1diskret/a

diskreta

1.
Diranta nur, kion konvenas diri; scianta konservi sekreton: se vi […] promesos esti diskreta, mi rakontos al vi historion [1]; [ili] postulante ĵuron pri diskreteco, rakontis al ili pri iaj traktatoj kun Asirio [2]; estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin Marta ; diskrete vuali per tablotuko (kaŝi) [3]; kvieta kaj diskreta angulo ĉe la fundo de la salono [4]; ŝi suferas de mallakso, lakso, maldigesto, kaj diversaj aliaj maloportunecoj, kiujn, pro diskreteco, oni ne menciu [5]. VD:fidinda, konfidebla, konfidenca, sekreta, silentema
2.
Faranta nur, kion konvenas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta: vizitu min […], ŝi petis lin kokete, sed […] venu pli diskrete [6]; la ĉambristino ne tuj diskrete retiriĝis, sed restadis ĉirkaŭ du minutojn [7]; la viroj vestas sin pli diskrete per blanka ĉemizo kun […] nigra pantalono kaj botoj [8]; VD:deca, sindetenema
3.
(figure) Delikata, neforta, netroa: iliaj multekostaj parfumoj diskrete odoris [9]. VD:milda, modera
4.
MAT
a)
PIV1 (p.p. aro) Numerebla: diskreta funkcio, hazarda variablo (kies valoroj apartenas al diskreta aro).
Rim.: Verdire la citita fonto difinas la terminon, kiel sinonimon de „malkontinua“, kies difino „ne prezentanta senmankan vicon da eroj“ nur sugestas, kio povas esti ĝia matematika senco. El la difino trovebla en PIV2, nome „tia, ke ĉiu punkto konsistigas malfermitan aron“ sekvas, ke la aro estas provizita per diskreta topologio, ne ke ĝi estas numerebla, sed la uzo de tiu termino en artikoloj „krado“, „dunomiala distribuo“ k.a. senambigue referencas al la senco „numerebla“.
b)
MatVort VD:topologio.
Rim.: Atentu, ke diskreta 4.b topologio ne difiniĝas nur super diskretaj 4.a aroj. Inverse, la topologio {∅,{a},{a,b}} super diskreta aro {a,b} mem ne estas diskreta!
ANT:maldiskreta.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
3. PEJNO Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 17
4. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, 2013
5. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Miskompreno
7. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
8. Monato, Judit Felszeghy: Je via sano!, 2007
9. Monato, Julian Modest: La piano, 2014
angle:
1. discreet 2. discreet 3. discreet 4.a denumerable, countable, discrete
beloruse:
стрыманы, сьціплы, памяркоўны 4. зьлічальны, дыскрэтны
ĉeĥe:
diskrétní (množina| veličina)
ĉine:
1. 信得过 [xìndeguò] 2. 合乎礼貌 [héhūlǐmào], 像样 [xiàngyàng] 3. 低調 [dīdiào], 个别 [gèbié], 鞠躬 [jūgōng] 4. 分立 [fènlì]
france:
délicat (discret), discret, sobre (discret) 4.a dénombrable, discret (math.)
germane:
diskret 1. vertrauenswürdig 2. anständig, bescheiden, unauffällig 3. unauffällig 4.a abzählbar
hispane:
discreto
japane:
口の堅い [くちのかたい], 控え目な [ひかえめな], 慎み深い [つつしみぶかい], 目立たない [めだたない]
nederlande:
discreet
pole:
4.a (zbiór) przeliczalny, (zmienna) dyskretna
portugale:
1. discreto, circunspecto, recatado, reservado 2. discreto, circunspecto, recatado, reservado
ruse:
сдержанный, скромный, умеренный 4.a счётный, перечислимый, дискретный
slovake:
mlčanlivý, nenápadný
ukraine:
стриманий, небалакучий, обережний, дискретний, переривчастий

maldiskreta

1.
Senkonsidere babilanta. VD:babilema, klaĉema
2.
Sentakta, malmodera, sintruda: mi anticipe petas vian pardonon, se mi ― estas maldiskreta IK ; li iom maldiskrete (malkaŝe) ekamis kaj edziĝis […], do ne plu havis permeson funkcii kiel pastro [10]. VD:akra3
3.
Troa. VD:malmilda
4.
MAT
a)
(p.p. aro) Ne numerebla: maldiskreta funkcio, hazarda variablo (kies valoroj apartenas al maldiskreta aro).
Rim.: Kvankam la nacilingvaj ekvivalentoj sugestas, ke oni uzu „kontinua“ ĉi-sence, kontinua funkcio kaj maldiskreta funkcio estas nepre diferencigindaj nocioj. Notindas, ke EKV uzas „kontinue distribuita“ parolante pri hazardaj variabloj, kio mallerte pensigas pri la probablodistribuo, dum fakte sufiĉus diri, ke la hazarda variablo estas maldiskreta funkcio.
b)
MatVort VD:topologio.
ANT:diskretaVD:kontinua2
angle:
1. indiscreet 2. indiscreet 3. indiscreet 4.a continuous
beloruse:
нястрыманы, нясьціплы 4. незьлічальны
ĉeĥe:
indiskrétní
ĉine:
1. 輕率地 [qīnglüde], 不謹慎 [bùjǐnshèn], 魯莽 [lǔmǎng] 2. [jué], 儱 [lǒng]
france:
indiscret, indélicat (sans tact), excessif 4.a continu (en p. d'un ensemble)
germane:
1. indiskret, tratschig 2. unanständig, auffällig 4.a stetig
hebree:
לא דיסקרטי
hispane:
1. indiscreto 4.a continuo
japane:
口の軽い [くちのかるい], でしゃばりな
nederlande:
indiscreet
pole:
4.a (zbiór) nieprzeliczalny, (zmienna) ciągła
ruse:
несдержанный, нескромный, неумеренный 4.a непрерывный
slovake:
indiskrétny
ukraine:
недискретний, балакучий, необережний у розмові

administraj notoj