*komenc/i PV
*komenci ↝
(tr)
ekigi,
lanĉi,
startigi
ĉesigi,
fini
alpaŝi al,
eniri vojon,
entrepreni,
envojigi,
inaŭguri,
iniciati,
malfermi,
veki
- 1.
- Fari la unuan parton de afero aŭ de ago: komenci konstruon, laboron, poemon; ŝi komencis laŭte plori [1]; komencis neĝi [2]; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis [3]; la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo [4]; mi komencas mian parolon per tio, ke […] [5]; antaŭe intencu kaj poste komencu PrV ; juĝo komencita paciĝon ne malhelpas PrV ; kiu komencas tro frue, finas malfrue PrV ; kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro PrV ; komenci de Adamo PrV ; komencante de decembro 1906 [6]; multe komencite, malmulte plenumite PrV .
- 2.
- (kun infinitiva objekto) Transiri en novan staton: la akvo komencis malmultiĝi [7]; provincialismoj […] kun la vastiĝado de la skribata literaturo […] komencis perdiĝi [8].
- 3.
- Konsistigi la unuan parton de io: la libron komencas ĉapitro pri la nuntempa „lingva ĝangalo“ [9]; en granda parto de Ĉinio silabkomenca „l-“ kaj silabkomenca „n-“ estas alofonoj de unu sama fonemo [10].

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:12
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:1
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:3
8. L. L. Zamenhof: Aldono al la „Dua Libro de l’ Lingvo Internacia“
9. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj, 2007
10. Monato, Vilhelmo Rowe : La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto, 2007

- arabe:
- 1. بَدَأَ -َ بَدْءًا
- beloruse:
- пачынаць, распачынаць, усчынаць
- ĉeĥe:
- začít naběhnout, nastoupit, načínat, zahájit, začínat
- france:
- commencer (tr.), amorcer (débuter), débuter (tr.), déclencher (débuter), démarrer (tr., débuter), engager (débuter), entamer (débuter), initialiser, ouvrir (débuter), mettre en route ~ante de: à partir de, depuis, dès
- germane:
- anfangen, beginnen
- hispane:
- iniciar (tr.), comenzar (debutar), debutar (tr.), abrir (debutar), poner en camino ~ante de: a partir de, después, de
- nederlande:
- beginnen (trans.), de spits afbijten, de eerste stap zetten ~ante de: vanaf
- pole:
- zaczynać
- portugale:
- começar, principiar, encetar, iniciar
- rumane:
- începe
- ruse:
- начать, начинать
- slovake:
- dať sa do niečoho, načať, začať
- volapuke:
- beginön
*komenco

- 1.
- Ago komenci: komenco de la konstruado FK ; ĉiu komenco estas malfacila PrV ; komenco bona ― laboro duona PrV ; venis la tempo por la komenco de la juĝo [11]; la timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado [12].
- 2.
- La tempo, en kiu oni komencas: en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron [13]; la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [14]; la maro revenis en la komenco de la mateno [15]; feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado [16]; de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro [17]; esplorinta ĉion atente de la komenco [18]; plej granda potenco kuŝas en la komenco PrV .
- 3. ↝
- La loko, en kiu io komenciĝas; ĉe la rando: oriente li loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato [19]; la komenco de la vojo [20]; en la komenco de tia verko devas esti presita […] DL ; en la komenco de tiu ĉi ĉapitro FK ; vokaloj en la komenco […] de vorto FK .
11.
La Nova Testamento, I. Petro 4:17
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:7
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:1
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:27
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 34:22
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 11:12
18. La Nova Testamento, Luko 1:3
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:9
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 40:19

- počátek, zahájení, zavedení, začátek
- france:
- commencement, début, départ (début), entrée (début), origine (début), ouverture (début)
- germane:
- Anfang, Beginn
- hispane:
- comienzo, debut, partida (debut), entrada (debut), origen (debut), apertura (debut)
- nederlande:
- het doen beginnen, het doen aanvangen
- pole:
- początek
- rumane:
- început
- ruse:
- начало
- slovake:
- zahájenie, začiatok
- tokipone:
- kama
komencanto
↝ 
Eklernanto, kiu devas studi la bazaĵojn: vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj Marta ; la forigo […] de la akuzativo [estas] tute ne akceptebla, [nur por ke] la komencantoj ne havu kelkan malfacilaĵon [21]; la komencantoj eklernas rajdi kun disetenditaj manoj por „disigi“ la suban kaj supran partojn de la korpo [22].
21.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
22. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, 2008
22. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, 2008
- ĉeĥe:
- začátečník
- france:
- élève débutant
- germane:
- Anfänger
- hispane:
- estudiante principiante
- pole:
- początkujący
- rumane:
- începător, debutant
- slovake:
- začiatočník
komenciĝi ↝
(ntr)
-
Fariĝi komencata; eniĝi en sian unuan parton:
tuj post la alveno komenciĝas la disportado de la poŝtaĵoj
FK
;
baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso
[23];
matene komenciĝis tondroj kaj fulmoj
[24];
komenciĝis vespero
[25];
komenciĝis denove milito
[26];
komenciĝis la sep jaroj de malsato
[27];
kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos
PrV
;
komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso
PrV
;
putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo
PrV
.
ekesti
naskiĝi, eksplodi
23.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en
Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:16
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:63
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 19:8
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:54

- пачынацца, распачынацца, усчынацца
- france:
- commencer (intr.), s'amorcer (débuter), se commencer, débuter (intr.), se déclencher (débuter), démarrer (intr., débuter), s'engager (débuter), s'initialiser, s'ouvrir (débuter), partir (commencer)
- germane:
- anfangen, beginnen kio ~iĝis, tio ankaŭ finiĝos: was einen Anfang hat, hat auch ein Ende putrado de fiŝo ~iĝas de l' kapo: der Fisch stinkt vom Kopf her
- hispane:
- comenzar (intr.), empezar (debutar), debutar (intr.), comprometerse (debutar), inicializarse, abrirse (debutar), partir (comenzar)
- nederlande:
- aanbreken, beginnen (intrans.)
- pole:
- zaczynać się
- rumane:
- începe se
- ruse:
- начаться, начинаться
komenciĝo ↝
-
Stato, tempo aŭ loko de tio, kio komenciĝas:
ruĝete lumetis la ĉielo, estis ĉirkaŭ komenciĝo de la tago
[28];
antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo
FK
.
aŭroro, burĝono, ekde, elemento, embrio, ĝermo, unua paŝo, printempo, provo, skizo, sojlo
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- begin
- beloruse:
- пачатак
- france:
- commencement, début, départ (début), entrée (début), origine (début), ouverture (début)
- germane:
- Anfang, Beginn
- hispane:
- comienzo, inicio, partida (debut), entrada (debut), origen (debut), apertura (debut)
- nederlande:
- begin, aanvang
- pole:
- rozpoczęcie się
- ruse:
- начало
- volapuke:
- begin
komence de ↝
(prepoziciaĵo)
- Dum la unua parto de: la teksto estas titolita Antaŭklarigo, kaj aperas komence de la lasta parto [29]; mi komence de ĉi tiu libreto diris, ke eble esperanto vivos sub du formoj [30]; komence de 2002 ŝanĝiĝis ne nur la mono de la eŭropuniaj landoj, sed ankaŭ la poŝtmarkoj [31].
29.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Antaŭparolo
30. Claude Piron: La bona lingvo, p. 77a
31. K. Fetes-Tosegi: Eŭro-poŝtmarkoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 10a
30. Claude Piron: La bona lingvo, p. 77a
31. K. Fetes-Tosegi: Eŭro-poŝtmarkoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 10a
- france:
- au commencement de, au début de
- germane:
- zu Beginn von, am Anfang von
- hispane:
- al comienzo de, al inicio de
- katalune:
- al començament de
- nederlande:
- vanaf
- okcitane:
- al començament de
- pole:
- na początku
- ruse:
- в начале
eterna komencanto 
Lernanto, kiu restadas je baza nivelo, sen progreso — koncerne Esperanton neniam atingas sufiĉan lingvoregon: kreiĝas ia danĝera komplekso de malpli granda valoro de Esperanto […], la fenomeno de „eternaj komencantoj“ ŝuldiĝas almenaŭ parte al tiu psikologia aspekto [32]; mi estas […] ne parolas nek skribas Esperanton tre bone kaj flue (iu eterna komencanto), sed mi povis tuj prononci la vorton „kancelierino“ sen ĝeno [33].
- france:
- éternel débutant
- germane:
- ewiger Anfänger
- hispane:
- eterno principiante
- pole:
- wieczny początkujący
administraj notoj
pri
~i:
La dua senco ne klare distingiĝas de la unua kaj ĝia difino ne taŭgas. "Komenci maljuniĝi" apenaŭ diferencas de "komenci legi", krom ke en ĉi-lasta temas pri ago, dum en la alia temas pri nevola statoŝanĝiĝo. Interese, kiel eblas traduki la francan "commencer/entamer un paquet de cigarettes". [MB]