*nombr/o PV
*nombro

- 1. ↝
VdE Matematika objekto esprimanta grandon aŭ mezuron: la nombro de ĉiuj […] liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri [1]; ĉiuj militkapablaj prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek [2]; oni instruis […] skribi la nombrojn [3]; la nombro 10 000 000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla DL .
natura entjero, entjero, kardinalo, racionalo, neracionalo, reelo, komplekso.
numeralo, numero.
plej kutimaj nombro-aroj- 2. ↝
- (pp homoj) grupo kun certa kvanto da membroj: Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du (disĉiploj) [4]; granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro [5]; kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis [6]; mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l' vero [7]; kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis […] [8]; oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝuloj EE ; sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj Marta .
- 3. ↝
- Nedifinita kvanto: granda nombro da homoj, demandoj; granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem[…] alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj [9]; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro [10]; antaŭ kelka nombro da jaroj [11]; el la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton [12].
- 4. ↝
Deklinacia aŭ konjugacia formo de vorto, montranta, ke ĝi rilatas al unu aŭ pluraj personoj aŭ aferoj: la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron [13]; ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj EE .
Rim.: Kompare kun la disaj naturismaj terminoj singularo, dualo, pluralo la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, estas ne nur pli radikŝpara, sed ankaŭ pli riĉa: ekzistas lingvoj kiuj gramatike markas „trinombron“ kaj „kvarnombron“, por kiuj en la naturisma serio mankas terminoj. Cetere, ununombro kaj multenombro estas zamenhofaj.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 46:15
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:24
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
4. La Nova Testamento, Luko 22:3
5. La Nova Testamento, La agoj 11:21
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
9. La Nova Testamento, Luko 6:17
10. La Nova Testamento, Apokalipso 20:8
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:24
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
4. La Nova Testamento, Luko 22:3
5. La Nova Testamento, La agoj 11:21
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
9. La Nova Testamento, Luko 6:17
10. La Nova Testamento, Apokalipso 20:8
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
- angle:
- number
- beloruse:
- 1. лік 3. лік, колькасьць 4. лік
- bretone:
- niver
- bulgare:
- число
- ĉeĥe:
- množství, počet
- france:
- nombre
- germane:
- 1. Zahl 2. Anzahl (Gruppe) 3. Anzahl 4. Numerus, Zahlform
- hispane:
- número, cantidad
- hungare:
- szám (nyelvtani) 1. szám 3. szám (mennyiség)
- nederlande:
- 1. getal 3. aantal 4. getal
- pole:
- 1. liczba
- portugale:
- número, quantidade
- ruse:
- число
- slovake:
- množstvo, počet
nombra
- 1.
- Koncernanta la nombrojn: signoj hieroglifaj aŭ nombraj [14]; li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj FK ; kelkaj konsideras tiun principon nur kiel nombran aferon.
- 2.
- (evitinde)
Enhavanta iun nombron da unuoj:
dekmilione nombra popolo;
al la plinombra [familio] donu pli grandan
posedaĵon
[15];
kiom nombraj ili estas?
Rim.: Tiu senco estas neklara, evitinda kaj malofta (krom eble en kunmetaĵoj). PIV ĝin ne transprenis.
- 3.
- (evitinde)
Multnombra:
nombraj konkurantoj partoprenis la konkurson;
nombraj makuloj montriĝis sur la suno.
Rim.: Tiu senco estas neklara, nelogika, evitinda kaj neuzata. PIV ĝin ne konas.
14.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, parolado de L. Einstein, 1884
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:54
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:54
- beloruse:
- лікавы, колькасны 3. шматлікі
- bretone:
- 1. niverel
- ĉeĥe:
- numerický, početný, číselný
- france:
- 1. de nombre, numérique
- germane:
- 1. Zahl(en)- 2. zählend 3. zahlreich
- hungare:
- 1. szám-, numerikus 2. számos, -t számláló 3. számos
- portugale:
- 1. numérico
- ruse:
- 1. числовой, численный, количественный
- slovake:
- početný
nombri ↝
(tr)
- 1. ↝
- Difini, fiksi per kalkulo la suman nombron de iuj personoj aŭ aferoj: nombri la loĝantaron de urbo, la stelojn en la ĉielo; oni nombras en la lando cent mil senlaborulojn; vendisto de briketoj scipovas malbone nombri, sed bone kalkuli; oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco [16]; la programo nombras, kiom ofte la vorto aperis en la rubaj mesaĝoj, kaj kiom ofte en la nerubaj [17]; oni nombras, ke 300 000 infanoj estis viktimoj de tiu fraŭdo [18].
- 2. ↝
-
Enhavi, atingi iun nombron da unuoj:
la societo nombras preskaŭ 300 membrojn;
libro nombranta 600 paĝojn;
tiu tradicio nombras pli ol 300 jarojn;
ĉirkaŭ 20 procentojn (1,2 miliardoj) nombras la islamanoj laŭ
la menciita statistikaĵo
[19];
laŭ statistikoj, en la nuna Ĉinio kamparanoj sen tero nombras
ĉirkaŭ 40 milionojn
[20].
ampleksi, atingi
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 8:5
17. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
18. Monato, D. E. Rogers: Kiam nutraĵo kaŝas putraĵon
19. Monato, Evgeni Georgiev: Statistiko: Du miliardoj da kristanoj tutmonde
20. Monato, Xu Jinming: Senkampaj kamparanoj
17. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?
18. Monato, D. E. Rogers: Kiam nutraĵo kaŝas putraĵon
19. Monato, Evgeni Georgiev: Statistiko: Du miliardoj da kristanoj tutmonde
20. Monato, Xu Jinming: Senkampaj kamparanoj
- beloruse:
- 1. лічыць, зьлічыць, палічыць, зрахаваць 2. налічваць
- bretone:
- 1. kontañ (niveriñ), niveriñ
- bulgare:
- броя
- ĉeĥe:
- odpočítávat, počítat, čítat (obsahovat počet)
- france:
- compter, dénombrer
- germane:
- zählen
- hungare:
- 1. számol, megszámol 2. számlál
- nederlande:
- tellen
- portugale:
- 1. , dum 54 000 enhospitaliĝis kaj 6 mortis pro damaĝo en la renoj kaŭzita de melaminocontar
- ruse:
- 1. считать, сосчитать, счесть 2. насчитывать
- slovake:
- narátať, vymenovať, vypočítať, vyčísliť
nombrebla
- 1.
- Tia, ke eblas ĝin nombri: la ripoj sub ĝia taŭzita felo estis nombreblaj, la vertebroj ĉe la spino elstaris kiel la dentoj de segilo [21]; ĉio ne nombreblas, kaj estas bone, ke ne [22].
- 2. ↝
MatVort
numerebla.
21.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
22. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev
22. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev
- angle:
- 2. denumerable, countable, discrete
- bretone:
- 2. niveradus
- bulgare:
- изброим
- ĉeĥe:
- počitatelný, spočetný
- france:
- 1. dénombrable 2. dénombrable, discret (math.)
- germane:
- 1. zählbar 2. abzählbar, diskret
- hungare:
- 1. megszámlálható 2. megszámlálható, diszkrét
- nederlande:
- telbaar
- pole:
- 2. przeliczalny
- portugale:
- enumerável
- ruse:
- 1. исчислимый 2. счётный, перечислимый, дискретный
- slovake:
- počítateľný, spočítateľný
nombrilo ↝
- 1. ↝
Variablo, memorĉelo aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo kreskas: ne ĉiu gejgera nombrilo kapablas detekti alfa- aŭ beta-radiadon [23].
- 2. ↝
Aparato mezuranta kaj esprimanta per nombro la suman kvanton de kontinua trafluo (de akvo, elektro ktp).
Rim.:
Ĉar la nocio "nombro" kovras
kaj entjerojn, kaj reelojn, estas racie unuecigi la terminojn por
la nombriloj entjeraj kaj reelaj.
23.
Monato, Pejno Simono: Moderna minaco:
radioaktiveco
- angle:
- 1. counter 2. meter
- beloruse:
- лічыльнік
- bretone:
- konter (muzulier)
- bulgare:
- брояч
- ĉeĥe:
- počítadlo (např. otáček), střadač, čítač
- france:
- compteur
- germane:
- Zähler
- hungare:
- 1. számláló 2. számláló, mérőóra
- nederlande:
- 1. teller 2. teller, meter (instrument)
- portugale:
- contador
- ruse:
- счётчик
- slovake:
- počítadlo, čítač
nombristo
- 1.
- Ĝenerale, persono kies okupo estas nombri: la cirklonombristoj nombras la plenumitajn cirklojn de maksimume 4 konkursantoj, ĉe kur- aŭ marŝdistancoj pli longaj ol 1500 m [24]
- 2. ↝
- Speciale, persono registranta datumojn pri individuaj enloĝantoj dum popolnombrado: en la anonima enketilo (popolnombrada), kun kiu la ŝtataj nombristoj vizitos ĉiujn hejmojn en la lando, povos foresti la tradicia demando pri la gepatra lingvo [25].
24.
T. Ujlaky-Nagy:
La sporta lingvo en Esperanto, 1972
25. V. Seguru: Kiu etno? Esperantista, La Ondo de Esperanto, 2002:8–9 (94)
25. V. Seguru: Kiu etno? Esperantista, La Ondo de Esperanto, 2002:8–9 (94)
- angle:
- 2. census-taker, enumerator
- france:
- 2. recenseur
- germane:
- 1. Zähler 2. Volkszähler, Statistiker
- ruse:
- счётчик
nombrono ↝
26.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
- ĉeĥe:
- díl z množství, zlomek
- germane:
- Bruch, gebrochene Zahl
- slovake:
- zlomok, časť z množstva
dunombro
↝ 
Gramatika nombro4 kiu en kelkaj lingvoj (i.a. greka, hebrea, Slavono, slovena) estas uzata, kiam oni parolas pri du personoj aŭ du aferoj; dualo1: la motlava havas plurajn ecojn tipajn de oceaniaj lingvoj: ĝia pronoma sistemo distingas kvar nombrojn (ununombro, dunombro, trinombro kaj multenombro) [27].
- bretone:
- niver-daou (yezhadur)
- bulgare:
- дуал (двойствено число)
- france:
- duel (nombre)
- germane:
- Dual (Grammatik), Zweizahl (Grammatik)
- hispane:
- dual
- hungare:
- kettős szám, duális
- ruse:
- двойственное число
grandnombra ↝
- Estanta en granda nombro, tre multa: mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn [28]; grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li [29]; Dio longigu vian vivon kaj […] Li donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn [30].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 3:19
29. La Nova Testamento, S. Marko 3:8
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
29. La Nova Testamento, S. Marko 3:8
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- beloruse:
- шматлікі
- bretone:
- niverus
- ĉeĥe:
- početný
- france:
- nombreux
- germane:
- zahlreich
- hispane:
- numeroso
- hungare:
- nagyszámú, számos
- nederlande:
- talrijk
- portugale:
- numeroso
- ruse:
- многочисленный
- slovake:
- početný
meznombro, *mezonombro [31]
↝ 

-
En aro el `n` nombroj, nombro situanta
inter
la plej granda kaj la plej malgranda, kaj iasence tipa de la
koncerna aro:
ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn
FK
;
aritmetika meznombro
(ilia sumo dividita per `n`);
geometria meznombro
(la `n`-a radiko de ilia
produto);
harmona meznombro
(inverso de la aritmetika meznombro de la
inversoj);
pesita meznombro
MatVort
(de `n` nombroj
`(x_i)`
provizitaj per respektivaj koeficientoj
`(alpha_i)`:
la kvociento de
la sumo de la produtoj de ĉiu nombro per la responda
koeficiento, per la sumo de la koeficientoj; simb.
`sum alpha_i c_i // sum alpha_i`);
la geometria meznombro de du nombroj estas tiu nombro, al
kiu la unua rilatas kiel ĝi mem rilatas al la dua.
averaĝo
Rim.: Bricard [33] ĉi-sence uzis nur „mezo“, kio en difinita kunteksto estas sufiĉe klara, sed ial ne enradikiĝis en la uzon.
31.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, mez'o'nombr'
32. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, mezo
33. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
32. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, mezo
33. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
- angle:
- average, mean aritmetika mez~o: arithmetic average, arithmetic mean geometria mez~o: geometric average, geometric mean harmona mez~o: harmonic average, harmonic mean pesita mez~o: weighted average, weighted mean
- bretone:
- keidenn aritmetika mez~o: keidenn aritmetikel geometria mez~o: keidenn c'heometrek harmona mez~o: keidenn harmonikel pesita mez~o: keidenn liveet
- bulgare:
- средна стайност
- ĉeĥe:
- průměr, střední hodnota pesita mez~o: vážený průměr
- france:
- moyenne aritmetika mez~o: moyenne arithmétique geometria mez~o: moyenne géométrique harmona mez~o: moyenne harmonique pesita mez~o: moyenne pondérée
- germane:
- Mittel aritmetika mez~o: arithmetisches Mittel geometria mez~o: geometrisches Mittel harmona mez~o: harmonisches Mittel pesita mez~o: gewogenes Mittel, gewichtetes Mittel
- hispane:
- aritmetika mez~o: promedio, media (aritmética, geométrica, ponderada, armónica)
- hungare:
- átlag, középérték aritmetika mez~o: számtani közép geometria mez~o: mértani közép harmona mez~o: harmonikus közép pesita mez~o: súlyozott átlag
- pole:
- średnia aritmetika mez~o: średnia arytmetyczna geometria mez~o: średnia geometryczna harmona mez~o: średnia harmoniczna pesita mez~o: średnia ważona
- portugale:
- média
- ruse:
- среднее aritmetika mez~o: среднее арифметическое geometria mez~o: среднее геометрическое harmona mez~o: среднее гармоническое pesita mez~o: взвешенное среднее
- slovake:
- priemer, priemerný počet
multnombra, multenombra ↝
- Grandnombra: ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo [34]; Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon [35]; kursoj kun multenombra lernantaro [36].
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:12
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 17:15
36. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 17:15
36. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
- beloruse:
- шматлікі
- bretone:
- niverus
- ĉeĥe:
- mnohočetný, početný, četný
- france:
- nombreux
- germane:
- zahlreich
- hispane:
- numeroso
- hungare:
- nagyszámú, számos
- nederlande:
- talrijk
- portugale:
- numeroso
- ruse:
- многочисленный
- slovake:
- mnohopočetný, početný
multenombro,
plurnombro
↝ 

- Formo montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj; pluralo: tre simile sonantaj vortoj ... fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t.e. kun s en la fino EE ; teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon [37].
37.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 18a
- beloruse:
- множны лік
- bretone:
- liester
- ĉeĥe:
- číslo množné, množné číslo
- france:
- pluriel
- germane:
- Mehrzahl, Plural
- hispane:
- plural
- hungare:
- többes szám, plurális
- nederlande:
- meervoud
- pole:
- liczba mnoga
- ruse:
- множественное число
- slovake:
- množné číslo
- turke:
- cem, çoğul
natura nombro
↝ 

- Natura entjero: ĉiu primo pli granda ol 3 estas de formo `6n-1` aŭ `6n+1` por iu natura nombro n [39].
38.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §290
39. Vikipedio, Primo
39. Vikipedio, Primo
- angle:
- natural number
- beloruse:
- натуральны лік
- bretone:
- niver anterin naturel
- bulgare:
- естествено число
- france:
- entier naturel
- germane:
- natürliche Zahl
- hungare:
- természetes szám
- pole:
- liczba naturalna
- ruse:
- натуральное число
sennombra, nenombrebla
- (figure) Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton: simile al akridoj […] ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin [40]; ĉirkaŭis min suferoj sennombraj [41]; la dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn IK ; grandega arbo kovrita per nenombreblaj floroj [42]; uzante la vastan nombron da radikoj, afiksoj kaj partikuloj, oni facile povas formi nenombreblan kvanton da vortoj [43].
40.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:5
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:12
42. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 4a
43. Monato, Garvan Makaj: Antikva lingvo por moderna lando
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:12
42. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 4a
43. Monato, Garvan Makaj: Antikva lingvo por moderna lando
- beloruse:
- незьлічоны
- bretone:
- diniver
- bulgare:
- неизброим
- france:
- innombrable
- germane:
- unzählig
- hungare:
- számtalan
- nederlande:
- talloos
- portugale:
- inúmeros
- ruse:
- бесчисленный, несчётный, несметный, неисчислимый
*ununombro
↝ 
Gramatika nombro4 indikanta, ke temas pri unu persono aŭ afero; singularo: ĉe O-vortoj kaj A-vortoj oni devas distingi inter unu-nombro kaj multe-nombro [44]; la adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo [45].
44.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bazaj reguloj por
nombro
45. H. Seppik: La tuta Esperanto, Tria leciono, Ekzercaro, §18
45. H. Seppik: La tuta Esperanto, Tria leciono, Ekzercaro, §18
- beloruse:
- адзіночны лік
- bretone:
- unander
- bulgare:
- единствено число
- ĉeĥe:
- číslo jednotné, jednotné číslo
- france:
- singulier
- germane:
- Einzahl, Singular
- hispane:
- singular
- hungare:
- egyes szám
- nederlande:
- enkelvoud
- pole:
- liczba pojedyncza
- ruse:
- единственное число
- slovake:
- jednotné číslo
- turke:
- tek
ununombra
popolnombrado
↝ 
Periode okazanta ŝtata aranĝo, kiu konsistas en kolektado, analizo kaj publikigo de demografiaj informoj pri la loĝantaro de la tuta ŝtato aŭ ĝia administra unuo laŭ la stato je difinita dato: laŭ la popolnombrado de 1991 (en Sudafriko), 21,9% parolas denaske la zuluan, 17% la ksosan, 15% la afrikansan, 9,6% la nord-sotan, kaj 9% la anglan [47]; se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj, konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj urboj [48].
- angle:
- census
- bulgare:
- преброяване на населението
- ĉeĥe:
- sčítání lidu, sčítání lidu
- france:
- recensement (de la population)
- germane:
- Volkszählung
- pole:
- spis statystyczny
- ruse:
- перепись населения
- slovake:
- sčítanie ľudu
nombronomo
↝ 

- beloruse:
- лічэбнік
- bretone:
- ger niveriñ
- ĉeĥe:
- číslovka
- germane:
- Zahlwort
- hispane:
- numeral
- hungare:
- számnév
- ruse:
- числительное
- slovake:
- číslovka
nombrosistemo
↝ 


-
Sistema maniero por prezenti nombrojn per
ciferoj:
la romia nombrosistemo;
pozicia nombrosistemo
(en kiu oni prezentas nombrojn per
n-umaj prezentoj);
la homoj preferas uzi la dekuman nombrosistemon,
la komputiloj pli facile operacias en la duuma
nombrosistemo;
la maniero nombri po 60 sekundojn en minuto
kaj po 60 minutojn en horo aŭ grado estas
heredaĵo de la sesdekuma nombrosistemo ĥaldea;
vi skribas pri miliardoj kaj bilionoj (da dolaroj) laŭ du
malsamaj nombrosistemoj
[50];
„Unu, du, tri ... multo!” ‐ preter tiu modesta nombra sistemo
ili ne kapablas progresi
[51].
bazo 4.a, -um 2.a
Rim.: Bricard [52] konas la terminon sub formo „nombradsistemo“.
50.
Monato, Douglas Draper: Miliardo da
pardonpetoj
51. Monato, Garbhan MacAoidh: Dana abako dolorigas la kapon
52. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
51. Monato, Garbhan MacAoidh: Dana abako dolorigas la kapon
52. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8
- angle:
- pozicia ~osistemo: place value system number system
- beloruse:
- сыстэма зьлічэньня
- bretone:
- niveradur
- bulgare:
- бройна система
- ĉeĥe:
- číselná soustava, číselný systém
- france:
- pozicia ~osistemo: numération de position numération
- germane:
- Zahlensystem pozicia ~osistemo: Stellenwertsystem Zahlensystem
- hispane:
- sistema numérica
- hungare:
- pozicia ~osistemo: helyiértékes számrendszer számrendszer
- nederlande:
- getallenstelsel
- pole:
- pozicia ~osistemo: system pozycyjny system liczbowy
- ruse:
- pozicia ~osistemo: позиционная система счисления система счисления
- slovake:
- číselná sústava
administraj notoj
pri
~a 2.:
Ŝajnas al mi, ke tiu uzo ne estas tiom evitinda. Certe la difino estas neklara kaj eble mi skribus ilin alimaniere: "kiom~a", "dekmilion~a",... ĉar temas pri adjektivaj kunmetaĵoj, ne pri uzo de "~a". [MB]pri ~a 2.:
En kunmetaĵoj la radiko funkcias alie ol en aparta adjektivo, kaj se oni volas prezenti la rolon de la radiko en kunmetaĵoj oni ne faru tion per adjektivo. Simile, "pli~a" estas mislokita ĉi tie, ĉar ĝi estas alia vorto ol "~a". [Sergio]