*radi/o

*radio

1.
Rektlinia mallarĝa lumstrio: hela radio de la suno [1]; la unua radio de la suno [2]; sur la herbo malantaŭ la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de la sunaj radioj IK ; [la] tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro Marta ; li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo [3]; veni sub la radiojn de la lampo [4]; (figure) popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj [5]; (figure) leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj [6]. VD:kisi.
2.
Ĉiu aparta elsendaĵo el energifonto: radio de varmo, ultraviola lumo; la rapideco de la radio de lumo [7]; rentgen-, alfa-, beta- kaj gama-~oj; en fiziko, rentgeno (simbolo R) estas mezurunuo por joniga radiado (kiel ikso-radioj kaj gamaj radioj) [8]; RAD radio-aparato [9]; radioamatoro [10]; mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon [11]; poŝtelefonoj […] estas malsanigaj pro la radioj uzataj por tiu ĉi moderna kaj populara komunikilo [12].
3.
Radiofonio: helpokrio (per radio) [13]; radiostacio; varsovia solenaĵo, kiun oni povis spekti en la televido kaj aŭskulti en la radio [14]; Pola Radio persatelite elsendas esperantlingvajn programojn [15]; radioprogramoj [16].
4.
(figure) Io, kio iras de iu centra punkto, discelante kiel branĉoj de ventumilo: aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj [17]; en la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono [18]; el la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo [19]; ŝtofo kun radioj, blankaj kaj rozokoloraj Marta ; [lekanto] kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno [20]; la harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano [21].
5.
(figure) Ĝojbrila aspekto: super la vizaĝo de la patrino kuris radio da feliĉo FK ; nenia radio de amo, boneco, malsevereco BdV ; radio da espero; radiluma estonto.
6.
MAT(arkaismo) [22] Radiuso: armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio (en cirklo kun trimejla radio) [23]; la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon [24]; sur la sfero ĉiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni konsideru […] FK .
7.
MATMatVort =duonrekto.
afrikanse:
radio
albane:
radio
amhare:
ሬዲዮ
angle:
ray 3. radio
arabe:
راديو
armene:
ռադիո
azerbajĝane:
radio
beloruse:
1. прамень 2. радыёперадача, радыёпаведамленьне 3. радыё 4. прамень, радыюс, сьпіца 5. прамень 6. радыюс 7. прамень
bengale:
রেডিও
birme:
ရေဒီယို
bosne:
radio
bulgare:
1. лъч 3. радио 4. лъч 5. лъч 6. радиус 7. лъч
ĉeĥe:
dosah, okruh, paprsek, polopřímka, rádius
dane:
radio
estone:
raadio
eŭske:
radio
filipine:
radyo
france:
1. rayon (p.ex. lumineux) 3. radio 5. rayon (p.ex. de bonheur) ~luma: radieux.
galege:
radio
germane:
1. Strahl 3. Radio, Radioapparat, Radiogerät, Rundfunkgerät, Rundfunkempfänger 4. Strahl 5. Strahlen 6. Radius 7. Halbgerade
guĝarate:
રેડિયો
haitie:
radyo
haŭse:
radio
hinde:
रेडियो
hispane:
1. rayo 3. radio 4. rayo ~luma: radiante. 6. radio 7. semirrecta
hungare:
1. sugár 3. rádió, rádiózás 4. sugár 5. sugár (átv.) ~o da espero: reménysugár. ~luma: ragyogó. 6. sugár (fél átmérő) 7. félegyenes
igbe:
redio
indonezie:
1. radiasi 3. radio 4. jari-jari, radius
irlande:
raidió
islande:
útvarp
japane:
ラジオ
jide:
ראַדיאָ
jorube:
redio
kanare:
ರೇಡಿಯೋ
kartvele:
რადიო
kazaĥe:
радио
kirgize:
радио
kmere:
វិទ្យុ
koree:
라디오
korsike:
radiu
kose:
unomathotholo
kroate:
radio
kurde:
radyo
latve:
radiofrekvenču
laŭe:
ວິທະຍຸ
litove:
radijo
makedone:
радио
malagase:
onjam-peo
malaje:
sejuk
malajalame:
റേഡിയോ
malte:
radju
maorie:
reo irirangi
marate:
रेडिओ
monge:
xov tooj cua
mongole:
радио
nederlande:
1. straal 3. radio 4. spaak 5. straal 6. radius 7. halfrechte
nepale:
रेडियो
njanĝe:
wailesi
okcidentfrise:
radio
panĝabe:
ਰੇਡੀਓ
paŝtue:
راډیو
pole:
1. promień 3. radio 5. blask 6. promień 7. półprosta
portugale:
1. raio
ruande:
radiyo
ruse:
1. луч 3. радио 4. луч, радиус, спица (в колесе) 5. луч 6. радиус 7. луч
samoe:
leitio
sinde:
ريڊيو
sinhale:
ගුවන් විදුලි
skotgaele:
rèidio
slovake:
dosah, lúč, okruh, rádius
slovene:
radijska
somale:
raadiyaha
ŝone:
redhiyo
sote:
-le-moea
svahile:
za Redio
taĝike:
радио
taje:
วิทยุ
tamile:
ரேடியோ
tatare:
радио
telugue:
రేడియో
tibete:
རླུང་འཕྲིན་
ukraine:
радіо
urdue:
ریڈیو
vjetname:
radio
zulue:
umsakazo

radii

1.
(x)
Eligi kaj dissendi radiojn de lumo aŭ varmo: la suno radiis oblikve; en la varmaj landoj la suno radias (radie dissendas) alian varmegon ol ĉe ni [25]; milionoj da steloj eklumis, milionoj da diamantaj lampoj radiis [26]; radianta blua stelo [27]; (figure) lernejo estas fajrejo disradianta la spiritan vivon; lumo, kiu povus priradii la problemon [28]; kvin pladoj preparitaj el fungoj havantaj 600 Bq da cezio-137 radias sur homa korpo preskaŭ samforte kiel unu aviadilflugo tra Atlantiko [29]; tiaj ĉi skaniloj retroradias fotonojn [30].
2.
(ntr)
Disiri de iu punkto discelante kvazaŭ radioj de rado: pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj [31]; el tiuj ŝtonaj muroj disradias tutmondaj konfliktoj [32]; preskaŭ ĉiuj fervojaj kaj ŝoseaj komunikiloj elradias el Dublino [33]; (figure) ĉio liapluma elradias simpation [34]; ili elradias originalecon, modestan noblecon, daŭremon, estetikan kaj materian valoron, foje eĉ humuron [35].
3.
(figure) Ĝoje aŭ pompe brili: ŝiaj okuloj radiis [36]; radianta rideto BdV ; radianta de feliĉo [37]; lia vizaĝo radiis pro ĝojo; el lia persono radias majesteco; kolorriĉa, radianta altaro [38]; okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo Marta ; la milkolora beleco de la floroj radias en la ĝardenoj; li lumradiis de ĝojo [39].
beloruse:
1. выпраменьваць, прамяніцца, зьзяць 2. выходзіць (як прамень) 3. зьзяць, прамянець
bulgare:
излъчвам
ĉeĥe:
rozzářit, vysílat rozhlasem
france:
émettre 1. rayonner 2. rayonner 3. rayonner
germane:
1. strahlen 2. ausstrahlen 3. strahlen
hispane:
1. irradiar
hungare:
3. sugároz, kisugároz
japane:
放射する [ほうしゃする], 光り輝く [ひかりかがやく], 放射状に広がる [ほうしゃじょうにひろがる], 輝く [かがやく], 発散する [はっさんする]
nederlande:
1. uitstralen 3. stralen
pole:
1. promieniować 2. rozchodzić się (promieniście) 3. błyszczeć, brylować
ruse:
1. излучать, сиять 2. исходить 3. сиять, лучиться
slovake:
sálať, vyžarovať, žiariť
ukraine:
випромінювати, сяяти, сіяти, радирувати, передавати по радіо

radiado

Elsendado de lumo, de energio: elmetita al intensa suna radiado [40]; ultraviola radiado [41]; elektromagneta radiado, do jen survojas fotonoj [42]; denaskaj genetikaj difektoj, rezulte de radiado [43]; altenergiaj kosmaj radioj kaj alia joniganta radiado [44]; de radioaktiveco estas tri ĉefaj specoj: alfa-radiado, beta-radiado kaj gama-radiado [45]; beta-radiado konsistas el rapidflugaj elektronoj [46]; alfa-radiado konsistas el rapidflugaj atomkernoj de heliumo [47]; tutkorpaj skaniloj, funkciantaj per rentgena radiado [48].
beloruse:
выпраменьваньне, радыяцыя
germane:
Strahlung
japane:
放射 [ほうしゃ], 輻射 [ふくしゃ]
pole:
radiacja
ukraine:
випромінення, випромінювання, радіація

administraj notoj