*bril/i PV

*brili  

(ntr)
1.  
Eligi aŭ resendi helan lumon: la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko [1]; frue matene […] la suno ekbrilis super la akvo [2]; la akvo […] brilis kiel oro [3]; altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo [4]; ekbrilis fulmoj unu post alia [5]; liaj okuloj brilis […], li havis belegajn longajn harojn [6]; la plandoj de iliaj piedoj […] brilis kiel hela pura kupro [7]; floroj […], ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj [8]; ĉe la plafono brilis lampiroj [9]; [ili] brilis kiel diamantoj [10]; ne ĉio brilanta estas diamanto PrV ; ne ĉio utilas, kio brilasPrV . VD:blinki, fajri, flagri, flami, fulmi, glimi, heli, lumi, radii
2.  
(figure) Altiri la atenton per sia prospereco, eleganteco, lukso, spriteco: la sukceso estis brilanta, preskaŭ ĉiuj pagis FK ; la ruinigita nobelo […] revis pli brilantan sorton Marta . VD:flori2, juvelo2
angle:
to shine
beloruse:
блішчаць, зьзяць, зіхацець, бліскаць, бліскацець
bulgare:
блестя, лъщя, светя, сияя
ĉeĥe:
blýskat se, lesknout se, skvět se, skvět se, třpytit se, zářit, zářit
france:
briller, luire ne ĉio ~anta estas diamanto: tout ce qui brille n'est pas or
germane:
glänzen 1. scheinen, glitzern
hebree:
לזהור
hispane:
brillar
hungare:
ragyog
pole:
1. błyszczeć, lśnić, jaśnieć
portugale:
1. brilhar
ruse:
блестеть, блистать, светиться, сиять, сверкать
slovake:
žiariť, ligotať sa

brilo  

Hellumo sendata de io: la brilo de la luno [11]; mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe [12]; la lampo lumas al vi per sia brilo [13]; la tutan tagon ni havis sunbrilon [14]; rigardu ĉi tie la brilon de la ĉielarko [15]; la suno […] malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro [16]; la norda brilo (vd nordlumo) flamis super la glacimontoj de la nordo [17]; ni eniris en preĝejon, kiu kun siaj pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo [18]; la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj [19]; kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj [20]! juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj [21]. VD:radio2
angle:
light, brightness, brilliance
beloruse:
бляск, зьзяньне, зіхаценьне
bulgare:
блясък, сияние
ĉeĥe:
lesk, zář, záře
france:
éclat (lueur)
germane:
Glanz, Schein
hebree:
זוהר, ברק
hispane:
brillo, resplandor
hungare:
ragyogás
pole:
blask, lśnienie
ruse:
блеск, сияние
slovake:
žiara, lesk, ligot

brila  

Brilanta: jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj [22]; neniam vidi la brilan sunon FK ; mi troviĝas en la plej brila situacio [23]; ĉe la adiaŭo [li] donis al ili brilan tranĉilon [24]; ŝi estis forportonta la brilan akvon [25].
angle:
bright, shiny, shining, brilliant
beloruse:
бліскучы, блішчасты, зіхоткі, зіхатлівы
bulgare:
блестящ, лъскав, светещ, сияещ
ĉeĥe:
jiskrný, nádherný, skvělý, skvělý, zářivý
france:
brillant (adj.)
germane:
glänzend glänzend
hebree:
זוהר
hispane:
brillante
hungare:
ragyogó
pole:
błyszczący, lśniący, jaśniejący
rumane:
strălucitor
ruse:
блестящий, блистательный, сияющий
slovake:
žiarivý, lesklý, ligotavý, skvelý

brileto  

Malgranda, malforta brilo: en la oriento montriĝis brileto de lumo [26]; super ĉio estis ia blua brileto [27]; ŝi gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta VivZam ; (figure) ŝiaj okuloj […] serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco Marta . VD:aludo, eklumigi, glimo, nuanco, radio5
france:
lueur
germane:
Schimmer

malbrila  

1.
Kiu ne aŭ malmulte brilas: la plej malbrilajn astrojn oni prefere observu per eta grandigo: alimaniere ili simple malaperas [28]; la lumvazoj brulis pli kaj pli malbrilaj kaj ilia lumo ekpulsis [29].
2.  
(figure) Maleminenta, senefekta, sobra: mi ĉiam konsideris lin malbrila homo: lerta malantaŭ la kuliso, sed ne aparte rimarkinda [30]; orienta Eŭropo ne funkciis brile […], same malbrile laboris suda Eŭropo [31].
VD:obtuza3, pala2, sensprita
28. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La Kosmo kaj Ni, 2005
29. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
30. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
31. Monato, Paul Peeraerts: Statistiko, 2003
france:
falot, terne
germane:
1. matt glänzend 2. blass (unscheinbar), unscheinbar

rebrili  

Lume speguliĝi: la suno rebrilas en la klara akvo de la rivero [32]; luma rebrilo en la klara trankvila maro [33]; inter la […] kolonoj brulis la lampoj, kaj ilia lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj [34]; [la] flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj BdV ; (figure) [jen] rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj Marta . VD:reflekti
angle:
to reflect
beloruse:
кідаць водблеск
bulgare:
отразявам се
ĉeĥe:
odrážet se
france:
se refléter, se réfléchir (se refléter), miroiter
germane:
sich widerspiegeln
hungare:
visszatükröződik
pole:
odbłyskiwać, puszczać zajączki (lusterkiem)
ruse:
давать отблеск
slovake:
odrážať sa

trembrili  

(ntr)
Intermite ĵeti lumbriletojn: la sunlumo trembrilis en la […] kupoloj de la preĝejoj [35]; [li] direktis la okulojn al la malhela fenestro, sur kiu trembrilis respeguliĝo de lia kandelo [36]; la ĉambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo MkM ; senfina trembrila strio de ŝtofo pufiĝis kiel ondo [37]. SIN:flagri
35. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
36. La Ondo de Esperanto, Anton Ĉeĥov, trad. Valentin Melnikov: Ivaĉjo
37. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
to sparkle, glitter
beloruse:
мігцець, мігацець
bulgare:
блещукам
ĉeĥe:
blikat, mrkat, mžikat, třpytit se
france:
scintiller
germane:
flimmern, glitzern, flackern
hispane:
parpadear (una luz)
hungare:
villog, csillog, villódzik
nederlande:
flikkeren
pole:
migotać, błyskać, pełgać (o ogniu)
ruse:
мерцать
slovake:
kmitať, trblietať sa

administraj notoj