*propr/a PV

*propra

1.
Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io: li ne havis proprajn infanojn [1]; [li] elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco [2]; tondris kaj fulmis […] la fiŝkaptisto kriis, sed li mem ne aŭdis la proprajn vortojn [3]; propra opinio ne estas leĝo por alia PrV ; apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas PrV ; al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara PrV . VD:aparta, individua, mema, sia, persona
Rim.: „Propra“ ofte estas uzata pleonasme por akcenti la posedan prononomon tiel emfazante la apartenon de io al la priparolato: timulo timas eĉ sian propran ombron [4]; ŝia propra patrino ŝin forpelis de si [5]; [ili] ne scias alian lingvon krom sia propra [6]; helpu vin per via propra mano [7]; [tion] ni mem aŭdis el lia propra buŝo [8]; [li] venos en sia propra nomo [9]; ili vidu la kaptiton per la propraj okuloj [10]; mi ne pereigu mian propran heredaĵon [11].
VD:propramove, propravola
2.
Apartenanta al iu aŭ al io kiel ties laŭnatura trajto aŭ eco; konvena, karakteriza: facilkoreco kaj senzorgeco propraj al feliĉa infanaĝo [12]; li ĵetis sin en la ĥaoson de la vivo kun la tuta blinda, propra al li energio kaj pasio [13]; ŝi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo [14]; [li] akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto [15]; lingvoj […] kreskas kaj evoluas laŭ la leĝoj propraj al ili [16]; iniciatemo kaj laborforto propraj al gejunuloj [17]; ekzistas en la socio neniu tasko kiu estas propra al virino nur ĉar ŝi estas virino [18]; la observemo, propra al ĉiuj verkistoj [19]; belsoneco kaj fleksebleco estas propraj al la lingvo [Esperanto], tiuj du premisoj do ekzistas [20]; kostumo: vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco VdE . VD:originala2, specifa1, tipa
3.
GRA (nomo) Koncernanta individuon: la plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn [21]; en Volapuk, […] nomoj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij) [22].
afrikanse:
behoorlike
albane:
i duhur
amhare:
ትክክለኛ
angle:
one's own 1. own, proper 2. peculiar, proper
arabe:
السليم
armene:
ճիշտ
azerbajĝane:
müvafiq
beloruse:
свой, уласны, асабісты
bengale:
সঠিক
birme:
သင့်လျော်သော
bosne:
pravi
ĉeĥe:
vlastní
ĉine:
自己 [zìjǐ], 自身 [zìshēn], 內在 [nèizài], 内在 [nèizài], 固有 [gùyǒu], 妥当 [tuǒdang], 妥當 [tuǒdang]
dane:
korrekt
estone:
korralik
eŭske:
egokia
filipine:
mga pangngalang
france:
propre (à soi)
galege:
axeitada
germane:
eigen 3. Eigen-
guĝarate:
યોગ્ય
haitie:
apwopriye
haŭse:
dace
hinde:
उचित
hispane:
propio, particular, personal, intrínseco
hungare:
saját, tulajdon, maga timulo timas eĉ sian ~an ombron: a gyáva a saját árnyékától is fél.
igbe:
kwesịrị ekwesị
irlande:
ceart
islande:
réttur
japane:
適切な [てきせつな]
jave:
suwene
jide:
געהעריק
jorube:
to dara
kanare:
ಸರಿಯಾದ
kartvele:
შესაბამისი
kazaĥe:
дұрыс
kimre:
briodol
kirgize:
ылайык
kmere:
បានត្រឹមត្រូវ
koree:
적절한
korsike:
n’aducazzioni
kose:
eyiyo
kroate:
pravi
kurde:
asas
latine:
proprium
latve:
pienācīgs
laŭe:
ທີ່ເຫມາະສົມ
litove:
tinkamas
makedone:
соодветна
malagase:
iombonana
malaje:
betul
malajalame:
ശരിയായ
malte:
xierqa
maorie:
tika
marate:
योग्य
monge:
kom
mongole:
зөв
nederlande:
eigen
njanĝe:
yoyenera
okcidentfrise:
proper
panĝabe:
ਸਹੀ
paŝtue:
مناسب
portugale:
próprio, particular, pessoal, intrínseco
ruande:
bikwiye
ruse:
1. свой, собственный 2. присущий, свойственный
samoe:
tatau
sinde:
مناسب
sinhale:
නිසි
skotgaele:
ceart
slovake:
vlastný
slovene:
pravilno
somale:
habboon
ŝone:
fanira
sote:
loketseng
sunde:
pantes
svahile:
sahihi
taĝike:
дуруст
taje:
ที่เหมาะสม
tamile:
முறையான
tatare:
тиеш
telugue:
సరైన
ukraine:
власне
urdue:
مناسب
uzbeke:
muvofiq
vjetname:
thích hợp
zulue:
efanele

propre

1.
Laŭ propra maniero, meminiciate, memstare: aparteni propre al iu; neniu el la nunaj demokratiaj partioj en Kroatio aŭ Slovenio pretas kuraĝe batali por […] la propre deklaritaj principoj [23]; Jugoslavio havis de 1950 tre specifan kaj propre inventitan ekonomian sistemon [24].
2.
Ĝustadire, proprasence: la utilo […] estas tiel […] videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli [25]; gazeta felietonisto skribas pri ili spritajn artikolojn [sen] ekscii, super kio ili propre laboras [26]; ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj [27]? mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela [28]; ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia [29]. VD:efektive2, fakte, tieldire, vere2
beloruse:
уласна
ĉeĥe:
vlastně
ĉine:
2. 严格来说 [yángéláishuō], 嚴格來說 [yángéláishuō], 其实 [qíshí], 其實 [qíshí], 原 [yuán], 按理 [ànlǐ], 按理說 [ànlǐshuō], 按理说 [ànlǐshuō], 本該 [běngāi], 本该 [běngāi], 本證 [běnzhèng], 本证 [běnzhèng]
france:
1. en propre 2. à proprement parler
germane:
1. eigenständig 2. eigentlich
hispane:
1. apropiadamente, en propiedad, a su manera 2. propiamente
hungare:
1. sajátosan 2. tulajdonképpen, valójában, egyáltalán
japane:
本来 [ほんらい], そもそも, まさしく, 自分で [じぶんで]
nederlande:
eigenlijk
ruse:
2. собственно
slovake:
vlastne
ukraine:
власне

propraĵo

1.
Aparta karakteriza trajto: racio estas propraĵo de la homo; kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto [30]; eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj, oni vidis en ili nur malĝojon, kiel ŝian porĉiaman […] propraĵon [31]; kerna propraĵo de ĉiuj frazeologismoj estas ilia fiksformuleco [32]; ili argumentis, ke la hararanĝo konsistigas la ĉefajn propraĵojn de ilia ineco [33]; la vakcino posedis rimarkindan propraĵon: ĝi sekvigis la kreadon de antikorpoj, kiuj plejparte neniigis la virusojn [34]; propraĵo de kaj alfa- kaj beta-radiado, estas ke ĉe tio la radianta elemento transformiĝas en alian elementon [35]. VD:apartaĵo2, diferencigilo, distingilo, karakterizaĵo, rekonilo1, signaturo, specifaĵo
2.
JUREKON Io, kio apartenas jure al iu: privata, hereda propraĵo; mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj […] kaj tiun ringon Marta ; ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi Marta ; Esperanto estas nenies propraĵo [36]; ne konante la sorton de Volapük, kies majstro insistis pri sia intelekta propraĵo [37]; la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, […] la tero fariĝis propraĵo de Faraono [38]; konfisko de la propraĵoj [39]; ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero [40]? SIN:apartenaĵo, havaĵo, posedaĵo, proprietaĵo
30. La Nova Testamento, Johano 8:44
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
32. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
33. Monato, Sagbadjelou Kokou: Disputo neniel harfenda, 2006
34. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
35. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
37. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:20
39. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
40. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
angle:
property
beloruse:
1. уласьцівасьць 2. уласнасьць, маёмасьць
ĉine:
属性 [shǔxìng], 屬性 [shǔxìng], 物业 [wùyè], 物業 [wùyè], 产业 [chǎnyè], 產業 [chǎnyè], 財 [cái], 财 [cái], 財物 [cáiwù], 财物 [cáiwù], 財產 [cáichǎn], 财产 [cáichǎn], 动产 [dòngchǎn], 動產 [dòngchǎn] 1. 属性 [shǔxìng], 屬性 [shǔxìng], 特質 [tèzhì], 特质 [tèzhì], 特性 [tèxìng]
france:
propriété 2. possession (chose possédée)
germane:
1. Eigenheit, Eigenschaft, Besonderheit 2. Eigentum, Habe
hispane:
propiedad
hungare:
1. jellemző vonás, sajátosság 2. tulajdon
japane:
特性 [とくせい], 固有のもの [こゆうのもの], 所有物 [しょゆうぶつ], 財産 [ざいさん]
nederlande:
1. eigenschap 2. eigendom
ruse:
1. свойство 2. собственность
ukraine:
власність

propreco

1.
Kvalito propra de objekto: la proprecoj de la metaloj, de la magneto; spirite li vidis la gajan Kristoforon kaj la laboreman Kajsan tute klare, […] iliaj kvalitoj kaj proprecoj estis tute klaraj al li [41]; pri kristalografio aperis Kristalaj Proprecoj [42]; la viruso de aidoso havas la specifan proprecon infekti precipe la ĉelojn de la imunsistemo [43]. VD:eco, karaktero, trajto
2.
JUR Leĝa, plena kaj propra posedo de io: la propreco estas la rajto ĝui kaj disponi la aferojn kiel eble plej absolute; li ricevis […] la proprecon de bieno [44]; mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino [45]. VD:proprieto
angle:
1. peculiarity 2. property, ownership
beloruse:
1. уласьцівасьць 2. права ўласнасьці
ĉeĥe:
vlastnost
ĉine:
1. 属性 [shǔxìng], 屬性 [shǔxìng], 特徵 [tèzhēng] 2. 所有权 [suǒyǒuquán], 所有權 [suǒyǒuquán], 財產 [cáichǎn], 财产 [cáichǎn], 产权 [chǎnquán], 產權 [chǎnquán]
france:
1. propriété 2. possession (jur.)
germane:
1. Eigenschaft 2. Eigentum
hispane:
propiedad
hungare:
1. tulajdonság, különlegesség, sajátosság 2. tulajdonjog
japane:
特性 [とくせい], 本性 [ほんしょう], 固有性 [こゆうせい], 所有権 [しょゆうけん]
nederlande:
eigendom
ruse:
1. свойство 2. право собственности
slovake:
vlastnosť
ukraine:
властивість

proprigi

Havigi kiel propraĵon: ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn [el] la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara [46]; li forlasis min, malnoblulo, propriginte al si miajn juvelojn [47]! li diras ĉion, kion jam ĉiuj scias […], li proprigas al si la spriton de aliaj [48]! [do vi] deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi leĝe gloran nomon [49]! VD:akapari, akiri, plagiati, uzurpi
angle:
appropriate
beloruse:
прысвойваць, прысвоіць
france:
s'approprier
germane:
aneignen
hispane:
apropiarse
hungare:
kisajátít, elsajátít
japane:
自分のものにする [じぶんのものにする], 専有する [せんゆうする]
nederlande:
toe-eigenen
ruse:
присвоить
ukraine:
привласнювати, засвоювати

proprulo

JUR Tiu, al kiu io aŭ iu propre apartenas: li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj (liaj propraj parencoj, proksimuloj...) lin ne akceptis [50]; vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun havis en farmo [51]. VD:posedanto, proprietulo, tenanto
angle:
owner
beloruse:
уласьнік, уладальнік
ĉeĥe:
vlastník
ĉine:
[zhǔ], 业主 [yèzhǔ], 業主 [yèzhǔ], 所有者 [suǒyǒuzhě]
france:
possesseur (subst.), propriétaire (subst.)
germane:
Eigentümer, der Seine
hispane:
poseedor, propietario (subst.)
hungare:
tulajdonos
japane:
持ち主 [もちぬし], 所有者 [しょゆうしゃ], 所有権者 [しょゆうけんしゃ]
nederlande:
eigenaar
ruse:
собственник, владелец
slovake:
vlastník
ukraine:
власник

proprumi

(tr)
JUREKON Rajte posedi kaj plene disponi.
angle:
own
beloruse:
уладаць, валодаць, мець
ĉeĥe:
vlastnit
ĉine:
佔有 [zhànyǒu], 占有 [zhànyǒu], 持有 [chíyǒu], 有着 [yǒuzhe], 有著 [yǒuzhe], 具有 [jùyǒu], 具 [jù]
france:
posséder
germane:
besitzen
hispane:
poseer
hungare:
birtokol
japane:
所有する [しょゆうする]
nederlande:
bezitten
ruse:
иметь в собственности, владеть
slovake:
vlastniť

proprumaĵo, proprumo

angle:
property
beloruse:
уласнасьць, маёмасьць
ĉine:
属地 [shǔdì], 屬地 [shǔdì], 动产 [dòngchǎn], 動產 [dòngchǎn], 物业 [wùyè], 物業 [wùyè], 財物 [cáiwù], 财物 [cáiwù], 財產 [cáichǎn], 财产 [cáichǎn], 属地 [shǔdì], 屬地 [shǔdì], 动产 [dòngchǎn], 動產 [dòngchǎn]
france:
possession (chose possédée)
germane:
Besitz
hispane:
posesión (cosa poseída)
hungare:
tulajdon
ruse:
собственность

proprumeco

beloruse:
права ўласнасьці
ĉeĥe:
vlastnictví
ĉine:
所有权 [suǒyǒuquán], 所有權 [suǒyǒuquán]
france:
possession (jur.)
germane:
Besitztum
hispane:
posesión (jur.)
hungare:
tulajdonjog
nederlande:
eigendomsrecht
ruse:
право собственности
slovake:
vlastníctvo

alproprigi

Transmeti en ies posedon (ankaŭ figure): Edomujo […] alproprigis al si Mian landon […], por prirabi ĝiajn produktaĵojn [52]; saĝon, fantazion kaj senton, se vi povas, […] alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino [53]; mi povus […] alproprigi al mi la tutan mondon [54]! Marta alcentrigis […] ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj Marta ; li estis kontenta pri […] la senŝanĝaj kutimoj, kiujn li alproprigis al si [55]; la kolorblindulon vane konvinkas la instruo pri la ekzisto de la koloroj, li neniam alproprigos tion sente [56]. VD:adopti2, alpreni, asimili, ekposedi, okupi1
beloruse:
перадаваць ва ўласнасьць
ĉine:
[jiàn], 擅 [shàn], 窃夺 [qièduó], 竊奪 [qièduó], 窃据 [qièjù], 竊據 [qièjù]
germane:
aneignen

malpropra

Apartenanta al alia ol la subjekto: sintrudanto en malpropraj aferoj [57]; sen malhelpo elkonduki malpropran bovinon kaj plenigi sakojn per malpropra greno [58]; fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj [59]; pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon [60]; la forkuranto sin ŝirmas malantaŭ malpropra nomo [61]. SIN:fremda
angle:
someone else's, other people's
beloruse:
чужы
ĉeĥe:
cizí (patřící jinému), nevlastní
ĉine:
异己 [yìjǐ], 異己 [yìjǐ], 外源性 [wàiyuánxìng], 异种 [yìzhǒng], 異種 [yìzhǒng], 傀 [guī]
france:
des autres (les affaires des autres etc.)
germane:
fremd
hispane:
ajeno, de otra persona
hungare:
idegen, másé
japane:
他人の [たにんの], 無関係な [むかんけいな], かかわりのない
nederlande:
andermans
ruse:
чужой
slovake:
cudzí, nevlastný
ukraine:
чужий, невластивий

administraj notoj

~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umaĵo, ~umo: Mankas dua fontindiko.
~umaĵo, ~umo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umeco: Mankas dua fontindiko.
~umeco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.