*lum/i PV
*lumi ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Eligi tiajn radiojn, kiuj estas percepteblaj per la
okuloj kaj ebligas vidi objektojn:
dum la tago kiam la suno lumas tra la akvo li dormas sed en
stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon
[1];
(evitinde)
malmultaj lanternoj malbone lumis (lumigis) la
strateton
Marta
.
brili, radii
- 2.
- (figure) Esti videble kontenta, gaja: sur la vizaĝoj hele lumis fiera feliĉo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
- angle:
- shine
- beloruse:
- сьвяціць, сьвяціцца
- ĉeĥe:
- svítit, zářit
- france:
- luire, rayonner
- germane:
- leuchten, strahlen 1. scheinen
- hispane:
- brillar
- hungare:
- 1. fénylik 2. ragyog
- itale:
- brillare
- nederlande:
- 1. licht geven 2. stralen (een stralend gezicht b.v.)
- pole:
- świecić, widnieć, palić się
- portugale:
- brilhar
- rumane:
- luci, arăta, arde
- ruse:
- светить, светиться
- slovake:
- osvetľovať
- svede:
- 1. lysa
- turke:
- ışık saçmak
lumo 
- 1. ↝
Radioj (elektromagnetaj ondoj), kiuj estas perceptataj per la okuloj kaj igas la objektojn videblaj: lumo de suno, de lampo; elektra lumo; loki pentraĵon en favoran lumon; verŝi lumon sur ioZ .
- 2.
- Eco, kiu ebligas klaran koncepton aŭ komprenon: tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferonZ ; pro modesteco li neniam metas en lumon (provas rimarkigi) siajn meritojnZ ; tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta lumoZ ; tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian aferonZ ; lumo de la racio; lumo fariĝos, kulpo troviĝosPrV .
- 3. ↝
-
Lumado (norda lumo);
lummakulo, lumaĵo, io lumanta
(precipe plurnombre kaj se oni ne scias aŭ ne volas
precizigi la naturon de la koncernaj lumaĵoj):
ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies
bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj
sonis granda kanto de la kunveninta popolo
[2];
finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis,
ke mi troviĝas en la vilaĝo
[3].
lumilo
- 4.
- (figure) La bono, la pravo, Dio, la vera scio ktp: la lumo de la saĝo [4] Tiu (Johano) venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu [5]. Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo, Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo [6].
- 5. ↝
- (figure)
Eminenta kompetentulo:
li estas lumo de romana filologio.
Rim.: La signifo lumo5 estas tre dubinda, probable ĝi estas senkritike kopiita el iu nacilingva vortaro. PIV2 ĝin ne transprenis, kaj mi mem ĝin neniam renkontis en Esperanto. Ruslingve por tiu signifo servas lumaĵo ‐ kio estas konforma al la metafora kaj pli internacia uzo de „stelo“; aŭ, pli patose, „lumilo“. [Sergio]
2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 10a.
3. A. Kvinke: Tenebro, Monato, 2006:04, p. 25a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 3
5. La Nova Testamento, S. Johano 1:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:13
3. A. Kvinke: Tenebro, Monato, 2006:04, p. 25a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 3
5. La Nova Testamento, S. Johano 1:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:13
- beloruse:
- 1. сьвятло 2. сьвятло 3. крыніца сьвятла 5. сьветач
- ĉeĥe:
- světlo
- france:
- éclairage, lueur, lumière, luminaire (source), génie
- germane:
- 1. Licht, Schein 2. lichte Klarheit, Licht 3. Lichtquelle, Leuchtquelle 4. Licht (Klarheit, göttliches), Klarheit, Wahrheit 5. Star, Leuchte
- hispane:
- 1. luz 2. luz 3. lumbrera 5. lumbrera
- hungare:
- 1. fény 2. fény, világosság 3. fényforrás 5. lumen (átv.)
- itale:
- luce 2. luce, lume 3. chiarore 5. luminare
- nederlande:
- licht
- pole:
- światło, poświata
- portugale:
- luz
- rumane:
- lumină, strălucire
- ruse:
- 1. свет 2. свет 3. источник света 4. свет
- slovake:
- svetlo
- svede:
- ljus
- tokipone:
- suno
- turke:
- ışık, aydınlık
- volapuke:
- 1. lit
luma ↝
- 1.
- Eliganta lumon, lumanta, radianta: luma korpo; lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj Metrop ; tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion [7]; la virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn [8].
- 2.
-
Rilata al lumo, kiu estas el lumo:
el ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj
lumaj bildoj
[9];
al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaŭ telegrafajn
kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan
signalsistemojn
[10];
luma signalo, luma premo;
luma fonto.
Rim.: Ĉar ĉi tiu senco implicas rilaton al la substantiva ideo pri lumo (lumoa, de lumo), tial anstataŭ tiajn rilatajn adjektivojn oni preferas uzi vortojn kunmetitajn: lumbildoj, lumsignalo, lumpremo, lumfonto, lumjaro, lumondo ktp ‐ kontraste al la kvalitaj sencoj de la adjektivo. [Sergio Pokrovskij]
- 3. ↝
- Lumplena, hela: estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon Marta ; estis hela luma mateno [11]; la luno brilis kaj estis tiel lume kiel dum la tago.
- 4.
- Ricevanta lumon: luma parto de la ĉambro; luma vitra salono.
- 5.
- (figure) Kiu rilatas lumo4: la lumaj idealoj; sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per harpo sur tavolo el blankaj nuboj [12]; la kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara [13].
- 6.
- (figure) Kiu impresas kvazaŭ lumanta, radianta: ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj [14]; luma vizaĝo de reĝo estas vivo [15].
- 7.
- (figure)
Klarega:
luma spirito, klarigo.
Rim.: Mi opinias ke la senco luma7 ne ekzistas en Esperanto. Fidindaj ekzemploj mankas, kaj PIV2 tiun sencon (donitan de PV) ne transprenis. [Sergio Pokrovskij]
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
12. T. Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, J. Janowski: Viroj kaj virinoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 16:15
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
12. T. Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, J. Janowski: Viroj kaj virinoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 16:15
- beloruse:
- сьветлы
- ĉeĥe:
- jasný, světelný, světlý
- france:
- lumineux
- germane:
- 3. leuchtend, hell 6. strahlend, leuchtend 7. erleuchtet, erhellend
- hungare:
- 3. fényes 6. fényes, derült 7. világos, fényes
- itale:
- 3. luminoso 6. lucente, brillante 7. radioso, brillante, illuminante
- nederlande:
- lichtend
- pole:
- jasny, świetlny, widny, ciągle świecący
- portugale:
- 3. luminoso
- rumane:
- clar, luminos, încă strălucitor
- ruse:
- светлый 1. светлый, светящийся 2. светлый, световой
- slovake:
- jasný, svetlý
- svede:
- 1. lysande 2. ljus- 3. ljus 4. upplyst
- turke:
- aydınlık
lumaĵoZ ↝
- Lumanta objekto, precipe astro: kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton [16].
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:16
- nederlande:
- lichtend voorwerp
- pole:
- naturalne źródło światła
- rumane:
- sursă de lumină naturală
- ruse:
- светило, источник света
lumigi
- 1.
- Havigi lumon al, provizi per lumo: la tagiĝo komencis lumigi la ĉielon en Oriento; lumigi ĉambron per lampo, per elektro; groto lumigita per torĉoj; lumigi al iu; oleo por lumigadoZ .
- 2.
- Helkolorigi: la martaj burĝonoj lumigas la nigrajn branĉojn.
- 3.
- (figure) Klarigi, evidentigi, komprenigi: tiu frazo lumigas la tutan argumentadon; kelkaj flankoj de la demando restas ankoraŭ nesufiĉe esploritaj nek lumigitaj.
- 4.
- (figure) Gajigi, serenigi, senzorgigi: rideto momente lumigis ŝian malgajan vizaĝon
- beloruse:
- 1. асьвятляць 2. асьвятляць, прасьвятляць 3. прасьвятляць, вытлумачваць 4. асьвятляць
- ĉeĥe:
- osvětlit, ozářit, rozsvítit
- france:
- éclairer, éclaircir
- germane:
- 1. erleuchten, erhellen 2. aufhellen 3. erhellen
- hispane:
- 1. iluminar, alumbrar
- hungare:
- 1. (meg)világít 2. felderít (átv.) 3. megvilágít (átv.) 4. felderít (átv.)
- itale:
- 1. illuminare 2. rischiarare 3. illuminare, chiarire 4. illuminare
- katalune:
- 4. encendre
- nederlande:
- verlichten
- okcitane:
- alucar
- pole:
- oświetlać, rozświetlać, rozświecać, oświecać
- portugale:
- iluminar
- rumane:
- lumina, ilumina, lămuri
- ruse:
- 1. осветить, освещать 2. осветлить 3. прояснить 4. осветить (перен.)
- slovake:
- osvetliť, svietiť
- svede:
- 1. belysa
- turke:
- ışıklandırmak, aydınlandırmak
lumigilo ↝
- Objekto aŭ aparato produktanta aŭ entenanta lumon.
- beloruse:
- сьвяцільня, сьветач, ліхтар
- ĉeĥe:
- osvětlovací těleso, svítilna
- france:
- éclairage (dispositif), luminaire (dispositif d'éclairage)
- germane:
- Lampe, Leuchte
- hungare:
- világítóeszköz, lámpa
- itale:
- lampada, fanale, illuminatore
- nederlande:
- lichtbron (arch.)
- pole:
- oświetlacz, pochodnia
- rumane:
- iluminator, făclie, fachie, torță
- ruse:
- светильник
- slovake:
- osvetľovacie teleso
- turke:
- ışıklandırma
lumingo ↝
-
Objekto, uzata por porti lumilon:
ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon
[17].
lampingo
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:10
- itale:
- lume (oggetto)
- nederlande:
- lamp (ontr.)
- pole:
- klosz, lampa
- rumane:
- abajur, lampă
lumiloZ
↝ 
-
Aranĝaĵo servanta por produkti lumon:
super ŝin kliniĝis alia virino, tenante en siaj manoj
malgrandan korpeton […] kiun ŝi ĵus
suprenigis en la mizeran lumon de l' vagona lumilo
[18];
en ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie,
kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado
[19];
(figure) Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo [20]; ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo [21].

18.
V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:105
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:29
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:105
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:29
- beloruse:
- крыніца сьвятла
- ĉeĥe:
- osvětlovací těleso, svítilna
- france:
- luminaire (source), source lumineuse
- germane:
- Lichtquelle, Leuchte
- hispane:
- lumbrera
- hungare:
- világító pont, fényforrás
- itale:
- lume (oggetto), sorgente luminosa, luce (oggetto)
- nederlande:
- lichtbron
- pole:
- oświetlacz, oświetlenie do robienia zdjęć, przyrząd do oświetlania, kaganek
- rumane:
- iluminator, aparat de iluminat, candelă, opaiț
- ruse:
- светоч, светильник, источник света
- slovake:
- osvetľovacie teleso
- turke:
- ışık kaynağı
bremsolumo, bremslumo ↝
Malantaŭa lampo de aŭto, kiu aŭtomate lumiĝas dum bremsado: hodiaŭ la bremsolumo en mia aŭto rompiĝis [22].
22.
S. Ransom:
Bremsolumo, 2006-12-10
- angle:
- brake light
- france:
- feu de freinage, feu stop (auto.)
- germane:
- Bremslicht
- pole:
- światło hamowania
- rumane:
- lumină de frână
ĉirkaŭlumi
(tr)
- Prilumi ĉiuflanken: tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta ; (abs.) sur tablo sveltas korpo de kandel', la flamo eta ĉirkaŭlumas mole [23].
23.
Oĉjo Dadaev: Poemkolekto „25“,
Cerbe kaj Kore, 1999-01
- hungare:
- körbevilágít
- itale:
- illuminare
- nederlande:
- belichten
- pole:
- iluminować, rozświetlić
- rumane:
- ilumina, lumina
- ruse:
- освещать
duonlumo
- 1.
- Malforta lumo, en kiu oni ne klare vidas: nokta silento kaj duonlumo [24].
- 2. ↝
Antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon malpli forte ol plenlumo, ne blindumante kontraŭvenantojn: en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun ŝaltitaj duonlumoj [25].
24.
V. Garŝin, trad. M. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
25. Ganto: Elstaruloj de la jaro 2011, 2012-01-11
25. Ganto: Elstaruloj de la jaro 2011, 2012-01-11
- angle:
- 2. dipped headlight
- ĉeĥe:
- polosvětlo, přítmí, šero
- france:
- 1. pénombre 2. code (feu de croisement), feu de croisement
- pole:
- półświatło, półmrok, światła mijania {pl}
- rumane:
- penumbră, murg, amurg, fază mică
- slovake:
- prítmie, šero
eklumigi ↝
- Ekbruligi objekton aŭ aparaton, kiu donas lumon: eklumigi lampon, kandelon, gason, elektron.
- beloruse:
- запаліць
- ĉeĥe:
- osvítit, rozsvítit
- france:
- allumer (un éclairage)
- germane:
- anzünden, anstecken, anmachen
- hispane:
- encender
- hungare:
- (meg)gyújt (pl. lámpát)
- itale:
- accendere
- nederlande:
- aansteken
- pole:
- oświetlić, zapalić światło, zapalić lampę
- portugale:
- acender
- rumane:
- ilumina, lumina, aprinde lumina, aprinde lampa
- ruse:
- зажечь
- slovake:
- rozsvietiť, zažať svetlo
enlumiĝo ↝
erarlumoZ
,
vaglumoZ
erarlumoZ
,
vaglumoZ
erarlumoZ
,
vaglumoZ
erarlumoZ
,
vaglumoZ
- Lumeto vaganta super la marĉoj, produktata de malkomponiĝo de organikaj substancoj: malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono [27]; vaglumoj [...] kondukas for de la ĝusta vojo [28]
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
28. Michal Ende, trd. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonot, Ĉapitro 1
28. Michal Ende, trd. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonot, Ĉapitro 1
- ĉeĥe:
- bludička
- france:
- feu follet
- germane:
- Irrlicht
- hungare:
- lidércfény, bolygótűz
- itale:
- fuoco fatuo
- nederlande:
- dwaallicht
- pole:
- błędny ognik, światło błądzące
- rumane:
- focul nebun, lumină pâlpâitoare
- ruse:
- блуждающийогонёк
- slovake:
- bludička
*malluma [29] ↝
- Tute mankanta je lumo, ĝojo, klareco; senluma, ne lumigita: malluma nokto, arbaro, karcero; mallumaj (malhelaj, nigraj) haroj; mallume kiel en kelo, en poŝo; mallume verda maroZ ; mallumaj tagoj de mizero; malluma kaj malĝoja vivo; mallumaj antaŭsentadojZ ; mallumigado de la spiritoZ .
29.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, mal'lum'a
- beloruse:
- цёмны
- ĉeĥe:
- neosvětlený, temný
- france:
- obscur
- germane:
- dunkel
- hispane:
- oscuro, obscuro
- hungare:
- sötét
- itale:
- oscuro (agg.), buio (agg.)
- kekĉie:
- aak̕ab̕
- nederlande:
- donker (bn.), duister (bn.)
- pole:
- ciemny, ponury, zacofany
- portugale:
- escuro
- rumane:
- întunecat, mohorât, morocănos, înapoi
- ruse:
- тёмный
- slovake:
- neosvetlený, temný, tmavý
- svede:
- mörk
- turke:
- karanlık
mallumo
↝ 
- 1. ↝
-
Plena manko je lumo:
Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa
mallumo en la tuta lando Egipta
[30].
nebulo, nubo, ombro
- 2.
- (figure) Malklareco.
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:22
- beloruse:
- цемра, цемень, цемрадзь, морак, змрок
- ĉeĥe:
- tma
- france:
- noir (obscurité), obscurité (absence de lumière, de clarté)
- germane:
- Dunkelheit
- hispane:
- oscuridad, obscuridad
- hungare:
- sötétség
- itale:
- buio, oscuritá
- nederlande:
- donker (zn.), duister (zn.)
- pole:
- mrok, ciemność, ciemnota, zacofanie, niepobożność
- portugale:
- escuridão
- rumane:
- întuneric, ignoranță, înapoiere, impietate, lipsă de Dumnezeu
- ruse:
- тьма, темнота, мрак
- slovake:
- temnota, tma
- svede:
- mörker
- turke:
- karanlık
nebullumo
Lampo de aŭto, kun direkto kaj intenso kalkulitaj por pli bone prilumi (antaŭe) aŭ signali (malantaŭe) en nebulo, neĝo, densa pluvo: malvarma pluvo ― / nombro da nebullumoj / preterirantaj [31].
31.
Vastalto:
malvarma pluvo, Akvosfero, 2009-12-10
- angle:
- fog lamp, fog light
- france:
- antibrouillard (auto.), feu de brouillard
- germane:
- Nebelscheinwerfer
- pole:
- światło przeciwmgielne
- rumane:
- far de ceață
nordlumoZ
↝ 
Arkta polusa lumo: tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo [32].
arkta aŭroro
32.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema
maro
- angle:
- northern lights, aurora borealis
- beloruse:
- паўночнае зьзяньне
- ĉeĥe:
- severní polární záře
- france:
- aurore boréale
- germane:
- Nordlicht
- hungare:
- északi-sarki fény
- itale:
- aurora boreale
- nederlande:
- noorderlicht
- pole:
- zorza polarna
- rumane:
- auroră polară
- ruse:
- северноесияние
- slovake:
- severná polárna žiara
- svede:
- norrsken
parklumo, parkadlumoj
Iu el la angulaj malfortaj lampoj de aŭto, ĝin videbligantaj en duonhelo aŭ mallumo, ekzemple dum parkado en ne prilumita loko: preterrapidantaj aŭtoj ekbruligis subite kvazaŭ laŭ komando siajn parklumojn [33]; estingu precize je la dudektria kaj sepdek trifoje la parkadlumojn [34].
33.
V. Beekman, trad. J. Ojalo:
Noktaj aviadistoj
, 1989
34. G. Grass, trad. G. Gehlert, A. Grötzner, S. Herrgesell kaj B. Lorenz: Lanta valso, [2009]
34. G. Grass, trad. G. Gehlert, A. Grötzner, S. Herrgesell kaj B. Lorenz: Lanta valso, [2009]
- france:
- feu de position, feu de stationnement
- germane:
- Standlicht
- pole:
- światło parkowania, światła postojowe {pl}
- rumane:
- lumina de parcare, flacără de aprindere
plenlumo
- 1.
- Tre hela lumo sufiĉa por klare vidi: ili arestis kvar maturiĝantajn knabojn, kiuj la antaŭan posttagmezon rabis panĉaron, en la plenlumo [35].
- 2. ↝
Plej forta antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon ĝis malproksime antaŭen (pli forta ol duonlumo): sur la vojkruciĝo turniĝis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta pasaĝeraŭto [36].
35.
F. Bordewijk, trad. M. Meeuwissen:
Karaktero, 2011
36. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
36. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
- angle:
- 2. full beam headlight, high beam
- ĉeĥe:
- jas, záře
- france:
- 2. feu de route, phare (feu de route)
- pole:
- światła długie {pl}
- rumane:
- lumini lungi
- slovake:
- jas, žiara
prilumi
(tr)
- Lumi al io, verŝi lumon sur ion: ili staris antaŭ belege prilumita portalo [37]; la templo estas prilumata de la brilo de la sunoZ ; en la mistera luna prilumiteco de la montoZ .
- beloruse:
- асьвятліць
- ĉeĥe:
- osvítit, osvětlit
- france:
- éclairer
- hispane:
- iluminar
- hungare:
- megvilágít
- itale:
- illuminare, gettare luce su
- nederlande:
- belichten
- pole:
- oświetlać, oświetlić
- rumane:
- ilumina, lumina
- ruse:
- осветить, освещать
- slovake:
- osvietiť
- svede:
- belysa, lysa upp (något)
- turke:
- aydınlatmak
polusa lumo
↝ 
Diverskolora lumo (luminesko) en la nokta ĉielo, observebla en la apudpolusaj regionoj, estigata de elektre ŝarĝitaj partikuloj de la suna vento, interagantaj kun la tera magnetkampo alte en la atmosfero: Esperanto ebligis, ke mi ekkonu Finnlandon, la finnajn homojn, la blankajn noktojn, kaj mi plezuriĝu en la admirinda polusa lumo [38]; Celsio […] priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo [39]; ĝi esploris la atmosferon, glaci-riverojn, ekologion kaj marojn de la polusaj regionoj, kun laboratorioj pri la tieaj polusa lumo, jonosfero, kreskaĵoj kaj neĝglacio [40]; jam ekde kvardek kvina grado de latitudo estas tiaj polusaj lumoj ... (temas pri fikcia planedo) [41].

38.
J. Vas-Szegedi: Kiel mi iĝis esperantisto?
39. Vikipedio, Anders Celsius
40. Polus-esplora Instituto de Ĉinio
41. A. Lazarĉuk, trad. J. Finkel: La sankta monato Rin, 1999
39. Vikipedio, Anders Celsius
40. Polus-esplora Instituto de Ĉinio
41. A. Lazarĉuk, trad. J. Finkel: La sankta monato Rin, 1999
- angle:
- polar light
- ĉeĥe:
- polární záře
- france:
- aurore polaire
- germane:
- Polarlicht
- hungare:
- sarki fény
- itale:
- aurora polare
- nederlande:
- poollicht, aurora
- pole:
- zorza polarna
- rumane:
- auroră polară
- ruse:
- полярноесияние
- slovake:
- polárna žiara
postlumoPIV1
Malantaŭa lampo de veturilo.
- angle:
- rear light
- france:
- feux arrière (d'un véhicule)
- germane:
- Rücklicht, Katzenauge
- hungare:
- hátsó lámpák
- itale:
- luci posteriori, fanali posteriori
- nederlande:
- achterlichten
- pole:
- światło tylne
- rumane:
- lumina din spate
- ruse:
- задний свет (автомобиля)
lumtago ↝
lumhoro ↝
lumminuto ↝
lumsekundo ↝
lumrapido
↝ 
Praktika mezurunuo egala al la rapideco de la lumo en vakuo (299792 km/s).
- angle:
- velocity of light
- ĉeĥe:
- rychlost světla
- france:
- vitesse de la lumiére
- germane:
- Lichtgeschwindigkeit
- itale:
- velocitá della luce
- nederlande:
- lichtsnelheid
- pole:
- prędkość światła
- portugale:
- velocidade da luz
- rumane:
- viteza luminii
- slovake:
- rýchlosť svetla
- turke:
- ışık hızı
lumstrio
Lumaĵo aperanta dum la falo de aerolito aŭ simila lumaĵo (ekz. de spurkuglo).
- germane:
- Lichtschweif, Lichtspur
- itale:
- scia (luminosa), traccia (luminosa)
- nederlande:
- lichtspoor
- pole:
- smuga świetlna, struga światła
- rumane:
- dungă ușoară, un șuvoi de lumină
administraj notoj
pri
~igilo:
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igilo: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
ek~igi: Mankas dua fontindiko.
ek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
erar~o, vag~o: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a : Mankas verkindiko en fonto.
nord~o: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tago: Mankas dua fontindiko.
~tago: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~horo: Mankas dua fontindiko.
~horo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~minuto: Mankas dua fontindiko.
~minuto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sekundo: Mankas dua fontindiko.
~sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~rapido: Mankas dua fontindiko.
~rapido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~strio: Mankas dua fontindiko.
~strio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
PIV1 ne plu konas ~igilo kaj transdonas ĝian sencon al ~ilo. Necesas restudi per ekzemploj: ~o 3, ~ilo, ~ajxo, ~igilo. [MB]pri ~ingo:
Trovi pli precizan difinon kaj tradukojn. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igilo: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
ek~igi: Mankas dua fontindiko.
ek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
erar~o, vag~o: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a : Mankas verkindiko en fonto.
nord~o: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tago: Mankas dua fontindiko.
~tago: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~horo: Mankas dua fontindiko.
~horo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~minuto: Mankas dua fontindiko.
~minuto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sekundo: Mankas dua fontindiko.
~sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~rapido: Mankas dua fontindiko.
~rapido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~strio: Mankas dua fontindiko.
~strio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.