*kred/i PV
*kredi ↝
(x)
- 1. ↝
-
Serioze kaj firme opinii,
esti certa, havi firman konvinkon,
ke iu aserto estas vera:
mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj
[1];
kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas
sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj
ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas
veni nur al unu konkludo […]
[2];
vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone;
la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas
[3];
oni kredas, kion oni esperas.
Rim.: Ĉar multaj okcidentanoj konfuzas „kredi“ kaj „supozi“ (vidu kredi2), la PIV-oj malkonvene aldonas plurfoje en la koncerna artikolo: „ne postulante pruvon“, kaj prezentas kredon kiel nepre blindan kaj senpripensan. Tio ne estas konforma al la baza senco de la vorto, kredo povas esti intuicia, malracia kaj senpripensa ― sed tute bone ĝi ankaŭ povas esti frukto de meditado aŭ konvinkado. La evangelia epizodo pri la apostolo Tomaso estas klara ekzemplo de malblinda kredo bazita sur palpebla pruvo: sed Tomaso […] ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. […] Kaj Jesuo venis […] li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn […] Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. [4]. [S. Pokrovskij]
- 2. ↝
- (evitinde) Opinii, pensi2, supozi: ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos [5]? oni kredas ĉion kompreni […] [6].
- 3. ↝
-
Opinii ke iu parolas sincere, diras veron, ke
ricevita informo entenas veron:
ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ
unu silabon
[7];
[honestulo, homo], al kiu oni devas kredi laŭ lia
vorto Marta
;
se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi
[8];
ĉar alie, kiu en la estonteco ion kredus al ili
[9]?
(figure)
sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj
[10];
(figure)
ne kredi al siaj propraj oreloj
FK
.
fidi, konfidi
- 4. ↝
- Opinii ion reala aŭ realiĝonta, ke io efektive ekzistas aŭ ekzistos, ofte kun espero aŭ timo: en mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo VivZam ; kredi je la tutmonda varmiĝo, je la baldaŭa mondofino; kredi je la monda revolucio, je la Fina Venko; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi [11]; kredi je ies senkulpeco, je la fideleco de iu; mi ne kredas je viaj riĉaĵoj; al promeso oni ne kredas ‐ kredu, kiu posedas Prv ; ne kredu al iluzioj [12]; ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj? (pli bone: … je la potenco …) [13]; kredi je la sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la dancantaj tabloj, je la fantomoj.
1.
L. L. Zamenhof: Dogmoj de Hilelismo, Ruslanda esperantisto, 1906:1
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
3. La Nova Testamento, De Jakobo 19:2
4. La Nova Testamento, S. Johano 20:24–29
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo
6. John Collier, tr. Reto Rossetti: Sorĉita mono, Norda Prismo, 57:3
7. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 1:1.
8. La Nova Testamento, Johano 10:37
9. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 2:3.
10. V. Devjatnin: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
3. La Nova Testamento, De Jakobo 19:2
4. La Nova Testamento, S. Johano 20:24–29
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo
6. John Collier, tr. Reto Rossetti: Sorĉita mono, Norda Prismo, 57:3
7. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 1:1.
8. La Nova Testamento, Johano 10:37
9. Ŝilero, tr. Zamenhof: La rabistoj, 2:3.
10. V. Devjatnin: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
- angle:
- believe
- beloruse:
- верыць
- bulgare:
- вярвам
- ĉeĥe:
- důvěřovat, věřit
- france:
- croire
- germane:
- 1. glauben 3. vertrauen 4. glauben
- hispane:
- creer
- hungare:
- hisz, elhisz
- nederlande:
- 1. geloven 3. vertrouwen 4. geloven
- pole:
- wierzyć
- portugale:
- crer
- ruse:
- верить
- slovake:
- uveriť, veriť
kredo
↝ 
- 1.
- Akceptemo de tiu, kiu kredas3: kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto PrV .
- 2. ↝
-
Certeco pri efektiva realeco nuna aŭ iama de objektoj
religiaj, teoriaj, fantaziaj ktp:
perdi la kredon je Dio, je la Fina Venko;
ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo
je l' homaro min ne trompis
DL
.
konvinko
- angle:
- 1. belief, trust, confidence 2. belief, faith
- beloruse:
- вера
- bulgare:
- вяра
- ĉeĥe:
- kréda, víra, věření
- france:
- confiance, croyance
- germane:
- Glaube
- hispane:
- creencia
- hungare:
- hit
- nederlande:
- geloof
- pole:
- wiara
- ruse:
- вера 2. верование
- slovake:
- presvedčenie, viera
kredanto 
Homo, kiu kredas je religiaĵo: jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj [14].
14.
La Nova Testamento, S. Marko 16:17
- angle:
- believer
- bulgare:
- вярващ
- ĉeĥe:
- věřící (sub.)
- france:
- croyant (subst.)
- hispane:
- creyente
- nederlande:
- gelovige
- pole:
- wierny
- ruse:
- верующий (сущ.)
- slovake:
- veriaci
*kredebla [15] ↝
- Kiun (prudente) eblas kredi: li rakontas aferon tute ne kredeblan DL ; kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke […] multiĝas solecaj mortoj [16]; nun vi ja fariĝos io […] tio estas tre kredebla, [ja] vi faris pli ol ĉiuj aliaj [17]; kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke […] multiĝas solecaj mortoj [18].
15.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, kred'ebl'
16. Monato, Isikawa Takasi: Kiel fini la vivon?
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. Monato, Isikawa Takasi: Kiel fini la vivon?
16. Monato, Isikawa Takasi: Kiel fini la vivon?
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. Monato, Isikawa Takasi: Kiel fini la vivon?
- angle:
- believable, credible, plausible
- bulgare:
- правдоподобен, вероятен
- ĉeĥe:
- uvěřitelný
- france:
- croyable, vraisemblable
- nederlande:
- waarschijnlijk (bn.), geloofwaardig (bn.)
- pole:
- prawdopodobny
- ruse:
- вероятный, правдоподобный
- slovake:
- uveriteľný
*kredeble ↝
-
Eble aŭ sufiĉe probable:
la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ
renversiĝos
[19];
ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi
[20].
certe, eble, probable, sendube, supozeble, verŝajne
19.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 9a
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 9a
- angle:
- believably
- bulgare:
- правдоподобно, вероятно
- ĉeĥe:
- asi, pravděpodobně
- france:
- plausiblement, vraisemblablement, sans doute
- nederlande:
- waarschijnlijk (bw.), geloofwaardig (bw.)
- pole:
- prawdopodobnie
- ruse:
- вероятно, правдоподобно
- slovake:
- azda, hádam, možno, snáď, vari
*kredema
- Kredanta facile aŭ tro facile, ĝis eĉ naiveco: li estas tre kredema [21]; mi miras, ke vi povas esti tiel kredema Marta !
21.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
- angle:
- credulous
- bulgare:
- лековерен
- ĉeĥe:
- důvěřivý
- france:
- crédule, trop confiant
- hispane:
- crédulo, crédula
- nederlande:
- lichtgelovig
- pole:
- łatwowierny
- ruse:
- легковерный
- slovake:
- dôverčivý, ľahkoverný
kredigi ↝
(tr)
- 1.
- Fari, ke iu kredu: kiel mensoge kredigas niaj kontraŭuloj [22]; ili kredigis Jakobon pri la morto de Jozef; se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj DL .
- 2. ↝
-
Fari, ke io estu kredata:
kredigi ion al iu.
persvadi
22.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto
1907
- angle:
- 1. to induce to believe, to persuade, to convince 2. to make credible
- bulgare:
- уверявам
- ĉeĥe:
- přesvědčit
- france:
- faire croire (à)
- germane:
- einreden, weismachen, glauben machen
- hispane:
- hacer creer
- hungare:
- elhitet
- nederlande:
- doen geloven
- pole:
- przekonywać
- ruse:
- уверять
- slovake:
- nahovoriť, presvedčiť
*kredinda
- Meritanta kredon pro siaj kvalitoj: li estas homo ne kredinda [23]; mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj DL ; la aŭtoroj de tiaj leteroj penas por aspektigi ilin kredindaj per mencio de detalaj informoj aŭ de (falsa) fidinda fonto [24].
23.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
24. Monato, Ivo Durwael: Pli da diskriminacio en Interreto
24. Monato, Ivo Durwael: Pli da diskriminacio en Interreto
- angle:
- trustworthy
- bulgare:
- достоверен, надежден, заслужаващ доверие
- ĉeĥe:
- hodnověrný, spolehlivý, uvěřitelný, věrohodný
- france:
- crédible, digne de foi
- hispane:
- fidedigno
- nederlande:
- geloofwaardig
- pole:
- wiarygodny
- ruse:
- достоверный, надёжный, заслуживающий доверия
- slovake:
- hodnoverný, spoľahlivý, vierohodný
alikredanto
Homo, kiu malsame kredas, havas alian unuopan kredon, filozofion aŭ religion: ĝi estas preteco […] havi reciprokan estimon kaj respekton al alikredantoj [25].
- bulgare:
- друговерец
- ĉeĥe:
- jinověrec
- france:
- personne d'une autre croyance
- pole:
- innowierca
- slovake:
- inoverec
malkredindigi ↝
- Senkreditigi1: la „Inteligenta Projekto“ […] celas malkredindigi darvinismon [26].
26.
F. S. Wechsler:
Darvinismo kaj la Inteligenta Projekto, [2005]
- angle:
- discredit
- beloruse:
- дыскрэдытаваць
- bulgare:
- дискредитирам
- france:
- discréditer
- germane:
- in Misskredit bringen, diskreditieren
- hispane:
- desacreditar
- nederlande:
- in discrediet brengen
- pole:
- dyskredytować
- portugale:
- desacreditar
- ruse:
- дискредитировать
miakrede ↝
miskredulo, miskredanto ↝
-
Tiu, kiu ne kredas ĝuste laŭ ĝenerala opinio
aŭ laŭ iu doktrino;
herezulo:
miskreduloj en la mister' de l' sankta triunuo
[28];
la miskredantoj kaj la rifuzantoj de Niaj signoj estos loĝantoj de l' infero
[29].
malfidelulo2
- france:
- mécréant (subst.)
- hispane:
- disidente, hereje
*nekredebla ↝
- Kiun oni ne kredas aŭ ne facile kredas, eksterordinara, malbanala: eĉ la plej nekredeblajn aferojn […] li tuj kredas [30]; li rakontas al mi historion tute nekredeblan [31].
30.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
31. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
31. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
- angle:
- unbelievable
- bulgare:
- невероятно
- ĉeĥe:
- neuvěřitelný
- france:
- incroyable, inouï
- hispane:
- increíble, extraordinario
- pole:
- niewiarygodny
- slovake:
- neuveriteľný
nekredeblaĵo
- Okazo, afero, diro, kiun oni ne povas kredi: li trovis sin rigardanta en tutan ĉambron plenan je trezoro ― nekredeblaĵo, oro kaj juveloj [32].
32.
A. C. Clarke, [trad. D. Coffin?]: Rendevuo kun Rama,
ĉapitro 1a, [2001]
- france:
- chose inouïe
- pole:
- bzdura (pot.)
nekredema ↝
- Kiu ne facile kredas; skeptika: Urga kuntiris siaj blankajn brovojn kaj iom nekredeme murmuris[…] [33].
33.
E. de Zilah: La Princo ĉe la
Hunoj, 2011
- angle:
- skeptical, sceptical
- beloruse:
- скептычны
- bulgare:
- недоверчив, скептичен
- ĉeĥe:
- malověrný
- france:
- sceptique
- germane:
- skeptisch, zweiflerisch
- hispane:
- incrédulo
- hungare:
- szkeptikus, kételkedő
- nederlande:
- sceptisch
- pole:
- sceptyczny
- ruse:
- скептический, скептичный
- slovake:
- maloverný
nekredo ↝
- angle:
- unbelief
- bulgare:
- неверие
- france:
- incroyance, scepticisme
- germane:
- Unglaube
- hungare:
- hitetlenség
- nederlande:
- ongeloof
- pole:
- niewiara
- ruse:
- неверие
liberkredo ↝
Mensa stato de tiu, kiu kredas je Dio, sed je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj: mi devas […] oficiale nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon [34]; fondiĝo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj VivZam .
deismo, diismo, teismo
34.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
- angle:
- creedlessness
- france:
- déisme
- germane:
- Freigläubigkeit
- nederlande:
- vrijzinnigheid
- ruse:
- деизм
samkredanto ↝
Homo, kiu same kredas, havas saman unuopan kredon, filozofion aŭ religion: kredo: mi unuiĝas kun miaj amikoj, kun ĉiuj rusoj, kun ĉiuj samkredantoj [35].
samkonfesanto, samreligiano
35.
L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
- angle:
- fellow believer
- france:
- personne de même croyance
- pole:
- współwierny
administraj notoj
pri
~i 4.:
Mi forigis el la ekz-listo la ekzemplon: (ekz) ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole ~i al li, sed ankaŭ suferi pro li (fnt NT Filipianoj 1:29 /fnt); (/ekz) ĉar ĝi estas nek lingve modela, nek klara (ĝiaj tradukoj varias kaj ene de la angla, kaj inter la aliaj lingvoj). [Sergio]