*konvink/i PV
*konvinki ↝
(tr)
-
Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu kredu kaj akceptu ion kiel
veran aŭ pravan:
li faris al ili klarigon atestante la regnon de Dio kaj
penante
konvinki ilin pri Jesuo
[1];
en mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano
[2];
la pruvoj konvinkas nur la spiriton, sed ne la koron;
la praktiko konvinkis min, ke...Z
;
konvinki iun pri kulpo, krimo
(plenpruvi iun kulpa pri);
esti konvinkita pri ies senkulpeco
pruvi, persvadi, argumenti, evidentigi.
- angle:
- convince, persuade firmly
- beloruse:
- пераканаць
- ĉeĥe:
- přesvědčit
- france:
- convaincre, persuader
- germane:
- überzeugen
- hebree:
- לשכנע
- hispane:
- convencer
- hungare:
- meggyőz
- perse:
- متقاعد کردن، قانع کردن، مجاب کردن
- pole:
- przekonać
- portugale:
- convencer, persuadir
- rumane:
- convinge
- ruse:
- убедить
konvinko ↝
-
Firma opinio, estiĝinta en ies menso surbaze de iuj ideoj,
pripenso, konvinkiĝo:
kun antaŭe jam preta konvinko ke la afero [...]
estas neplenumebla
[3];
mi venis al la firma konvinko, ke...Z
;
tuŝu la religiajn konvinkojn de neniuZ
;
rokofirma konvinko;
konvinkaj pruvoj, faktoj, dokumentoj;
nia afero konvinke montris sian fortecon kaj
saneconZ
.
kredo
3.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1
- angle:
- conviction, assured (settled, steadfast) belief
- beloruse:
- перакананьне
- france:
- croyance, conviction
- germane:
- Überzeugung
- hebree:
- שכנוע
- hungare:
- meggyőződés
- perse:
- یقین، اعتقاد، ایمان
- pole:
- przekonanie, przeświadczenie
- rumane:
- convingere
- ruse:
- убеждение
konvinkiĝi ↝
-
Akiri konvinkon; certigi al si:
David sendis esplorrigardantojn kaj konvinkiĝis ke Saul
efektive venis
[4];
tiam Manoaĥ konvinkiĝis ke tio estis anĝelo de la Eternulo
[5];
proprokule konvinkiĝi pri io
certigi, kontroli.
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:4
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 13:21
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 13:21
- angle:
- be convinced
- beloruse:
- пераканацца
- france:
- se convaincre, se persuader
- germane:
- überzeugt werden
- hebree:
- להשתכנע שכנע
- hungare:
- meggyőződik
- perse:
- متقاعد شدن، قانع شدن
- pole:
- przekonać się
- rumane:
- constata
- ruse:
- убедиться
konvinkitecoZ
- Stato de menso, al kiu io estis pruvita kiel vera: ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco Marta .
- beloruse:
- перакананьне, перакананасьць
- france:
- conviction, persuasion
- germane:
- Überzeugung
- hungare:
- meggyőződés
- pole:
- przekonanie
- rumane:
- credință
- ruse:
- убеждение, убеждённость