 2000/11, p. 4
 17. Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?, Monato, 2007/06, p. 16-17
 18. Pejno Simono: Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj, Monato, 2011/11, p. 26- angle:
- something useless or nasty, trash, rubbish, junk
- beloruse:
- брыдота, гідота
- france:
- cochonnerie, saloperie
- hebree:
- דבר מגעיל
- hispane:
- suciedad, porquería, bodrio, birria, chapuza, cutrez, chorrada
- japane:
- つまらないもの, くず, がらくた
- nederlande:
- lelijk ding, waardeloos ding
- rumane:
- un lucru dezgustător, situație dezgustătoare
- ukraine:
- гидота, свинство
 aĉiĝi(ntr)- Malboniĝi, malagrabliĝi, difektiĝi: lia stato pli kaj pli aĉiĝas; la jaron antaŭ la morto li havis perturbojn en la stomako, kiuj aĉiĝis [19].
 - angle:
- to go bad, to get worse
- beloruse:
- пагаршацца, псавацца
- france:
- se dégrader
- hispane:
- degradarse, estropearse
- japane:
- 劣化する [れっかする], 悪化する [あっかする], ひどくなる
- rumane:
- a se face rău
- ukraine:
- погіршуватися, робитися непридатним
 aĉulo- Homo malbona, malagrabla, malplaĉa: vi aĉulo! vi perfidulo! kiel vi aŭdacis trompi min, kanajla fripono?! [20]; en Japanio ekzistas socia normo, ke viro […] senlaborulo […] estas aĉulo [21]; ĉu vi volis, ke mi rigardu vin? ‐ kompreneble, vi aĉulo! [22].
 20. Sándor Szathmári: Perfekta civitano (1956), Satiraj rakontoj
 21. Monato, Azuma Juki: Malsatmorto ankaŭ en evoluintaj landoj
 22. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste- angle:
- jerk, asshole
- beloruse:
- нягоднік, паскуднік, мярзотнік
- ĉine:
- 坏人
- france:
- salaud
- hebree:
- ממזר
- hispane:
- canalla, desgraciado, miserable, tipejo, tiparraco, mamarracho
- japane:
- よた者 [よたしゃ]
- nederlande:
- lelijkerd, lelijkaard, stinkerd, vuilaard, vuilik
- rumane:
- ființă netrebnica, prăpădită, mizerabila, josnica
- taje:
- คนไม่ดี, คนที่ไม่น่าคบหา
- ukraine:
- паскуда, погань, мерзотник, дрянь
 malaĉa- 
                                          Bona, agrabla, plaĉa, mojosa:
                                          
                                             mi ŝatas vin, ĉar vi estas malaĉa
                                             [23];
                                             
                                          
                                             [la muzikalbumo] Kreaktiva estas danciga, gaja, pensiga aŭ simple malaĉa
                                             [24];
                                             
                                          
                                             malaĉe, ĝi aspektas tre bela
                                             [25].
                                             
                                          Rim.: La vorto malaĉa iĝis ofta junula lingvaĵo, pli-malpli sinonima al mojosa, ekde la fino de la 2010-aj jaroj pro influo de la kanto „Malaĉa“ de la populara kantisto Jonny M.
 23. Jonny M: Malaĉa, albumo "Kreativa"
 24. Rogener Pavinski: Jonny M – Voĉo de la nova generacio!, Kontakto
 25. Michael Lennartz: Ubuntuo sur mia retkomputilo, Esperanto en Ŝlesvig-Holstinio- angle:
- awesome, cool
- beloruse:
- добры, прыемны, файны, цудоўны
- hispane:
- genial, estupendo, guay
 
administraj notoj
~iĝi: 
                     Mankas dua fontindiko.