Akad/o PIV1
Akado
Antikva ĉefurbo de Akadujo: semidaj popoloj […] unuigis la tutan sumeran landon, invadis la najbarajn landojn ĝis Mediteraneo kaj kreis la novan ĉefurbon de la unua reala imperio, Akadon [1]; Sargono de Akado […] estas la fondinto de la dinastio [2].
Rim.:
La urbo Akado estas perdita. Distingo inter ĝiaj loĝantoj kaj
la regatoj de ĝia regno ne havas sencon hodiaŭ. Tial
„Akado“ ofte estas
uzata pri la tuta lando, kaj „akadanoj“ pri la landanoj.
[ĵv]
1.
Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, 2014
2. M. Wolf: Re: pri historio, soc.culture.esperanto, 2003-03-23
2. M. Wolf: Re: pri historio, soc.culture.esperanto, 2003-03-23
- beloruse:
- Акадэ
- france:
- Agadé, Akkad
- germane:
- Akkad
- hungare:
- Akkád
- nederlande:
- Akkad, Agade
- norvege:
- Akkad, Agade
- pole:
- Akad
- ukraine:
- д-ва Аккад
Akada
- Rilata al Akado, al la Akada regno, kulturo, lingvo: Cherpillod en sia Akada (asirobabilona) leksikono, sub la kapvorto „rabu“, skribas: „etimo de la vorto rabeno…“ [3].
- beloruse:
- акадзкі
- france:
- akkadien (adj.)
- germane:
- akkadisch
- hungare:
- akkád
- nederlande:
- Akkadisch
- norvege:
- akkadisch
- pole:
- akadyjski, chaldejski
Akadujo
Meza regiono de Mezopotamio, norde de Sumerujo, sudoriente de Asirio, regno proksimume de la 22a ĝis la 18a jarcento a.K., poste parto de Babilonio.
- beloruse:
- Акад
- france:
- pays d'Akkad
- germane:
- Reich von Akkad, Akkadisches Großreich
- hungare:
- Akkád Birodalom
- nederlande:
- Akkadisch Rijk
- norvege:
- akkadisk rike
- pole:
- Imperium Akadyjskie