*glim/o PV

*glimo  

MIN Iu el mineraloj kun metaleca brilo, kiu facile tavoliĝas per diafanaj lamenetoj: verda glimo el Siberio, roza glimo el Ameriko; brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo […], glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron Metrop . VD:granito, spato
angle:
mica
beloruse:
лушчак
ĉeĥe:
slída
france:
mica
germane:
Glimmer
hispane:
mica
katalune:
mica
nederlande:
mica, glimmer
pole:
mika, łyszczyk
portugale:
mica, malacacheta
ruse:
слюда
slovake:
sľuda

glimi  

(ntr)
Brilegi kiel glimo: suno glimanta tra maldensaj nuboj kvazaŭ el ŝpinita silko Kiso ; etaj rubandoj el glimantaj kristalperloj, tio […] signifis, ke pluvas VRA ; miloj da glimantaj lumoj de la haveno, de la nubskrapuloj kaj de la hejmecaj loĝdomoj MortulŜip ; liaj malgrandaj kornoj glimis kiel arĝento [1]; kun entuziasmete glimaj okuloj [li] komentis […] MMa .
1. -: Reĝo Banjan Cervo, en: Budhismaj rakontoj, 2013
angle:
gleam
beloruse:
бліскацець (нібы лушчак)
ĉeĥe:
třpytit se jako slída
france:
chatoyer, miroiter
germane:
glitzern, schimmern
katalune:
relluir, mirallejar, brillar com la mica
nederlande:
glimmen, blinken
pole:
łyskać
portugale:
brilhar como a mica
ruse:
сверкать, переливаться (как слюда)
slovake:
lesknúť sa (ako sľuda)

administraj notoj