*dum

I.

*dum

A.
(prepozicio)
1.
En la tempo, en kies daŭro io okazas: estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj [1]; li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago [2]; dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo [3]; fleksu arbon dum ĝia juneco PrV ; dum la manĝado venas apetito PrV . VD:ĉe2.a, en1.b
B.
(konjunkcio)
2.
En la tempo, kiam...; dum kiam..., dum ke1...: dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj [4]; tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin [5]; la femuro […] elartikiĝis, dum li luktis [6]; dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso Marta ; ne malpacu dum (vi estas sur) la vojo [7]; forĝu feron, dum ĝi estas varmega PrV .
Rim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum kiam, kiu estas tradicie malrekomendata: poezio estas […] pensado per vortaj specimenoj, dum kiam prozo estas pensado per abstrakto [8].
3.
Kontraste kun tio, ke...; dum ke2...: vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono [9]; dum Esperanto […] daŭre vivas […], Volapük jam longe estas […] mortinta FK ; kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni [10]? kial vi donis al mi […] nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra [11]; inter la simpluloj vi havis vian instruon kaj vian Kriston, dum mi havas nur vin [12]; dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, Esperanto kontraŭe estas senfine fleksebla. VD:ĉe2.d, kontraŭe, sed, tamen
Rim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum ke, kiu estas tradicie malrekomendata.
afrikanse:
tydens
albane:
gjatë
amhare:
ወቅት
angle:
1. during 2. while 3. while, whereas
arabe:
خلال
armene:
ընթացքում
azerbajĝane:
zamanı
beloruse:
 пакуль, у той час як 1. на працягу
bengale:
সময়
birme:
စဉ်အတွင်း
bosne:
vrijeme
ĉine:
何时 [héshí], 期間 [qījiān], 趁 [chèn], 洎 [jì]
dane:
i løbet af
estone:
kuigi
eŭske:
zehar
filipine:
sa panahon ng
france:
1. pendant (durant), durant (pendant) 2. alors que (lorsque), lorsque, pendant que 3. alors que (tandis que), tandis que
galege:
mentres
germane:
 während 1. während ~ la manĝado venas apetito: der Appetit kommt beim Essen. 2. solange, während 3. während, hingegen
guĝarate:
દરમિયાન
haitie:
pandan
haŭse:
a lokacin
hinde:
दौरान
hispane:
 mientras
hungare:
1. alatt (időben), közben (időben) 2. míg (kötőszó), ameddig (kötőszó) 3. ellenben, addig (ellenben)
igbe:
n’oge
irlande:
le linn
islande:
á
japane:
間に [あいだに]
jave:
sak
jide:
בעשאַס
jorube:
nigba
kanare:
ಸಮಯದಲ್ಲಿ
kartvele:
დროს
kazaĥe:
ішінде
kimre:
yn ystod
kirgize:
убагында
kmere:
ក្នុងអំឡុងពេល
koree:
korsike:
mentri
kose:
ngexesha
kroate:
vrijeme
kurde:
dema
latine:
per
latve:
laikā
laŭe:
ໃນລະຫວ່າງການ
litove:
metu
makedone:
за време на
malagase:
mandritra
malaje:
semasa
malajalame:
കാലത്ത്
malte:
matul
maorie:
i roto i
marate:
दरम्यान
monge:
thaum lub sij hawm
mongole:
үед
nepale:
समयमा
njanĝe:
pamene
okcidentfrise:
wylst
panĝabe:
ਦੇ ਦੌਰਾਨ
paŝtue:
په ترڅ کې
pole:
 gdy, podczas gdy 1. gdy 2. podczas gdy
portugale:
 enquanto (ao passo que), ao passo que 1. durante
ruande:
mugihe
rumane:
 în timp ce 2. în timp ce
ruse:
 в то время как 1. в течение
samoe:
aʻo
sinde:
دوران
sinhale:
තුළ
skotgaele:
slovene:
med
somale:
inta lagu jiro
ŝone:
munguva
sote:
ka nako ya
sunde:
salila
svahile:
wakati wa
svede:
 medan 1. under (om tid)
taĝike:
дар муддати
taje:
ในช่วง
tamile:
போது
tatare:
вакытында
telugue:
సమయంలో
tibete:
དུས་ལ་
ukraine:
під
urdue:
کے دوران
uzbeke:
davomida
vjetname:
trong khi
zulue:
ngesikhatsi
II.
Vortero kun la senco dum13:

duma

1.
Samtempa: legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio [13].
2.
Provizora, intertempa, ĝisa.
13. S. Engholm: Al Torento, 1930
angle:
concurrent, simultaneous, parallel
beloruse:
1. адначасны 2. часовы
ĉine:
同时期 [tóngshíqī], 相伴 [xiāngbàn], 等时线 [děngshíxiàn]
france:
1. concomitant
germane:
gleichzeitiger
hebree:
זמני
hungare:
1. egyidejű 2. ideiglenes, átmeneti
japane:
同時の [どうじの], 一時的な [いちじてきな]
pole:
2. tymczasowy
portugale:
1. simultâneo (adj.) 2. provisório (adj.)
ukraine:
тимчасовий, одночасний

*dume

1.
Dum tiu tempo, intertempe, interdume: ili sin pretigis, ni dume babilis; apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin [14]; li devis mueli en la malliberejo, dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo [15]; ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo, dume la infanoj […] enkuris [16]; vi rakontas tiel terure malrapide […] la ovoj povas dume malvarmiĝi [17]!
2.
Provizore, ĝise: lasante dume flanke la demandon pri tio […] EE ; [estas pli prudente] akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo EE .
3.
Kontraste kun tio; kontraŭe, malgraŭe, tamen: li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, ― kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro [18]; principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio […] ili ŝajnis al mi tute bonaj VivZam ; dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas al vi sole nur ses vortetojn EE .
Rim.: Estas malĝusta kaj nepre evitinda la uzado de la adverbo dume en la senco de la konjunkcio dum.
angle:
1. meanwhile 2. for now 3. whereas, while
beloruse:
1. тым часам 2. часова, пакуль 3. тады як
ĉeĥe:
zatím, mezitím
france:
1. cependant (pendant ce temps), entre temps, pendant ce temps 2. pour l'instant 3. cependant (toutefois), en revanche, pourtant, toutefois
germane:
1. währenddessen, unterdessen, derweilen, derweil 2. zunächst, erstmal, vorerst 3. während, hingegen, unterdessen
hebree:
בינתיים
hispane:
mientras
hungare:
1. eközben, ezalatt, aközben, azalatt 2. egyelőre 3. ellenben
japane:
その間 [そのあいだ], 一時的に [いちじてきに], さしあたり, ところが一方 [ところがいっぽう], 反対に [はんたいに]
pole:
2. na razie, tymczasem
portugale:
1. simultaneamente (adv.) 2. provisoriamente (adv.)
ruse:
1. тем временем 2. пока 3. тогда как
tibete:
དེའི་དུས་
ukraine:
тим часом, поки що, наразі

interdume

(malofte)
Intertempe: interdume pli praktike mi konstatas, ke […] [19]; interdume Gabĉjo nerimarkeble malfermis sian historilibron kaj duonokule kun granda plezuro rigardadas [20].
19. R. Schwartz: Printempa Varianto, en: La Stranga Butiko, 1931
20. F. Karinthy, trad. J. Farkas: Mi instruas mian fileton, Nica Literatura Revuo, 1957-01 ĝis 02, numero 2/3, p. 83a-86a
angle:
meanwhile
beloruse:
тым часам, між тым
ĉine:
中間體 [zhōngjiàntǐ]
france:
cependant (pendant ce temps)
germane:
zwischenzeitlich

dum ke, dum kiam

(konjunkcio)
1.
Dum2: ni estis liberaj por promenadi, naĝi, sunbruniĝi kaj ĝui la ĉirkaŭaĵon diversmaniere dum ke oni interkonatiĝis [21].
2.
Dum3: dum kiam sur literatura kampo la unuaj esperantistoj praktikis la lingvon iom hezite inter la pli malpli fiksitaj limoj gramatikaj, Grabowski estis la unua, kiu donis fortan puŝon al plejeble vasta eluzado de la ebloj, kiujn prezentas la Esperanta gramatiko [22]; en Britujo studento legas, verkas, diskutas kaj pensas en sia unu gepatra lingvo, dum ke en Danlando li devus eble legi en unu lingvo, verki en alia, kaj pensi iom en ambaŭ [23].
Rim.: Same kiel ĝis ke dum ke estas rigardata de pluraj gramatikistoj erara, ĉar tradicie dum havas ambaŭ funkciojn de dependiga konjunkcio kaj de prepozicio. Sistema uzo de dum ke en la dependiga funkcio laŭ la modelo anstataŭ ke, sen ke ktp. implicas ke oni agnoskas ĝin nur prepozicio. [ĵv]
21. I. Mac Dowall: Vizito al la Jubilea 20-a Ĉebalta Esperantista Printempo, La Brita Esperantisto, 1998-09 ĝis 10
22. G. J. Degenkamp: Esperanto 60-jara, 1947
23. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01, p. 6a
angle:
1. while 2. while, whereas
beloruse:
пакуль, у той час, як
france:
cependant que
germane:
während 2. hingegen
III.
Prefikso kun la senco dum1:
dumvoje [24]; dumvojaĝe [25]; dumdorme [26]; dumtempe ŝi reakiris sian ekvilibron [27]; dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo Metrop ; bruligi, kion vi adoris, signifas morti jam dumvive [28]! pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto [29]; dumnoktaj vizitantoj [30]; vespere post la dumtaga laboro [31]; dumviva rento da dek mil frankoj [32]; dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn [33]; dummomente li staris hezite [34]; la konversacioj dumsekunde haltis [35]; li ne distingas halucinojn, kiajn ni ĉiuj havas dumsonĝe, disde la realo [36].
angle:
during
germane:
-lang

administraj notoj

pri ~e 3.:
      La rimarko estas kripta. Ĝi verŝajne rilatas al la
      unua ekz-o, en kiu eblus kompreni "~e" kiel konjunkcion. Tio
      meritas
      pliajn klarigojn. [MB]
    
~a: Mankas dua fontindiko.