*modest/a PV

*modesta

1.
(iu) Kaŝanta, aŭ ne alte taksanta, siajn meritojn; montranta nenian pretendemon pri siaj meritoj: Moseo estis homo tre modesta [1]; neniu povis esti pli modesta kaj pli diligenta ol tiu juna homo [2]; malriĉa, modesta knabino IK ; Aleĉjo […] staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja Marta . VD:humila, mediokra, modera
2.
(io) Prezentanta nealtan meriton, senluksa, senpompa, simpla, senbrila: modesta loĝejo IK ; ili havis sufiĉajn vivrimedojn [kaj] kontentiĝis je sia modesta sorto [3]; ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno Marta ; modesta estas nia kunveno, la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi [4]; kapo majesta, sed cerbo modesta PrV ; rangeto rangon respektu kaj modestan lokon elektu PrV . VD:averaĝa
ANT:impona
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:3
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
modest 1. unassuming 2. moderate
beloruse:
сьціплы
bulgare:
скромен
ĉeĥe:
nepatrný, skromný
ĉine:
謙遜 [qiānxùn], 谦逊 [qiānxùn], 謙 [qiān], 谦 [qiān], 謙虛 [qiānxū], 谦虚 [qiānxū], 客气 [kèqi], 客氣 [kèqi], 逊 [xùn], 遜 [xùn], 自謙 [zìqiān], 自谦 [zìqiān], 婧 [jìng], 虚心 [xūxīn], 虛心 [xūxīn]
france:
modeste
germane:
bescheiden, zurückhaltend 2. schlicht, unauffällig
hispane:
modesto, -a
hungare:
1. szerény 2. igénytelen, egyszerű
japane:
控えめな [ひかえめな], 謙虚な [けんきょな], 慎み深い [つつしみぶかい], 質素な [しっそな], 地味な [じみな], ささやかな
nederlande:
bescheiden
pole:
skromny
portugale:
modesto
rumane:
modest
ruse:
скромный, непритязательный
slovake:
skromný
ukraine:
скромний, невибагливий

malmodesta

Fiere montranta siajn kvalitojn, glorama, vanta: ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta [5]; [ili] iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo […] kaj koketas [6]; estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la imperiestro: ĉu vi min deziras [7]? dum vi forestis, mi estis iom malmodesta (li kondukas lin al la kadavro) […] — de malantaŭe li volis vin mortigi [8]. VD:fanfaroni, imponi, pretendi
angle:
arrogant, pretentious, immodest, conceited
bulgare:
нескромен
ĉeĥe:
chamtivý, neskromný
ĉine:
驕傲 [jiāoào], 骄傲 [jiāoào], 傲 [ào], 驕 [jiāo], 骄 [jiāo], 傲慢 [àomàn], 嚣张 [xiāozhāng], 囂張 [xiāozhāng], 拿乔 [náqiáo], 拿喬 [náqiáo], 牛屄 [niúbī]
france:
immodeste, orgueilleux
germane:
unbescheiden, anmaßend, aufschneiderisch, protzig, angeberisch
japane:
あつかましい, 出しゃばりの [だしゃばりの], 見栄っぱりの [みえっぱりの], うぬぼれの強い [うぬぼれのつよい]
nederlande:
onbescheiden
pole:
arogancki, butny, wścibski
rumane:
arogant, băgăcios
slovake:
neskromný, náročný
ukraine:
пихатий, марнолюбний, марнославний, гордовитий, самовпевнений

administraj notoj