*nom/o PV
*nomo

- 1. ↝
Vorto per kiu oni aparte signas kaj distingigas iun aŭ ion: pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn[1]; nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en EsperantoAdE ; nomoj de la literoj [2]; li havas nomon Petro; Lazaro kaj Zamenhof estas propraj nomoj; landnomoj; tiu reĝo meritis la nomon granda; la baza duelementa metodo, kiun la fama sveda natursciencisto Carl Linnæus iniciatis en la 18a jarcento, estas konservata: substantiva genronomo (kun majusklo) plus adjektiva karakterizo (sen majusklo) [3].
esprimo, termino, titolo, kategorio
esperantigo
Rim.: La sufikso -in/ servas ankaŭ por inigi virajn antaŭnomojn: Johano → Johanino; Stefano → Stefanino; Francisko → Franciskino; Paŭlo → Paŭlino.- 2. ↝
En la skolastika tradicio, supernocio por substantivo, adjektivo, numeralo; la gramatikaj klasoj, kiuj en la klasikaj lingvoj posedas kazojn, kontraste al la verboj kaj adverboj: komunaj substantivoj: nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; virino, valo, varo, virto, ktp. [4].
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvo Internacia, 1904, p.
216
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1
3. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
4. Vikipedio, Substantivo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1
3. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
4. Vikipedio, Substantivo
- angle:
- 1. name 2. noun
- arabe:
- 1. إِسْمٌ ج أَسْمَاءٌ
- beloruse:
- імя, назва
- bretone:
- anv
- ĉeĥe:
- identifikační znak nebo soubor znaků, identifikátor, jméno
- ĉine:
- 名 [míng], 名字 [míngzi]
- france:
- nom
- germane:
- 1. Name 2. Nomen
- hispane:
- 1. nombre 2. nombre
- hungare:
- 1. név
- indonezie:
- nama
- itale:
- 1. nome (appellativo) 2. nome (nella Scolastica)
- kurde:
- nav
- nederlande:
- 1. naam 2. naamwoord
- pole:
- 1. nazwa, nazwisko 2. rzeczownik
- portugale:
- nome
- ruse:
- имя
- slovake:
- identifikačný znak, identifikátor
- svede:
- 1. namn
*nomi [5] 
(tr)
- 1. ↝
-
(unusolan) Enkonduki apartan distingigan nomon por
iu aŭ io:
li nomis sian filon Petro;
filo naskiĝis al Naomi kaj ili nomis lin Obed
[6];
Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto
[7];
kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia
nomo
[8];
la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis
[9];
oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto
[10];
Moseo prenis la tabernaklon, kaj […] nomis ĝin
Tabernaklo de Kunveno
[11].
bapti
- 2. ↝
-
(kategorion) Indiki aŭ karakterizi iun aŭ ion per
nomo:
kiel oni nomas tiun ilon?
la arbo sur kiu kreskas pomoj estas nomata
pomujo aŭ pomarbo
[12];
kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis
antaŭvidisto
[13].
estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino
[14];
ne sufiĉas nomi lingvon internacia por ke
ĝi estu tia
[15];
nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas
[16];
citi ĉiujn estas nun afero neebla, mi nomos nur
kelkajn el ili
[17].
citi
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
nom'i
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:17
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:13
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:14
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:7
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:9
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
15. Unua Libro
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:17
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:13
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:14
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:7
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:9
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
15. Unua Libro
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
- beloruse:
- называць, зваць
- bretone:
- envel
- ĉeĥe:
- jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce
- france:
- nommer
- germane:
- nennen 1. nennen, benennen
- hispane:
- 1. llamar, nombrar 2. poner un nombre, nominar
- hungare:
- 1. elnevez, megnevez 2. nevez, hív(nevez)
- indonezie:
- menamai
- itale:
- 1. chiamare (dare nome) 2. nominare, chiamare (nominare)
- nederlande:
- noemen
- okcitane:
- 1. apelar
- portugale:
- chamar, chamar-se
- ruse:
- 1. назвать, наречь 2. назвать, называть
- slovake:
- menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie
- svede:
- 1. döpa (till namn) 2. kalla
*nome [18]
↝ 
- 1. ↝
-
Laŭ la nomo:
nun nia lingvo estas konata de la plejmulto de la
publiko almenaŭ nomeZ
.
neefektiva, nominala, ŝajna
- 2. ↝
-
Pli precize difinante tion, kio estas antaŭe
dirita sub ĝenerala formo:
al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga
vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn
EE
;
ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome:
ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia
EE
?
tio estas, tio signifas
- 3. ↝
-
Adverbo servanta por anonci, ke tio, kio sekvas, estas pruvo,
klarigo aŭ motivigo de tio, kio estas ĵus dirita;
fakte:
mi bedaŭrinde ne revidos vin, nome mi devas forveturi
morgaŭ;
ni neniel povis kompreni, en kio nome (efektive)
konsistus la malfeliĉo por la homaro, se […]
montriĝus,
ke ne ekzistas jam plu nacioj
EE
;
oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena certeco, kia nome
lingvo estos iam internacia
EE
.
ĉar, efektive, konfirme, pruve
18.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
nom'e
- beloruse:
- 1. па імені, пайменна 2. менавіта 3. менавіта
- ĉeĥe:
- a to, jmenovitě, jmenovitě, totiž
- france:
- à savoir, en effet, nommément
- germane:
- 1. dem Namen nach 2. nämlich 3. und zwar
- hispane:
- 1. nominalmente 2. específicamente 3. a saber, efectivamente
- hungare:
- 1. névleg, névről 2. nevezetesen 3. ugyanis
- itale:
- 1. nominalmente 2. cioè
- nederlande:
- namelijk
- portugale:
- 1. de nome 2. isto é 3. a saber, isto é
- ruse:
- 1. по имени, поимённо, понаслышке 2. именно 3. именно
- slovake:
- a síce, a to
- svede:
- 1. till namnet 2. nämligen
nome de, en la nomo de, je la nomo de ↝
(prepoziciaĵo)
komisie de
- Agante laŭ komisio de, kiel reprezentanto de: salutu lin en mia nomo; paroli je la nomo de iu; en la nomo de la nuda logiko EE ; li cedis la tutan sian monon kaj bienojn je la nomo de Thubui [19]; la ambasadoro salutis la kongreson nome de sia registaro; nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas EE ; la indonezia armeo […] efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj […] nome de religiaj veroj kaj naciismo [20].

- bretone:
- en anv, a-berzh
- france:
- au nom de, de la part de
- germane:
- im Namen von
- hispane:
- en nombre de
- indonezie:
- atas nama
- nederlande:
- namens
- ruse:
- от имени, во имя, именем
nomiĝi ↝
-
Havi kiel nomon, esti nomata:
kiel ŝi nomiĝas? Ŝi nomiĝas Johanino (t.e. ŝi estas
nomata Johanino).
granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom
[21];
en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj
[22];
laŭ uzado ĝenerala, la „lingvo de Esperanto“ baldaŭ nomiĝis
„Esperanto“ tute simple
VivZam
;
la Monto nomiĝas tre ĝuste La Blanka
(miaj versoj ankaŭ nomiĝas blankaj, sed pro aliaj kaŭzoj)
[23].
Rim.: Vidu ĉe predikativo.
21.
La Nova Testamento, Apokalipso 11:8
22. La Nova Testamento, La agoj 11:26
23. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
22. La Nova Testamento, La agoj 11:26
23. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- be called
- beloruse:
- называцца, звацца
- bretone:
- bezañ graet anezhañ
- france:
- s'appeler, se nommer
- germane:
- heißen
- hispane:
- llamarse
- hungare:
- hívják, nevezik
- indonezie:
- bernama
- katalune:
- dir-se
- nederlande:
- heten
- okcitane:
- s'apelar
- pole:
- nazywać się
- portugale:
- chamar-se
- ruse:
- называться, зваться
- svede:
- heta, kallas
nomado
↝ 
-
Ago aŭ maniero nomi:
la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas
al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando
[24];
en 2009 Litovio celebros mil jarojn de post sia nomado
[25];
oni kreas la superhomon – per simpla alinomado
[26].
Rim.:Ne konfuzu kun samnoma ano de migranta popolo: nomado.
24.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo, Ruslanda Esperantisto, 1906:5
25. Monato, last: Jarmila odiseado
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
25. Monato, last: Jarmila odiseado
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
- angle:
- nomenclature, denomination
- bretone:
- anvadur
- ĉeĥe:
- jmenování (podle jména)
- france:
- appellation, dénomination, nommage
- germane:
- Nennung, Benennung, Benennen
- hispane:
- nomenclatura, denominación
- hungare:
- megnevezés, elnevezés
- indonezie:
- penamaan
- nederlande:
- benaming
- portugale:
- denominação
- ruse:
- именование
- slovake:
- menovanie (podľa mena)
nomaro ↝
- Tabelo, listo da nomoj: komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia DL ; la redakta komitato konsistas el 15 personoj plus la redaktoro, la plej altprestiĝa nomaro en la esperantlingva mondo: pli ol dek membras en la Akademio de Esperanto, la aliaj estas ĉiuokaze renomaj siaflanke [27].
27.
Monato, Carlo Minnaja: Esperantologio
reaperas
- beloruse:
- намэнклятура
- bretone:
- anvadurezh
- ĉeĥe:
- jmenný seznam
- france:
- liste de noms, nomenclature
- germane:
- Namensliste, Namensregister, Namenstabelle, Nomenklatura
- hispane:
- lista de nombres, directorio
- hungare:
- névjegyzék
- nederlande:
- naamlijst
- portugale:
- lista de nomes, diretório
- ruse:
- именник, номенклатура
- slovake:
- menný zoznam, menoslov
nomumi ↝
(tr)
Difini iun por iu posteno, ofico, rango: la ministro nomumis lin juĝisto; 800 personoj, el kiuj estos nomumitaj ĵurianoj [28]; la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido […] zorgu ke […] [29]; la arkeologia loko Kernavė, ĉ. 30 km nord-okcidente de la litova ĉefurbo Vilnius, estas nomumita monda heredaĵo [30].
elekti, enoficigi, fari
28.
Monato, PGubbins: Irlando:
Lando de malsanktuloj
29. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
30. Monato, LAST: Trezoroj de la pasinteco
29. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
30. Monato, LAST: Trezoroj de la pasinteco
- angle:
- nominate
- beloruse:
- прызначыць
- bretone:
- envel da
- ĉeĥe:
- jmenovat do funkce, nominovat, určit do funkce, ustanovit do funkce
- france:
- nommer (à une fonction)
- germane:
- ernennen, nominieren
- hispane:
- nombrar (designar a alguien para un puesto), nominar (designar a alguien para un puesto)
- hungare:
- kinevez
- indonezie:
- menamai
- nederlande:
- benoemen
- portugale:
- nomear
- ruse:
- назначить
- slovake:
- menovať, nominovať, ustanoviť do funkcie
- svede:
- utnämna
alnomo, kromnomo
↝ 
Nomo aldonita al la nomo de iu por pli bone diferencigi lin: venigu Simonon, kies alnomo estas Petro [31]; kvankam li mem ricevis la alnomon la bona, li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon [32]; la oficiala doktrino de la nove formiĝinta ŝtato Ĉeĥoslovakio en 1918 estis bazita sur la ideoj de Hus, la tiam fondita ĉeĥoslovaka eklezio poste akceptis la kromnomon „la husana“ [33]; „Malemuloj” estas la kromnomo de familio, loĝanta en tre malgranda itala vilaĝo, en Sicilio [34].
31.
La Nova Testamento, La agoj 11:13
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
33. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
34. Monato, Donald Broadribb: Bele prezentita romano
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
33. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?
34. Monato, Donald Broadribb: Bele prezentita romano
- angle:
- nickname, alias
- beloruse:
- мянушка
- bretone:
- lesanv, moranv lesanv, moranv
- ĉeĥe:
- přízvisko
- france:
- surnom
- germane:
- Beiname, Zuname, Nebenbezeichnung
- hispane:
- apodo, alias
- hungare:
- ragadványnév
- indonezie:
- alias, nama lain
- nederlande:
- bijnaam
- portugale:
- alcunha, cognome, apelido
- ruse:
- прозвище, прозвание
- slovake:
- prímeno
alinomo
-
Alia nomo ol jam konata, kiu celas la saman homon aŭ
aferon:
Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj
honoratan lokon en la pastrinaro
[35];
mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon
de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni
emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn)
[36];
rara alinomo de Alfa Centaŭro estas Toliman el la araba vorto
por „strutoj“
[37];
se vi ofte bezonas jen vian nacian, jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde difini alinomon en .bashrc: „alias eterm='xterm -fn fixed-l3'“ [38].
35.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
36. S. Johansson: Spegulo ridiga aŭ ĝustiga, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
37. Vikipedio, Alfa Centaŭro
38. Wolfram Diestel: Linux-Esperanto-HOWTO, 8. Xterm
36. S. Johansson: Spegulo ridiga aŭ ĝustiga, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
37. Vikipedio, Alfa Centaŭro
38. Wolfram Diestel: Linux-Esperanto-HOWTO, 8. Xterm
- france:
- alias (subst.)
- germane:
- Alias
- hispane:
- alias
- indonezie:
- alias, nama lain
- nederlande:
- bijnaam, alias (zn.)
- ruse:
- другое имя, прозвище, кличка
antaŭnomo ↝
Nomo de unuopa homo, metita antaŭ la familia nomo por distingi ĉiun familianon: la antaŭnomo de Zamenhof estis Lazaro [39]; mi uzis la vortumon „individua nomo” anstataŭ „antaŭnomo” [40]; viroj junaj el eksterlanda deveno ne trovas laboron, ne trovas loĝejon, ne povas eniri dancejon ... pro la antaŭnomo (Mohamed aŭ Narcisse) [41]; li aldonis la inicialojn de la antaŭnomoj (J kaj J) [42].

39.
Monato, Angelos Tsirimokos: Senmita biografio de
Zamenhof
40. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo
41. Monato, Christian Pinard: Signalo ankoraŭ ne revolucio
42. Monato, Franz-Georg Rössler: JJB-breco
40. Monato, Yamasaki Seikô: Familia nomo
41. Monato, Christian Pinard: Signalo ankoraŭ ne revolucio
42. Monato, Franz-Georg Rössler: JJB-breco
- angle:
- first name
- beloruse:
- імя (асабістае)
- bretone:
- anv bihan, kentanv
- france:
- prénom
- germane:
- Vorname
- hispane:
- nombre
- hungare:
- utónév, keresztnév
- indonezie:
- nama depan
- nederlande:
- voornaam
- pole:
- imię
- portugale:
- nome, prenome, nome de batismo
- ruse:
- имя (личное)
- svede:
- förnamn
baptonomo 
- 1. ↝
Persona nomo donita ĉe bapto: por ili estas komunaj la individuaj nomoj, plejparte kristanaj (la nombro de baptonomoj estas limigita) [43].
- 2. ↝
antaŭnomo
Rim.:
Eĉ inter kristanoj ne ĉiam kaj ne ĉie baptonomo
koincidas kun antaŭnomo. Ekzemple la Kieva ĉefprinco Vladimiro
Monomaĥo havis la laikan „princan antaŭnomon“
Vladimiro kaj la baptonomon Bazilo. Kutime oni ŝanĝas la
antaŭnomon ĉe monaĥiĝo aŭ papiĝo ktp.
43.
Monato, Yamasaki Seikô: Familia
nomo
- angle:
- 1. baptismal name 2. first name
- bretone:
- anv-badez
- ĉeĥe:
- křestní jméno, rodné jméno
- france:
- prénom, nom de baptême
- germane:
- Taufname
- hispane:
- nombre 1. nombre de pila 2. nombre
- hungare:
- 1. keresztnév 2. utónév
- indonezie:
- nama baptis
- nederlande:
- 1. doopnaam 2. voornaam (doopnaam)
- ruse:
- личное имя 1. крёстное имя
- slovake:
- krstné meno
- svede:
- förnamn
familinomo,
familia nomo
↝
Komuna nomo de samfamilianoj: sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj Marta ; nomo familia [44]; antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, ĝi rajtas „establi“ bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino [45]; la rusa ministro Miĥail Ŝvidkoj ne estas etna ukraino, sed nur havas ukrainecan familinomon [46].
44.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
45. Monato, Boris Kolker: Sutroj kaj saŭdadoj
46. Monato, Grigorij AROSEV: Filmo ukraina
45. Monato, Boris Kolker: Sutroj kaj saŭdadoj
46. Monato, Grigorij AROSEV: Filmo ukraina
- beloruse:
- прозьвішча
- bretone:
- anv familh, anv-tiegezh
- ĉeĥe:
- příjmení, rodové jméno
- france:
- nom de famille
- germane:
- Familienname
- hispane:
- apellidos
- indonezie:
- nama keluarga
- nederlande:
- familienaam
- ruse:
- фамилия
- slovake:
- priezvisko, rodové meno
fornomi ↝
(tr)
- Malkonfesi; rifuzi iun nomon al iu: se vi tion faros, mi fornomos vin mia amiko.
- angle:
- disown
- beloruse:
- не называць болей (кімсьці), не ўважаць болей (за кагосьці), не лічыць болей (кімсьці)
- bretone:
- dizanzav
- ĉeĥe:
- odmítat jmenovat
- france:
- désavouer
- germane:
- verleugnen
- hispane:
- renegar
- hungare:
- megtagad
- indonezie:
- mengingkari, memungkiri sangkalmenyangkal
- portugale:
- não chamar de
- ruse:
- не считать больше (кого-л. кем-л.), не называть больше (кого-л. как-л.)
- slovake:
- odmietať menovať
karesnomo
↝ 
Nomo intima, karesa, uzata por iu ŝatata: per rusaj sufiksoj mi povas krei multajn karesnomojn de ĉiu virina nomo [...] ekzemple Rita, Ritoĉka, Ritusja, Ritusjka, Rituŝa [47]; hodiaŭ oni publike plejofte uzas anglajn nomojn: la keltaj restas karesnomoj [48]; germanoj, cetere, jam havas karesnomon por ŝi: Angie [49]; li senteme nomis [ŝin] per la bela pola karesnomo Aduŝka [50].
ĉj, nj
47.
Terurĉjo:
Romantikaĵoj, lernu.net, 2008-01-16
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Nomo egala, sed esenco mala
49. Monato, Stefan Maul: Kancelierino
50. Monato, Garvan Makaj: La neforgesebla Ada
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Nomo egala, sed esenco mala
49. Monato, Stefan Maul: Kancelierino
50. Monato, Garvan Makaj: La neforgesebla Ada
- ĉeĥe:
- zdrobnělina
- france:
- diminutif (petit nom), petit nom
- germane:
- Kosename
- hispane:
- apelativo cariñoso, hipocorístico
- indonezie:
- julukan
- nederlande:
- koosnaam
- slovake:
- zdrobnenina (mena)
kaŝnomo ↝
-
Memelektita nomo
de iu, malsama disde la kutima, oficiala nomo:
Johán Valano, kaŝnomo de Claude Piron
[51];
ili prezentis sin en la elektronika medio per kaŝnomoj kaj
tiumaniere virtuale renkontiĝis
[52];
ili nomis la bestegon per ducento da kaŝnomoj flataj,
admiraj: bulo bela, bulbelulo, mielmano, arbara greno, orkukolo,
[…]
[53].
pseŭdonimo, pseŭdonomo
51.
Monato, Stefan Maul: Eminenta
amiko
52. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉiamas iama amo
53. Monato, Saliko: Praa religia temo
52. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉiamas iama amo
53. Monato, Saliko: Praa religia temo
- angle:
- pseudonym
- beloruse:
- псэўданім
- bretone:
- anv-pluenn
- france:
- pseudonyme
- germane:
- Pseudonym, Deckname
- hispane:
- seudónimo
- hungare:
- álnév, fedőnév
- indonezie:
- nama samaran, pseudonim
- nederlande:
- schuilnaam, pseudoniem
- pole:
- pseudonim
- portugale:
- pseudônimo, pseudónimo
- ruse:
- псевдоним
loknomo
↝ 
Nomo de geografia loko; toponimo: la fraŭlinoj kiuj [la informbultenojn] voĉlegas, malklare prononcas loknomojn [54]; plimulto de la malnovaj loknomoj estas gaelaj, sed kelkaj estas anglaj aŭ skotaj [55]; la loknomo Luostarinmäki signifas „monaĥeja altaĵeto” [56]; la loknomo de Minamata, samkiel Hiroŝima, Nagasaki kaj Fukuŝima, rememorigas al la homaro tragedion, kruelecon, misuzon de teknologio kaj homan arogantecon [57].
54.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22a
55. Monato, Garbhan Macaoidh: Mistera insulo Ailsa Craig
56. Monato, Saliko: Lerto admirenda
57. Monato, Isikawa Takasi: Minamata, alia tragedio
55. Monato, Garbhan Macaoidh: Mistera insulo Ailsa Craig
56. Monato, Saliko: Lerto admirenda
57. Monato, Isikawa Takasi: Minamata, alia tragedio
- angle:
- place name, toponym
- ĉeĥe:
- místní jméno
- france:
- nom de lieu, toponyme
- germane:
- Ortsname, Toponym
- hispane:
- topónimo
- indonezie:
- nama tempat, toponimi
- ruse:
- географическое название, топоним
- slovake:
- miestne meno
moknomo ↝
Alnomo donita al iu kun moka intenco: „Kataluna light” estis moknomo uzata de la kontraŭuloj de la skriba uzado de varianto de la kataluna pli proksima al la parola uzo de la lingvo [58]; etimologie, Ibliso signifas „la urĝulon“ (de la kompato de Dio) en la araba, tiel, la nomo „Ibliso“ povas esti vidita kiel moknomo donita al Satano [59].
- beloruse:
- мянушка
- ĉeĥe:
- posměšná přezdívka
- france:
- sobriquet
- germane:
- Spottname, Neckname
- hispane:
- apodo
- hungare:
- gúnynév
- indonezie:
- julukan
- nederlande:
- spotnaam
- portugale:
- apelido
- ruse:
- кличка
- slovake:
- prezývka (výsmešná)
persona nomo
↝ 
Nomo de unuopa homo, aldonita al la familia nomo por distingi ĉiun familianon: kia estas via nomo persona? [60]; la persona nomo Björn (urso) estas ofta ĉe svedlingvanoj [61]; laŭ la angla palaca tradicio, „Sir” kun kavalireca signifo estas uzata nur kun la persona nomo, ne kun la persona kaj familia nomoj [62]; verŝajne la sola inversa konstruo estas la […] orda numeralo post persona nomo, ekzemple Reĝo Luizo la Dekkvara [63].

60.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
61. Monato, Saliko: Praa religia temo
62. Monato, Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
63. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
61. Monato, Saliko: Praa religia temo
62. Monato, Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
63. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
- angle:
- first name
- beloruse:
- імя (асабістае)
- bretone:
- anv bihan, kentanv
- ĉeĥe:
- křestní jméno, rodné jméno
- france:
- prénom
- germane:
- Vorname
- hispane:
- nombre
- hungare:
- utónév, keresztnév
- indonezie:
- nama depan
- nederlande:
- voornaam
- pole:
- imię
- portugale:
- nome, prenome, nome de batismo
- ruse:
- имя (личное)
- slovake:
- krstné meno
- svede:
- förnamn
plumnomo
↝ 
Kaŝnomo de verkisto aŭ artisto, kiu deziras ne konigi sian oficialan nomon: […] konatan per la plumnomo Laŭlum. [64]; Toraziroô estas lia civila nomo, Syôin, plumnomo kiel literatoro [65]; sub la plumnomo Henri Beaupierre aperis en 1968 Specimene, humura kolekto de parodioj kaj pastiĉoj [66].
64.
D. Keefe: -,
Esperanto, 2010-04, p. 80a
65. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
66. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...
65. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
66. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...
- ĉeĥe:
- pseudonym
- france:
- nom de plume
- germane:
- Künstlername
- hispane:
- seudónimo
- indonezie:
- nama pena
- slovake:
- pseudonym
samnomulo
- Havanto de samforma nomo: samnomulo kun sia patro estis baptata la knabeto [67]; en la oficejo de la heroo aperis lia samnomulo [68]; oni rajtas registri nur sian propran nomon, kaj inter samnomuloj la unua rajtas registri por si la nomon [69]; legendo asertas, ke unu el ili estis Josip Broz, la posta marŝalo Tito el Jugoslavio, tamen iuj opinias, ke temas pri samnomulo [70].
67.
A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
fratoj, 1947
68. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Penetrante en la profundon de la homanimo
69. Monato, Jukka Pietiläinen: Interrete ankaŭ per naciaj literoj
70. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj
68. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Penetrante en la profundon de la homanimo
69. Monato, Jukka Pietiläinen: Interrete ankaŭ per naciaj literoj
70. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj
- ĉeĥe:
- jmenovec
- france:
- homonyme (porteur du même nom)
- germane:
- Geichnamiger
- hispane:
- tocayo
- slovake:
- menovec
administraj notoj
pri
~o 2.:
~e : Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
PV havis ĉi tie "= substantivo"; tia uzo fakte ne ekzistas, kaj PIV ĝin ne registras. "Nomo" kiel supernocio por substantivo, pronomo kaj adjektivo ja ekzistas lingvistike, sed la ĉi-subaj tradukoj estas korektendaj (kaj kun la ref=dif ili estus simple forigendaj). Mi tamen korektis de, es. [Sergio]pri for~i :
Mi ne trovis iun ekzemplan uzon de tiu vorto. Ĉu ĝi vere uziĝas? [WD]~o: Mankas verkindiko en fonto.
~e : Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.