*las/i PV

*lasi

(tr)
1.
Libervole apartiĝi de io aŭ iu.
a)
Ne preni kun si; restigi sur iu loko aŭ en iu stato: ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano [1]; struto leviĝas [kaj] lasas sur la tero siajn ovojn [2]; ili lasis la vivon al la […] infanoj [3]; sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto [4]? se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj […] serĉas tiun, kiu erarvagis [5]? la birdoj lasas iafoje ion sur mia ĉapelo [6]; (figure) la opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri (ne sonis tute bone) FK ; ni lasu ĝin flanke kaj komencu... Hamlet ; lasu nin solajn por momento Hamlet ; la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano […] neforigeblan makulon BdV ; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj saĝe, ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon EE ; la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita FK ; se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas PrV . SIN:postlasi
b)
Ne plu teni, ne plu konservi, foriri de...: Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon FK ; kun neniu alia li volis danci, li ne lasis ŝian manon [7]; ŝi lasis la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon KPr ; ĉu preni, ĉu lasi: elektu KPr ; la dekunua matene […] Herbeno lasis sian oficejon ; lasu por momento flanke vian nobelecon GDn . SIN:cedi2, forlasi, rezigni
c)
Transdoni je ies dispono, heredigi, asigni: li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef [8]; ekkonu la reĝan favoron: mi lasas al vi la domon kaj korton [9]; la edzino […] lasas al li malgrandan filon FK ; li lasas al vi neniajn ordonojn por la estonteco, por ke vi povu administri […], kiel vi mem volos [10]; Kristoforo Kolumbo en siaj memoraĵoj lasis detalan sciigon, en kia maniero la homoj konatiĝis kun tiu ĉi kreskaĵo FK ; al la firmo Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj [11]; al ŝi oni lasis nek tempon, nek liberecon [12]; ĉu li diris sian nomon? – ne, sinjoro: sed li lasis sian vizitkarton ChL . SIN:translasi
2.
Ne malhelpi ion aŭ iun.
a)
Ne malhelpi ies agadon, ne ĝeni iun: volu lasi min trinki iom da akvo el via kruĉo [13]; pacon mi lasas al vi [14]; trosateco ne lasas la riĉulon dormi [15]; [li] staras tiel modeste en la angulo kaj lasas kraĉi sur sin [16]; lasu vian propran senton esti via gvidanto Hamlet ; pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la leteron [17]; ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas [18]. ANT:embarasi1, ĝeni1VD:permesi
b)
Ne malhelpi iri: ŝteliston neniu lasas en sian domon [19]; sinjoro, oni ne lasas min antaŭen Hamlet ; iaj komercistoj volas eniri, sed la policano ilin ne lasas [20]; mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi BdV ; min lasu for Ifigenio ! ANT:bari
c)
Ne malhelpi, ke io okazu: [ili] lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ [si], kiel dresita serpento [21]; parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj BdV ; [li] lasis ŝin atendi BdV ; [li] estis homo, kiu lasis sin konvinki BdV ; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas [22]; [certe] vi ne lasas pasi tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi [23]. VD:allasi
d)
Favori ies liberan agadon, ne zorgante mem, sed eventuale profitante de tio: mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko ADL ; mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo [24]; mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi [25]; la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj [26]; ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla […], ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo [27]; la klarigadon de l’ fenomeno mi lasas al ia pli saĝa cerbo VojaĝImp .
Rim.: Kvankam oni trovas iom ofte ĉe Zamenhof la verbon lasi uzata antaŭ infinitivo en la senco de igi, tiu germanismo, kiu povas naski konfuzon, estas nepre evitinda: Rapide la gardistojn! Lasu gardi La pordon Hamlet ! ŝi […] lasas pendigi [ilin], se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili [28]; la maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon [29]; vi lasis min voki [30] (vi ordonis voki min).
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:25
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:28
5. La Nova Testamento, Mateo 18:12
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:6
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
11. Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno, 7. Aŭgusto 1905
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:17
14. La Nova Testamento, Johano 14:27
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
27. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
afrikanse:
laat
albane:
le të
amhare:
እንሂድ
angle:
leave
arabe:
سمح
armene:
թող
azerbajĝane:
qoy
beloruse:
2. дазваляць, дапускаць 1.a пакідаць 1.b пускаць, адпускаць, пакідаць 1.c пакідаць 2.b пускаць
bengale:
যাক
birme:
ကုန်အံ့
bosne:
neka
bretone:
2.b lezel, leuskel
ĉeĥe:
nechat, opustit, propustit, zanechat
dane:
lad
estone:
lase
eŭske:
utzi
filipine:
ipaalam
france:
laisser
galege:
deixe
germane:
lassen 2. zugestehen, dulden, erlauben, nicht hindern, in Ruhe lassen 1.a hinterlassen, zurücklassen 1.b ablassen, fallenlassen, loslassen, verlassen 1.c nachlassen, hinterlassen, überlassen 2.c zulassen 2.d überlassen, anregen
guĝarate:
દો
haitie:
kite
haŭse:
bari
hinde:
चलो
hispane:
dejar, abandonar
hungare:
2. hagy, enged 1.a hagy, otthagy 1.b elenged, elhagy 1.c ráhagy, átenged 2.b hagy, enged
igbe:
ka
irlande:
a ligean
islande:
láta
itale:
lasciare
japane:
てみましょう
jave:
supaya
jide:
לאָזן
jorube:
jẹ ki
kanare:
ಅವಕಾಶ
kartvele:
მიადევნე
kazaĥe:
мүмкіндік
kekĉie:
ach̕ab̕ank
kimre:
gadewch
kirgize:
жол
kmere:
អនុញ្ញាតឱ្យ
koree:
하자
korsike:
chì
kose:
makhe
kroate:
pustiti
kurde:
berdan
latine:
dimitte
latve:
ᘌaujiet
laŭe:
ໃຫ້
litove:
tegul
makedone:
нека
malagase:
aoka
malaje:
mari
malajalame:
എന്നു
maorie:
kia
marate:
द्या
monge:
cia
mongole:
зөвшөөрөх
nederlande:
laten, toelaten, loslaten
nepale:
गरौं
njanĝe:
tiyeni
okcidentfrise:
litte
panĝabe:
ਦਿਉ
paŝtue:
اجازه
pole:
pozostawić, puszczać, zostawić
portugale:
deixar, largar, abandonar, permitir
ruande:
reka
rumane:
admite
ruse:
2. позволить, допустить 1.a оставить 1.b пустить, отпустить, оставить 1.c оставить 2.b пустить
samoe:
ia
sinde:
آڻي
sinhale:
ඉඩ දෙන්න
skotgaele:
leig
slovake:
opustiť, zanechať
slovene:
naj
somale:
ha
ŝone:
regai
sote:
a ke
sunde:
ngantepkeun
svahile:
basi
taĝike:
бигзор
taje:
ให้
tamile:
நாம்
tatare:
рөхсәт ит
telugue:
వీలు
ukraine:
нехай
urdue:
دو
uzbeke:
ruxsat
vjetname:
cho phép
zulue:
ake

laso

Ago lasi: ĉiun objekton, kiun ni forprenos, mi devas inde kompensi kaj kontraŭpezi per laso de alia aĵo MMa ; ili ĵus finis la studadon, […] kion ĉiu faros post laso de la edukejo KrB ? notu mian lason de neŭtrala spaco [31].
Rim.: Similsona estas la vorto lazo (kaptoŝnuro).
31. Monato, Probal Daŝgupto: Verki unu por la aliaj, 2003
ukraine:
залишання

allasi

(tr)
Lasi veni; ne kontraŭstari; permesi, ke iu faru, ke io okazu: sidi ĉiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno FK ; [ili] akceptas tiun ĉi leĝon […] allasantan jam nenian dubon FK ; ili ne volas allasi al la malsupro de l' trono homojn de alia kredo [32]; Sara, sciu, ke se vi allasus min al intimeco kun vi, mi donus al vi du talentojn, kaj al via patro unu talenton [33]; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskiĝis en li, kion li ne volis allasi PatrojFiloj ; ĉu estas allasebla uzi „voki“, por montri plilaŭtigon de la voĉo [34]. SIN:akcepti
beloruse:
упускаць, дапускаць
bretone:
degemer, aotren
ĉeĥe:
dopouštět se, dopustit, dovolit, připustit
france:
admettre (laisser passer), laisser passer
germane:
zulassen, vorlassen
hungare:
odaenged, megenged
nederlande:
toelaten
pole:
dopuścić, zezwalać, przypuścić
rumane:
admite, recunoaşte
ruse:
впустить, допустить
slovake:
dovoliť, pripustiť
ukraine:
допускати, підпускати

delasi

(tr)
Lasi fali, demeti: kun bruo la ankroj estas delasitaj FK ; tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo kaj mi eliĝis [35]; mi renkontis tiun, kiun mia animo amas […] kaj ne delasis lin, ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino [36]; surprizita, Viktoro delasis la bridon KPr ; Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco ChL ; malgrasa, senforta skeleto, [ŝi] ne delasis plu sian kanapon ChL .
beloruse:
упускаць
bretone:
tennañ
ĉeĥe:
pouštět, upustit
france:
déposer
germane:
herab lassen, loslassen
hungare:
leenged, elenged
nederlande:
weglaten
pole:
opuszczać, pozostawiać, spuścić
rumane:
pleca, rămâne
slovake:
upustiť
ukraine:
пускати, відпускати, спускати, кидати

ellasi

(tr)
Lasi eliĝi: li altiris la pli junan fratinon al sia brusto, kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis BdV ; por ellasi la koleron, ŝi ekbatis la hundeton FK ; [ili] tiel ektimis, ke ili ellasis el la manoj, kion ili tenis [37]; mi decidis eldoni la libron […] per apartaj kajeroj […] ellasataj […] periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj DL ; Kovrilon de la korbo levu, // Ellasu la birdetojn Hamlet ; la kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon FK . VD:eligi, faligi, liberigi
beloruse:
выпускаць
bretone:
lezel da vont er-maez
ĉeĥe:
odpustit, vynechat, vypustit
france:
laisser échapper, laisser sortir
germane:
herauslassen, ablassen
hungare:
kienged, kiereszt
pole:
spuszczać, wypuszczać, wypuścić
rumane:
scurgere, eliberare, elibera
ruse:
выпустить
slovake:
vynechať, vypustiť
tibete:
མཆོང་རྒྱག་རྒྱག་
ukraine:
випускати, пускати (кров)

enlasi

(tr)
Lasi eniri: [la] fiŝo, enlasita en akvon, reviviĝas FK ; [la] lupoj […] sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis al ili en la kaĝon FK ; enlasu neniun [38]; estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero [39]. VD:akcepti2
beloruse:
упускаць
bretone:
lezel da zont e-barzh
ĉeĥe:
napouštět (něco / něčím), vpustit
france:
faire entrer
germane:
einlassen
hungare:
beenged, beereszt
nederlande:
binnenlaten
pole:
pozostawić niewyrażonym, wpuszczać, wpuścić
rumane:
lăsați la nesfârșit, admite, lăsați
ruse:
впустить
slovake:
vpustiť
ukraine:
впускати, пускати досередини

forlasi

(tr)
Lasi for de ie; definitive lasi: mi forlasas hodiaŭ vian domon BdV ; li ĵus forlasis la universitaton FK ; la edzino […] forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro FK ; almenaŭ la espero min ne forlasas FK ; la vivo forlasis la korpon FK ; forlasi la landon VojaĝImp ; mi […] provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado LR ; forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan LR ; la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo FK ; dormu trankvile, Dio ne forlasos nin [40]; kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton [41]. SUB:adiaŭi, divorci, ekziliĝi, rezigniVD:preterlasi
40. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
41. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
beloruse:
адпускаць, пакідаць
bretone:
dilezel
ĉeĥe:
opustit, propustit, zanechat
france:
abandonner
germane:
verlassen, ablassen von
hungare:
otthagy, elhagy
nederlande:
verlaten
pole:
opuścić, porzucić, rozstawać się, odstąpić, zaniechać
rumane:
părăsi, abandona, despărți, renunța
ruse:
оставить, покинуть, бросить
slovake:
opustiť, zanechať
tibete:
བཅིལ་བ་
ukraine:
покидати, залишати, кидати, відрікатися

forlasebla

Kion oni povas lasi for: kondiĉa finiĝo, tiel same forlasebla, kiel „o“ en la substantivo [42]; [krom] moraleco, ĉio alia estas forlasebla, ĉar ni trovis ke tiu elekto estas plej grava por vivanto [43]; negrava elemento kaj do forlasebla [44]. VD:fakultativa, malnepra, rezignebla
germane:
auslassbar, optional, erlässlich

postlasi

(tr)
Lasi post si: ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin [45]; se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon [46]; ĵus finiĝis la dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon VivZam ; Zamenhof deziris postlasi tiun tekston […] kiel parton ja necesan de komenca fundamento VivZam ; ili postlasis severajn ordonojn, ke neniu alproksimiĝu al la mortinto Iŝtar . SIN:restigi, testamenti
beloruse:
пакідаць (пасьля сябе)
bretone:
lezel war e lerc'h
ĉeĥe:
zanechat
france:
laisser derrière soi
germane:
hinterlassen
hungare:
hátrahagy, maga mögött hagy
nederlande:
achterlaten
pole:
zostawić po sobie, pozostawiać
rumane:
lasă în urmă, rămâne
ruse:
оставить (после себя)
slovake:
zanechať
ukraine:
залишати після себе/за собою

preterlasi

(tr)
Lasi preterpasante, neatentante, ne kaptante: ni preterlasas multajn aliajn […] antaŭdirojn kaj transiras al pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antaŭdiroj estis fondataj FK ; mi esperas, ke li ne preterlasis (maltrafis) la vagonaron KPr ; [li] divenis, tra la maldolĉeco de tiuj paroloj, la konfeson, kiun preterlasis la junulino KPr ; dank’ al kelkaj vortoj, kiujn preterlasis tiu viro, mi eĉ kredis kompreni ChL ; vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion, kio naĝas al la manoj Revizoro ; li preterlasis neniun okazon ChL ; ĝis nun ĉiuj iliaj amaĵoj ne preterlasis la limojn de negrava amindumeto ChL ; oni malsupre solene ekkantis la dek-ok-preĝon, kiun neniu devas preterlasi RBa . VD:neglekti, salti
beloruse:
прапускаць, упускаць
bretone:
lezel da dremen
ĉeĥe:
nechat projít, nechat ujít, opomenout, propusti, propást, přehlédnout, zameškat, zanechat, zanedbat, zmeškat
france:
laisser passer (ne pas voir)
germane:
beiseite lassen, auslassen, weg lassen
hungare:
elszalaszt, elmulaszt, elenged (maga mellett)
nederlande:
verzuimen, nalaten
pole:
przepuszczać, przepuścić obok siebie, przeoczyć, porzucać, omieszkać, omijać
rumane:
trece, treci unul lângă altul, omite, rata, evita
ruse:
пропустить, упустить
slovake:
nechať prejsť okolo; prepásť, nechať ujsť
ukraine:
пропускати, оминати (залишати поза увагою)

sinallaso

PSI Konfido de si mem, sendefenda, fida sinteno: sinallaso al la dolĉa emocio de sia koro [47]. VD:sindonemo
47. C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel: Danĝeraj rilatoj, [vidita en 2015]
france:
abandon (de soi)
germane:
Selbstvergessenheit, Willfährigkeit
pole:
pewność siebie
rumane:
curaj

tralasi

(tr)
Lasi trairi: pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaŭ sufiĉas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, la gereĝoj neniel povas eliri FK ; ŝipetoj […] diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson [48]; la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto MkM ; la maldika ŝtofo tralasis neklaran lumon Metrop ; en la alto ŝvebis densa, senkontura nubaĵo, kiu senĉese verŝis akvon kaj ne tralasis eĉ imageton pri suno kaj lumo InfanTorent2 ; interne de ili estas ŝtone malmola muro, kiu […] ne tralasas ion el tio, kio estas kaŝita en ilia propra interno HsT .
beloruse:
прапускаць (праз штосьці)
bretone:
lezel da dreuziñ
ĉeĥe:
propouštět
france:
laisser passer
germane:
durchlassen
hungare:
átenged, átereszt
nederlande:
doorlaten
pole:
przepuszczać, przepuścić
rumane:
petrece, trece
ruse:
пропускать
slovake:
prepúšťať
ukraine:
пропускати (крізь себе)

tralasema

TEK Facile lasanta trairi tra sia substanco: la surfaco konsistas el diversaj specoj de tralasema kalkŝtono, kiun oni uzas ankaŭ kiel konstrumaterialo [49]; ili agas pere de provizoraj aliancoj kaj scipovas profiti el la tralasemo de la landlimoj [50]; (figure) tralasemaj al la strategio de propeka kapro [51].
49. Vikipedio, artikolo „Malto (lando)“, 2007-04-06
50. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Tralaseblaj landlimoj, malfortaj institucioj kaj eksterlandaj intervenoj
51. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Francujo: pejzaĝo antaŭ la prezidanto-elekto
france:
perméable
germane:
durchlässig, zugänglich, vulnerabel
itale:
permeabile
pole:
przepuszczalny
rumane:
permeabil

translasi

Permesi transiĝon, t.e. transiron, transdonon kc: vi povos translasi por ĉiam la honoron al la aliaj MortulŜip ; li estis morta, je la oka oni ĵetis lin en la maron […], al unu el liaj kruroj oni ligis dikan karbobulon, mi pensas, ke la ŝipestro translasis eĉ tiun dikan karbobulon nur kun oblikva buŝo MortulŜip ; ili ĝuas sian junecon, povas sin translasi al la vibranta Nuno, al la logo de la karaj efemeraĵoj MPe . SIN:lasi1.c
germane:
überlassen

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.