* -ind/

I.

-ind  

Sufikso esprimanta, ke io aŭ iu prezentas sufiĉajn kondiĉojn, por ke oni direktu al ĝi aŭ al li la agon esprimatan de la radiko; ĝi ordinare estas aldonata al radiko de transitivaj verboj: kredinda (meritanta esti kredata) aserto; kredinda letero [1]; mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj [2]; respektinda kaj konfidinda atestanto [3]; laŭdinda ago FK ; kio mallaŭdinda estus en tio [4]? puninda kulpo; plej abomeninda krimo [5]; leginda libro [6]; ridinda diplomato; mirinda (meritanta, ke oni miru pro ĝi) forto [7]; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [8]; timindaĵo [9]; kriindaĵo [10]; kredindeco de atestanto, de rakonto; lia ridindeco superas ĉian imagon.
Rim.: Kvankam ind per si mem ne esprimas ideon de devigo, tamen ĝi prezentas ofte en sia pasiva senco nuancon tute proksiman kaj kelkfoje egalvaloran je tiu ideo. Efektive nepardoninda senkuraĝeco [11]; estas senkuraĝeco, kiu ne meritas pardonon, kaj sekve, kiu ne devas esti pardonata. Ekz.: malsano kaŝinda por la mondo Hamlet (kiun oni devas kaŝi); konstrui sur [diletanteco] sian ekzistadon fizikan […] estas nefareble kaj nefarinde Marta (ne povas kaj ne devas esti farata); Eneo estas konsiderinda kiel la plej pura modelo de l' vera Romano, ktp. Same ankaŭ la participa finaĵo ot prezentas ofte sencon de devigo analogan al tiu de la sufikso ind, ĉar la ideo de estonteco konfuziĝas en multaj okazoj kun tiu de devigo. En tiaj okazoj oni povas indiferente uzi otind: jen estas la sola metodo sekvota aŭ sekvinda; por plenumi tiel noblan taskon ne estas uzotaj aŭ uzindaj dungatoj; mi tion ne povas fari sen ofero de utilega tempo konservinda aŭ konservota por resanigeblaj soldatoj. Kelkaj uzas la neoficialan sufikson -end, kiu havas nur la sencon de devigo: restas ankoraŭ multo farenda antaŭ ol ni triumfos.
france:
kred~a: crédible laŭd~a: louable pun~a: punissable, répréhensible rid~a: risible mir~a: étonnant memor~a: mémorable kred~eco: crédibilité nepardon~a: impardonnable
germane:
-wert, -würdig kred~a: glaubwürdig laŭd~a: lobenswert, löblich pun~a: sträflich leg~a: lesenswert rid~a: lächerlich, lachhaft mir~a: wundersam, erstaunlich memor~a: denkwürdig, erinnerungswürdig kred~eco: Glaubwürdigkeit nepardon~a: unverzeihlich konsider~a: zu betrachten
hispane:
kred~a: creíble laŭd~a: loable pun~a: punible rid~a: risible mir~a: asombroso memor~a: memorable kred~eco: credibilidad nepardon~a: imperdonable
hungare:
-endő (vmire méltó), -andő (vmire méltó) kred~a: hihető, hitelt érdemlő laŭd~a: dicsérendő pun~a: büntetendő leg~a: olvasmányos mir~a: csodálatos memor~a: emlékezetes kred~eco: hihetőség, szavahihetőség nepardon~a: megbocsáthatatlan
nederlande:
laŭd~a: lovenswaardig pun~a: strafbaar leg~a: lezenswaardig rid~a: belachelijk mir~a: wonderbaarlijk memor~a: gedenkwaardig
ruse:
kred~a: достоверный laŭd~a: похвальный pun~a: достойный наказания rid~a: смешной mir~a: удивительный memor~a: памятный, достопамятный kred~eco: достоверность nepardon~a: непростительный konsider~a: заслуживающий внимания
II.
Vortero memstare uzata, proksimume samsignifa:

inda  

1.
Meritanta ion: inda je danko FK ; mia lingvo estas inda je lerno DL ; inda je plena akcepto [12]; mi montros min inda je via konfido BdV ; nenio inda je morto estas farita de li [13]; ne estas inde perdi tempon por [tio] FK .
2.
Sammerita, samvalora kiel: mi fariĝis inda vin Marta ; vin montri inda filo Hamlet ; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti [14]; la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro FK ; trankvila rideto, inda de supernatura estaĵo [15].
3.  
Meritoplena, honorinda, respektinda: inda ĉefo, karaktero, sintenado; ege inda eseo kun multegaj ekzemploj [16]; ne ekzistas inda socio sen solidareco [17].
Rim.: Fakte tiu ĉi subkomprena uzo estas specialiĝo en la senco „inda esti tiu, kiu li estas“, „inda je sia rango, nomo, rolo“.
SIN:digna
ĉeĥe:
hodný něčeho
france:
digne (de), passible (de), méritant (digne de)
germane:
wert, würdig, lohnend
hispane:
digno (de)
hungare:
méltó (vmire), érdemes (vmire)
nederlande:
1. waard 2. waardig 3. waardig
portugale:
digno (adj.)
ruse:
1. достойный, заслуживающий 2. достойный, стоящий 3. достойный
slovake:
hodný niečoho

indi Vikipedio

(tr)
Meriti: la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni [18]; por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj [19]; ne indas zorgi pri tio [20]; ĝi ne indis la penon! [21].
angle:
deserving
ĉeĥe:
být hoden, zasluhovat
france:
être digne (de), être passible (de), mériter, valoir la peine
hispane:
ser digno (de), valer la pena
hungare:
méltó (vmire), érdemes (vmire)
nederlande:
waard zijn
portugale:
ser digno de
ruse:
стоить, заслуживать
slovake:
byť hodný, zaslúžiť si

indeco, indo

Eco de tio aŭ tiu, kiu meritas esti trafita de la ago esprimata de la radiko:
1.
Merito: indo de l’ estinta via edzo Hamlet ; laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo Hamlet .
2.
Respekto, kiun oni konscias meriti per sia konduto; digno: ne respektante dece nian indon Hamlet ; krimon […] danĝeran kaj punindan vi lasis sen konvena puno, kiun postulis […] via indo Hamlet ; la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la timo de mizero Marta .
3.
Valoro: tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj DL ; mia vivo ne havas por mi indon Hamlet ; la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino [22].
ĉeĥe:
cena, zásluha
france:
dignité (mérite), mérite, valeur (mérite)
germane:
Würde
hispane:
dignidad (mérito), mérito
hungare:
1. érdemesség, kiérdemeltség 2. méltóság 3. érdem, érték
nederlande:
1. waarde 2. waardigheid 3. waarde
portugale:
dignidade
ruse:
достоинство
slovake:
zásluha

indigi

Igi inda: lia pento indigis lin je pardono; ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin […], li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn [23]; vi indigas lin […] je via propramana skribado [24].
france:
rendre digne (de)
germane:
würdigen, aufwerten
hispane:
restituir la dignidad (de)
hungare:
méltóvá tesz, érdemessé tesz
portugale:
dignificar
ruse:
сделать достойным

malinda

1.
Ne meritanta ion: li estas vere malinda je rekompenco; la riĉaĵoj […] devas fine esti elŝiritaj el la malindaj manoj, kaj redonitaj al la fidelaj servistoj [25].
2.  
Ne digna1: miaj malindaj piedoj tuŝis vian plankon, princo [26]; ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj […] [27]; la silento […] kvazaŭ purigis la internon de ĉio malbona kaj malinda [28]; malinda viro, konduto, ago.
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
27. La Nova Testamento, Marko 7:22
28. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
ĉeĥe:
nedůstojný, nevhodný
france:
indigne, indigne (de)
germane:
unwert, unwürdig
hispane:
indigno, indigno (de)
hungare:
1. érdemtelen 2. méltatlan
nederlande:
onwaardig
portugale:
indigno (adj.)
ruse:
1. недостойный, незаслуживающий 2. недостойный
slovake:
nehodný

senindulo

Homo sen valoro kaj merito: malestimon, kiun seninduloj regalas al merito efektiva [29].
29. L. L. Zamenhof: Hamleto
ĉeĥe:
budižkničemu, nemehlo, nemotora, nevhodný člověk, nešika
germane:
Nichtswürdiger, Unwürdiger
hungare:
semmirekellő, semmiházi
nederlande:
onwaardige
portugale:
indigno (pessoa)
ruse:
недостойный человек
slovake:
nemehlo, nešika

administraj notoj

sen~ulo: Mankas dua fontindiko.