*ilumin/i
*ilumini
(tr)
- Ornami per lumiloj domojn, stratojn, parkojn, kc, okaze de festo: la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj [1]; la tago de la edziĝo estis fiksita, kaj la vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita [2]; tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto ― la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton [3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
- angle:
- illuminate
- beloruse:
- ілюмінаваць
- ĉeĥe:
- iluminovat, slavnostně osvětlit
- france:
- illuminer (dans un but décoratif)
- germane:
- beleuchten, anstrahlen, illuminieren
- hispane:
- iluminar
- hungare:
- kivilágít
- katalune:
- il·luminar, embellir amb llums
- nederlande:
- verlichten
- portugale:
- iluminar (ornar com luzes)
- ruse:
- иллюминировать
- slovake:
- slávnostne osvetliť
- ukraine:
- ілюмінувати, освітлювати, просвітлювати, опромінювати
iluminado
- Ornama festa lumigado: (figure) kiu foje rigardas noktajn bildojn en Google earth krome malkovros la lumomakulon de Belgio pro senkompara iluminado de aŭtovojoj [4].
4.
Monato, Ivo Durwael: Energiaj ciferoj
- beloruse:
- ілюмінацыя
- ĉeĥe:
- iluminace, slavnostní osvětlení
- france:
- illumination (décorative)
- germane:
- Beleuchtung, Illumination
- hispane:
- iluminación
- hungare:
- díszkivilágítás
- katalune:
- il·luminació (per embellir)
- nederlande:
- verlichting
- portugale:
- iluminação (ação de ornar com luzes)
- ruse:
- иллюминация
- slovake:
- iluminácia, slávnostné osvetlenie
- ukraine:
- ілюмінація, освітлення
iluminiĝi
Subite ekkompreni, intua atingo de spirita aŭ intelekta vero: per tio iluminiĝis en mia kapo la tezo, kiun mi jam menciis: nome, la bruliganto kaj estinganto estas unusolaj kontrastoj unu de la alia VaK ; ja ne estis pro ia morala iluminiĝo ke li akceptis la interpacigajn diskutojn de Oslo […sed] malsentimentala takso [5]; ĉu tia egaliga konduto vere pruvas profundan iluminiĝon aŭ nur supraĵan modernemon, tion montros la estonteco [6]; [ĉu eble] venos lastamomente iluminiĝo, repripenso, kiuj ebligos savi la ekziston de lokoj por lingvo kaj kulturo [7].
enlumiĝo, koano, revelacio, vizio
5.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, EU, Usono submetiĝas al rebatoj kaj humiligoj
6. Monato, Eŭkumeno
7. Monato, Kulturaj Institutoj
6. Monato, Eŭkumeno
7. Monato, Kulturaj Institutoj
- germane:
- Erleuchtung finden
- ukraine:
- освітлюватися
iluminilo
-
Ornama lumilo:
(figure)
Johann Rosenmüller ― estingiĝis la Iluminilo, kiu vaste brilis super
Eŭropo
[8].
artfajraĵo, lanterno, lampiono.
- ĉeĥe:
- osvětlovací těleso
- germane:
- Leuchtelement, Strahler
- katalune:
- llàntia, fanal, llum (ornamentatiu)
- portugale:
- lâmpada (ornamental)
- ruse:
- осветительный прибор, софит
- slovake:
- osvetľovacie teleso