*nepr/a PV

*nepra

Tute certa2, absolute necesa, tute neevitebla, tute deviga: nepra ordono, regulo, volo, devo, bezono; la aferoj de la granda diino postulas nepran sekretecon [1]; post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono [2]; konsideri la nepran bankroton [3]; certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj devis esti liaj nepraj ecoj por sukcesi en lia ŝtata kariero [4]; la unua ekzerco, nepra etapo, tra kiu pasas en sia evoluo ĉiu arta sistemo, estas dinamikiĝo [5]; scioj estas nepra, vive necesa elemento por kompreni ajnan artan sistemon [6]; por ke la mondo estu pli bona, estas nepra amo kaj toleremo al ĉiu homo sendepende de raso, religio kaj nacieco [7]. VD:absoluta, nemalhavebla, senkondiĉa
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
7. Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, Monato, 2004/11, p. 18
angle:
absolutely necessary, essential, imperative, vital
beloruse:
абавязковы
ĉeĥe:
naprostý, nevyhnutelný, nutný, rozhodný, určitý
ĉine:
不可避免 [bùkěbìmiǎn], 难免 [nánmiǎn], 難免 [nánmiǎn], 必然 [bìrán], 至关重要 [zhìguānzhòngyào], 至關重要 [zhìguānzhòngyào], 必要 [bìyào], 必需 [bìxū]
france:
inévitable, impératif (inévitable), nécessaire (inévitable), obligatoire (inévitable)
germane:
unbedingt notwendig, unabdingbar, unsausweichlich
hispane:
inevitable, insoslayable
hungare:
feltétlen, biztos, abszolút
japane:
絶対必要な [ぜったいひつような], 不可欠の [ふかけつの], 必然の [ひつぜんの]
nederlande:
noodzakelijk, onvermijdelijk
pole:
nieunikniony, konieczny, nieodzowny
portugale:
absolutamente necessário, infalível, fatal, irremissível, inevitável, indeclinável
rumane:
inevitabil, necesar, indispensabil
ruse:
непременный, обязательный
slovake:
úplne nutný
ukraine:
неодмінний, обов’язковий

nepre

Necese, laŭdeve, senmanke: vi nepre devas trinki [8]; vi nepre mortos [9]; nepre observu Miajn sabatojn [10]; nepre ne (en neniu kazo, neniam) [11]! li nepre volis, ke tio estu vera [12]; pli da loko, ol estis nepre necesa por ili [13]; prenu ĝin, vi devas nepre ĝin preni [14]! la maljuna virino malsaniĝis [tiel, ke] flegado kaj vartado estis nepre necesa [15]. VD:certe, sendube
angle:
definitely, necessarily, without fail
beloruse:
абавязкова
ĉeĥe:
bezpodmínečně, najisto, naprosto, rozhodně, určitě, zcela určitě
ĉine:
定当 [dìngdāng], 定當 [dìngdāng], 必 [bì], 势必 [shìbì], 勢必 [shìbì], 鐵定 [tiědìng], 铁定 [tiědìng]
france:
nécessairement, obligatoirement
germane:
unbedingt
hispane:
inevitablemente, insoslayablemente
hungare:
okvetlenül, feltételenül
japane:
ぜひ, どうあっても, 必ず [かならず], 必然的に [ひつぜんてきに]
nederlande:
noodzakelijk
pole:
koniecznie
rumane:
neapărat
ruse:
непременно, обязательно
slovake:
bezpodmienečne, rozhodne, určite
ukraine:
неодмінно, обов’язково

nepri

Esti necesa, devi: nepras, ke granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras: ŝtono, koloro, sono, vorto Ret ; leĝoj […] nepras kaj ili taŭgas por ĉiu rango de artaj sistemoj [16]; nepras, ke ni unue solvu la problemon de la ekzisto [17]; subskriboj [de kuracistoj] nepras por kompletigi morto-atestilon [18]. VD:-u
16. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
17. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
18. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
angle:
have to
beloruse:
быць абавязковым, быць неабходным
germane:
notwendig sein
japane:
不可欠である [ふかけつである], 絶対必要である [ぜったいひつようである]
nederlande:
noodzakelijk zijn

nepro, nepreco

La fakto, ke io estas nepra: kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti [19]; realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! [20]; Renato Corsetti, ankaŭ italo, substrekas la kulturan kaj lingvan neprecon ke eŭropaj lingvoj restu oficialaj [21]. SIN:neceseco, neevitebleco
beloruse:
абавязковасьць, неабходнасьць
ĉine:
必然 [bìrán], 必要性 [bìyàoxìng], 不可逆性 [bùkěnìxìng]
germane:
Unabdingbarkeit, Unausweichlichkeit, Notwendigkeit
nederlande:
noodzaak

nepraĵo

Io, kion oni ne povas eviti aŭ kion oni ne povas malhavi: se la morto venus al vi subite, […] mi akceptus ĝin kiel nepraĵon [22]; daŭre mankas al ili soldataj nepraĵoj, kiujn ili estas devigataj pruntepreni [23]; mankas eĉ bazaj nepraĵoj, kiel pano [24]; akumulatoro estas nepraĵo por la koncepto „tabula komputilo“ [25]. SIN:necesaĵo
beloruse:
нешта неабходнае
ĉine:
不可缺少 [bùkěquēshǎo]
germane:
Unabdingbares, Unvermeidliches, Notwendiges
japane:
必需品 [ひつじゅひん]
nederlande:
iets noodzakelijks

neprigi

Absolute necesigi: tion diktas […] la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la kreon de adekvata esprimo [26]; [plia] kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon de oficejo [27]; [la] rivera sistemo el navigeblaj vojoj […], por akcepti 1350-tunajn ŝipojn, neprigis la konstruadon de kabla ŝiplifto [28]. VD:kondamni, senrevene, trudi
angle:
require, necessitate
beloruse:
зрабіць абавязковым
ĉeĥe:
učinit nutným
france:
exiger (rendre inévitable), imposer (rendre inévitable), postuler (rendre inévitable)
germane:
zwingend nach sich ziehen, unabdingbar machen
hispane:
hacer necesario algo, insoslayabilizar
hungare:
okvetlenül szükségessé tesz
japane:
不可避にする [ふかひにする], 絶対必要とする [ぜったいひつようとする]
nederlande:
noodzakelijk maken
pole:
uczynić nieuniknionym
rumane:
face inevitabilul
ruse:
сделать непременным, сделать обязательным
slovake:
urobiť nutným
ukraine:
зробити неодмінним, обов’язковим, неминучим

malnepra

Ne necesa, kiu povas malesti, kiun oni povas neglekti: kvietas la maten' malnepra, / En kiu ne perdiĝis steloj [29]; la bildoj estas tute malnepraj en ttt-ejo, se la teksto estas sufiĉa [30]. VD:fakultativa, forlasebla, malhavebla, nedeviga, rezignebla
29. R. Campbell, trad. W. Auld: Dormanta virino, Nica Literatura Revuo, 1960-09 ĝis 10, numero 6/1, p. 20a
30. mondanisto: Kreu vian TTTejon, 7, 2005
angle:
unnecessary, optional
beloruse:
неабавязковы, факультатыўны, апцыянальны
france:
accidentel (inessentiel), facultatif, optionnel
germane:
optional, fakultativ, verzichtbar
hispane:
accidental (no esencial), facultativo, opcional
nederlande:
facultatief, overbodig
pole:
opcjonalny
rumane:
opțional

administraj notoj