aŭror/o Z PV

aŭroro  

1.
KAL Matena krepusko, matenruĝo: aŭroro kun rozkoloraj fingroj (konsiderata kiel manifestiĝo de la samnoma diino, beletra metaforo); ni sanktigos la hodiaŭan nokton kaj la aŭroron, kiu ĝin sekvos [1]; en la oriento super la horizonto ekludis la unuaj subtilaj perlamotkoloroj de la aŭroro [2].
2.
(figure) Esperiga komenciĝo: ĉe la aŭroro de la vivo; la aŭroro de novaj tempoj.
3.  
AST=polusa lumoSUB:arkta aŭroro, antarkta aŭroro
Rim.: Estas nekomprenebla, kial oni tiel konfuze kaj misgvide nomu fenomenon, kiu nek ekstere nek fizike similas la komunsencan aŭroron. [S. Pokrovskij]
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
angle:
aurora 3. polar light
france:
1. aurore, lever du jour 2. aurore, aube 3. aurore polaire
germane:
1. Morgenrot, Morgenröte 2. Zauber, Reiz des Neuen 3. Polarlicht
hispane:
aurora
hungare:
1. hajnal, pirkadat 2. hajnal 3. sarki fény
itale:
1. aurora, alba 2. alba (fig.) 3. aurora (polare)
pole:
1. brzask, jutrzenka, świt, zorza 2. brzask, jutrzenka, świt, zorza 3. zorza polarna
rumane:
auroră
ruse:
1. (утренняя) заря 2. заря 3. полярное сияние

Aŭroro, Aŭrora

MIT
Diino de la mateno en antikva greka mitaro.
angle:
Aurora
france:
Aurore
germane:
Eos, Aurora
hebree:
שחר
hispane:
Aurora
hungare:
Auróra
itale:
Aurora
pole:
Aurora
ruse:
Аврора

aŭrori

(ntr)
1.
(ntr, ofte sensubjekte)
Esti la momento de aŭroro: eliru, dum palpe mateno aŭroras, / tra l'ombra ĝardeno senbrua [3]; la tagoj grize aŭroris, fulikoj kaj anasoj sulkis la kanalon fronte sub la fenestro [4].
2.
Eklumi, kiel aŭroro: (figure) aŭroras nova epoko.
3. Poul Thorsen: Babile kun mi mem. - Beletra: 1996, Finbabile?
4. La Nekaptebla Os' - esperanto.be
france:
2. poindre, percer, émerger
hispane:
1. amanecer
hungare:
hajnalodik
itale:
albeggiare
pole:
1. świtać, dnieć 2. świtać

antarkta aŭroro  

AST Aŭroro, okazanta ĉe la suda poluso.
france:
aurore australe
hebree:
שחר אנטארקטיקה
itale:
aurora australe
pole:
zorza południowa (polarna)

arkta aŭroro  

france:
aurore boréale
itale:
aurora boreale
pole:
zorza północna (polarna)

polusa aŭroro  

france:
aurore polaire
itale:
aurora polare
pole:
zorza polarna

administraj notoj