*nuanc/o

*nuanco

1.
Delikata apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro: la nuanco de la granata ruĝo estas malhela.
2.
(figure) Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: nuanco de stilo, de sento; tio estus nur nuanco, sed tiaj nuancoj ofte estas gravaj en la vivo; ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi (en Esperanto) en la plej bona maniero [1].
angle:
nuance 1. shade
beloruse:
нюанс, адценьне
ĉeĥe:
jemný rozdíl, nuance, nádech, odstín, přídech, slabý náznak
ĉine:
細微差別 [xìwēichābié], 细微差别 [xìwēichābié], 色彩层次 [sècǎicéngcì], 色彩層次 [sècǎicéngcì], 色調差別 [sèdiàochābié], 色调差别 [sèdiàochābié]
france:
nuance
germane:
Nuance
hispane:
matiz
hungare:
árnyalat, nüansz
japane:
微妙な差異 [びみょうなさい], 色合い [いろあい], ニュアンス
nederlande:
nuance, schakering
pole:
niuans 1. odcień
portugale:
nuança
ruse:
1. оттенок 2. оттенок, нюанс
slovake:
nuansa, odtieň, sfarbenie
svede:
nyans
tibete:
ཚོན་
ukraine:
відтінок, нюанс

nuanciZ

(tr)
Meti nuancojn en ion, delikate gradigi: nuanci sian stilon, siajn riproĉojn; la ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.
angle:
to nuance, gradate
beloruse:
нюансаваць
ĉeĥe:
nuancovat, odstínit
france:
nuancer
germane:
nuancieren
hispane:
matizar
hungare:
árnyal
japane:
色合いをつける [いろあいをつける], 微妙な変化をつける [びみょうなへんかをつける]
nederlande:
nuanceren
pole:
niuansować, wprowadzać niuanse, pokazywać niuanse
portugale:
nuançar
ruse:
нюансировать
slovake:
nuansovať, odtieňovať
svede:
nyansera

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas verkindiko en fonto.