*hav/i PV

*havi

(tr)
1.
Esti kun io ĉe si; porti ĉe si: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian [1]; kelkajn florojn […] ŝi havis en la mano BdV ; mi volas doni al vi tri, sed havas nur kvinkopekon VojaĝImp ; ili starigis du teksilojn, […] sed havis nenion sur la teksiloj [2]; [li] havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso [3]; la prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn [4].
2.
Disponi pri io kiel propraĵon; posedi: mono havata estas pli grava ol havita [5]; ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon [6]? kiam mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton UL ; tiam [vi] havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon DL ; mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj DL ; novajn vestojn [mi] havas en sufiĉa nombro DL ; mi havas tro malmulte da tempo ADL ; vi ne havos per kio pagi [7]; mi havas (ricevis) mian bonan humoron [de mia patro] [8]; (figure) kion vi havas por diri al mi [9]? por ĉiu demando oni havas pretan respondon [10].
3.
Esti karakterizata de io konkreta, elmontri kiel propraĵo en sia konsisto: tiu libro havas sesdek paĝojn [11]; la diamanto havas belan brilon [12]; li havas belajn vangharojn DL ; la tuta libro havos 5-6 kajerojn DL ; [tie] ĉiu fenestro havas balkonon DL ; la klubo Aŭroro havas ankaŭ virinojn [13]; Volapük havas la rusan vorton „ibo[14]; ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan [15]; (frazaĵo) ŝi havis du maldekstrajn piedojn (ofte stumblis) BdV .
4.
Esti karakterizata de io abstrakta; esti ...a; esti en ia stato; sperti iun senton: tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo DL ; li havas bonan koron DL ; kion havis mi plej karan ― la junecon UL ; kian aĝon vi havas DL ? multaj legantoj propran juĝon ne havas DL ; la afero tute ne havas estontecon DL ; ili nur havas la celon montri al mi la erarojn DL ; kun kiu mi havas la honoron paroli? DL ; [jen] malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon DL ; mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron ADL ; [li] videble havis multe por fari BdV ; li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento BdV ; ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu BdV ; havu ĝojon de la edzino [16]; tiu vorto havas signifon de mezuro [17]; nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj [18].
5.
Esti en interrilato, en kunestado kun: estus por mi granda plezuro havi vin apud mi DL ; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis DL ; la virino […] havis tri malgrandajn infanojn kun si VojaĝImp ; vidvino havis du filinojn [19]; miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn [20]; ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [21].
6.
Ĝenerale interrilati kun io: de l’ mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l’ suno DL ; tie ĉi havis lokon la granda batalo BdV ; ni ambaŭ nun la unua fojo havis okazon paroli VojaĝImp ; vespere ni havos balon [22]; ni havas hodiaŭ tre belan veteron [23]; (frazaĵo) kiun daton ni havas hodiaŭ [24]?
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. La Nova Testamento, La agoj 23:19
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
15. Paroladoj de Zamenhof, 12. Jan. 1904, Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
18. Zamenhof: Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
afrikanse:
het
albane:
kam
amhare:
አላቸው
angle:
have 1. wear, carry 2. own
arabe:
ديك
armene:
ունենալ
azerbajĝane:
var
beloruse:
мець
bengale:
আছে
birme:
ရှိ
bulgare:
имам (por 'ne' vidu nehavi)
ĉeĥe:
mít, vlastnit
ĉine:
有 [yǒu]
dane:
har
estone:
olema
eŭske:
dute
filipine:
mayroon
france:
avoir, avoir (sur soi), posséder, contenir, porter (avoir sur soi) kiun daton ni ~as: quelle date sommes-nous?
galege:
ten
germane:
haben kiun daton ni ~as: welches Datum haben wir?
greke:
έχω
guĝarate:
છે
haŭse:
da
hinde:
है
hispane:
tener
hungare:
van neki, bír (van neki)
indonezie:
punya, mempunyai
irlande:
islande:
hafa
itale:
avere 1. avere addosso, portare 2. avere, possedere
japane:
持っている
jave:
duwe
jide:
האָבן
jorube:
ni
kanare:
ಹೊಂದಿವೆ
kartvele:
აქვს
katalune:
tenir
kazaĥe:
бар
kimre:
wedi
kirgize:
бар
kmere:
មាន
koree:
korsike:
avè
kose:
kuba
kroate:
imati
kurde:
hebûn
latine:
habent
latve:
ir
laŭe:
ມີ
litove:
turėti
makedone:
имаат
malagase:
manana
malaje:
mempunyai
malajalame:
ഞങ്ങൾക്കുണ്ട്
malte:
jkollhom
maorie:
e
marate:
आहे
mongole:
байна
nederlande:
1. dragen 2. hebben 3. hebben 4. hebben 5. hebben 6. hebben
nepale:
okcidentfrise:
dit
okcitane:
aver
panĝabe:
ਹੈ
paŝtue:
لري
pole:
mieć
portugale:
ter, haver, possuir 1. ter 2. possuir
ruande:
kugira
ruse:
иметь
samoe:
iai
sinde:
آهي
sinhale:
ඇති
skotgaele:
tha
slovake:
mať, vlastniť
slovene:
imajo
somale:
leeyihiin
ŝone:
vane
sote:
ba le
sunde:
ngabogaan
svahile:
na
taĝike:
доранд
taje:
มี
tamile:
வேண்டும்
tatare:
бар
telugue:
కలిగి
tibete:
ཡོད་
tokipone:
jo
ukraine:
мати
urdue:
ہے
uzbeke:
bor
vjetname:
volapuke:
labön
zulue:
abe

-hava

Havanta… (uzata kiel sufikso): la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero [25]; citrono estas frukto flava, agrabla, kvankam acidhava [26]; fremdaj barbhavaj vizaĝoj RBa ; ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon KPr ; lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava KPr ; mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran kaj tre vanghavan bubon ChL ; mi havis maljunan onklon, idiotan kaj manihavan ChL .
Rim.: Ofte sufiĉas „-a“ aŭ „-eca“: barbhava vizaĝo → barb(ec)a vizaĝo, arbo folihava → arbo folia ktp. Se la priparolata afero havas multe da io, oni prefere uzu „-riĉa“, aŭ „-plena“: sabloriĉa bordo, stelplena ĉielo. „-hava“ oni uzas precipe, se la koncerna afero havas ion, sed ne konsistas plene el ĝi, ekz-e vitrohava skatolo ja havas vitron, eble en la kovrilo, sed ne konsistas tute el vitro, kiel sugestus vitr(ec)a skatolo. Tiusence oni povas uzi ankaŭ „kun-“ prefikse: kunsufiksa vorto, kunfolia arbo, kunŝtona vojo. Vidu: kun-1, plena, riĉa, -oz.

havaĵo, havo

EKON
Tio, kion oni posedas: mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo FK ; li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj ĉia havo FK ; en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino FK ; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj [27]; ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj [28]; ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune [29]; li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj [30]; forportu vian pakaĵon kaj havaĵon PrV ; malpli da havo, malpli da zorgoj PrV ; pri havo najbara oni estas malavara PrV . VD:apartenaĵo, posedo, propraĵo, proprietaĵo
angle:
asset, possession, property
beloruse:
маёмасьць
ĉeĥe:
jmění, majetek
france:
avoir (ce que l'on a), bien (ce que l'on a), fortune (ce que l'on a)
germane:
Habe, Habseligkeit
hispane:
posesión
hungare:
vagyon, jószág (vagyon)
nederlande:
bezit
pole:
majątek, dobytek, mienie
portugale:
bem (propriedade)
rumane:
proprietate
ruse:
имущество
slovake:
majetok
tibete:
ཅ་ལག་
tokipone:
jo

havebla

Kiun oni povas iel havi, disponebla, uzpreta: la Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj [31]; firma ofico […] ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila Marta ; [tiuj] benindaj aferoj […] tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj Tor ; mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro KrM ; ĉiuj menciitaj publikaĵoj estas ankoraŭ haveblaj [32]; mi provis esprimi la ideon per la haveblaj elementoj BonaLingvo .
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
32. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
ĉeĥe:
dostupný, k dostání
france:
accessible (qu'on peut avoir), disponible (qu'on peut avoir)
germane:
verfügbar, zu bekommen, zu beschaffen
slovake:
dostupný

havema

Tre deziranta havi, avida; ĉi knabo faros ĉion, kion tiu havema virino volas ke li faru [33].
33. trad. P. Oudejans: La Vojaĝo de Ĉihiro, 2009
france:
jaloux, possessif
germane:
gierig, besitzgierig

havigi

Helpi al iu, por ke li ricevu aŭ atingu ion, alporti, doni, liveri: grenon kaj moston mi havigis al li [34]; Jozef havigis panon al sia patro [35]; [li] havigis al si (akiris) ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn [36]; [li] havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo [37]; havigu al mi iom da mono, li diris [38]; li ilin poste petis, ke ili havigu (venigu) al li droŝkon [39]; ni havigos al vi konstantan oficon [40]; li volonte havigus al […] lia kamaradaro solidan vipadon Fab3 ; kia knabino ŝi estas! ŝi havigas al mi multe da ĝojo [41]; [tio] certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon [42]; la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas (regalas, surtabligas) al ili manĝaĵon [43]; oni min tie ne akceptis, ĉar […] mi ne havigas konfidon Marta ; per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon VivZam . VD:disponigi, provizi1
angle:
provide with, get for, procure
ĉeĥe:
dosáhnout, obstarat, opatřit, poskytnout, pořizovat, pořídit, zjednat
france:
fournir, faire obtenir, procurer, pourvoir (de), conférer
germane:
verschaffen, geben, aushändigen, besorgen, beschaffen
hispane:
proporcionar
hungare:
szerez (ad), juttat (ad), ad
itale:
fornire, procurare, far avere
nederlande:
verschaffen, bezorgen, leveren
pole:
dostarczać, udzielać, użyczać, dawać, pomagać w uzyskaniu
portugale:
obter, arranjar
ruse:
предоставить
slovake:
nadobudnúť, získať
tibete:
སྟེར་

enhavi

(tr)
1.
Havi en si: li esprimis la deziron, ke lia verko […] enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV ; la kesteto […] enhavis la orajn objektojn [44]; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro [45]; siklo enhavas dudek gerojn [46]; niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco [47]; viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn [48]; [tiu] ideo […] krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion FK ; ni ĉiuj laboros sur […] tiu fundamento enhavanta la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj DL ; la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo FK ; ĝia gusto enhavas la maldolĉecon […] kaj la dolĉecon FK . VD:ampleksi, enfermi, enkalkuli, enteni, envolvi
2.
MATMatVort (pri aro) Havi en si kiel elementon: la malplena aro enhavas neniun elementon; la aro de naturaj entjeroj ne enhavas ĉiujn diferencojn de du ajnaj elementoj de ĝi. VD:aparteni, inkluzivi.
afrikanse:
bevat
albane:
përmbaj
amhare:
ይዘዋል
angle:
1. contain, comprise, hold 2. contain (elements)
arabe:
تحتوي على
armene:
պարունակել
azerbajĝane:
ehtiva
beloruse:
зьмяшчаць, трымаць, утрымліваць
bengale:
ধারণ
birme:
ပါဝင်
ĉeĥe:
obsahovat
dane:
indeholder
estone:
sisaldama
eŭske:
eduki
filipine:
may
france:
1. contenir (renfermer, avoir une certaine capacité), renfermer (contenir), comporter, comprendre (contenir) 2. contenir (comme éléments, math.)
galege:
conteñen
germane:
1. enthalten 2. enthalten (Elementen)
greke:
περιέχω, περιλαμβάνω
guĝarate:
સમાવે
haŭse:
dauke da
hinde:
होते हैं
hispane:
contener (en sí)
hungare:
1. tartalmaz, van benne 2. tartalmaz (elemet)
irlande:
go bhfuil
islande:
innihalda
itale:
contenere
japane:
含む
jave:
ngemot
jide:
אַנטהאַלטן
jorube:
ni awọn
kanare:
ಹೊಂದಿರಬೇಕು
kartvele:
შეიცავს
katalune:
cabre
kazaĥe:
болу
kimre:
cynnwys
kirgize:
камтылган
kmere:
មាន
koree:
포함
korsike:
cuntena
kose:
ziqulethe
kroate:
sadrže
kurde:
bêdengman
latine:
continent
latve:
satur
laŭe:
ບັນຈຸ
litove:
būti
makedone:
содржи
malagase:
dia ahitana
malaje:
mengandungi
malajalame:
അടങ്ങിയിട്ടുണ്ട്
malte:
fihom
maorie:
kei roto i
marate:
असतात
mongole:
агуулсан
nederlande:
bevatten
nepale:
समावेश
okcidentfrise:
befetsje
okcitane:
claure
panĝabe:
ਸ਼ਾਮਿਲ ਹਨ
paŝtue:
لري
pole:
zawierać
portugale:
conter, encerrar em si
ruande:
birimo
ruse:
1. содержать 2. содержать (элементы)
samoe:
o loo aofia ai
sinde:
تي مشتمل
sinhale:
අඩංගු
skotgaele:
tha
slovake:
obsahovať
slovene:
vsebujejo
somale:
ka koobnaan
ŝone:
takura
sote:
na le
sunde:
eusian
svahile:
vyenye
taĝike:
дар бар гирад
taje:
มี
tamile:
கொண்டிருக்கிறது
tatare:
эчендә
telugue:
కలిగి
tokipone:
jo
ukraine:
містити
urdue:
پر مشتمل ہے
uzbeke:
o’z ichiga olgan
vjetname:
chứa
zulue:
aqukethe

enhavo

Tio, kio estas enhavata: Jehu skribis leterojn […] kun la sekvanta enhavo […] [49]; [en] la sciigo pri la morto de la frato, estis ankaŭ komunikita la enhavo de la testamento [50]; la vorton „sola“ Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis tre profunde [51]; li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj [52]; tiuj lumaj bildoj […prezentas] la enhavon de tuta vivo [53]; la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo [54]; diveni la enhavon de la interparolado [55]; TIP tabelo de la enhavo FK , enhavtabelo EeP . VD:enteno, esenco
angle:
assets, contents, property
beloruse:
зьмест, зьмесьціва
ĉeĥe:
objem, obsah
france:
contenu, teneur (contenu)
germane:
Inhalt
greke:
περιεχόμενο
hispane:
contenido
hungare:
tartalom
itale:
contenuto
nederlande:
inhoud
pole:
zawartość, treść
portugale:
conteúdo
ruse:
содержание
slovake:
náplň, obsah

enhaveco

Kvanto, kiun enhavas aŭ povas enhavi io: lavmaŝino kun enhaveco de ses kilogramoj [56]; viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis ChM . VD:kapacito, volumeno3
angle:
capacity, tonnage
beloruse:
умяшчальнасьць, ёмістасьць
ĉeĥe:
kapacita
france:
capacité, contenance
germane:
Inhalt (Volumen), Fassungsvermögen, Tonnage
hispane:
capacidad
hungare:
befogadóképesség, kapacitás
nederlande:
inhoud (volume)
pole:
zawartość, pojemność
portugale:
capacidade
ruse:
вместимость
slovake:
kapacita

kunhavi

(tr)
1.
Havi komune: sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara [57]; ili rediras ke ni kunhavas kun la ĉimpanzo 98,5 % de la DNA [58]. SIN:dividi4, partumi1
2.
Havi preta ĉe la mano, kune kun si, sur si: kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon [59]; mi kunhavas mian malnovan maristodokumenton [60]; ni kunhavas ĉion necesan InfanTorent2 ; ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn Rob ; post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco KrM .
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
58. Le Monde diplomatique en Esperanto
59. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 11a
60. Mortula ŝipo, Ĉap. 37a
germane:
1. teilen (gemeinsam haben), gemeinsam haben 2. dabei haben, mit sich führen
ruse:
1. совместно владеть, разделять 2. иметь с собой, иметь при себе

malhavi

(tr)
Ne havi ion, kio kutime ĉeestas kaj kiu do mankas: paro de mizeruloj […], kiuj malhavas hejmon kaj estas pli malriĉaj ol birdoj en siaj nestoj VojaĝImp ; la franĝoj, kiujn malhavis la trosimpla, trosobra, purega, blanka bluzo, ŝajnis svingpendi ĉe la lango de la [lispanta] virino [61]; li restis ĉe la opinio, ke li povas perfekte malhavi virinon [62]. la homan kunecon sur la tero oni ne povas malhavi HsT ; tiu ĉi priskribo de Elinjo malhavas la plej minimuman kvanton de la originaleco LGA ; li estus punita laŭ la dramaj reguloj, por ke li malhavu emon future al similaj perfortaj agadoj VaK .
afrikanse:
mis
albane:
humbas
amhare:
ናፍቆት
angle:
lack, miss, be wanting
arabe:
ملكة جمال
armene:
վրիպել
azerbajĝane:
darıxmaq
bengale:
মিস্
birme:
လွမ်း
ĉeĥe:
nemít, postrádat
dane:
miss
eŭske:
miss
filipine:
tamaan
france:
manquer (de), se passer (de), se dispenser (de)
galege:
señorita
germane:
entbehren, missen
guĝarate:
ગુમ
haŭse:
kuskure
hinde:
मिस
hispane:
carecer de
hungare:
nélkülöz (nincs neki) , nincs neki
irlande:
chailleann
islande:
sakna
japane:
ミス
jide:
פאַרפירן
jorube:
padanu
kanare:
ಮಿಸ್
kartvele:
მენატრება
kazaĥe:
сағыну
kirgize:
кечигүү
kmere:
បាត់
koree:
미스
korsike:
ilu
kose:
khumbula
kroate:
propustiti
kurde:
revandin
latine:
requisierit
laŭe:
ພາດ
litove:
praleisti
makedone:
Мис
malajalame:
നഷ്ടപ്പെടുക
malte:
jitilfu
maorie:
pahemo
marate:
न सापडणे
mongole:
өнгөрөөх
nederlande:
missen
nepale:
मिस
okcidentfrise:
misse
panĝabe:
ਮਿਸ
paŝtue:
ابۍ
pole:
nie posiadać, być pozbawionym
portugale:
não ter
ruse:
не иметь
samoe:
ela
sinde:
آهين
sinhale:
මම ඔයාට ආදරේ
slovake:
núdzou, trpieť nedostatkom
slovene:
gospodična
somale:
daahid
ŝone:
potsa
svahile:
miss ya
taĝike:
хайрхоҳи
taje:
พลาด
tamile:
மிஸ்
tatare:
сагыну
telugue:
మిస్
tibete:
དྲན་
ukraine:
міс
urdue:
مس
uzbeke:
kechikmoq
vjetname:
bỏ lỡ

nehavo, nehavado

Stato de iu, kiu ne havas ion aŭ kiu posedas nenion: havo aŭ nehavo de longa barbo VivZam ; malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj [63]; [ili] pekas […] nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo [64]; nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj [65]; kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas PrV ; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado PrV ; de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos PrV . VD:manko, malabundo, malriĉeco, mizero
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:11
64. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
65. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
germane:
Besitzlosigkeit, Mangel, Fehlen

nemalhavebla

Treege bezonata, nepra, nemankigebla: mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn, vi estas nemalhavebla ChC ; ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio [66]; li estas poeto de momentaj natureventoj, […] esprimataj en lingvo afekcie resuma, kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto EeP ; kapvestita per sia nemalhavebla konusa ĉapelo, kamparanino […] marŝas kun vekto lokita sur ŝiaj ŝultroj [67]; la „sanga parenceco“ […] estas nemalhavebla trajto de la balkanaj kaj alilokaj naciistoj-rasistoj [68]. VD:esenca, necesa, vivgrava
angle:
indispensable
ĉeĥe:
nepostradatelný
france:
indispensable
germane:
unentbehrlich
hispane:
indispensable
hungare:
nélkülözhetetlen
slovake:
nepostrádateľný

senhavulo

Homo sen havo, mizerulo: ne faru maljustaĵon al […] malriĉulo kaj senhavulo [69]; ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj [70]; mi preferus esti servutulo laboranta por alia senhavulo Rsp ; kiu scias pri li? absoluta senhavulo Gmn ! ŝia vizaĝo ne estis tiel pala kaj maldika kiel ĉe la plimultaj el la senhavuloj [71].
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:14
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:6
71. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
indigent, pauper, poor person
beloruse:
незаможны (наз.)
ĉeĥe:
nemajetný čl.
france:
indigent (subst.), nécessiteux (subst.)
germane:
Habenichts, Besitzloser
hispane:
desposeído
hungare:
nincstelen, vagyontalan
itale:
nullatenente, indigente
nederlande:
armoedzaaier
pole:
biedak, nędzarz
portugale:
pobre, indigente
ruse:
неимущий, нищий (сущ.)
slovake:
nemajetný

senenhava

Malplena (plej ofte figursence), malgrava, sensenca, vanta: senenhava diskuto, argumento; ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo [72]; tiaj ideoj […] al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio EE ; tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado EE ; vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj [73]; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava PrV ; kial do vi parolas senenhavaĵon [74]? VD:fantazia, iluzia, kava, malplena, sensignifa, vanta
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 13:6
73. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
74. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 27:12
angle:
empty, hollow, vacant
beloruse:
безьзьмястоўны
france:
inconsistant (sans contenu), creux (fig., sans contenu), vain (sans contenu), vide (fig., sans contenu)
germane:
gehaltlos, inhaltsleer, leer
hispane:
sin contenido
hungare:
tartalmatlan
nederlande:
inhoudsloos
pole:
bez zawartości, pusty, próżny
portugale:
vazio, vão
ruse:
бессодержательный

senhavigi

Senigi iun de lia havo: tio estas popolo prirabita kaj senhavigita [75]; ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien [76]? laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj QuV . VD:ekspluati, elsuĉi, malriĉigi, perdigi, prirabi, priŝteli, ruinigi, senmonigi
angle:
impoverish, deprive
beloruse:
пазбавіць
ĉeĥe:
zbavit majetku
france:
dépouiller (déposséder) , déposséder
germane:
berauben, beschlagnahmen
hispane:
desposeer
hungare:
megfoszt, kisemmiz
nederlande:
beroven
pole:
pozbawiać
portugale:
desapossar, privar
ruse:
лишить имущества
slovake:
zbaviť majetku

senhaviĝi

Perdi sian havon: pro tiu terura brulego li tute senhaviĝis; senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj [77]. VD:bankroti, ruiniĝi
angle:
become destitute, lose everything
beloruse:
пазбавіцца, страціць
france:
être ruiné, se retrouver sur la paille
germane:
seine Habe verlieren
hispane:
desposeerse
hungare:
tönkremegy, elszegényedik
nederlande:
zijn bezit verliezen
pole:
pozbywać się
ruse:
лишиться имущества

surhavi

(tr)
1.
Havi, porti sur si: kanapolito surhavanta molajn kusenojn kaj kovrilon el cervaj feloj Iŝtar ; li trovis […] kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan leĝaron de Ĥammu-rabi Iŝtar ; en neniu vazaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn QuV ; leteroj el eksterlando, surhavantaj glumarkojn aŭ aliajn indikojn en Esperanto, neniam atingis siajn adresatojn EeP .
2.
Havi kiel veston; porti1.b: li surhavis blankan, zonitan tunikon kun mallongaj manikoj Iŝtar ; la preterpasanto surhavis duonmilitan, duoncivilan veston Metrop ; la magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno ChV ; la unusolan ringon, kiun Krasomila surhavis, ŝi oferis por la vivtenado [78]. VD:demeti2, surmeti2.
78. B. Němcová, trad. J. Vondroušek: Punita orgojlo, [2009?]
afrikanse:
dra
albane:
vesh
amhare:
መልበስ
angle:
have on, wear
arabe:
ارتداء
armene:
հագնել
azerbajĝane:
taxmaq
beloruse:
насіць (адзеньне)
bengale:
পরিধান
birme:
ဝတ်ဆင်
ĉeĥe:
mít na sobě, nosit
dane:
slid
estone:
kandma
eŭske:
higadura
filipine:
magsuot
france:
porter (avoir sur soi), avoir (sur soi)
galege:
desgaste
germane:
anhaben, tragen
guĝarate:
ભાષા
haŭse:
sa
hinde:
पहनना
hispane:
llevar, portar, llevar puesto (algo)
hungare:
visel, hord
irlande:
chaitheamh
islande:
klæðast
japane:
着用
jave:
nyandhang
jide:
טראָגן
jorube:
wọ
kanare:
ಭಾಷೆಗಳು
kartvele:
აცვიათ
kazaĥe:
кию
kimre:
gwisgo
kirgize:
кийүү
kmere:
ពាក់
koree:
착용
kose:
nxiba
kroate:
nosite
kurde:
hilgirtin
latine:
induere
latve:
valkāt
laŭe:
ໃສ່
litove:
dėvėti
makedone:
носат
malagase:
mitondra
malaje:
memakai
malajalame:
ധരിക്കാൻ
malte:
jilbsu
maorie:
kakahu
marate:
बोलता
mongole:
өмсөж
nederlande:
aan hebben, dragen (aan hebben)
okcidentfrise:
drage
panĝabe:
ਪਹਿਨਣ
paŝtue:
واغوندي
pole:
mieć na sobie, nosić, ubierać
ruande:
kwambara
ruse:
носить (одежду)
samoe:
fai
sinde:
پائڻ
sinhale:
ඇඳීමට
skotgaele:
a ‘cur orra
slovake:
mať na sebe, nosiť (šaty)
slovene:
nosite
somale:
xirtaan
ŝone:
pfeka
sote:
apara
sunde:
make
svahile:
kuvaa
taĝike:
пӯшидан
taje:
สวมใส่
tamile:
அணிய
tatare:
кием
telugue:
ధరిస్తారు
ukraine:
носити
urdue:
پہننا
uzbeke:
kiyish
vjetname:
mặc
zulue:
bagqoke

bonhava

Posedanta sufiĉan havon; povanta vivi komforte: mi havis feliĉon […] mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava [79]; la bonhava farunkomercisto […] aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon [80]; post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo Marta ; konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu [81]; ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto [82]; vestoj montrantaj bonhavecon Marta .
angle:
well off, well to do
ĉeĥe:
majetný, zámožný
france:
aisé (riche)
hungare:
vagyonos, jómódú
pole:
sytuowany, dostatni
portugale:
próspero
ruse:
состоятельный, имущий
slovake:
zámožný

bonhavo

1.
Stato de iu bonhava: lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo [83]; industrio, ekonomio kaj registaroj (per koncernaj leĝoj) ebligis al pli kaj pli multaj homoj bonfarton kaj certan bonhavon [84].
2.
EKON Disponebla havaĵo ĉe konto aŭ bilanco: TEĴA decidis donaci la restan bonhavon de ĉirkaŭ 2200 eŭroj al la Abonhelpa Fonduso de Monato [85]; oni elspionis iliajn kontojn kaj forĝiris la tutan bonhavon [86].
ĉeĥe:
kredit, pohledávka na kontě
france:
1. aisance (richesse) 2. avoir (fin.)
germane:
1. Wohlstand 2. Guthaben
hungare:
1. jólét, jómód 2. követelés, betét, aktíva
nederlande:
1. welstand 2. tegoed
pole:
1. dostatek 2. majątek
ruse:
1. благосостояние, достаток 2. авуары
slovake:
účtovná pohľadávka

administraj notoj

kun~i: Mankas verkindiko en fonto.