* -ad/ UV
*-ad
Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi:
-aĉ,
-ar,
-eg,
-et,
-ul, ktp
- A.
-
substantivojn:
- 1.
-
el substantiva radiko por signifi agon
faritan per la ilo montrata de la radiko:
brosado;
martelado
[1];
telefonado
[2];
kronado
[3];
afiŝado
[4].
Rim. 1: La responda verbo estas sensufikse derivata de la substantivo: „marteli“ (ne: „marteladi“), „kroni“ ktp.
- 2.
-
el verba radiko por signifi:
- a)
-
ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la
radiko:
la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj
lingvoj
[5]
(Kp „la uzo de l' artikolo en tiu okazo ne estas
ĝusta“);
oni aŭdis muzikon kaj kantadon
[6];
la ŝtelado estas via profesio
[7];
mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio
[8];
kvar junaj viroj [prezentis] ĉiajn poziciojn de homa korpo:
staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj,
[…] disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj,
plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj
Marta
;
la natura irado de la aferoj
[9].
Rim. 2: Pro ĉi tiu senco -ad servas por nomi la artojn, kapablojn ktp: la kantado estas tre agrabla okupo [10] (ne: „okupado“, ĉar temas ne pri daŭra kanto, sed pri la scipovo kanti); la pentrado.
- b)
- longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin [11]; la pafado daŭris tre longe[12]; parolado (oratoraĵo) elokventa; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado PrV ; donado de almozoj neniam malriĉigas PrV .
- B.
-
verbojn:
- 3.
-
el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la
agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro
aŭ ripetiĝo:
ili vizitadis ŝin ĉiun nokton
[13];
li priverŝadis [la floron] kaj vartadis ĝin kaj zorgadis
pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion
[14];
aŭskultante sian koron marteladi […] en la brusto
[15];
mi saltadis la tutan tagon de loko al loko
[16];
li kuradis ĝis li falis
[17];
ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj
[18];
la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al
konstanta mokado, sed eĉ al grandaj
oferoj
[19];
kvazaŭ miloj da ponardoj […] traflugadis la cerbon, pikadis
la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto
Marta
;
la mastrino […] renkontadis ŝin ĉiam ĝentile
Marta
;
riĉigadi la lingvon per novaj vortoj
[20];
ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj
[21].
re-2Rim. 3: Tiu ĉi formo servas por traduki la imperfekton de la latinidaj lingvoj.Rim. 4: Kelkaj esperantistoj uzas -ad kiel memstaran vorteron: vi adis defraŭdi abundon […] el la reĝa provizejo [22]; mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto [23]; s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante [24]; la termosbotelo interrompis sian adan movon al la buŝo [25].
-aĉ,
-ar,
-eg,
-et,
-ul, ktp
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, DUA PARTO
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
15. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
17. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
21. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
22. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
23. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
24. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 34. Granda Parolisto Estas Duba Faristo.
25. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Albert Viksten

- beloruse:
- афікс, які вызначае працяглае, сталае або паўторнае дзеяньне, у эспэранта
- france:
- -age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action)
- hispane:
- sufijo/infijo de repetición o duración, -ación, -ición, -ada/-ado, -(a)je
- katalune:
- [sufixe de repetició o durada]
- signune:
- t@10
- taje:
- 1. แสดงการกระทำอย่างต่อเนื่อง 2.a ทำคำกริยาให้เป็นคำนาม