*kalkul/i PV

*kalkuli

1.
(tr)
Operacii per nombroj por trovi alian serĉatan nombron: kalkuli konton, la procenton de sumo, la distancon inter Tero kaj Suno; mense kalkuli (sen uzi paperon aŭ kalkulilon); amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu PrV ; ni amu nin frate, sed kalkulu akurateZ (ĝuste, precize). SUB:komputi
2.
(tr)
Nombri; determini kvanton; serĉi la nombron de objektoj: kalkuli la nombron de la steloj en stelaro, sian monon, la voĉojn por kaj kontraŭB ; kalkuli per fingroj.
3.
(tr)
Alklasigi, meti en ian kategorion; rigardi kiel; taksi: kalkuli kiel devonZ ; kalkuli iun profiton kiel nenionZ ; ne kalkulante ion; kalkulante plej alteZ (maksimume); ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistisZ ; kontuzitaj kubutoj ne estas ordinare kalkulataj al belaĵojZ ; la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo EE ; malmultaj preseraroj, al kiuj mi kalkulas ankaŭ du-tri erarojn kontraŭ la akuzativo.
4.
(ntr)
Fidi iun; konfidi al iu: se mi estos devigata forlasi por kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos ĝin faliZ ; mi kalkulas pri vi por helpi min.
5.
(ntr)
Fiksi sian konduton laŭ la valoro de iu persono aŭ objekto: li estas malamiko, kun kiu ni devas kalkuli; la kongreskomitato ne kalkulis kun vizito al la muzeoj; ni devas kalkuli kun la kutimoZ .
angle:
calculate
beloruse:
1. лічыць, вылічваць 2. лічыць, падлічваць 3. лічыць, уважаць 4. разьлічваць (на кагосьці/штосьці) 5. лічыцца
bulgare:
изчислявам, смятам, пресмятам 4. разчитам (на някого)
ĉeĥe:
počítat
france:
calculer, compter, considérer, prendre (pour) mense ~i: compter de tête, calculer mentalement amikon karesu, sed ~i ne forgesu: les bons comptes font les bons amis ni amu nin frate, sed ~u akurate: les bons comptes font les bons amis
germane:
1. berechnen 2. zählen 3. aufstellen, aufrechnen, auflisten 4. rechnen mit, zählen auf
hispane:
calcular 2. contar 3. considerar 4. contar con
hungare:
mense ~i: fejből számol 1. számít, kiszámít 2. számol, megszámol 3. számít (tekint), hozzászámít (tulajdonít) 4. számít (vkire, vmire) 5. számol (vkivel, vmivel)
katalune:
calcular 2. comptar 3. considerar 4. comptar amb
nederlande:
mense ~i: hoofdrekenen 1. rekenen 2. tellen 3. beschouwen, tellen 4. rekenen op 5. rekening houden met
pole:
mense ~i: liczyć w pamięci 1. liczyć, obliczać, kalkulować, rachować 2. liczyć, zliczać, rachować 3. zaliczać 4. liczyć (na kogoś, na coś) 5. liczyć się (z kimś, z czymś)
rumane:
calcula
ruse:
mense ~i: считать в уме 1. считать, вычислять 2. считать 3. считать 4. рассчитывать (на кого-л., что-л.) 5. считаться
slovake:
počítať, rátať
tibete:
རྩི་

kalkulo

1.
Operacio per nombroj: bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj PrV ; erara kalkulo.
2.
Nombrado: mono amas kalkulon PrV ; ni ne faru kalkulon de liaj kulpoj, ties kalkulo estus tro longa.
3.
EKON Detala listo de pagoj ŝuldataj de kliento al la servinto: bonvolu meti en mian kalkulon la pagon por tiuj ĉi ekzemplerojZ ; kelnero, donu al mi la kalkulon. VD:fakturo
4.
Aranĝoj konsiderataj por realigi celon: ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon (atenti, konsideri) la montrojn de la spertoZ ; ne faru kalkulon sen la mastro PrV .
5.
(evitinde) Konto: la librojn mi presis je mia propra kalkulo kaj riskoZ ; li prenas ĉion je kalkulo (kredite), kaj eĉ unu kopekon ne volas pagiZ .
6.
Atentado pri la elspezoj: kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo PrV VD:mezuro, peso, singardo, konsidero.
7.
Preciza koncepto: multaj homoj ne kutimas donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatiojZ .
8.
MAT Formala sistemo, teorio matematika aŭ logika: infinitezima, diferenciala, bulea, propozicia kalkulo; lambdokalkulo, predikatkalkulo.
angle:
1. calculation 2. calculation 3. bill, tab, check 4. calculations 5. account 7. accounting 8. calculus
beloruse:
лічэньне, рахаваньне, лік, разьлік, улік
bulgare:
изчисление, пресмятане
ĉeĥe:
kalkulace, počet, počítání, vyúčtování, výpočet, účet
france:
calcul, compte (calcul), addition (à payer), note (à payer) bonaj ~oj, bonaj kunuloj: les bons comptes font les bons amis 8. calcul
germane:
1. Berechnung 2. Zählung 3. Aufstellung, Rechnungsaufstellung 8. Kalkül
hispane:
3. cuenta, factura 4. consideración
hungare:
1. számítás, kiszámítás 2. számolás 3. számvetés 4. számítás 5. számla 6. számvetés 7. szám(adás) 8. számítás
katalune:
càlcul 3. compte, factura 4. consideració 6. estalvi
nederlande:
1. rekenkundige bewerking 2. telling 4. rekening 7. rekening 8. berekening
pole:
1. liczenie, obliczenia, kalkulacja, rachunek 2. liczenie, zliczanie, rachunek 3. faktura, rachunek, paragon 4. rachunek 5. konto, rachunek 8. rachunek, teoria
rumane:
calcul
ruse:
1. расчёт 2. счёт 3. счёт 4. расчёт 5. счёт 6. учёт 7. отчёт 8. исчисление
slovake:
faktúra, počítanie, účet

kalkulema

Kiu kalkulas, en ĉiuj situacioj taksas sian profiton kaj malprofiton: mi ... volis iom vundi ŝian kalkuleman koron [1].
1. K. Pap, trad. A. Reiber: Revado nenifara, la nica literatura revuo, 1961-01 (6/3), p. 112a-117a
bulgare:
пресметлив
ĉeĥe:
kdo rád počítá (adj.)
france:
calculateur (adj., intéressé), intéressé (calculateur)
slovake:
rád počítajúci

kalkulilo

Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn aŭ kalkuli kelkajn simplajn funkciojn, nepriganta intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la kalkulado (ekz-e abako). VD:sorobanoVD:komputilo
angle:
calculator
beloruse:
калькулятар
bulgare:
калкулатор
ĉeĥe:
počítací stroj, počítačka
france:
calculateur
hispane:
calculadora
hungare:
számológép
katalune:
calculador, calculadora
nederlande:
rekenmachine
pole:
liczydło, kalkulator, maszyna licząca
rumane:
calculator
ruse:
калькулятор
slovake:
kalkulačka, počítací stroj

alkalkuli

(tr)
1.
Aldoni per kalkulo: li timas, ke oni alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝulojZ .
2.
Atribui, imputi: je la demando, al kiu popolo oni alkalkulas min, mi respondasZ ...
beloruse:
прылічыць, прырахаваць
bulgare:
добавям (към брой, сметка)
ĉeĥe:
připočíst, připočítat
france:
1. ajouter (à un nombre), compter (qn/qc au nombre de...) 2. attribuer, imputer
hispane:
1. añadir, incorporar 2. atribuir, imputar
hungare:
1. hozzászámít, hozzáad 2. besorol
katalune:
1. afegir, incorporar 2. atribuir, imputar
nederlande:
1. bijtellen 2. rekenen tot
pole:
1. zaliczać 2. zaliczać
ruse:
причислить
slovake:
pripočítať

antaŭkalkuli

(tr)
Anticipe kalkuli: ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo [2].
beloruse:
лічыць, разьлічваць (загадзя), рабіць каштарыс
france:
calculer (d'avance), prédire (par le calcul), pré-calculer
hispane:
prever, predecir
hungare:
előre kiszámít
katalune:
preveure, predir
ruse:
рассчитать (заранее), расчислить

dekalkuli

(tr)
Depreni de konto: dekalkuli la rabaton. SIN:elkalkuli, subtrahi.
beloruse:
адлічваць
ĉeĥe:
odečíst, odpočítat
france:
défalquer, retrancher (par le calcul), soustraire (à un nombre)
hispane:
descontar, restar, sustraer
hungare:
leszámít
katalune:
descomptar, suprimir
nederlande:
aftrekken
pole:
odliczać
ruse:
отчислить (деньги)
slovake:
odpočítať

elkalkuli

(tr)
1.
=dekalkuli
2.
Tute nombri aŭ kalkuli nenion preterlasante: Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli [3].
beloruse:
1. адлічваць 2. вылічваць, падлічваць
ĉeĥe:
propočítat
france:
1. défalquer, retrancher (par le calcul), soustraire (à un nombre) 2. faire le compte de
hispane:
1. descontar, restar, sustraer 2. enumerar, contar (por completo)
hungare:
1. leszámít 2. mindent összevet
katalune:
1. descomptar, suprimir 2. enumerar, ressenyar, detallar (per complet)
nederlande:
1. aftrekken
pole:
1. odliczać 2. zliczać, zrachować
ruse:
1. отчислить (деньги) 2. исчислить, расчислить
slovake:
prepočítať

kunkalkuli

(tr)
Kunigi en kalkulado.
beloruse:
палічыць разам
ĉeĥe:
sečítat
hispane:
agregar
hungare:
összeszámol, összegez
katalune:
agregar, conjuntar
nederlande:
samentellen
pole:
zliczać
ruse:
посчитать вместе
slovake:
sčítať, zrátať

enkalkuli

(tr)
Enhavi, enteni: la federacio enkalkulas dek grupojn; la kataluna literaturo estas tiu, kiu enkalkulas plej abundajn tradukojn; enkalkulante ion. VD:kune kun, plus.
beloruse:
утрымоўваць
ĉeĥe:
započíst, započítat, započítávat, zaúčtovat
france:
compter (comporter), comprendre (comporter), comporter, détenir (comporter)
hungare:
tartalmaz, magában foglal
katalune:
constar de, comptar amb
nederlande:
bevatten
pole:
zaliczać
ruse:
содержать (в себе), включать (в себя)
slovake:
započítať

prikalkuli

(tr)
1.
Zorge pripensi estontan agon helpe de kalkulado; pesi ĉiujn konsekvencojn de sia agado: ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, [...] ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn [4]; ŝi ne prikalkulis sian agonZ ; mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo [5]. VD:plani
2.
BIB Nombri la homojn: prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj [6].
beloruse:
1. пралічыць 2. палічыць (людзей, насельніцтва), падлічыць
ĉeĥe:
propočítat, spočítat
france:
pri~o: prévoyance, préméditation, calcul (prévoyance), pondération (prévoyance) 1. calculer (peser les conséquences), préméditer, prévoir (préméditer) 2. recenser (une population)
germane:
1. durchrechnen
hispane:
1. prever, calcular 2. censar
hungare:
1. mérlegel
katalune:
1. preveure, calcular 2. censar
nederlande:
1. overwegen
pole:
1. rozważać 2. policzyć (ludzi, mieszkańców)
ruse:
1. просчитать 2. сосчитать, подсчитать
slovake:
prepočítať, spočítať

diferenciala kalkulo

MAT[7]
Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
angle:
differential calculus
bulgare:
диференциално смятане
ĉeĥe:
diferenciální počet
france:
calcul différentiel
germane:
Differenzialrechnung
hispane:
cálculo diferencial
hungare:
differenciálszámítás
katalune:
càlcul diferencial
nederlande:
differentiaalrekenen
pole:
rachunek różniczkowy
ruse:
дифференциальное исчисление
slovake:
diferenciálny počet

infinitezima kalkulo

MATMatVort
Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.
angle:
infinitesimal calculus
france:
calcul infinitésimal
germane:
Infinitesimalrechnung
hispane:
cálculo infinitesimal
hungare:
infinitezimális-számítás
katalune:
càlcul infinitesimal
ruse:
исчисление бесконечно малых

integrala kalkulo

MAT[8]
Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.
angle:
integral calculus
bulgare:
интегрално смятане
ĉeĥe:
integrální počet
france:
calcul intégral
germane:
Integralrechnung
hispane:
cálculo integral
hungare:
integrálszámítás
katalune:
càlcul integral
nederlande:
integraalrekenen
pole:
rachunek całkowy
ruse:
интегральное исчисление
slovake:
integrálny počet

probablokalkulo

MATMatVort
Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo. VD:probablo.
angle:
probability theory
bulgare:
теория на вероятностите
ĉeĥe:
počet pravdepodobnosti
france:
calcul des probabilités
germane:
Wahrscheinlichkeitsrechnung
hispane:
cálculo de probabilidades
hungare:
valószínűségszámítás
katalune:
càlcul de probabilitats
nederlande:
kansberekening
pole:
rachunek prawdopodobieństwa, teoria prawdopodobieństwa
ruse:
теория вероятностей
slovake:
počet pravdepodobnosti

retrokalkulo

Kalkulo en la direkto kontraŭa al la normala.
angle:
countdown
bulgare:
броене наобратно, обратно броене
france:
compte à rebours
germane:
Countdown
hungare:
visszaszámlálás
katalune:
compte regressiva
nederlande:
kansberekening
pole:
odliczanie
ruse:
обратный отсчет

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~i: Mankas dua fontindiko.
kun~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~i: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.
diferenciala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
infinitezima ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
integrala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
probablo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
retro~o: Mankas dua fontindiko.
retro~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.