*urb/o PV

*urbo

ARKI Iom granda aro da domoj, aranĝitaj laŭ pluraj stratoj, en iuj lokoj kaj epokoj ĉirkaŭita de murego kaj kun apartaj privilegioj kiel bazaro, propra administracio ks: mi konas neniun en tiu ĉi urbo [1]; en kiu urbo vi loĝas? mi loĝas en Parizo LR ; mi sendos al vi la libreton […], sendu ĝin ĉiun vilaĝon ĉirkaŭ la urbeto, ĉiun urbon kaj urbeton, kie vi nur havas amikojn UL ; mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo DL ; je l’ vespero la tuta urbo estis feste iluminita DL ; ni konstruu al ni urbon (Babelo), kaj turon, kies supro atingos la ĉielon [2]; jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj [3]; eĉ signo ne restis, kie urbo estis PrV ; alia urbo, alia moro PrV ; sen mono en urbon ne iru PrV ; ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio PrV ; (figure) la havo de riĉulo estas lia fortika urbo [4]. urbojSUB:antaŭurbo, burgo, civito, ĉefurbo1, metropolo1
afrikanse:
dorp
albane:
qytet
amhare:
ከተማ
angle:
city
arabe:
مدينة
armene:
քաղաքի
azerbajĝane:
şəhər
beloruse:
горад, места
bengale:
শহরে
birme:
မြို့
bosne:
grad
bretone:
kêr
bulgare:
град
ĉeĥe:
město
ĉine:
[shì], 城市 [chéng shì], 都市 [dū shì]
dane:
by
estone:
linna
eŭske:
herri
filipine:
lungsod
finne:
kaupunki
france:
ville
galege:
cidade
germane:
Stadt
greke:
πόλη
guĝarate:
નગર
haitie:
vil
hinde:
शहर
hispane:
ciudad
hungare:
város
igbe:
obodo
indonezie:
kota
irlande:
baile
islande:
itale:
città
japane:
[ちょう]
jave:
kutha
jide:
שטאָט
jorube:
ilu
kanare:
ಪಟ್ಟಣದ
kartvele:
ქალაქი
katalune:
ciutat
kazaĥe:
қала
kimre:
dref
kirgize:
шаар
kmere:
ទីក្រុង
koree:
마을
korsike:
ville
kose:
idolophu
kroate:
grad
kurde:
bajar
latine:
urbem
latve:
pilsēta
laŭe:
ຕົວເມືອງ
litove:
miestas
makedone:
градот
malagase:
tanàna
malaje:
bandar
malajalame:
പട്ടണം
malte:
belt
maorie:
pa
marate:
शहर
monge:
lub zos
mongole:
хот
nederlande:
stad
nepale:
शहर
njanĝe:
m’tauni
okcidentfrise:
stêd
panĝabe:
ਕਸਬੇ
paŝtue:
ښار
perse:
شهر
pole:
miasto
portugale:
cidade
ruande:
umujyi
ruse:
город
samoe:
aʻai
sinde:
ڳوٺ
sinhale:
නගරයේ
skotgaele:
bhaile
slovake:
mesto
slovene:
mesto
somale:
magaalada
ŝone:
dhorobha
sote:
motse
sunde:
kota
svahile:
mji
svede:
stad
taĝike:
шаҳр
taje:
เมือง
tamile:
நகரம்
tatare:
шәһәр
telugue:
పట్టణం
tibete:
གྲོང་ཁྱེར
turke:
şehir
ukraine:
місто
urdue:
شہر
uzbeke:
shahar
vjetname:
thị trấn
volapuke:
zif
zulue:
dolobha

*urbano

Loĝanto de urbo: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj [5]; maljuna urbano haltis, atente rigardis lin kaj poste foriris [6]; la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino [7]; li ne vidas, kion kuiras por la tagmanĝo iu kamparano aŭ urbano [8]; la prudentaj urbanoj estis mirigitaj per tia konduto de l' pastra partio [9]; mia samurbano [10]; por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo […], kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj [11].
beloruse:
гараджанін, мястовец
ĉeĥe:
měšťan, obyvatel města
ĉine:
市民 [shì mín]
finne:
kaupunkilainen
france:
citadin (subst.)
germane:
Städter
hispane:
ciudadano (subst.)
hungare:
városi (lakos), városlakó
indonezie:
urban
itale:
cittadino (di città)
katalune:
ciutadà, urbanita
perse:
شهرنشین
ruse:
горожанин
slovake:
mešťan, obyvateľ mesta

Urbano

NOM Vira antaŭnomo latindevena: la papoj Urbano VIII (la 8a) kaj Innocento IV (la 4a) [12]; salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo [13];.
beloruse:
Урбан (імя)
ĉeĥe:
Urban
finne:
Urbanus
france:
Urbain (prénom)
germane:
Urban
hispane:
Urbano
hungare:
Orbán
indonezie:
Urbanus
itale:
Urbano
japane:
市民 [しみん], 町民 [ちょうみん]
katalune:
Urbà
perse:
اوربان
slovake:
mešťan, obyvateľ mesta
ukraine:
житель міста

urbego

ARKI Tre granda urbokomplekso, kutime ampleksanta plurajn kunkreskintajn urbojn: verdire la urbego Babel kun sia brua interpuŝiĝado kaj kun sia idolkulto ne allogas min Iŝtar ; la luno […] ŝajnis rigardi kun miro la pereon de la mondreganta urbego […], Romo, kvazaŭ grandega brulŝtiparo, lumigis la tutan Kampanion QuV ; mi tuj iru al Stokholmo por intervjui nian agenton en tiu urbego KKl ; [ili] poste iris rekte al Berlino, kiun urbegon ili atingis sen iaj notindaj spertoj KKl ; en la urbegoj, ĉiuj (neriĉuloj) loĝas en antaŭurboj kaj ĉiutage iras longan distancon buse aŭ metroe [14]; la plej „delegitoza“ urbo plu restas la brazila urbego Rio de Janeiro [15]. SIN:aglomeraĵo, metropolo3, milionurboVD:civito1
14. B. Hekland: Kompreni ĉi-landon? Neniam!, La Ondo de Esperanto, 1999:3, numero 53a
15. Preskaŭ du mil delegitoj, La Ondo de Esperanto, 2000:8-9, numero 71a
angle:
megalopolis
beloruse:
горад (вялікі), мэгаполіс
bulgare:
голям град
ĉeĥe:
velkoměsto
finne:
suurkaupunki
france:
mégalopole
germane:
Großstadt
hispane:
megalópolis
hungare:
nagyváros, metropolisz
indonezie:
metropolitan
itale:
megalopoli, metropoli
japane:
大都市 [だいとし]
katalune:
metròpoli
nederlande:
grootstad
perse:
کلان‌شهر
ruse:
мегаполис
slovake:
veľkomesto
ukraine:
величезне місто
volapuke:
lezif

urbestro

POL Precipa administranto de urbo: la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu [16]; la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu [17]; ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis [18]; en Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron [19]; vi servis ja tie en la domo, kiam la gepatroj de la urbestro ankoraŭ vivis kaj tie loĝis [20]; la urbestro donis al li kvin spesmilojn por la vojaĝo, kaj kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo [21]; en urboj, kie oni atendis opozician venkon, kaptis socialistoj la postenojn de urbestroj [22]. VD:skabeno
beloruse:
гарадавы, галава, войт, бурмістр
bulgare:
кмет
ĉeĥe:
starosta města
finne:
kaupunginjohtaja, pormestari
france:
maire
germane:
Bürgermeister
hispane:
alcalde
hungare:
polgármester
itale:
sindaco
japane:
市長 [しちょう]
katalune:
alcalde
nederlande:
burgemeester
perse:
شهردار
ruse:
градоначальник, городской голова, мэр
slovake:
mešťanosta, starosta mesta
ukraine:
мер, міський голова

urbeto

Malgranda urbo distingiĝante de vilaĝo per oficiale donitaj privilegioj kiel bazaro, administracio ks: malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj [23]; ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku [24]; la karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon [25]; en unu el la plej malgrandaj urbetoj de Jutlando, en malriĉa urbana domo servis malriĉa knabino [26]; li montras […] ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko [27]; li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis metita por ia malgranda ŝtelo FK ; neniu estas profeto en sia urbeto PrV .
beloruse:
мястэчка, гарадок
bulgare:
градче, малък град
ĉeĥe:
městečko, městys
finne:
pikkukaupunki
france:
bourg, petite ville
germane:
Städtchen, Kleinstadt neniu estas profeto en sia ~eto: der Prophet gilt im eigenen Lande nichts.
hispane:
villa
hungare:
kisváros
itale:
cittadina
japane:
[ちょう]
katalune:
vila
nederlande:
stadje
perse:
قریه
ruse:
городок, местечко
slovake:
mestečko
ukraine:
містечко
volapuke:
zifil

*antaŭurbo

ARKI Malgranda urbo limanta kun granda urbo, ofte konsiderata periferia parto de tiu: al la Levidoj oni […] urbojn por loĝado, kune kun iliaj antaŭurboj [28]; sur la maldekstra bordo de Nilo, apud la norda antaŭurbo de Memfiso estis la bieno [29]; ni vidis ĉion, kion da intereso havas la urbo, la […] teatron, […], la Aleksanderparkon, […] kaj fine – grandan kaj malgrandan Fontanojn, – la antaŭurbojn de Odeso apud la bordo VojaĝImp ; komence .... la elektron aranĝu, la akvon donu al la antaŭurboj Metrop !
angle:
suburb
beloruse:
прадмесьце, прыгарад
ĉeĥe:
předměstí
finne:
esikaupunki, lähiö
france:
banlieue, faubourg, périphérie (d'une ville)
germane:
Vorstadt
hispane:
suburbio
hungare:
előváros
indonezie:
suburban
itale:
sobborgo, suburbio
katalune:
suburbi, raval
nederlande:
voorstad
perse:
حومه
portugale:
subúrbio
ruse:
пригород, предместье
slovake:
predmestie
tibete:
ས་མ་འབྲོག་
ukraine:
передмістя, (міська) околиця

ĉefurbo

1.
POL Urbo, en kiu troviĝas la registara sidejo de lando, ŝtato, provinco aŭ similtipaj teritorioj: David venkobatis la Filiŝtojn kaj […] prenis la ĉefurbon [30]; Filipi […] estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco [31]; en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la ĉefurbo [32]; li estas ĉefurba subjekto [33]; la aŭstria ĉefurbo Vieno [34]; la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion el la ŝtata buĝeto [35]; ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn sole dum unu generacio, kun diktaturoj dekstregaj kaj maldekstregaj, teritoriaj disdividoj, disiga muraĉo eĉ en ĉefurbo Berlino [36]. urboj
2.
(figure) Urbo pli grava ol aliaj pro iu elstariga trajto: ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma [37]; mi salutas la saksan reĝlandon, kiu […] aranĝis belan akcepton en sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo [Dresdeno] [38].
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 8:1
31. La Nova Testamento, La agoj 16:12
32. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
33. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
34. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
35. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
36. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
37. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
afrikanse:
kapitaal
albane:
kapitalit
amhare:
ካፒታል
angle:
capital (city)
arabe:
العاصمة
armene:
կապիտալ
azerbajĝane:
kapital
beloruse:
сталіца
bengale:
রাজধানী
birme:
မြို့တော်
bosne:
kapitala
ĉeĥe:
hlavní město
dane:
kapital
estone:
kapitali
filipine:
kapital
finne:
pääkaupunki
france:
capitale (ville)
galege:
capital
germane:
Hauptstadt
greke:
πρωτεύουσα
guĝarate:
મૂડી
haitie:
kapital
haŭse:
babban birnin kasar
hinde:
राजधानी
hispane:
capital
hungare:
főváros
igbe:
isi obodo
indonezie:
ibu kota
irlande:
caipitil
islande:
höfuðborg
itale:
capoluogo, capitale
japane:
首都 [しゅと]
jave:
ibukutha
jide:
קאפיטאל
jorube:
olu
kanare:
ಬಂಡವಾಳ
kartvele:
კაპიტალი
katalune:
capital
kazaĥe:
капитал
kimre:
cyfalaf
kirgize:
борбор
kmere:
មូលធន
koree:
자본
korsike:
capilocu
kose:
inkunzi
kroate:
kapitala
kurde:
paytext
latine:
capitale
latve:
kapitāls
laŭe:
ນະຄອນຫຼວງ
litove:
kapitalas
makedone:
капитал
malagase:
renivohitra
malaje:
modal
malajalame:
തലസ്ഥാനം
malte:
kapital
maorie:
whakapaipai
marate:
भांडवल
monge:
peev
mongole:
капитал
nederlande:
hoofdstad
nepale:
राजधानी
njanĝe:
likulu
okcidentfrise:
haadstêd
panĝabe:
ਦੀ ਰਾਜਧਾਨੀ
paŝtue:
مرکز
perse:
پایتخت
portugale:
capital
ruande:
umurwa mukuru
ruse:
столица
samoe:
laumua
sinde:
گاديء جو
sinhale:
ප්රාග්ධන
skotgaele:
calpa
slovake:
hlavné mesto
slovene:
kapital
somale:
magaalada
ŝone:
guta
sote:
motse-moholo
sunde:
ibu kota
svahile:
mji mkuu wa
svede:
huvudstad
taĝike:
пойтахт
taje:
ทุน
tamile:
தலைநகர்
tatare:
башкала
telugue:
రాజధాని
tibete:
རྒྱལ་ས
turke:
başkent
ukraine:
капітал
urdue:
دارالحکومت
uzbeke:
kapital
vjetname:
vốn
zulue:
komkhulu

ĉirkaŭurbo

PIV1
ARKI La ringo el antaŭurboj ĉirkaŭ granda urbo apud ĝia periferio: [la partio] atingis en la lastaj jaroj firman grundon en Katalunio, ĉefe en la periferiaj kvartaloj barcelonaj kaj la ĉirkaŭurbo [39]; Abram Zies, 33-jaraĝa, el la ĉirkaŭurbo de la teksasa urbo Dallas [40].
beloruse:
горад-спадарожнік
finne:
ympäristökaupunki, lähikaupunki
france:
ville de banlieue
hispane:
afueras, extraradio
hungare:
peremváros
itale:
periferia (urbana)
katalune:
afores, extraradi
portugale:
periferia
ruse:
город-спутник
ukraine:
передмістя, (міська) околиця

havenurbo

Urbo havanta havenon: iliaj havenurboj […] ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin Rob ; bileto al la plej proksima iom pli granda havenurbo estus pli bone por vi, kie vi eble trovos ŝipon, kiu veturas sub alia flago MortulŜip ; ĝis la 19a jarcento, Quimper estis havenurbo [41]; la litova havenurbo Klaipeda [42]; la fame konata havenurbo Bristolo [43].
41. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
42. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
43. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, 2004
beloruse:
партовы горад
germane:
Hafenstadt
japane:
港町 [みなとまち], 港湾都市 [こうわんとし]
ukraine:
портове місто

Ho-Ĉi-Min-Urbo

GEOG Plej granda urbo kaj ekonomia centro de Vjetnamujo, ĝis 1975 nomata Sajgono: Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono, la averaĝa temperaturo estas 27°C [44]; ekde januaro 2011, ĉiuj rusaj ĉartaviadiloj kun celo de Tunizo kaj Kairo estis alidirektitaj al Ho-Ĉi-Min-urbo [45].
angle:
Ho Chi Minh City
beloruse:
Хашымін
france:
Hô-Chi-Minh-Ville
germane:
Ho-Chi-Minh-Stadt
japane:
ホーチミン市 [ホーチミンし]

kongresurbo

ESP La urbo en kiu okazas iu kongreso, aŭ urbo ofte akceptanta kongresojn: la sekvintan matenon ili forveturis el Berlin kaj post du tagoj trafis la kongresurbon [46].
46. A. A. Saĥarov: Superforta ambicio, 1913
beloruse:
горад правядзеньня кангрэса
france:
ville de congrès
japane:
大会開催都市 [たいかいかいさいとし]

ladurbo

ARKI Urboparto konstruita el rubmaterialoj, loĝata de malriĉularo: la surlokaj kuracistoj en la Karakasaj ladurboj jam plendas ke ili ne plu ricevas laboron [47]; laŭ la maniero de la rapistoj, tiu infano de la geto estis unu el la unuaj kiuj miksis la sonon de la ladurboj, la lecionojn de la muzikinstruistoj kaj la vortojn kiuj atestas pri la mizero [48]. VD:geto
47. J. Galtung, trad. V. L.: Davoso aŭ Portalegro, Monda Asembleo Socia, 2006-03-31
48. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Jaron post la Eŭforio de la Elekta Venko
angle:
slum
beloruse:
трушчоба
finne:
hökkelikaupunki
france:
bidonville
germane:
Slum
hispane:
barrio de chabolas
hungare:
bádogváros
itale:
baraccopoli, bidonville, slum
katalune:
barri de barracots
perse:
حلبی‌آباد

Kaburbo

GEOG Granda havenurbo en la sudokcidento de Sud-Afriko: Kaburbo estas fama pro sia Tablomonto [49]; ni nun kaptas tinusojn 650 mejlojn sude de Kaburbo [50]; nomoj, kiuj ricevis historie esperantigitan nomon: Novjorko, Roterdamo, Kaburbo [51].
afrikanse:
Kaapstad
angle:
Cape Town
beloruse:
Кэйптаўн, Капстад
france:
Le Cap
germane:
Kapstadt
japane:
ケープタウン
ukraine:
Кейптаун

Liberurbo

GEOG Librevilo: Guterres rimarkis, ke trankvileco ŝajne revenis al Liberurbo, kaj li vokis ĉiujn partiojn sekvi konstitucion [52].
beloruse:
Лібрэвіль
germane:
Libreville
japane:
リーブルビル
ukraine:
Лібревіль

milionurbo

Urbo kun almenaŭ unu miliono (1000000) da loĝantoj: Niĵnij Novgorod iĝis milionurbo fine de la 1960-aj jaroj [53].
53. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
горад-мільёньнік
germane:
Millionenstadt

naskiĝurbo

Urbo en kiu iu aŭ io naskiĝis: lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn, kaj ĉi tiuj kondukis lin tra lia naskiĝurbo Eisenach [54]; ili rekonis la altajn turojn, la grandan urbon, kiu estis ilia naskiĝurbo, kaj ili eniris en ĝin [55]; lia naskiĝurbo estis loĝata de kvar nacioj kun malsamaj lingvoj: la rusa, la pola, la germana kaj la hebrea EeP .
beloruse:
родны горад
ĉeĥe:
rodné město
france:
ville natale
germane:
Geburtsort
hispane:
ciudad natal
japane:
生まれた町 [うまれたまち], 生地 [せいち]

administraj notoj