*afer/o PV

*afero

1.
Okupo, laboro aŭ tasko kiun oni faras aŭ intencas fari: la afero ne urĝas PrV ; la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila[1]; en tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo [2]; faru vian aferon, Dio zorgos ceteron PrV ; aranĝi la aferon [3]; nun ni transiru al la afero (al la diskutata temo); al la afero! PrV ; pri kio estas la afero? PrV ; saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon PrV ; zorgu pri viaj aferoj!; estas lia afero (tio koncernas lin) skribi al lia patro; li forveturis por unu tago pro tre grava afero [4]; min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere PrV .
2.
Socia interago:
a)
Io koncernanta publikajn interesojn: tio estas ŝtata afero; ministro pri internaj, eksterlandaj aferoj; mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero [5].
b)
JUR Io koncernanta privatulojn aŭ publikajn personojn, aparte traktata de oficialaj instancoj aŭ gazetaro; precipe juĝafero: defendu aferon de vidvino [6]; formeti la aferon en la keston de forgeso PrV ; se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon. [7]; David ... ne forkliniĝis de ĉio, kion la Eternulo ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido [8]; mi esperas, ke mia afero baldaŭ venos antaŭ la tribunalon; krima, sensacia afero; sesono de la historio pritraktas la „aferon Lapenna“ [9].
c)
EKON Komerco, negoco: negocaj aferoj estas severaj PrV ; amikeco aparte, afero aparte PrV ; tago festa, for aferoj PrV .
3.
(figure) Io estanta en la mondo, konkreta aŭ abstrakta objekto, cirkonstanco, fenomeno: sen povo kolero estas ridinda afero PrV ; dum mia vojaĝo mi vidis interesajn aferojn; scienca afero; pri kiu afero li parolas?; tio estas alia afero; paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj PrV ; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero PrV ; eĉ la plej nekredeblajn aferojn ... li tuj kredas [10]. VD:aĵo, objekto.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.49
2. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:6
4. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 5:7
5. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:17
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 29:9
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:5
9. Petro DESMET': Politika historio de la neŭtrala UEA, Monato, 2007
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §41.
afrikanse:
ding
albane:
gjë
amhare:
ነገር
angle:
matter, affair 1. object, thing 2.b case 2.c concern 3. object, thing
arabe:
شيء
armene:
բան
azerbajĝane:
şey
beloruse:
справа
bengale:
বিষয়
birme:
အရာ
bosne:
stvar
bretone:
1. afer 2.b afer 2.c afer 3. tra
ĉeĥe:
případ, věc, věc, záležitost
ĉine:
2. 大事 [dàshì]
dane:
ting
estone:
asi
eŭske:
gauza
filipine:
bagay
finne:
1. asia, kysymys al la afero!: asiaan!. 2.b (oikeus)asia, tapaus, juttu 2.c liikeasia 3. asia (voi tarkoittaa jotain konkreettistakin, jää usein kääntämättä erillisellä sanalla) mi vidis interesajn ~ojn: olen nähnyt paljon mielenkiintoista. ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero : ulkonäkö pettää.
france:
1. affaire (qui occupe), problème (qui occupe), question (qui occupe) la ~o ne urĝas: il n'y a pas le feu. nun ni transiru al la ~o: venons-en à notre affaire . al la afero!: (venez-en) au fait !. pri kio estas la ~o?: de quoi s'agit-il?. zorgu pri viaj ~oj!: occupez-vous de vos affaires!, occupez-vous de vos pieds!. estas lia ~o: c'est son affaire, c'est son problème, c'est lui que ça regarde. min ne tuŝas la afero: ce n'est pas mon affaire, ce n'est pas mon problème, ce ne sont pas mes oignons, cette affaire ne me regarde pas. 2.b affaire (en justice), cas (en justice), cause (en justice), dossier (en justice), procès 2.c affaire (commerciale), business (entreprise commerciale) , entreprise, commerce, firme, société (entreprise commerciale) amikeco aparte, ~o aparte: en affaires, on ne fait pas de sentiment , les affaires sont les affaires. 2. affaire 3. chose, affaire (chose) tio estas alia ~o: c'est une autre affaire, c'est autre chose, c'est une autre paire de manches. paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: entre dire et faire, il y a un monde . ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero : il ne faut pas juger de l'arbre par l'écorce, les apparences sont trompeuses.
galege:
cousa
germane:
Sache, Angelegenheit
guĝarate:
વસ્તુ
haitie:
bagay
haŭse:
abu
hebree:
דָבָר
hinde:
बात
hispane:
la ~o ne urĝas: la cosa no urge. nun ni transiru al la ~o: vayamo al asunto en cuestión. al la afero!: ¡al grano!. pri kio estas la ~o?: ¿de qué se trata?. zorgu pri viaj ~oj!: ¡métete en tus asuntos!. estas lia ~o: es asunto suyo, es cosa suya. min ne tuŝas la afero: no es asunto mío. 2.b caso, asunto 2.c negocio 3. cosa, asunto, las apariencias engañan paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: del dicho al hecho hay un trecho.
hungare:
1. ügy 2.b ügy 3. dolog
igbe:
ihe
indonezie:
2.a urusan 2.b kasus 2.c bisnis 3. hal
irlande:
rud
islande:
hlutur
itale:
faccenda, affare, cosa
japane:
1. 用件 [ようけん], 用事 [ようじ] 3. [こと], 事柄 [ことがら], 物 [もの], 事件 [じけん], 出来事 [できごと]
jave:
bab
jide:
זאַך
jorube:
ohun
kanare:
ವಿಷಯ
kartvele:
რამ
katalune:
afer, assumpte, cosa
kazaĥe:
нәрсе
kimre:
beth
kirgize:
буюм
kmere:
រឿង
koree:
korsike:
cosa
kose:
into
kroate:
stvar
kurde:
tişt
latine:
aliquid
latve:
lieta
laŭe:
ການທົດສອບ
litove:
dalykas
makedone:
работа
malagase:
zavatra
malaje:
perkara
malajalame:
വസ്തു
malte:
ħaġa
maorie:
mea
marate:
गोष्ट
monge:
tshaj plaws
mongole:
зүйл
nederlande:
zaak
njanĝe:
chinthu
okcidentfrise:
ding
okcitane:
afar, causa
panĝabe:
ਗੱਲ ਇਹ ਹੈ ਕਿ
paŝtue:
خبره
pole:
1. sprawa, rzecz nun ni transiru al la ~o: przejdźmy do rzeczy. al la afero!: do rzeczy!. pri kio estas la ~o?: o co chodzi?. zorgu pri viaj ~oj!: zajmij się zwoimi sprawami. estas lia ~o: to jest jego sprawa. grava ~o: ważna sprawa. min ne tuŝas la afero: mnie ta sprawa nie dotyczy. 2.b sprawa 2.c sprawa, interes 3. sprawa, rzecz pri kiu ~o li parolas?: o czym mowa?. tio estas alia ~o: to jest inna sprawa. paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: co innego mówić, a co innego robić . ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero : nie oceniaj rzeczy po wyglądzie.
portugale:
1. questão, assunto, negócio 2.b caso, questão, causa 2.c assunto, negócio 3. coisa, assunto
ruande:
ikintu
ruse:
1. дело grava ~o: важное дело. 2.b дело 2.c дело 3. вещь, дело tio estas alia ~o: это другое дело.
samoe:
mea
sinde:
شيء
sinhale:
දෙයක්
skotgaele:
rud
slovake:
1. záležitosť 2.b prípad 3. vec
slovene:
stvar
somale:
wax
ŝone:
chinhu
sote:
ntho e
sunde:
barang
svahile:
kitu
taĝike:
чиз
taje:
1. เรื่องราว, การงาน 2.c ธุระ
tamile:
விஷயம்
tatare:
нәрсә
telugue:
విషయం
tibete:
ཅ་ལག་
tokipone:
ijo
turke:
1. problem, sorun, iş, dert zorgu pri viaj ~oj!: kendi işinizle uğraşın. estas lia ~o: o kendisini ilgilendirir, o onun problemi. min ne tuŝas la afero: beni ilgilendirmez, o benim problemim değil. 2.b dosya(hukuk), dava 2.c iş, şirket, firma, ticaret 3. şey, eşya paroloj kaj faroj estas malsamaj ~oj: lafla pilav pişmez. ne juĝu pri ~o laŭ ĝia ekstero : görünüşe aldanmamalı.
ukraine:
річ
urdue:
بات
uzbeke:
narsa
vjetname:
điều
zulue:
into

afera

Rilata al afero:
1:
bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas en verba formo „agi kiel tia besto aŭ afero“ [11].
2.c:
ĉe sociaj kaj aferaj kunvenoj kutime kaj laŭmore estas saluti kaj adiaŭi ĉiun personon individue, per manpremo [12]; retpoŝto estas tre efika en persona kaj afera korespondado [13].
11. B. Wennergren: Verboj el ne-agaj radikoj, PMEG
12. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, A. Tilmont: Praktikaj informoj pri Antverpeno, leciono 11a
13. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Pri Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
angle:
1.a object-, related to objects 1.b business-, related to business
ĉeĥe:
aférový
finne:
asia-
france:
1.a de chose 1.b d'affaire(s)
hispane:
de asuntos, de negocios, relacionado con asuntos
slovake:
aférový

afereca

Havanta aŭ afektanta seriozecon aŭ alian econ, necesan por pritrakti gravajn aferojn: afereca tono; fakte temas pri preskaŭ scienca faklibro en tre sobra afereca kaj preskaŭ senriproĉa lingvaĵo [14].
14. Pejno S.: Faligas la fundamentojn de esperantismo, Monato, 1999/06 p. 27-28
angle:
business-like
finne:
asiallinen

aferema

Inklina okupiĝi pri siaj aferoj; tre okupita de ili, aŭ ŝajniganta sin tia: antaŭe iras du aferemaj homoj kaj petas kamaradojn gejunulojn iome doni vojon [15]; tio ŝajnas stranga, ke en aferema kaj agema Usono ekzistas tiuj personoj [16].
15. A. Solĵenicin trad L. Isajeva: La Paska Krucirado, LOdE 1994:2
16. trad V. Okc: Santa Feo, http://www.esperanto.mv.ru/Usono/truu22.html
angle:
business-like
finne:
toimelias, puuhakas
france:
affairé
taje:
เรื่องมาก, จุ้นจ้าน

aferisto

EKON Profesiulo pri aferoj2.c: lastatempe mi estis laborinta pli forte ol iu ajn el tiuj aferistoj, kies sorton mi tiom arde volis eviti [17]; Hadda estis ne nur teatrogeniulo, li estis ankaŭ ruza aferisto, scianta kiom valoras bona organizado [18]; mi metis ĉion en aferistan tekon [19].
angle:
businessperson, businessman
ĉeĥe:
obchodní zástupce, správce majetku
finne:
liikemies, liikenainen
france:
homme d'affaires, business-man
hispane:
persona de negocios
indonezie:
pebisnis, pengusaha
japane:
実務家 [じつむか], ビジネスマン
slovake:
obchodný zástupca, správca majetku
taje:
นักธุรกิจ
turke:
iş adamı

amafero

Ama kaj seksa interrilato.
angle:
affair, love affair
ĉeĥe:
milostná záležitost (sněkým)
finne:
rakkausjuttu, suhde
france:
aventure (amoureuse), liaison (amoureuse)
hispane:
aventura amorosa, asunto amoroso
indonezie:
hubungan cinta
japane:
恋愛事件 [れんあいじけん], 情事 [じょうじ]
slovake:
milostná záležitosť
taje:
เรื่องความรัก
turke:
macera(aşk)

juĝafero

JUR
Tio, kio estas diskutata antaŭ juristo: Honkongo ĝuas altan memstarecon en administracio, leĝfarado kaj en juĝaferoj [20]; mi ne havas sufiĉan monon por gajni juĝaferon se direktoro K. atakas min pro kalumnio [21]; (figure) Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon [22].
20. Alice LIU: Honkongo: «Migranta filo» post 10 jarojMonato
21. Dafydd ap Fergus: Vide el Bruselo: Kalumnio de malriĉa esperantisto, La Ondo de Esperanto, 2001. N-ro 10
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:38
france:
affaire (en justice), cause (en justice), procès
hispane:
caso, proceso
japane:
訴訟事件 [そしょうじけん]
ruse:
судебное дело
ukraine:
судовий процес

havi aferon kun

(frazaĵo) Pro negoco, juĝafero aŭ alia socia neceso rilati kun: tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris [23]; ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? [24].
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
24. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
france:
avoir affaire à
hispane:
tener algo con, tener un asunto con
taje:
มีธุระกับ

administraj notoj

am~o: Mankas dua fontindiko.
am~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.