*rekomend/i UV
*rekomendi
(tr)
admoni
- 1.
- Aparte atentigi pri io aŭ iu por altiri al ĝi ŝaton, favoron, protekton, prizorgon: ĉu vi povas rekomendi al mi tajloron [1]? vi rekomendis al mi hieraŭ lernolibron [2]; parlamentano rekomendas la kandidaton al la instruista komitato [3]; la ĉef-kelnero rekomendis al ili luksan kabared-hotelon en la centro [4]; novan modon rekomendi [5]; trompistoj rekomendantaj mirindajn kuracilojn [6]; (evitinde) oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn t.e. enskribitajn (vd registrita letero) [7].
- 2.
- Atentigi iun pri ia plenuminda ago; insiste konsili al iu, ke li faru: atentan legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu [8]; [li] rekomendis al ili paciencon [9]; mi tre volas fari la aferojn sekrete, kiel oni rekomendis al mi [10]; mi rekomendas, ke vi ne menciu la aferon al via onklo [11]; la maljunulino rekomendas, ke ili faru malpli da bruo [12].
admoni1.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVIII
3. Monato, Hori Jasuo: Leciono pri korupto, 2008
4. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 6
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
10. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
11. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Sepa
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VII

- angle:
- recommend
- beloruse:
- рэкамэндаваць, раіць
- bulgare:
- препоръчвам
- ĉeĥe:
- doporučit, doporučovat, přimlouvat se (za něco)
- ĉine:
- 推荐 [tuījiàn], 推薦 [tuījiàn], 荐 [jiàn], 薦 [jiàn], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 推介 [tuījiè], 先容 [xiānróng]
- france:
- recommander
- germane:
- empfehlen 2. anraten
- hungare:
- ajánl
- indonezie:
- menganjurkan, menasihatkan, merekomendasi, merekomendasikan, menyarankan, anjur
- japane:
- 推薦する [すいせんする], 推奨する [すいしょうする], 紹介する [しょうかいする], 勧める [すすめる], 勧告する [かんこくする]
- nederlande:
- aanbevelen
- pole:
- rekomendować, nastręczać, polecać
- portugale:
- recomendar
- ruse:
- рекомендовать
- slovake:
- odporučiť, odporúčať
- tibete:
- རྒྱབ་སྣོན་བྱེད་
- ukraine:
- рекомендувати
rekomendo
- Favora atentigo pri iu, prio io, por iu agado: rekomendoj de la akademio [13]; sen mensoga rekomendo ne iros la vendo PrV .
13.
Akademio de Esperanto:
Aktoj de la Akademio II 1968-1974, [1974?]
- beloruse:
- рэкамэндацыя, парада, рада
- ĉine:
- 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 推荐 [tuījiàn], 推薦 [tuījiàn]
- france:
- recommandation
- germane:
- Empfehlung
- indonezie:
- anjuran, nasihat, rekomendasi, saran
- japane:
- 推薦 [すいせん], 推奨 [すいしょう], 勧め [すすめ], 勧告 [かんこく]
- pole:
- polecenie, zalecenie
- ukraine:
- рекомендація
rekomendinda
- Inda je rekomendo: tiu ĉi almanako estas leginda kaj rekomendinda [14]; libro rekomendinda el la vidpunkto de edukado [15]; mi jam verŝajne laciĝis pro la lernado kaj rekomendinde estas promenadi kelkajn horojn en la freŝa aero [16]; laŭ mi la aranĝo certe rekomendindas por ĉiuj Kon11 .
14.
Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
- angle:
- recommendable
- france:
- recommandable
- germane:
- empfehlenswert
malrekomendi
(tr)
- Instigi al ne-uzado de... al ne-rilatado kun... al ne-farado de...: leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj […] malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj [17].
17.
H. Barron: La 93a UK de Esperanto en Roterdamo, 2008,
Saluton!, 2008-08
- beloruse:
- адрайваць, адгаворваць
- ĉine:
- 劝阻 [quànzǔ], 勸阻 [quànzǔ]
- france:
- déconseiller
- germane:
- abraten, abreden, ausreden (abraten), widerraten
- indonezie:
- tidak menganjurkan, tidak menasihatkan, tidak merekomendasi, tidak merekomendasikan, tidak menyarankan, larang, melarang
- japane:
- 悪く言う [わるくいう], けなす, こき下ろす [こきおろす]
- pole:
- odradzać
- ukraine:
- відраджувати
malrekomendo
- Deadmono, konsilo ne uzi, ne akcepti, ne elekti...: pri „korekta“ kaj „komplika“ […] ekzistas Akademiaj malrekomendoj [18].
18.
M. Kramer: en:
Freŝa PoMEGo malkomplike korektas, libera folio, 2013-06-17
- beloruse:
- адгаворваньне
- france:
- désapprobation
- germane:
- Abraten, Widerrat
- indonezie:
- larangan
- pole:
- dezaprobata, zniechęcanie