1atribu/i

atribui

(tr)
1.
Asigni, destini, doni ion al iu kiel lian: atribui la patran domon, kiel parton de la heredaĵo, al la plej aĝa filo; atribui sumon de mil frankoj por la loterio; ĉu ni atribuu ĉiujn taskojn al viroj kaj neniujn al virinoj? Rsp ; Oskar-premioj estas […] atribuataj al la plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto [1]; la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj CKv ; post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro- ŝtatoj en kiuj la patento estu valida [2]; atribuo de la postenoj laŭ la proporcia voĉdonado [3]; la atribuo de la Zamenhofa nomo al la unua strato en Pollando [4]. SIN:aldifiniVD:heredigi, transcedi, transdoni, translasi
2.
Rigardi, juĝi, opinii ion kiel ies apartenaĵon, aljuĝi: al li estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado Ret ; [tio] estas homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta [5]; ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon [tio estas] la belo [6]; neniam mi devas atribui al iu mian propran religion aŭ kredon [7]; ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi Ret ; kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon „Traktato pri la Sublimo“ Ret . SIN:alskribi2VD:atributo
3.
Rigardi, opinii ion kiel kaŭzitan de iu aŭ io, aljuĝi: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo [8]; profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al [tiu] historio pri [ĝi] [9]; hispana kavaliro, sur kies juna vizaĝo kuŝis tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo RBa ; la popolo […] atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin QuV ; [vi] estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al vi QuV ; mi atribuis la aferon al la timego, sed poste evidentiĝis, ke ĝin okazigis la statika elektro VaK . SIN:imputiVD:kulpigi
1. , Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj
2. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Patenta (mal)sukceso
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
angle:
 attribute
beloruse:
 даваць, надаваць, прыпісваць, прысуджваць
ĉeĥe:
 přidělit, přiklepnout, přikázat, přisoudit, přiznat (někomu něco), přiřknout
france:
 attribuer
germane:
1. zuweisen, zuteilen, anweisen, vergeben, verleihen (Preis) 2. übereignen, zuscheiben, zurechnen 3. zurückführen auf, unterschieben, zuschreiben
hebree:
 לייחס ל, להועיד
hispane:
 atribuir
hungare:
1. odaítél, nekiad 2. tulajdonít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek)
itale:
 attribuire
katalune:
 atribuir
okcitane:
 atribuir
ruse:
1. давать, придавать 2. приписывать, придавать, присуждать 3. приписывать
slovake:
 pripísať niečo, prisúdiť niečo
ukraine:
 надавати, приписувати, присуджувати

administraj notoj