10Adriatik/o PIV1

Adriatiko, Adriatika Maro

GEOG Maro inter la balkana kaj itala duoninsuloj, parto de Mezmaro: Jugoslavio interkonsentis pri landlimoj kun Italio, per kio precize estis difinita ankaŭ la mara limo en Adriatiko [1]; ilirianoj (prauloj de hodiaŭaj albanoj) regis longatempe Adriatikon de Istrio ĝis Ambrakio, antaŭ la tri iliriaj-romiaj militoj [2]; venetoj estas grupo da gentoj loĝintaj antikve en la norda marbordo de Adriatiko, nord-oriente de la rivero Po [3]; la partoprenantoj konatiĝis kun la Esperanto-Domo en Kostrena, vilao apud la Adriatika marbordo [4].
1. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
2. Monato, Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio
3. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Interkontinenta ligo
4. S. Štimec: Rijeka: Kongreso + Konferenco + Konsultiĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:7
angle:
Adriatic Sea
beloruse:
Адрыятыка, Адрыятычнае мора
ĉeĥe:
Adriatické moře, Jaderské moře, Jadran
ĉine:
亚得里亚海 [yàděilǐyàhǎi], 亞得里亞海 [yàděilǐyàhǎi]
france:
Mer Adriatique
germane:
Adriatisches Meer, Adria
hebree:
אדריאטית
japane:
アドリア海 [アドリアうみ]
pole:
Adriatyk
slovake:
Adriatické more
ukraine:
Адріатичне море, Адріатика

administraj notoj