*17fi

I.

fi Vikipedio

(ekkrio)
Malestiminde, abomene, naŭze: fi al vi! fi, kiel abomene! [1]! fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo [2].
angle:
fie!, for shame! ~ al vi!: shame on you!
ĉeĥe:
fuj, jak nevhodné slovo
france:
fi!, beurk!, pouah!
germane:
pfui!, ih!
hispane:
¡puaf, qué asco!
hungare:
pfuj! pfuj! ~ al vi!: szégyeld magad!
nederlande:
foei
portugale:
fu, abrenúncio, apre, chi, credo, cruzes, fora, irra
ruse:
фи!, фу!
slovake:
aké nevhodné slovo, fuj
II.

fi-  

Prefikso esprimanta malestimon: la malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan [3]; fibuŝo; aperis multego da fiinsektoj [4]; senkulpigi sin mem per fiagoj de aliaj [5]; tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj [6]; modernaj kurieroj estas ĵurnalistoj, kaj se ili povus, ankaŭ nunaj registoj senkapigus tiujn fihomojn, se ili informas la publikon pri fiagoj de politikistoj [7].
Rim.: Prefikseca fi- kaj la sufikso -aĉ estas similaj kaj povas en multaj okazoj esti preskaŭ indiferente uzataj. Ili tamen diferencas inter si per tio, ke -aĉ estas prefere objektiva, dum fi- estas prefere subjektiva; -aĉ povas montri simple, ke iu aŭ io estas malbonkvalita, netaŭga, aŭ ke oni opinias ĝin tia; fi- esprimas negativan juĝon el morala vidpunkto: ĉevalaĉo ne estas fia ĉevalo, sed tre malfeliĉa [8]; tiu fiulo estas tre lerta kaj bela viro.
Rim.: Alie oni povas esprimi la diferencon tiel, ke aĉ- rilatas al la propra konsisto, ekz. grupaĉo estas malbone organizita, hundaĉo estas malsana, malbela; dum fi- rilatas al la maniero de agado, kaj malbonigas precipe la eksteron: figrupo agas malmorale, en detrua maniero, dum ĝi povas esti tute bone organizita interne, fihundo povas esti korpe bela kaj sana, sed facile mordas aliajn.
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
5. Monato, El Mia Vidpunkto
6. Monato, Maul Stefan: Germanio: Brutalaj dekstruloj
7. Monato, Stefan Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006899.html
8. Maria Nemirow-Ziólkowska: Esperanto dla wszystkich, Warszawa, 1965; lekcja 29, p. 41
angle:
~buŝo: dirty mouth ~insektoj: pests
france:
~komercisto: mercanti ~insektoj: insecte nuisible
germane:
~komercisto: dubioser Geschäftsmann ~buŝo: Schandmaul ~insektoj: Ungeziefer
hispane:
~komercisto: comerciante mezquino ~buŝo: malhablado ~insektoj: plaga
hungare:
~komercisto: nyerészkedő ~buŝo: mocskos száj ~insektoj: féreg (kártékony rovar)
volapuke:
lu- ~buŝo: lumud
III.
Samsignifa memstara vortero:

fia   Vikipedio

Malnobla, abomeninda: populara kuracisto, fia murdisto [9]; atestaĵoj pri korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto [10]; jen la terure malbela fia flanko de l' afero [11]; li estis kondamnita je morto en fia pseŭdoproceso gvidita de „furioza Rolando” [12]; fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio [13]; tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin [14]; ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave [15]; fia nuanco, senco, tono.
9. Monato, Paul Gubbins: Britio: Doktoro Morto
10. Monato, Garbhan Macaoidh: Paŝoj al purigado
11. H. Harrison, trad. W. Auld: La stratoj de Aŝkelono, 1994
12. Monato, Jomo Ipfelkofer: Postaj tempoj eble pli bone komprenos min
13. Monato, Kvazaŭ ĉio dependus de mi
14. Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja
15. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
angle:
reprehensible, naughty, shameful, immoral, abomninable
ĉeĥe:
bídný, hanebný, mrzký, ničemný, podlý
france:
abject (méprisable), bas (méprisable), indigne, vilain, méprisable
hispane:
abyecto, vil, indigno, despreciable
hungare:
aljas, ocsmány, galád
nederlande:
verfoeilijk, kwalijk, stout, berispelijk, afkeurenswaardig, onbehoorlijk
ruse:
мерзкий, гадкий, подлый, отвратительный
slovake:
hanebný

fiaĵoMT

Fia ago aŭ abomeninda objekto: vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj [16]; virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo [17]; li trinkis la spican elbarelaĵon de plezuro, ke li forgesu la fiaĵojn kiujn li ĉi tie faris [18]; decidi referendumon sen averti siajn eŭropajn kolegojn estas fiaĵo [19]; ĝoju, ke post viaj fiaĵoj vi vivis tiel meritige [20].
france:
bassesse (acte bas), cochonnerie (acte, propos)
hispane:
bajeza, vileza
hungare:
aljas tett, galádság
ruse:
подлость (поступок)

fieco

Karakterizo de io aŭ iu fia: la pereo de la eŭropa civilizacio montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco, ajna malico: finfine maliculoj disŝiros la mondon [21]; per sia meditado li ekkonscias pri la vero kaj rezignas sian fiecon [22].
21. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!
22. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj
ĉeĥe:
podlost
france:
bassesse (caractère méprisable)
hispane:
mezquindad
ruse:
подлость (качество)
slovake:
oplanstvo

fiulo  

Persono malestiminda: kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon [23]; fiulo ŝtelis de ekster la mortigito-domo la bukedojn (supozeble vendo- kaj profito-cele) [24]; piulo Buŝo ne fiule mensogis, ĉar li estas bona kristano [25]; nekredeble potenca fiulo, kiu jam posedas preskaŭ ĉiujn el la ringoj, strebas akiri, iel ajn, la ringon nun havatan de Frodo [26].
ĉeĥe:
darebák, padouch, všivák
france:
salaud
hispane:
despreciable, indigno, bellaco, abyecto
ruse:
подлец, мерзавец, негодяй
slovake:
darebák, podliak, všivák

administraj notoj