get/o

geto

Apartigita kvartalo, kie loĝas precipe anoj de iu aparta etno aŭ malriĉa klaso: kelkaj informoj aperis en la kvina kajero […] „Hebreo en la geto“ Plumamikoj ; ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem fenestrojn rigarde al la montaro MMa ; sekvis getoj en ĉiuj grandaj urboj por „kolekti“ eŭropajn judojn, […] konataj estas la getoj de Varsovio, Łódż, Krakovo, Lublin kaj la koncentrejo, nomata geto, en Theresienstadt [1]; en la juda geto vidiĝas kelkaj butikŝildoj skribitaj en la esperanta: „Vestaĵoj“, „Razejo“ [2]. VD:Fanaro1, judejo, ladurbo
1. Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda, Monato, 2003/03, p. 15
2. J.M. Parisot-Delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto, Monato, 2004/05, p. 6
angle:
Ghetto
beloruse:
гета, ґета
ĉine:
聚居点 [jùjūdiǎn], 犹太人区 [yóutàirénqū]
france:
Ghetto
germane:
Ghetto
japane:
ゲットー, ユダヤ人居住区 [ゆだやじんきょじゅうく]
nederlande:
getto
ukraine:
ґетто

administraj notoj