progresi/o Z

progresio   Vikipedio

MATVdE
Tia vico de nombroj, ke ĉiu el ili esprimiĝas kiel „simpla“ funkcio de la antaŭaj.
angle:
progression
beloruse:
прагрэсія
ĉeĥe:
posloupnost, číselná řada
france:
progression (math., suite)
germane:
Progression, Zahlenfolge, fortschreitende Reihe
hungare:
sorozat, haladvány
nederlande:
rij (wisk.), reeks (wisk.)
perse:
تصاعد
pole:
postęp, ciąg
portugale:
progressão
ruse:
прогрессия
slovake:
postupnosť, číselný rad

aritmetika progresio   Vikipedio

MATPIV1
Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la aritmetika meznombro de la antaŭa kaj de la posta: `1, 3, 5, 7, 9, 11,...`; la `n`-a termo de tia progresio egalas al la sumo de konstanto (la diferenco de la progresio) kun la antaŭa termo. SIN:aritmetika vico.
angle:
arithmetic sequence, arithmetic progression
beloruse:
арытмэтычная прагрэсія
france:
suite arithmétique, progression arithmétique
germane:
arithmetische Folge, arithmetische Progression
hungare:
számtani sorozat
nederlande:
rekenkundige rij, rekenkundige reeks
perse:
تصاعد حسابی، دنبالهٔ حسابی
pole:
ciąg arytmetyczny, postęp arytmetyczny
ruse:
арифметическая прогрессия

geometria progresio   Vikipedio

MATPIV1
Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la geometria meznombro de la antaŭa kaj de la posta: `1, 2, 4, 8, 16, 32,...`; la `n`-a termo de tia progresio egalas al la produto de konstanto (la kvociento de la progresio) per la antaŭa termo. SIN:geometria vico.
angle:
geometric sequence, geometric progression
beloruse:
геамэтрычная прагрэсія
ĉeĥe:
geometrická posloupnost
france:
suite géométrique, progression géométrique
germane:
geometrische Folge, geometrische Progression
hungare:
mértani sorozat
nederlande:
meetkundige rij, meetkundige reeks
perse:
تصاعد هندسی، دنبالهٔ هندسی
pole:
ciąg geometryczny, postęp geometryczny
ruse:
геометрическая прогрессия
slovake:
geometrická postupnosť

harmona progresio  

MAT
Tia progresio, ke ĉiu ĝia termo, esceptante la unuan, estas la harmona meznombro de la antaŭa kaj de la posta: `1, 1/2, 1/3, 1/4, 1/5, 1/6,...`; la termoj de tia progresio estas inversoj de la termoj de iu aritmetika progresio. SIN:harmona vico.
angle:
harmonic sequence, harmonic progression
beloruse:
гарманічная прагрэсія
france:
suite harmonique, progression harmonique
germane:
harmonische Folge, harmonische Progression
hungare:
harmonikus sorozat
nederlande:
harmonische rij, harmonische reeks
perse:
تصاعد همساز، دنبالهٔ همساز
pole:
ciąg harmoniczny, postęp harmoniczny
ruse:
гармоническая прогрессия

administraj notoj

harmona ~o: Mankas dua fontindiko.