1kredit/o JED
kredito
- 1.
Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta
aĉetanto, pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj:
jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la
kreditonB
;
ĉiuj temploj […] rifuzis al la trezorejo la krediton
[1];
aĉeti, vendi je kreditoB
;
ni ricevis provizon je kredito ĉe naiva kolportisto
[2];
donu dudekkvar horojn da kredito, kaj morgaŭ mi konigos mian respondon
[3];
havi ĉe iu krediton kaj meriton
PrV
.
- 2.
Monsumo, ĝis kiu iu povas
pruntepreni de bankiero aŭ
aĉeti de komercisto, ne pagante kontante:
krediton Erik havis, la monon oni pruntis al li en Kopenhago
[4];
la parlamentanoj prenas sur sin la krediton por ĉio
[5];
ĉiu kredito nun elĉerpiĝis kaj de kelkaj tagoj ili manĝas senĉese stufitan grion
[6];
li neniam vojaĝas al Afriko sen […] kredito de la Scienca Esplora
Fonduso
[7];
UEA havis kreditojn ĉe UL
[8];
la kreditojn oni rezervis por realisme ellaboritaj projektoj
[9];
la kresko de la ekonomio estas financata per kreditoj kaj eksterlandaj investoj
[10];
necesis repagi prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis
[11];
bankoj […] krediton ofertas nur kontraŭ alta interezo
[12];
kreditletero
(rajtiganta la posedanton ricevi difinitan sumon de tiu, al
kiu ĝi estas adresita).
- 3.
Sur la kontolibroj de komercisto aŭ de bankiero, parto de
la konto en
kiun li enskribas la sumojn, kiujn li ŝuldas al kliento:
malfermi krediton al iu;
volu […] enskribi la sumon en nian krediton
[13].
debeto
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
2. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Birger Vikström
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
5. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 20
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Evgeni Georgiev: Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eŭroj, Monato, 2000/08, p. 19
10. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
11. Monato, Zlatko Tišljar: Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio, 2003
12. Monato, Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, 2003
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Birger Vikström
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
5. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 20
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Evgeni Georgiev: Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eŭroj, Monato, 2000/08, p. 19
10. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
11. Monato, Zlatko Tišljar: Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio, 2003
12. Monato, Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, 2003
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- credit
- beloruse:
- крэдыт
- ĉeĥe:
- důvěra věřitele || úvěr
- ĉine:
- 貸方 [dàifāng], 贷方 [dàifāng], 授信 [shòuxìn], 信貸 [xìndài], 信贷 [xìndài]
- france:
- crédit
- germane:
- Soll, Sollseite 1. Kredit, Vorschuss 2. Kredit, Darlehen
- hispane:
- crédito
- japane:
- 信用 [しんよう], 掛け [がけ], 信用貸 [しんようかし], 貸方 [かしかた]
- nederlande:
- 1. krediet 2. krediet 3. credit
- pole:
- kredyt
- portugale:
- crédito
- rumane:
- credit, cont
- ruse:
- кредит
- slovake:
- dôvera veriteľa, úver
- ukraine:
- кредит
krediti
(tr)
- 1.
Prunte doni al iu aŭ
rajtigi iun prunte preni sub nomo de la rajtiganto, difinitan sumon:
krediti iun per 10 000 frankoj;
Merkuro devas krediti al vi la du bovidinojn
[14];
En 1968 SAT povis krediti al si imponan pruvon pri la solidariĝemo de sia
restinta membraro, [kiu] savis la Asocion el la danĝero perdi sian
parizan centron [per] ricevo de la bezonataj 4000 dolaroj
[15];
vilaĝano kreditas, vilaĝestro
pruntas
PrV
.
- 2.
Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al
li.
debeti
- angle:
- 1. arrange a credit to 2. credit to, enter on the credit side
- beloruse:
- крэдытаваць
- ĉeĥe:
- být věřitelem, poskytnout úvěr, připsat k dobru, úvěrovat
- france:
- créditer
- germane:
- 1. einen Kredit geben, leihen 2. ins Haben buchen, gutschreiben
- japane:
- 貸方に記入する [かしがたにきにゅうする], 掛売りする [かけうりする]
- nederlande:
- 1. krediet toestaan 2. crediteren
- pole:
- borgować, kredytu udzielać
- portugale:
- creditar
- rumane:
- da credit
- ruse:
- кредитовать
- slovake:
- úverovať
- ukraine:
- кредитувати, надавати кредит
kredite
Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon:
hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos
(pri vana promeso)
PrV
.
- angle:
- on credit
- beloruse:
- у крэдыт
- ĉeĥe:
- na dluh (adv.), na úvěr
- france:
- à crédit
- germane:
- auf Pump, auf Kredit
- japane:
- 掛けで [かけで], 信用貸しで [しんようかしで]
- nederlande:
- op krediet
- pole:
- w dług, na kredyt
- rumane:
- în datorii pe credit
- ruse:
- в кредит
- slovake:
- na úver
- ukraine:
- у кредит, на виплат
kreditigi
- 1.
-
Havigi al iu aŭ io fidindecon, kredindecon:
kreditigi novan vorton, ideon, senditon
akrediti - 2.
Havigi al iu krediton ĉe iu:
kreditigi iun ĉe bankiero, komercisto;
[se] individuoj trovas ties laboron sufiĉe valora, […] la
ŝtato kreditigos al la „spiritulo“ tiujn pagojn
[16].
16.
Monato, Donald Broadribb: Utopia verko deknaŭjarcenta, 2005
- angle:
- accredit
- beloruse:
- акрэдытаваць
- ĉeĥe:
- poskytnout úvěr
- france:
- accréditer
- japane:
- 信用させる [しんようさせる]
- nederlande:
- krediet geven
- pole:
- akredytować
- portugale:
- afiançar
- rumane:
- acredita
- ruse:
- аккредитовать
- slovake:
- poskytnúť úver
- ukraine:
- акредитувати
senkreditigi, malkreditigi, miskreditigi
- 1.
-
Senigi iun je fidindeco, kredindeco:
[vi] penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo
[17];
se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo
internacia jam delonge estus tute senkreditigita
[18];
tiu ĉi aserto sufiĉus por senkreditigi iun ajn
[19].
malfidindigi,
malfirmigi,
malrekomendi,
senaŭtoritatigi,
senvalorigi - 2.
Senigi iun je sia kredito:
tiu firmo estas miskreditigita en la merkato.
17.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
- angle:
- discredit
- beloruse:
- 1. дыскрэдытаваць 2. пазбавіць крэдыту
- ĉeĥe:
- diskreditovat
- france:
- discréditer
- germane:
- in Misskredit bringen, diskreditieren
- japane:
- 評判を悪くする [ひょうばんをわるくする]
- nederlande:
- 1. in discrediet brengen 2. in waarde doen dalen
- pole:
- dyskredytować
- portugale:
- desacreditar
- rumane:
- discredita
- ruse:
- 1. дискредитировать 2. лишить кредита
- slovake:
- diskreditovať, zrušiť niekomu úver
- ukraine:
- позбавляти кредиту
kreditletero
Akreditivo:
biligaj transakcioj povas inkluzivi kreditasekuron […] disponigitan
[…] en formo de kreditleteroj aŭ garantioj
[20].
20.
Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, 2008
- angle:
- letter of credit
- beloruse:
- акрэдытыў
- ĉeĥe:
- kreditní doklad, úvěrní akreditiv
- ĉine:
- 信用證 [xìnyòngzhèng], 信用证 [xìnyòngzhèng]
- france:
- accréditif, lettre de crédit
- germane:
- Akkreditiv
- japane:
- 信用状 [しんようじょう]
- nederlande:
- accreditief
- pole:
- akredytywa
- rumane:
- scrisoare de credit
- slovake:
- akreditív, úverový list
- ukraine:
- акредитив
socialkredito, sociala kredito
Ekonomika ideologio
ellaborita de C. H. Douglas en 1918 postulanta, ke la eldonita
monkvanto estu ĉiam samgranda kiel la valoro de ĉiuj
produktitaj varoj.
- beloruse:
- сацыяльны крэдыт
- france:
- crédit social, démocratie économique
- pole:
- kredyt społeczny
- rumane:
- de credit sociale
administraj notoj
pri
social~o, sociala ~o :
social~o, sociala ~o: Mankas dua fontindiko.
social~o, sociala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mankas citaĵo pruvanta la ekziston de tiu ĉi vorto en
E-o
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
social~o, sociala ~o: Mankas dua fontindiko.
social~o, sociala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.