*person/o

*persono

1.  
Homa individuo konsiderata kiel konscia, respondeca kaj havanta devojn kaj rajtojn: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [1]; oni vivas ne kun mono sed kun persono PrV ; konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone [2]; ne batas bastono sen persono PrV ; en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido [3]; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon [4]; vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon (personecon), sed instruas laŭ vero [5]; li estis persono tre prudenta [6]; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto [7]; altrangaj personoj [8]; se ili volis miksi mian personon en tiel malpuran aferon […], ili estas friponoj, de kiuj mi devas min gardi [9]; la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo […] [10]. historiaj personoj
Rim.: Kontraste al „homo“, „persono“ akcentas la identecon, individuan karakteron, rolon kaj rangon en la socio. Alivorte, persono estas la bildo, kiun havas la ekstera socio pri iu homo.
2.  
Imagita rolanto de rakonto, romano, teatraĵo, filmo aŭ alia verko fikcia: personoj: Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij, urbestro, Anna Andrejevna, lia edzino […] Revizoro ; mia unua heroo estis Brunĉjo Urso, ĉefpersono de ilustrita felietono por infanoj, kiu aperas ĉiuvespere en la gazeto [11]; romanpersono. VD:figuro1
3.  
KRI Hipostazo: unu sola Dio en tri personoj; en Kristo kunekzistas du personoj distingitaj, unu homa alia dia [12]; la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi [13].
4.  
GRA Konjugacia aŭ pronoma formo servanta por distingi la personon, kiu parolas, tiun, al kiu oni parolas, kaj tiun, pri kiu oni parolas: „mi“ estas la pronomo de la unua persono; „ci“ signifas la duan personon de l’ ununombro [14].
angle:
person 2. character
beloruse:
1. пэрсона, асоба 4. асоба
ĉeĥe:
osoba, osobnost, persona, postava
france:
personne
germane:
1. Person 2. fiktive Person 4. Person
hispane:
persona
hungare:
személy
malnovgreke:
3. πρόσωπον
nederlande:
persoon
perse:
شخص
pole:
osoba 1. osoba ĉef~o: osoba, bohater (np. książki) 3. hipostaza
portugale:
pessoa 1. pessoa ĉef~o: personagem 3. hipóstase 4. hipóstase
rumane:
persoana 1. persoana ĉef~o: persoana
ruse:
1. лицо(особа), особа, персона ĉef~o: главный герой 2. персонаж 3. лицо (Св. Троицы) 4. лицо (глагола)
slovake:
osobnosť, zjav
tokipone:
jan
turke:
kişi

*persona [15]

1.  
Propra al persono; rilata al difinita persono kaj ne al aliaj: persona opinio, aludo; ĉion rigardi tra sia persona vitro PrV ; estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion Z ; ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron [16]; kelkaj […] rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona [17]; la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila [18]; pri la situacio en tiuj landoj mi nenion povas diri pro manko de persona sperto [19]; li prezentas personan perspektivon pri la situacio en sia krizoplena lando [20]. VD:individua, propra.
Rim.: Individua kontrastas kun kolektiva. Persona kontrastas kun anonima, neoriginala, ĉiesa.
2.  
GRA Rilata al persono4: pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni FK .
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, person'a
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
19. Monato, Donald Broadribb: Malvarma milito kaj la orienta bloko
20. Monato, Useni Kalumbi: Paco revenu ...
angle:
1. personal
beloruse:
1. пэрсанальны, асабісты, асабовы
france:
personnel (adj.)
germane:
1. persönlich 2. Personalpronomen
hispane:
1. personal
hungare:
1. személyi, személyes, peszonál- 2. személyes névmás
nederlande:
1. persoonlijk (bn.) 2. persoonlijk voornaamwoord
perse:
1. شخصی
pole:
1. osobisty
rumane:
1. personale
ruse:
1. личный, персональный
tokipone:
1. jan
turke:
1. şahsi, kişisel, özel

persone  

Per sia propra persono: persone viziti iun; mi konas lin persone; vi persone iru meze de ili [21]; la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon, li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem [22]; mi devis trovi la posedanton, persone paroli kun li IK ; mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte uzas [23]; la gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro Esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto [24]. SIN:mem
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:11
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
23. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
personally
beloruse:
пэрсанальна, асабіста, асабова
ĉeĥe:
osobně
france:
personnellement
germane:
persönlich
hungare:
személyesen
nederlande:
persoonlijk (bw.)
perse:
شخصاً
pole:
osobiście
rumane:
persoana
ruse:
лично
slovake:
osobne
turke:
şahsen, şahsi olarak

Persone

Sveda muzika triopo, fondita 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo: li pensigas pri neniu alia ol ... „Persone“ [25]; Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone [26].
germane:
persönlich, höchstselbst

personaĵo

1.
Individua trajto, apartaĵo kiu povas servi por rekoni aŭ karakterizi iun ― en legitimilo, serĉa ordono, en biografia priskribo ktp: la polico diskonigis la personaĵojn de la bandito: alta, blonda, proksimume 30-jara, kun cikatro sur la dekstra vango; „mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj“, subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko [27].
2.  
(evitinde) Persono2; animita objekto kun trajtoj de persono: la plej juna filino de la islama profeto Mohamedo, respektata personaĵo en islamo [28]; la Maskita Kukumo estas bildstria personaĵo kreita de Mandryka [29].
angle:
~aĵoj: signalement 1. personal trait
france:
~aĵoj: caractéristique personnelle, signe distinctif
germane:
~aĵoj: Personenbeschreibung 1. Merkmal
pole:
~aĵoj: dane osobowe 1. cechy osobiste
rumane:
~aĵoj: datele personale 1. caracteristicile personale
ruse:
~aĵoj: особые приметы, личные данные 1. особая примета, характерная черта

personaro  

Aro de personoj: [Volapuko] devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro [30].
a)
EKONPIV1 Tuto de la personoj servantaj aŭ oficantaj en iu entrepreno: fuĝis el la restoracio ĉiuj klientoj kaj la tuta personaro [31]; danki al la tuta personaro, kiu vivigas la magazinon, danki al la abonantoj kaj legantoj, kiuj ebligas al ĝi daŭri [32]; pluraj ŝtatoj promesis apogi ĝin per mono kaj materialo – ne tiom per personaro aŭ tekniko [33]; ĝenas la atestoj de la homhelpa personaro de kiu oni atendis ke ili estu, kiel la tri simietoj, blindaj, surdaj kaj mutaj [34].
b)
KINTEAPIV1 Tuto de la personoj ludantaj en iu teatraĵo, filmo: mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne [35].
VD:dungitaro, etato 2
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 7-a UK en Antwerpen (1911-08-21)
31. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, Epilogo
32. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon
33. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta
34. M. Lemoine, trad. V. Lutermano: Centrameriko, 1980-aj jaroj, le Monde diplomatique, 2008-09
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
ĉeĥe:
osobní zájmeno
france:
groupe de personnes homhelpa ~aro: personnel humanitaire 1.a personnel (ensemble des employés), effectif (ensemble des employés) 1.b casting, distribution (ensembles des interprètes)
germane:
Personal
nederlande:
groep personen
pole:
kadra, obsada, personel homhelpa ~aro: wolontariat 1.b obsada
rumane:
dotare
slovake:
osadenstvo, personál

personeco  

PSI Tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro: tiu lernanto havas jam karakterizan personecon; la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco; impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo VivZam ; estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu [36]; edukado celu plenan disvolvon de la homa personeco [37]; la ĉefa merito de granda romanisto estas la potenco krei personecojn, kaj Becky Sharp, la protagonistino de la romano, estas inter la plej superaj kreaĵoj de la angla literaturo [38].
36. L.L. Zamenhof: Lingvo Internacia
37. Monato, Ipfelkofer Jomo: Per edukado por edukado
38. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema
angle:
personality
beloruse:
асоба, асабістасьць, асабовасьць
ĉeĥe:
osobitost
france:
personnalité
germane:
Persönlichkeit
hispane:
personalidad
hungare:
személyiség
nederlande:
persoonlijkheid
perse:
شخصیت
pole:
osobowość
rumane:
personalitate
ruse:
личность
slovake:
osobnosť
turke:
kişilik, şahsiyet

personigo

1.  
LIN Speco de tropo, stilfiguro prezentanta abstraktan nocion aŭ senvivan fenomenon kiel vivan estaĵon, aŭ atribuanta al ili ecojn aŭ konduton de vivulo: kutime odorigas la frazon […] personigo de objektoj ([…] lampo palpebrumis sur la tablo, la motoro singultis ktp.) [39]; la dioj estis […] personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj, pri kiuj la respekto, la adoro ŝuldata laŭas la gravecon de tiuj kvalitoj en la homa vivo: milito, fekundo, lojalo, sekuro, sano, gastamo kaj cetere [40]; en la komenco ekzistis du uloj, la (laŭsupoze) personigo de Bono, nomita Ormuzdo, kiu loĝas sur la luno, kaj la (laŭsupoze) personigo de Malbono, nomita Arimano [41]; A. Tolstoj […] neordinare uzas personigon: „La historio estis spronita, la historio ekgalopis, kaj sub ĝiaj oraj hufoj ektintis la kranioj de la stultuloj“ [42]. VD:alegorioSIN:prozopopeo
2.
Adaptado de io al la personaj apartaĵoj de individuo, persono: personigo de reklamaj trudleteroj; KOMP personigo de la agordoj en retumilo.
39. M. Malovec: Gramatiko de Esperanto, Ĉap. 9a
40. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ...
41. Monato, Donald Broadribb: Socipolitika satiro
42. J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje
angle:
1. personification 2. personalization
ĉeĥe:
personifikace
france:
1. prosopopée, personnification
germane:
Personifizierung 1. Prosopopöie
hungare:
1. megszemélyesítés
nederlande:
1. prosopopeia, personificatie
perse:
1. شخص‌نمایی، انسان‌نمایی، تشخیص (استعاره)
pole:
1. uosobienie, personifikacja 2. personalizacja
portugale:
1. prosopopéia
rumane:
1. întruchiparea 2. personalizare
ruse:
1. прозопопея, олицетворение, персонификация 2. индивидуализация
slovake:
personifikácia

fizika personoPIV2  

ĉeĥe:
fyzická osoba
slovake:
fyzická osoba

jura persono  

JUR En civila juro: organizaĵo, entrepreno aŭ alia homgrupo posedanta civiljurajn rajtojn kaj devojn, simile al natura persono: LEJL havas rajtojn de jura persono, sian bilancon, sigelon, ĉek- kaj ŝparkonton en banko [43]; JEI (Japana Esperanto-Instituto) akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono [44]; en 1945 Unuiĝintaj Nacioj estis fondataj, kies fonda akto sin apogas sur la nacio kiel jura persono kaj ne rekonas la diversecon de popoloj ene de unu nacio [45]; kontribuanta membro aŭ jura persono (= organizo, institucio) ne havas devon lerni Esperanton kaj povas loĝi ekster Ĉeĥa Respubliko [46].
43. Statuto de la Litova esperantista junulara ligo, Art. 4.1
44. Hejmpaĝo de JEI
45. K. Smidéliusz: Ĉu Esperanta retaĵo inter indiĝenaj popoloj?, Kajeroj el la Sudo, numero 46
46. Pri ĈEA
angle:
juridical person
beloruse:
юрыдычная асоба
ĉeĥe:
právnická osoba
france:
personne civile, personne morale
germane:
juristische Person
hungare:
jogi személy
perse:
شخص حقوقی
pole:
osoba prawna
rumane:
persoană juridică
ruse:
юридическое лицо
slovake:
právnická osoba

natura persono  

JUR En civila juro: homo, individuo kiun oni rigardas kiel subjekton de juro posedantan devojn kaj rajtojn: membroj de la Asocio povas esti: (a) Esperanto-organizaĵoj; (b) Individuaj membroj, konsistantaj el naturaj personoj kaj juraj personoj [47].
Rim.: Fakte „natura persono“ estas sinonimo de persono1; la epiteto „natura“ servas por neprigi ĉi tiun propran, naturan sencon kontraste al alia kategorio de la juraj subjektoj, jura persono ― termino heredita el la Romia tradicio, kiu emis redukti ĉiujn civilajn rilatojn al la rilatoj inter personoj (kaj kiam temis pri organizaĵoj ― prezenti tiujn organizaĵojn kiel kvazaŭajn personojn, per jura fikcio). [Sergio Pokrovskij]
angle:
natural person
ĉeĥe:
fyzická osoba
france:
personne physique
germane:
natürliche Person
perse:
شخص حقیقی
pole:
osoba fizyczna
rumane:
persoană fizică
ruse:
физическое лицо
slovake:
fyzická osoba

administraj notoj

pri ~aro :
      La distingo inter sencoj a) kaj  b) ŝajnas al mi iom arbitra eble influita de nacia lingvo.
      Ambaŭfoje temas pri dungitoj de entrepreno, ĉu komerca aŭ arta.
      [WD]
    
~a : Mankas verkindiko en fonto.
fizika ~o: Mankas dua fontindiko.
fizika ~o: Mankas verkindiko en fonto.
jura ~o: Mankas verkindiko en fonto.
natura ~o: Mankas dua fontindiko.