*diferenc/i PV

*diferenci  

(ntr)
Esti malsama: diferenci de, je iu, per, pri, pro io; ili forte diferencas inter si per la saĝoZ ; ĉiuj tiuj projektoj abisme diferencas de Esperanto. VD:dekliniĝi, distingiĝi, devii, diverĝi, kontrasti, variiVD:abismo, fendo, maro
angle:
to differ
beloruse:
розьніцца, адрозьнівацца
ĉeĥe:
lišit se, rozlišovat se, tvořit rozdíl
france:
différer, être différent
germane:
abweichen, sich unterscheiden, differieren
hebree:
להיות שונה
pole:
różnić się, odróżniać się, wyróżniać się
portugale:
diferir, ser diferente
ruse:
различаться, разниться, отличаться
slovake:
rozlišovať sa, tvoriť rozdiel

diferenca  

Malsama: li estas tro diferenca je (de, ol) sia frato. VD:alia, diversa, fremda, malproksima
angle:
different
beloruse:
розны, адрозны
ĉeĥe:
odlišný, rozdílný
france:
différent
hebree:
שונה
hispane:
diferente
pole:
różny, odmienny, inny
ruse:
разный, отличающийся
slovake:
odlišný, rozdielny

diferenco  

1.  
Malsameco: la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj[1]; oni devas fari diferencon inter ambaŭ okazojZ ; malgrava estas la diferenco inter profitemo kaj profitemeco. VD:distanco, malkonsento, nuanco
2.  
MAT
a)  
[2] Rezulto de subtraho: la diferenco inter 10 kaj 6 estas 4.
Rim.: Bricard sugestas, ke laŭ ĝia signo eblas nomi la diferencon „manko“ aŭ „troo“. Oni ĉiuokaze ne imitu iujn naciajn lingvojn, kiuj parolas pri la „resto“ de subtraho.
b)
(de aritmetika progresio) La konstanta diferenco 2.a inter ĉiu termo de ĝi kaj la antaŭa.
Rim.: Ĉi tiu termino estas paralela al „kvociento de geometria progresio“, tamen ni ne trovis fonton por ĝi. Bricard [3] ambaŭokaze uzas la francecan „racio“, kiu ne enradikiĝis.
c)  
[4] (inter aroj `bb E` kaj `bb F`) Aro, konsistanta el la elementoj de `bb E`, kiuj ne apartenas al `bb F`: la diferencon inter `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E-bb F``bb E\\bb F` (legu: e minus fo); la diferenco inter la aro de reeloj kaj tiu de racionaloj estas la aro de neracionaloj; la diferencon `(bb E uu bb F)\\(bb E nn bb F)` oni nomas simetria diferenco de `bb E` kaj `bb F` kaj signas per `bb E /_\ bb F` (legu: e delta fo).
angle:
2.a difference (in subtraction) 2.b difference (of an arithmetic progression) simetria ~o: symmetric[al] difference 2.c difference (of sets E and F)
beloruse:
1. розьніца, адрозьненьне 2.a рознасьць 2.b рознасьць (арытмэтычнай прагрэсіі) simetria ~o: сымэтрычная рознасьць 2.c рознасьць (мностваў)
bulgare:
1. разлика
ĉeĥe:
rozdíl, diference 1. rozdíl
france:
1. différence (ce qui distingue) 2.a différence (de deux nombres) 2.b raison (d'une progression arithmétique) simetria ~o: différence symétrique 2.c différence (entre les ensembles E et F)
germane:
2.a Differenz (bei der Subtraktion) 2.b Differenz (einer arithmetischen Progression) simetria ~o: symmetrische Differenz 2.c Differenz (von Mengen E und F)
hebree:
הֶבדֵל
hispane:
diferencia
pole:
1. różnica, odmienność 2.a różnica (liczb) 2.b różnica (ciągu arytmetycznego) simetria ~o: różnica symetryczna 2.c różnica (zbiorów)
ruse:
1. различие, разница 2.a разность 2.b разность (аригметической прогрэссии) simetria ~o: симметрическая разность 2.c разность (множеств A и B)
slovake:
odlišnosť, rozdiel
tokipone:
1. ante

diferencigi  

(tr)
1.
Igi malsamaj.
2.
Distingi, malkonfuzi; evidentigi diferencon: diferencigi la verbojn laŭ transitiveco kaj netransitiveco; diferencigi la juston de la maljusto.
angle:
1. to differentiate 2. to distinguish
beloruse:
адрозьніваць
ĉeĥe:
diferencovat, odlišit, rozlišovat, činit rozdíl
france:
1. rendre différents 2. différencier (distinguer), distinguer
hebree:
להבדיל
pole:
1. wyróżniać 2. odróżniać
ruse:
различать, отличать
slovake:
rozlišovať, rozoznať, rozpoznať

diferencigilo  

Eco per kiu oni povas diferencigi: ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo [5]. VD:distingilo, karakterizo, trajto
5. Z. Tišljar: Eŭropa identeco, 1998
angle:
distinction, differentiation
pole:
wyróżnik

sendiferenca  

Prezentanta nenian diferencon: justo kaj vero estas en lia spirito du sinonimaj vortoj, kiujn li sendiference uzas unu por la alia [6]; GRA aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn... [7]. VD:indiferenta
angle:
undifferentiated
ĉeĥe:
nerozdílný
france:
indifférent, indifférencié
pole:
nieodróżnialny, identyczny, tożsamy
slovake:
nerozdielny

diference de  

(prepoziciaĵo)
Malsame, malsimile al, kontraste al: la alia ekzemplo koncernas sukcesan laboron sur loka nivelo en lando, kiu, diference de Bulgarujo, estas unu el la grandpotencoj [8].
8. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
angle:
different from, unlike, differently than
france:
à la différence de
pole:
w odróżnieniu od (kogoś, czegoś), w przeciwieństwie do (kogoś, czegoś)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.