*argument/o MT
argumenti ↝
(ntr)
-
Prezenti argumentojn en diskuto:
batanto povas argumenti, batato devas silenti
PrV
;
pro honoro, mi ne scias argumentadi
Hamlet
;
edukistoj argumentas, ke la antikva [metodo] ne plu taŭgas por instrui
matematikon en komputila epoko
[1];
oni argumentis ke [oni] per la unuecaj prezoj la furoraj libroj
subvencias la deficitajn, sed altkvalitajn librojn, kies eldonkvanto estas
malgranda
[2].
pruvi
konkludi, konvinki, kredigi, rezoni
- angle:
- argue
- beloruse:
- аргумэнтаваць
- bretone:
- arguzenniñ
- ĉeĥe:
- argumentovat, dokazovat, odůvodňovat
- france:
- argumenter
- germane:
- argumentieren
- hebree:
- לטעון
- hispane:
- argumentar
- hungare:
- érvel, argumentumtál
- nederlande:
- argumenteren
- norvege:
- argumentere
- ruse:
- аргументировать
- slovake:
- argumentovať, dôvodiť
*argumento ↝
- 1. ↝
-
Rezona pruvo
en diskuto:
mi scias viajn pensojn, kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi
[3];
kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la
ĉefpastro Sem, kiu vivis kiel pentofaranto
[4];
se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin
EE
;
ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido, ne
rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj
EE
;
vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per
multo da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj
brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj
EE
.
premiso, konkludo
- 2.
- a) ↝
- PIV1
(de funkcio,
operacio aŭ
rilato):
en la esprimo `f(x,y+z)`
la funkcio `f` havas du argumentojn, nome
`x` kaj `y+z`;
`f` estas duargumenta funkcio;
unuargumenta funkcio estas duargumenta rilato;
la argumentoj de adicio (resp. multipliko) oni nomas ankaŭ
termoj
(resp. faktoroj).
parametro.
Rim.: La nocio estas sufiĉe elasta. Kiel argumenton de bildigo oni povas konsideri ĉiun elementon de ĝia fonto-aro, foje nomata argumentaro, sed se tiaj elementoj estas opoj, ankaŭ iliaj termoj estas konsidereblaj kiel argumentoj. La kunteksto devas klarigi, pri kio oni parolas. - b) ↝
- [5] (de komplekso `z`) Tia reelo `theta`, ke `z = |z|*(cos theta+i*sin theta)`, kie `|z|` prezentas la modulon de `z`: la argumenton oni kutime prenas en la intervalo `(-pi,+pi]` kaj foje signas per `Arg(z)`; la argumento de nenula reelo egalas al 0 (se pozitiva) aŭ `pi` (se negativa).
- c) ↝
polinomo.
- angle:
- 2.a argument (independant variable), operand 2.b argument (of a complex number), amplitude (of a complex number) 2.c indeterminate
- beloruse:
- аргумэнт
- bretone:
- argumant 1. arguzenn
- bulgare:
- аргумент
- ĉeĥe:
- argument funkce, nezávisle proměnná
- france:
- 1. argument 2.a argument (variable indépendante) , opérande 2.b argument (d'un nombre complexe) 2.c indéterminée
- germane:
- Argument 1. Argument 2.a Argument (unabhängige Variable), Operand 2.b Argument 2.c Unbestimmte
- hebree:
- טַעֲנָה, נימוק
- hispane:
- argumento
- hungare:
- 1. érv, argumentum 2.a független változó (függvényben) 2.b argumentum (komplex számé), amplitúdó (komplex számé) 2.c határozatlan változó
- nederlande:
- argument
- norvege:
- argument
- pole:
- 2.a argument (zmienna niezależna) 2.b argument (liczby zespolonej) 2.c niezmienna (wielomianu)
- ruse:
- аргумент, довод 2.a аргумент (независимая переменная), операнд 2.b аргумент (комплексного числа) 2.c неопределённая, неизвестная
- slovake:
- argument, dôkaz, dôvod