1953 -end PV

-end

(sufikso)
Kiun oni devas fari: ŝi komencas kalkuli la objektojn, aĉetendajn Metrop ; kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu kolektive Metrop ! malkonvene ruĝaj postaĵoj […] ne estas en la simia socio maskendaj Metrop ; la prudenta maljunulino tuj vidis tion, kio estas farenda Kandid ; [li] komprenis, ke io estas farenda por replenigi la grandajn truojn HsT ; la lasta el la esplorendaj lokoj CKv ; ni estas edukendaj, ĉar ni faris ian ŝteleton en tentoplena urbo ChR ; inter tia eta-eta mensogeto kaj la spiona uzo de magnetofon’ estas sojlo ne surpasenda ChC ; lernolibro unuece uzenda en ĉiuj lernejoj EeP ; rekonsiderenda problemo EeP ; neforgesendaj estas […] la drametoj de Raymond Schwartz EeP ; dum la lastaj jaroj la Sekureca Konsilio de UN […] diktas la sekvendan aglinion [1]; interalie la necesa diametro de la pelva anteno estas decidenda, tiu afero dependas […] kiujn satelitojn vi celas ricevi [2]; la filmo bone povas esti sensenca kaj neklarigebla, ĝi tamen estas videnda kaj revidinda [3]; menciendas ke ankoraŭ centoj da albanoj restas senjuste enprizonigitaj en Serbio [4]; nenio estas senŝanĝa, alfidenda [5]; la kultura diverseco de Eŭropo estas riĉaĵo nepre konservenda [6]; se io estas farenda, faru ĝin, faru ĝin energie [7]! forigenda demono [8]; estas perdenda neniu momento plu [9]; nun li fine sciis, kio estas farenda [10]; aldonende estas, ke […] [11]. VD:nepre, -ind
Rim.: Ne konfuzu: leg·end·a kun legend·a.
Rim.: En „Oficiala Informo de la Akademio de Esperanto“, n-ro 19 de Julio 1952 oni informas: „Post pristudo kaj voĉdonado la Akademio decidis oficialigi la sufikson -end kun la difino: ‚kiu devas esti -ata pro materia aŭ morala trudo; kiun oni estas devigata -i‘. Ir. J. R . G. Isbrucker, Prezidanto.“

URL:Akademia Vortaro, END/
1. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 10
2. PEJNO Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 17
3. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
4. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
5. Monato, Donald Broadribb: Priskribo tre bone farita
6. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto
7. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 22:313, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
8. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
11. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
france:
-able (suffixe de nécessité)
germane:
-end, zu ... (notwendig, gefordert) neforges~a: unvergesslich.
hispane:
-able (sufijo de necesidad)
portugale:
-ável, -ível

endi

Necesi: endas diri, ke […] [12]; endas prikonsideri la analizon de la organizo Kon11 ; demokratio vivas de ŝanĝiĝo – kaj post 16 jaroj da „nigra” politiko endas kelkaj jaroj de alia koloro [13]. VD:devi, necesi
france:
falloir
germane:
es ist zu ..., es braucht ..., es muss ge... werden
japane:
~されるべきである

administraj notoj