*ĝen/i PV
*ĝeni ↝
(x)
- 1. ↝
-
Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn; maloportuni al iu,
malkomfortigi iun:
ĉu la pakaĵo ĝenas vin?
ne ĝenu la iradon, al la irado;
tiu senĉesa bruo ĝenas min;
ne ĝenu min […] miaj infanoj kun mi estas en lito
[1];
kial vi ĝenas la virinon
[2]?
espereble mi ne ĝenis vin
[3]?
bari, embarasi, obstrukci
- 2. ↝
-
Malfaciligi ies agojn aŭ decidojn pro moralaj malhelpoj:
via ĉeesto ĝenis lin;
li havis mienon tre ĝenitan, ĉar la fremda reĝido ĉion vidis
[4];
tre ĝenas min, ke mi devas fari tiun viziton, tiun klopodon;
min […] iom ĝenis ŝia senkulpa mortigemo
[5].
heziti, konfuzi, tedi
1.
La Nova Testamento, Luko 11:7
2. La Nova Testamento, Mateo 26:10
3. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
5. Monato, Geraldo Mattos: http://steloj.de/esperanto/monato2/006918.html
2. La Nova Testamento, Mateo 26:10
3. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
5. Monato, Geraldo Mattos: http://steloj.de/esperanto/monato2/006918.html
- angle:
- bother, trouble, worry
- beloruse:
- перашкаджаць, замінаць, абмяжоўваць, абцяжарваць, турбаваць
- bulgare:
- тревожа, затруднявам, притеснявам, дразня
- france:
- gêner, déranger (gêner), embarrasser, embêter, ennuyer (embêter), importuner, mettre mal à l'aise
- germane:
- stören, hindern
- hispane:
- molestar, estorbar, incomodar, importunar
- hungare:
- zavar, feszélyez
- itale:
- disturbare, importunare, imbarazzare (perturbare), molestare, infastidire, scocciare, ostacolare
- nederlande:
- hinderen, storen
- portugale:
- atrapalhar, incomodar, importunar
- ruse:
- стеснять, беспокоить, затруднять, мешать
sin ĝeni
-
Heziti, ne kuraĝi fari ion pro skrupulo, honto, timo ktp:
ne ĝenu vin pro mi;
malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston, ĝi
tuj venasPrV
;
ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi
[6];
tute ne ĝenas min al vi skribi ripete
[7];
li forte sin ĝenis saluti tiun fripononPV
(li malvolonte, sindevige salutis);
eble ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵonPV
(sin ĝenas, por ne fari; ili malvolonte faras; ili
hezitas fari);
[oni] ofte sin ĝenas eldiri (sin ĝenas por
ne eldiri; malvolonte, timeme, hezite eldiras) libere sian
opinion por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj
nomas sia majstro
[8].
Rim.: Ĉar sin ĝeni kun infinitivo estas dubasenca (1 sin ĝeni por fari; 2 sin ĝeni por ne fari), estas rekomendinde uzi ĉiam post ĝi por aŭ por ne, laŭ la senco.
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 9:6
7. La Nova Testamento, Filipianoj 3:1
8. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, 1912
7. La Nova Testamento, Filipianoj 3:1
8. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, 1912
- angle:
- go to the trouble of, go to the bother of
- beloruse:
- саромецца, вагацца, быць у нерашучасьці
- bulgare:
- тревожа се, притеснявам се, дразня се
- france:
- se gêner, se déranger, ne pas oser, être gêné (de)
- germane:
- sich genieren
- hispane:
- sin molestar
- ruse:
- стесняться, не решаться
ĝenaĵo, ĝeno ↝
- Maloportunaĵo, embaraso: la diverseco de la lingvoj estas granda ĝeno por la internaciaj rilatoj; ĝenaĵoj en somerdoma feliĉo estas kuloj, muŝoj, formikoj kaj foje tabanoj [9]; spamo ne estis mia sola ĝenaĵo [10]; gramatikaj ĝenaĵoj [11]; se via bopatrin' vin invitas, jam sen ĝeno [12]; ĉu tio ne kaŭzis ĝenaĵon kiam vi estis en Romo [13]?
9.
Monato, Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero
10. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!
11. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
13. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
10. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!
11. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
13. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
- angle:
- trouble, inconvenience
- beloruse:
- перашкода, нязручнасьць
- bulgare:
- стеснение, неудобство, затруднение, притеснение
- france:
- gêne (incommodité), incommodité, inconvénient
- germane:
- Störung, Hindernis
- hispane:
- molestia, incomodidad
- itale:
- fastidio (inconveniente), inconveniente, problema (inconveniente), ostacolo (problema)
- nederlande:
- hinder
- portugale:
- incómodo (subst.), incômodo (bras. subst.), inconveniente (subst.)
- ruse:
- стеснение, неудобство, затруднение, помеха, неловкость
ĝena ↝
- Maloportuna, malhelpanta, embarasanta, malagrabla, ĉagrena: jen tre ĝena afero, okazaĵo, prokrasto; la vojo estas malfacile kaj ĝena [14]; reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi [15].
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
15. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
15. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
- angle:
- troubling, inconvenient
- beloruse:
- цяжкі, невыгодны, абмежавальны
- bulgare:
- затрудняващ, притеснителен, дразнещ
- france:
- gênant, embarrassant, embêtant, ennuyeux, fâcheux (adj.)
- germane:
- störend
- hispane:
- inoportuno, molesto
- itale:
- problematico (fastidioso), fastidioso, molesto, importuno, scomodo (problematico)
- nederlande:
- hinderlijk
- portugale:
- incómodo (adj.), incômodo (bras. adj.), inconveniente (adj.)
- ruse:
- стеснительный (об обстоятельствах), затруднительный, неудобный
ĝenateco, ĝeneco
- Sento de tiu, kiu sin ĝenas: lia ĝenateco faris lin iom ridinda, kaj mallerta; ĝeneca mieno, rideto; Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono Marta .
- angle:
- discomfort, embarrassment
- beloruse:
- няёмкасьць, сарамлівасьць
- bulgare:
- стеснитленост, затрудненост
- france:
- gêne (malaise), malaise (gêne)
- germane:
- Geniertheit
- hispane:
- malestar, indisposición
- itale:
- fastidio
- ruse:
- стеснительность
ĝenulo
- angle:
- pest, nuisance
- bulgare:
- дразнител
- france:
- gêneur, casse-pieds, importun (subst.), fâcheux (subst.), raseur (gêneur)
- germane:
- Störer, Nervtöter
- hispane:
- pesado, aguafiestas, inoportuno, peñazo
- itale:
- seccatore, guastafeste, importuno (sost.)
- ruse:
- докучливый человек, навязчивый человек, назойливый человек, зануда
senĝena ↝
- 1. ↝
-
Neĝenata, neĝenita:
[ŝi] penis aperigi senĝenan rideton
Marta
.
libera.
- 2. ↝
-
Ne ĝenanta sin kontraŭ aliaj, senceremonia, intimeca:
senĝena homo, junulo;
senĝena invito, kunveno, manĝo;
senĝenaj amikaj kunvenoj
[18];
senĝenaj ĉiutagaj vestoj
[19];
regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo
[20];
internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj
fratiĝo
VivZam
.
familiara
- 3. ↝
-
Ne sufiĉe ĝenanta sin kontraŭ aliaj; tro
senceremonia;
malkonvena; senhonta; senĝenaĉa; tro senĝena:
senĝena konduto, vesto;
senĝene paroli kontraŭ iu.
aroganta, impertinenta, malrespekta
18.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- angle:
- 1. carefree 2. relaxed 3. blithe
- beloruse:
- нязмушаны, разьняволены , бесцырымонны
- bulgare:
- 1. безгрижен 2. безцеремонен 3. неуважителен, арогантен
- france:
- sans gêne, cavalier, dégagé (qui a de l'aisance et du naturel), désinvolte
- germane:
- ungeniert, unvermittelt, unverblümt
- hispane:
- soberbio, altivo
- itale:
- disinvolto, franco, indisturbato, spigliato 3. scanzonato, sbracato
- nederlande:
- ongehinderd, onverbloemd
- portugale:
- desembaraçado
- ruse:
- непринуждённый, развязный, бесцеремонный
sinĝena
- 1. ↝
-
Sin ĝenanta por aliaj:
li estas afable sinĝena por ĉiuj kaj ĉiam preta
helpi.
komplezema, sindona
- 2. ↝
-
Tro ĝenanta sin kontraŭ aliaj; nesufiĉe memfida;
hontema; nepostulema:
li restas ĉiam sinĝena antaŭ la
fraŭlinoj, antaŭ la profesoro;
tre hontema kaj sinĝenema
[21];
almozpetanto sinĝena restas kun sako
malplenaPrV
;
ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo
[22]?
diskreta.
- angle:
- 1. accommodating 2. self-conscious, diffident, shy
- beloruse:
- сьціплы, сарамлівы
- bulgare:
- 1. себеотдаден 2. стеснителен, притеснителен, срамежлив
- france:
- 1. dévoué 2. gêné, embarrassé, intimidé, mal à l'aise
- germane:
- 1. unkompliziert, unprätentiös 2. geniert, scheu, zurückhaltend
- hispane:
- 1. servil, abnegado 2. cohibido, vergonzoso
- portugale:
- 2. acanhado
- ruse:
- 1. скромный 2. стеснительный (о человеке)
administraj notoj
pri
sin ~i :
Ŝajnas al mi, ke "~igxi" estas sinonimo. [MB]pri ~ateco, ~eco:
PIV1 splitis ~ateco/~eco, el kio rezultas tri malsamaj sencoj. [MB]pri sen~a:
PIV1 transdonis la lastan sencon al "sen~acxa" (uzata en la nuna difino) = "trosen~a". [MB]pri sin~a 1.:
Tiu senco malaperis el PIV1. [MB]