*viv/i PV
*vivi ↝
(ntr)
ekzisti,
esti.
- 1. ↝
-
Posedi la kapablojn sin nutri kaj reprodukti
(koncerne vegetaĵojn), kaj ankaŭ sin movi
(koncerne bestojn):
mineraloj ne vivas;
oni devas manĝi por vivi.
- a)
- Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto: vivi longe, longajn jarojn; vivu li! (krio por deziresprimi al iu longan vivon); vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu PrV ; li ne vivos pli, ol unu tagon [1]; (frazaĵo) kiu vivos, tiu vidos (tion oni scios nur post kelka tempo) PrV .
- b) ↝
-
Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero:
mi vivas kun li en granda amikeco
[2];
ili ambaŭ estis tiel malagrablaj ...,
ke oni ne povis vivi kun ili
[3];
vivi sola, kun neleĝa edzino, en urbo, en kamparo,
sub reĝo, pensie, emerite, pie;
vivi en ĝojo kaj plezuroZ
, en ĝuo kaj
bruoZ
;
konduti
vegeti1
- 2.
- Havigi al si la rimedojn por sin nutri: la bestoj, kiuj vivas de rabaĵo; vivi de sia laboro; vivi laŭtageZ , per sistemo de el mano al buŝoZ ; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj PrV ; fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe (fasto ne taŭgas por tiuj, kiuj ofte malsatas); (figure) la lando vivas precipe el la terkulturo.
- 3.
- (figure) Daŭre resti en homa memoro: lia gloro eterne vivos; tiu okazaĵo ankoraŭ freŝe vivas en mia memoro.

1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
- beloruse:
- жыць
- ĉeĥe:
- žít bydlet (v, u), existovat
- ĉine:
- 活 [huó], 生 [shēng]
- france:
- vivre
- germane:
- leben
- greke:
- ζω
- hebree:
- לחיות
- hispane:
- vivir
- hungare:
- él ~u, progresu, sed lerni ne ĉesu: a jó pap holtig tanul kiu ~os, tiu vidos: majd meglátjuk
- indonezie:
- hidup
- kurde:
- jîn, jiyîn
- nederlande:
- leven
- portugale:
- viver
- ruse:
- жить kiu ~os, tiu vidos: поживём ‐ увидим
- slovake:
- žiť žiť, existovať žiť, existovať
- volapuke:
- lifön
vivo
- 1.
- Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: vegeta, animala vivo; perdi la vivon; esti inter vivo kaj morto; (figure) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; la intelekta, morala vivo; dramo plena je vivo kaj movo; vivplena stratoB .
- 2.
- Sinsekvo de la agoj, per kiuj evidentiĝas tiu aktiveco: ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [4]; vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas PrV ; (frazaĵo) homo lernas la tutan vivon PrV ; la estanta, estonta vivo.
- 3.
- Uzado de tiu aktiveco laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: serioza, aktiva, diboĉa vivo; vivi puran vivon; vivo de artisto.
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
- beloruse:
- жыцьцё
- bulgare:
- живот
- ĉeĥe:
- život
- ĉine:
- 生活 [shēnghuó], 生命 [shēngmìng]
- france:
- vie
- germane:
- Leben
- greke:
- ζωή
- hebree:
- חיים
- hispane:
- vida
- hungare:
- élet perdi la ~on: életét veszti ~plena: mozgalmas
- indonezie:
- kehidupan
- nederlande:
- leven
- osete:
- цард
- portugale:
- vida
- ruse:
- жизнь ...lernas la tutan ~on: век живи ‐ век учись
- slovake:
- život
- tokipone:
- ale, ali
- volapuke:
- lif
vivaVdE
- 1.
- vivanta: vivaj floroj [5]; mi englutos ilin vivaj [6]; miloj da homoj estis bruligitaj vivaj de Inkvizicio; pentri, desegni laŭ viva modelo.
- 2. ↝
- (figure) Karakterizata per rapida kaj arda vivo, vigla2: la dancoj iris [jam] en pli viva takto BdV ; plej viva simpatio [7]; viva disputoB ; la viva kiel fajrero knabino amis la solecon IK ; ŝi lin vive interrompis BdV ; ŝi prezentis al si tute vive liajn saĝajn okulojn [8].
- 3.
(pri artaĵo, spektaĵo...) Okazanta kun ĉeestaj homoj, sen perado per telekomuniko aŭ registraĵo: viva muziko (farata de surlokaj muzikistoj) [9]; viva intervjuo (kun rekta renkontiĝo de intervjuanto kaj intervjuato).
5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:12
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Listo de eventoj..., Viki-Retpaĝaro, 2005
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:12
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Listo de eventoj..., Viki-Retpaĝaro, 2005
- beloruse:
- 1. жывы 2. жвавы, рухавы, дзейны
- ĉeĥe:
- naživu jsoucí, živ, živoucí, živý
- france:
- 1. vivant 2. vif 3. live (en présence)
- germane:
- lebendig 1. lebendig, lebend 2. lebendig
- greke:
- ζωντανός
- hispane:
- 1. viva 2. vivaz, animada
- hungare:
- 1. élő 2. élénk
- indonezie:
- langsung (live)
- nederlande:
- 1. levend 2. levendig
- portugale:
- vivo
- ruse:
- живой
- slovake:
- živý, oživený, svieži
- volapuke:
- lifik
vivaĵo ↝
- Io vivanta, viva organismo, kontraste al la senvivaĵoj: fenologio (estas) scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj [10]; el ĉiuj vivaĵoj [...] enkonduku po unu paro [...] en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [11].
10.
M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:19
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:19
- germane:
- Lebewesen, Geschöpf, Kreatur
- greke:
- έμβιο ον
- hungare:
- élőlény
- indonezie:
- makhluk (hidup)
- portugale:
- ser vivo
- ruse:
- живое существо
vivecoZ
- Rapidageco, rapidmoveco, vivardeco: ĝi ĉiam ekzistis – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna NeĝaBlovado .
- beloruse:
- жвавасьць, рухавасьць
- ĉeĥe:
- živost
- france:
- vivacité
- greke:
- ζωντάνια
- hebree:
- חיות
- hispane:
- vivacidad
- hungare:
- élénkség
- nederlande:
- levendigheid
- portugale:
- vivacidade
- ruse:
- живость
- slovake:
- živosť
vivema
- 1.
- Konservanta daŭran kaj fortan vivon: vivema vegetaĵo; (figure) vivema malamo, antaŭjuĝo.
- 2.
- Kiu ĝuas vivi, vivama: meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino [12].
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malnova domo
- beloruse:
- 1. жывучы 2. жыцьцёлюбівы
- hungare:
- 1. hosszú élettartamú 2. életigenlő
- ruse:
- 1. живучий 2. жизнелюбивый, жизнерадостный
- slovake:
- živý
vivigi
(tr)
- Doni vivon aŭ vivecon al: multaj foiranoj vivigis la ordinaran senhoman landvojonZ ; viviga printempa blovoB ; (figure) lia vizaĝo viviĝis.
- beloruse:
- ажывіць
- ĉeĥe:
- dodat života, oživit, vdechnout život
- france:
- animer
- germane:
- beleben
- hebree:
- להחיות
- hungare:
- éltet, élénkít
- indonezie:
- menghidupkan
- nederlande:
- verlevendigen
- ruse:
- оживить
- slovake:
- dodať života, oživiť, vdýchnuť život
vivipova ↝
-
Sufiĉe forta ĉe la naskiĝo por vivi plue:
vivipova infano;
(figure)
la vivipoveco de nia lingvoZ
enradikiĝinta
- beloruse:
- жыцьцяздольны
- ĉeĥe:
- životaschopný
- france:
- viable
- germane:
- überlebensfähig
- hungare:
- életerős
- nederlande:
- levensvatbaar
- ruse:
- жизнеспособный
- slovake:
- životaschopný
vivuoZ , vivukrio
- Krio por deziresprimi al iu longan vivon: diri vivuon pri iu; vivui faman oratoron.
- beloruse:
- здравіца, няхай жыве
- france:
- acclamation, vivat
- hebree:
- תרועה
- hungare:
- éljen, vivát
- nederlande:
- hoerageroep
- ruse:
- здравица, виват
vivulo ↝
- beloruse:
- жывая істота
- ĉeĥe:
- živá bytost, živý tvor
- france:
- être vivant
- greke:
- έμβιο ον
- hungare:
- élőlény
- nederlande:
- levend wezen
- portugale:
- ser vivo
- ruse:
- живое существо
- slovake:
- živý tvor
bonvivanto, gajvivanto
- Homo kiu volonte ĝuas la plezurojn de vivo: nek Merchant, nek Klem, kutimiĝis al la ĝojoj de la bonvivantoj [14].
14.
J. Merchant:
Kompatinda Klem, 1931
- ĉeĥe:
- bonviván, hýřil, požitkář
- france:
- bon vivant
- ruse:
- бонвиван
- slovake:
- pôžitkár
deviva ↝
- Farita, okazinta en la vivotempo de koncerna persono, kontraste al postmorta: deviva portreto de Petro la 1ª; Nun la francoj plejparte sekvas la devivan eldonon (de Moliera komedio) [15].
15.
Sergio Pokrovskij: Editora antaŭparolo, Georgo Dandin
- angle:
- life (attr.), for life, lifelong
- ruse:
- прижизненный
dumviva
- Daŭronta dum la tuta vivo: dumviva rento; kondamnita al dumviva malliberiĝo; dumviva membro de UEA
- france:
- (publié) de son vivant
- ruse:
- пожизненный
ĝisvivi
(tr)
- Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: la patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filoB ; ni ne ĝisvivos tiun momentonZ ; ĝisvivi la feliĉon, la amonB .
- beloruse:
- дажыць
- france:
- vivre assez pour
- germane:
- (noch) erleben
- hungare:
- megél
- nederlande:
- beleven
- ruse:
- дожить
kunvivi
kunvivo
- Vivado en komuna loko, loĝejo, establo: ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas [17].
17.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en
Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
- france:
- vie en commun
kunvivanto
- beloruse:
- 1. сужыцель 2. сучасьнік
- ĉeĥe:
- druh, společník
- france:
- 1. commensal, compagnon
- germane:
- 1. Mitbewohner, Lebensgefährte 2. Zeitgenosse
- hebree:
- 1. שותף לחיים
- hungare:
- 1. élettárs
- ruse:
- 1. сожитель
- slovake:
- partner, spoločník
longviva
- Kiu longe vivis (rilate al sia speco): Shigechiyo Izumi, la plej longviva viro en la historio, vivis 120 jarojn [18].
18.
-: Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj,
La Ondo de Esperanto, 2015:6 (248)
- france:
- longévif
*malviva ↝
-
Ne posedanta vivon:
- a)
- Ne apartenanta al la mondo de la vivaĵoj, senviva, en kiu malestas kaj neniam estis vivo: malviva substanco (ekz-e metalo, vitro); la malviva naturo (kontraste al la organika mondo de biologiaj estaĵoj); la Malviva MaroK ; la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro [19].
- b)
- Mortinta: lia filo mortis kaj estas nun malviva [20]; malvive naskita1 infano; „La malvivaj animoj“ (romano de Gogolo);
- c)
- (figure) Senefika, malvigla, nekapabla funkcii, senti: lia koro, rilate al amo, jam estis malviva [21]; fido, ne havanta farojn, estas en si mem malviva [22]; la butono estis malviva, la sonorilo estis difektita [23]; malviva litero2Z ; afero malvive naskitaZ ; (figure) malviva sezono (kiam la turisma vivo malestas); Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj (senesprimaj, en kiun ne videblis vivo) kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton [24]; ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj Marta .
19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 17a
22. La Nova Testamento, De Jakobo 2:17
23. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 14a
24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2, p. 30
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 17a
22. La Nova Testamento, De Jakobo 2:17
23. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 14a
24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2, p. 30
- angle:
- dead
- beloruse:
- мёртвы
- ĉeĥe:
- mrtvý, neživý
- france:
- mort (adj.)
- germane:
- tot
- greke:
- πεθαμένος
- hungare:
- holt, élettelen mal~a sezono: holtidény, holtszezon
- nederlande:
- levenloos
- portugale:
- morto
- ruse:
- мёртвый mal~a sezono: мёртвый сезон
- slovake:
- mŕtvy, mŕtvy, neživý
malvivulo
- Mortinto aŭ senviva estaĵo perceptata kvazaŭ ulo (kiel Golemo aŭ Terminator): Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? [25].
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 88:10
- beloruse:
- нябозчык, мёртвы (наз), мярцьвяк
- ĉeĥe:
- mrtvý (čl.)
- france:
- mort, mort-vivant
- germane:
- Toter
- hungare:
- élettelen lény, holt
- nederlande:
- overledene
- ruse:
- мертвец, мертвяк
- slovake:
- mŕtvy človek
malvivo
- La stato de ĉio kio ne estas viva ‐ ĉu mortinta, ĉu neniam vivinta: la morto estas transiro el la vivo en la malvivon; Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. || Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo? [26].
26.
W. Auld: Bonan matenon, Majstro, Nova Esperanta Krestomatio, 1991. p. 438
- hungare:
- élettelenség
- ruse:
- безжизненность, небытие, смерть (как состояние)
porvivaĵo, porvivo ↝
-
Rimedoj por sin nutri,
vivpano:
ili ekstermadis la produktojn de la tero kaj
ne restigadis porvivaĵon ĉe la
IzraelidojZ
;
la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni
sian
porvivon
[27].
vivteni
27.
A. Kivi, trad. H. Hall:
La Botistoj, 1919
- beloruse:
- харчы, прадукты
- france:
- vivres, nécessaire (objets de nécessité)
- germane:
- Lebensnotwendiges, Lebensunterhalt
- hungare:
- életszükséglet, megélhetés
- nederlande:
- levensonderhoud
- ruse:
- продовольствие
postvivi
(tr)
- 1. ↝
-
Plu vivi, ekzisti post io okazo aŭ tempo:
Jen ni ĝin festis, kaj la nepo — sola postvivanto de la
familio, viro, kiu portas la gloran nomon de sia avo – ne
ĉeestis la solenan kunvenon
[28];
aliaj postvivintoj de tiu masakro estis transportitaj
al Babelo, kie ili estis sklavoj
[29]
- a)
- Vivi ankoraŭ post ies morto: ŝi je dek jaroj postvivi sian edzon; (figure) postvivi sin mem (ankoraŭ vivi perdinte siajn intelektajn fortojn, sian gloron aŭ aŭtoritaton; cetere, kp la rimarkon ĉe transvivi2).
- b) ↝
- (io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto, post la fino de io: tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon [30]; La sunradio postvivos ja nin ĉiujn! [31].
- 2. ↝
- Transvivi1 la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio: tion mi ne povas postvivi [32].
28.
N. Z. Maimon: Postrikolto el la Zamenhofa Jaro, Nica literatura revuo, 7:2 (38)
29. W. Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), Monato
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, paŝtistino kaj kamentubisto
29. W. Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), Monato
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, paŝtistino kaj kamentubisto
- angle:
- endure, survive (remain alive after an event)
- beloruse:
- перажыць
- ĉeĥe:
- přežít
- france:
- survivre
- germane:
- überleben
- greke:
- επιζώ
- hungare:
- túlél
- nederlande:
- overleven
- portugale:
- sobreviver
- ruse:
- пережить
- slovake:
- prežiť
revivigi
- Fari, ke iu jam mortinta vivu denove: revivigi droninton; Jesuo revivigis Lazaron; jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis [33]; Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. [34].
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 8:5
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
- beloruse:
- ажывіць
- ĉeĥe:
- křísit, oživit, resuscitovat, vzkřísit k životu
- france:
- réanimer, ressusciter
- greke:
- ανασταίνω
- hebree:
- להקים לתחיה
- hungare:
- újraéleszt, feltámaszt
- indonezie:
- menghidupkan kembali
- nederlande:
- opwekken
- portugale:
- ressuscitar
- ruse:
- оживить, воскресить
- slovake:
- oživiť, resuscitovať, vzkriesiť
reviviĝi ↝
- Reveni en la vivon, ekvivi denove; releviĝi: ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos [35]; kredi je la reviviĝo de la mortintoj; (figure) ĉi tiu sceno reviviĝis en lia memoro;
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:14
- angle:
- return to life
- france:
- ressusciter, revivre
- indonezie:
- hidup kembali
- ruse:
- ожить, воскреснуть
reviviĝo ↝
senviva ↝
- beloruse:
- безжыцьцёвы, зьмярцьвелы
- ĉeĥe:
- bez života, mrtvý, neživý, pustý (kraj)
- france:
- inanimé
- greke:
- πεθαμένος
- hebree:
- נטול חיים
- hungare:
- élettelen
- nederlande:
- levenloos
- portugale:
- morto
- ruse:
- безжизненный
- slovake:
- bezduchý, mŕtvy, neživý, pustý
senvivaĵo ↝
- Objekto senviva, kontraste al la vivaĵoj: eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? [37]; la vorto „ĝi“ (uzata speciale por „bestoj“ aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan [38].
37.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
38. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 23a, La Revuo, 1907, aŭgusto
38. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 23a, La Revuo, 1907, aŭgusto
- hungare:
- élettelen dolog
- ruse:
- вещь, неодушевлённый предмет
senviviĝi ↝
- Seniĝi je vivo, morti: en tiu tago senviviĝos la koro de la reĝoZ .
- france:
- perdre la vie
- ruse:
- умереть
supervivi
(tr)
- 1. ↝
- Transvivi1: la maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo, kaj — li estas malsana, (...) — li ne supervivos la (funebran) sciigon [39]
- 2. ↝
- Postvivi1: kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... Marta ; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton [40].
- ĉeĥe:
- přežít
- slovake:
- prežiť
travivi ↝
(tr)
- 1.
- Pasi vivante: (frazaĵo) vivon travivi estas art' malfacila PrV ; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejoB ; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
- 2. ↝
- Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivisB ; mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn [41]; dum tiuj travivaĵoj.
- 3.
- Elteni (malfacilaĵon), ne morti (dum iu periodo): lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion;
- 4. ↝
- (evitinde) Transvivi1: se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta; malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon.
41.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
- beloruse:
- 1. пражыць 2. перажыць
- ĉeĥe:
- poznat, prodělat, prožít, přestát, zažít
- france:
- 2. faire l'expérience de, vivre (un évènement)
- germane:
- 2. erleben
- hungare:
- 1. végigél 2. átél
- nederlande:
- beleven
- ruse:
- ~on tra~i...: жизнь прожить ‐ не поле перейти 1. прожить 2. пережить
- slovake:
- prežiť, zažiť
travivo, travivaĵo
transvivi ↝
(tr)
- 1. ↝
- Travivi2 kaj postvivi1.b gravan (kaj, plejparte, malfeliĉan) okazaĵon: Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon [43]; Bulgario ja transvivis la preskaŭ 200-jaran bizancian jugon (1018–1186) kaj la preskaŭ 500-jaran otomanan jugon (1396–1878) [44]; Kompreneble, la plimulto de poloj — samkiel ĉiuj, kiuj transvivis la holokaŭston - konis la veron [45]; la slovena ŝtato esploris diplomatiajn eblojn por lin liberigi, sciante, ke Križnar verŝajne ne transvivos du jarojn en sudanaj malliberejoj [46].
- 2. ↝
-
Postvivi1:
Transvivu min!
[47].
Rim.: PV kaj la PIV-oj ilustras tiun signifon per neatribuita ekzemplo: „(figure) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj). “ La panegira interpreto de tiuj vortaroj estas tute ebla situacie; tamen egale eblas interpreto kompata aŭ moka, ke temas pri politika kadavro, perdinta sian gloron kaj aŭtoritaton, aŭ pri demenciulo perdinta siajn mensajn kapablojn. Malpli ambigua laŭdo estus „lia nomo, lia afero plu vivas (en niaj koroj, en niaj faroj ktp)“. Cetere, tiel la vorto estas uzita de Zamenhofo: mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem Marta ; vd postvivi1. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- survive, live through
- ĉeĥe:
- přežít
- ruse:
- пережить
- slovake:
- prežiť
administraj notoj
pri
kun~anto 2.:
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~ipova: Mankas verkindiko en fonto.
~uo, ~ukrio: Mankas verkindiko en fonto.
dum~a: Mankas dua fontindiko.
dum~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝis~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~anto: Mankas dua fontindiko.
kun~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
por~aĵo, por~o: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.
Ĉu la vorto efektive havas tiun sencon? Por mi tio ŝajnas stranga, kaj en PIV mi ĝin ne trovis. [Sergio]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~ipova: Mankas verkindiko en fonto.
~uo, ~ukrio: Mankas verkindiko en fonto.
dum~a: Mankas dua fontindiko.
dum~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝis~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~anto: Mankas dua fontindiko.
kun~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
por~aĵo, por~o: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.