kompleks/a Z PV

kompleksa

1.
Malsimpla, enhavanta en si malsamajn elementojn: kompleksa ideo, demando, karaktero. ANT:simpla; VD:konfuza.
2.
MATPIV1 (p.p. nombro) De la tipo `a+i*b`, kie `a,b` estas reeloj kaj `i^2=-1`; rilata al tia nombro: la aro `bb C` de ĉiuj kompleksaj nombroj konsistigas korpon, kiu samtempe estas dudimensia reela vektora spaco; kompleksa funkcio (kies valoroj estas kompleksaj), ebeno (eŭklida afina ebeno, uzata por doni geometrian prezenton de la kompleksaj nombroj), vektora spaco (super la korpo de kompleksaj nombroj).
angle:
complex
beloruse:
комплексны, складаны
ĉeĥe:
komplexivní, komplexní, souborný, souhrnný
ĉine:
复杂 [fùzá], 使复杂化 [shǐfùzáhuà], 增加麻烦 [zēngjiāmáfan], 錯綜 [cuòzòng]
france:
1. complexe (adj., composite), composé (adj.), composite (adj.), hétérogène 2. (nombre) complexe
germane:
komplex 1. verwickelt, zusammengesetzt, komplex, kompliziert 2. komplex
japane:
複合した [ふくごうした], 入り組んだ [いりくんだ], 複雑な [ふくざつな], 複素数の [ふくそすうの]
nederlande:
complex, samengesteld
pole:
kompleksowy, skomplikowany, zespolony, złożony 2. zespolony
portugale:
1. complexo
rumane:
complex, complicat, compozit
ruse:
комплексный 1. сложный
slovake:
komplexný, súhrnný
tibete:
མགོ་རྙོག་པོ་
ukraine:
комплексний

komplekso

1.
Tutaĵo da malsamaĵoj unuigitaj por unu sama celo: la vivo estas komplekso da fortoj batalantaj kontraŭ la morto.
a)
PSI Tuto de interrilataj pensoj kaj sentoj, konscie aŭ nekonscie premaj, eventuala kaŭzo de neŭrozo: oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas [1].
2.
MAT Kompleksa 2 nombro. SIN: Preskaŭa sinonimo: imaginaro; VD: Atributoj de komplekso: reela parto, imaginara parto, modulo, argumento; VD: Rilatantaj nocioj: konjugito.
Rim.: Bricard [2] nomas tiujn nombrojn „imaginaroj“. Li krome enkondukas la terminon „kompleksa nombro“, kiel nocion iom pli vastan, nome linearaj kombinaĵoj de pluraj „unuoj“ `i_1,i_2,...,i_n`, al kiuj oni altrudas specifan multiplikan operacion (nun oni nomas tiajn nombrojn hiperkompleksaj). Se la multipliko estas komuteca, oni ricevas la kutimajn imaginarojn. Oni poste ĉesis uzi „imaginaro“ kaj parolis anstataŭe pri „kompleksa nombro“. Estas mirinde, kial la termino „komplekso“ aperas ĉi-sence nek en PIV1, nek en MatVort, nek en PIV2, kvankam la matematika lingvaĵo tre kutimas al tiaj rektaj substantivigoj de adjektiva radiko ( racionalo, imaginaro, rekto... ). Ĉe tiuj aŭtoroj la termino „komplekso“ referencas alian aferon, en la kampo de geometrio, elementa aritmetiko, algebra topologio ktp. Ĉar la termino estas jam ege multsenca, ŝajnas, ke mankas pravigo por daŭre eksterlasi la sencon „kompleksa nombro“, cetere tre oportunan kaj preskaŭ trudatan de la adjektiva uzo de „kompleksa“ kun la senco „rilata al kompleksa nombro“.
3.
MAT(arkaismo) (elementa aritmetiko)PIV1 Nombro, kunmetita el pluraj partoj, kiujn necesas pritrakti aparte dum kalkuloj.
Rim.: Historie temas pri nombroj esprimitaj en bazo alia ol la dekuma, kiel ekz-e la tempo (horoj, minutoj, sekundoj) aŭ la angulmezuroj.
4.
MAT[3] Aro da rektoj, kiuj dependas de tri parametroj.
angle:
2. complex number, imaginary number 4. complex of lines
beloruse:
1. комплекс, сукупнасьць 2. комплексны лік 4. комплекс простых, комплекс прамых
ĉeĥe:
2. komplexní číslo
ĉine:
1. 总体 [zǒngtǐ] 2. 复数 [fùshù] 3. 多元組 [duōyuánzǔ]
france:
1. ensemble, assemblage, complexe (subst., assemblage), collection (assemblage) 2. nombre complexe, nombre imaginaire 4. complexe de droites
germane:
1. Komplex 2. komplexe Zahl, imaginäre Zahl 3. Tupel 4. Geradenkomplex
japane:
複合体 [ふくごうたい], コンプレックス
nederlande:
2. samengesteld getal, imaginair getal
pole:
blok, całość, kompleks, zespół 2. liczba zespolona 4. kompleks prostych
rumane:
bloc, întreg, tot, complex, echipă 2. număr complex
ruse:
1. комплекс, совокупность 2. комплексное число, мнимое число 4. комплекс прямых
slovake:
2. komplexné číslo
ukraine:
комплекс, сукупність

edipa komplekso, komplekso de Edipo

PSI Laŭ psiĥanalizo komplekso aperanta ĉe infano inter la 3a kaj la 6a jaraĝo, pro kiu ĝi deziras kaj ĵaluzas la aliseksan el la gepatroj: Freud nomis tion la edipa komplekso, laŭ la antikva helena dramtemo pri Princo Edipo, kiu estis destinita de la dioj murdi sian patron kaj amori kun sia patrino [4].
4. D. Broadribb: La Komenco de Psikanalizo, Mirmekobo, 2009-04
angle:
Oedipus complex
beloruse:
Эдыпаў комплекс
ĉine:
恋母情结 [liànmǔqíngjié]
france:
complexe d'Œdipe
japane:
エディプスコンプレックス
pole:
kompleks Edypa
rumane:
complexul Oedip

komplekso de malplivaloreco, komplekso de malsupereco, minuskomplekso

PSI Sento pri propra malpli granda valoro kompare kun aliaj homoj: rompiĝas la interna harmonio inter la individuo kaj la ekstera mondo, kiam la individuo eliras el la kadroj de siaj kapabloj kaj, penante leviĝi supren, ricevas komplekson de malplivaloreco kaj falas en kruelecon kaj bigotecon [5]; laŭ mia opinio, de iom da tempo, Esperanton hantas la minuskomplekso kaj la masoĥismo [6]; la mankosenton de homa bebo, kiu perceptas sin senhelpa, Adler komprenis kiel fortega pozitiva motivigo por kresko kaj evoluo. Nur postaj negativaj faktoroj en la homa evoluo bremsas tiun motivigon kaj kreas komplekson pri malsupereco [7].
VD:memestimo
5. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, 2005
6. T. del Barrio: La normala lingvo, Beletra Almanako, 2007-09
7. Vikipedio, individua psikologio, 2010-04-02
beloruse:
комплекс непаўнавартасьці
france:
complexe d'infériorité, sentiment d'infériorité
japane:
劣等感 [れっとうかん]
pole:
kompleks niższości
rumane:
complex de inferioritate, sentiment de inferioritate

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi dubas, cxu Tupel estas gxusta traduko, kvankam cxi tiuj nombroj
      ja estas opoj, kun specifaj reguloj pri aritmetikaj operacioj. Sed
      ankaux la dekumaj nombroj estas opoj.
      [MB]