*lev/i

*levi

(tr)
1.
Movi de malsupre supren; plialtigi: levi pezan ŝarĝon, kruĉon, la bastonon kontraŭ iu; levi flagon ĝis la supro de la masto; levi la rulkurtenon de fenestro; la Eternulo volis levi Elijan en ventego en ĉielon [1]; la vento levas la ondojn, polvon; levi la brakon, piedon, kapon; levi la palpebrojn Marta ; ŝultrojn, la okulojn de sur la paĝo; li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li [2]; la profeto levis la kadavron […] kaj metis ĝin sur la azenon [3]; sin levi sur la ŝtuparo, en la aeron; orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj [4]; la suno, tago, luno sin levas; ellevi akvon el la puto.
2.
Meti stare tion, kio estis kuŝanta, klinita ktp: levi malsanulon de lia seĝo, falintan infanon; levi standardon [5]; sin levi de, el sia lito (ellitiĝi); maro levas siajn ondojn [6]; Mi levos levi (ribeligos) kontraŭ vin multe da nacioj [7].
3.
(figure) Iniciati: se la demando estus levita antaŭ […] [8]; kelkaj politikistoj levis tiun ĉi demandon [9]; malgraŭ la ironia tono de la ĝisnunaj vortoj, mi agnoskas, ke la afero voĉe levita neniel bagatelas [10].
4.
(figure) Pliigi, plialtigi la gradon de io: levi (plilaŭtigi) sian voĉon [11]; politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon [12].
5.
(figure) Meti en pli altan staton; spirite, morale plialtigi: ni celas levi la moralan kaj fartan staton de la popolo; tio, kio propre levis la homaron alte super ĉiuj aliaj bestoj [13]; levi la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de filozofo FK ; levi ion ĝis principo; sama sento (alten) levis ĉiujn korojn; plej timu la homo, se dioj lin levis Ifigenio !
angle:
lift
beloruse:
падняць, узьняць, узвысіць, падвысіць
ĉeĥe:
vyzvednout, zvednout
ĉine:
1. [áng], 擎 [qíng], 抬 [tái], 撩起 [liāoqǐ], 高举 [gāojǔ], 高舉 [gāojǔ], 起吊 [qǐdiào], 起弔 [qǐdiào], 抬起 [táiqǐ]
france:
1. lever 2. mettre debout, relever (mettre debout) 3. soulever (question etc.) 4. élever (renforcer) 5. élever (moralement)
germane:
1. heben, anheben, erheben, lupfen 2. aufrichten, anheben, erheben, lupfen 3. stellen 4. heben, anheben, erhöhen, steigern 5. heben, steigern, erheben
hispane:
1. elevar 2. levantar 4. elevar
hungare:
1. emel, felemel 2. felemel, felállít 3. felvet, kezdeményez 4. növel, erősít 5. felemel (morálisan)
indonezie:
mengangkat, menaikkan, meninggikan
japane:
上げる [あげる], 持ち上げる [もちあげる], 拾い上げる [ひろいあげる], 立てる [たてる], 起こす [おこす], 高める [たかめる], 出す [だす]
nederlande:
1. opheffen, optillen 2. recht zetten, oprichten 3. stellen (een vraag), voorstellen 4. verheffen, verhogen 5. verheffen, verhogen
pole:
podnosić 1. podnosić 2. postawić
portugale:
erguer, suspender, elevar, levantar, guindar, altear
ruse:
поднять, поднимать
slovake:
dvíhať, zdvihnúť
tibete:
བཀྱག་
ukraine:
піднімати, підіймати, здіймати, зносити, підвищувати

levo

Ago levi, rezulto de tiu ago: per levo de la mano Vi promesis doni [la landon] al ili [14]; la levo de la apostoloj al sacerdota rango [15]; levo de voĉo [16]; knabino […] flirtas per levo de sia granda, brodita ŝalo [17]; vi, kun subita, spasma pugolevo ekrigidiĝas en ekstaza pont' [18]; kun kolera ŝultrolevo li forĵetis la ideon [19].
HOM: Ne konfuzu kun levo (bulgara monunuo).
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:15
15. Duilio Magnani: Fondi eklezion?, Monato, 2001/01, p. 4
16. Monato, Yamasaki Seikô: Dujarcenta ideo, 2004
17. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 2007
18. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XXXVII
19. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 10
ĉeĥe:
zdvih, zdvižení, zvýšení
france:
lever (fait de lever), élévation (fait de lever), haussement (fait de lever) ŝultro~o: haussement d'épaules.
germane:
Heben, Anheben
hungare:
emelés, felemelés, felállítás, felvetés ŝultro~o: vállrándítás.
indonezie:
ŝultro~o: angkat bahu.
japane:
持ち上げること [もちあげること]
pole:
podniesienie
ruse:
подъём, поднятие
slovake:
zdvih, zvýšenie
ukraine:
підйом, підняття, піднімання, підвищення

leviĝi

1.
Moviĝi supren; altiĝi: aglo, aeroplano, fumo leviĝas alten; leviĝi en la ĉielon [20]; leviĝi al la ĉielo [21]; leviĝis la terura vento de l' dezerto [22]; suno, tago, matenruĝo leviĝas [23]; la kolero leviĝis al lia kapo [24]; lumo leviĝanta[25]; birdo forleviĝas[26] (forflugas); kiam la roso forleviĝis[27]; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj [28].
2.
Rekte ekstari: leviĝi de la seĝo [29]; li matene leviĝis [30]; montarĉeno abrupte leviĝas; granda nacio leviĝos (alvenos) de la randoj de la tero [31]; (figure) gigante nun antaŭ mi leviĝas via bildo Ifigenio ; (figure) la urbo rapide releviĝis el ruinoj.
3.
Komenciĝi: leviĝis akra vento [32]; leviĝis murmuro, krio; subita bruo leviĝis en la domo BdV ; malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko PrV .
4.
Pliiĝi je ia grado: lia voĉo leviĝis pro kolero.
5.
Spirite, morale plialtiĝi: liaj pensoj leviĝis (nobliĝis) per la meditado; la homaro leviĝis super la bestoj; leviĝi super la kvereloj de l' ĉiutaga vivo; leviĝi ĝis tia situacio, ke Marta .
6.
Agresi, ataki: la Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi [33]; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin [34].
7.
Ribeli: leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'! [35].
afrikanse:
styg
albane:
ngrihem
amhare:
ተነስ
angle:
7. rise (against)
arabe:
الارتفاع
armene:
բարձրացում
azerbajĝane:
artacaq
beloruse:
падняцца, узьняцца, узвысіцца, падвысіцца
bengale:
ওঠা
birme:
တက်
bosne:
rasti
ĉine:
起來 [qǐlai], 起来 [qǐlai], 上涨 [shàngzhǎng], 上漲 [shàngzhǎng], 謖 [sù], 谡 [sù], 起床 [qǐchuáng], 起立 [qǐlì], 起身 [qǐshēn], 升 [shēng], 陞 [shēng]
dane:
stige
estone:
tõusma
eŭske:
igoko
filipine:
tumaas
france:
s'élever, se lever sun~iĝejo: levant (point cardinal).
galege:
subir
germane:
1. sich heben, sich erheben, aufsteigen, aufgehen 2. aufstehen, sich erheben, sich aufrichten 3. aufkommen, anheben, beginnen, sich erheben 4. sich heben, sich erheben, höher werden 5. ansteigen, sich erheben, steigen
guĝarate:
વધારો
haitie:
monte
haŭse:
tashi
hinde:
वृद्धि
hispane:
1. elevarse
hungare:
felemelkedik, felülemelkedik 1. emelkedik, felemelkedik sun~iĝejo: napkelet. 2. feláll, felemelkedik 3. támad, kerekedik 4. erősödik, növekszik
igbe:
bilie
indonezie:
naik, bangkit, terangkat, bangun, meninggi
irlande:
ardú
islande:
rísa
japane:
上昇 [じょうしょう]
jave:
munggah
jide:
העכערונג
jorube:
jinde
kanare:
ಏರಿಕೆ
kartvele:
მოიმატებს
kazaĥe:
көтерілу
kimre:
codi
kirgize:
көтөрүлүү
kmere:
កើនឡើង
koree:
상승
korsike:
ricuddà
kose:
phakama
kroate:
rasti
kurde:
lihevderketin
latine:
surgere
latve:
pieaugt
laŭe:
ເພີ່ມຂຶ້ນ
litove:
padidės
makedone:
зголеми
malagase:
mitsangana
malaje:
naik
malajalame:
വർധന
malte:
lok
maorie:
whakatika
marate:
वर जाणे
monge:
sawv
mongole:
босох
nederlande:
1. opstijgen, opstaan 2. zich oprichten, verrijzen 3. oprijzen, verschijnen 4. zich verheffen 5. uitstijgen
nepale:
उठ्नेछ
njanĝe:
adzauka
okcidentfrise:
opstean
panĝabe:
ਵਧ
paŝtue:
پاڅون
pole:
podnosić się, przybierać, wstawać
portugale:
erguer-se, levantar-se
ruande:
kuzamuka
ruse:
подняться, подниматься 6. восстать 7. восстать
samoe:
tulai
sinde:
جنم
sinhale:
නැගීම
skotgaele:
dh’èireas
slovene:
narašča
somale:
kici
ŝone:
simuka
sote:
tsoha
sunde:
naek
svahile:
kupanda
taĝike:
қиём
taje:
ลุกขึ้น
tamile:
உயரும்
tatare:
күтәрелү
telugue:
పెరగడం
ukraine:
підніматися
urdue:
اضافہ
uzbeke:
oshirish
vjetname:
tăng
zulue:
sukuma

leviĝo

Ago leviĝi, rezulto de tiu ago: se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo [36]; ok ŝtupoj por leviĝo [37]; (figure) nun estas la horo por leviĝo el dormo (vekiĝo kaj stariĝo) [38].
france:
lever (fait de se lever), haussement (fait de se lever)
hungare:
emelkedés, felemelkedés
indonezie:
kebangkitan, kenaikan
japane:
上昇 [じょうしょう], のぼること, 起立 [きりつ], 起床 [きしょう], 出現 [しゅつげん]
pole:
powstanie
ruse:
подъём

*levilo [39]

1.
Rigida stango movebla sur iu apogpunkto kaj uzata por levi pezan objekton: portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj [40]; ho, memamo! vi estas la levilo, per kiu Arĥimedo volis levi la terglobon TermKurs !
2.
Ĉiuspeca aparato por levi; levaparato, levmaŝino: kvinaksa veturilo kaj hidraŭlikaj leviloj, per kiuj eblas precize kaj senskue meti la domon sur preparitan gruzobazon [41]. SUB:gruo2
beloruse:
1. рычаг 2. пад'ёмнік
ĉeĥe:
zvedák
ĉine:
1. 杠杆 [gànggǎn], 槓桿 [gànggǎn], 撬杠 [qiàogāng], 杠杆 [gànggǎn] 2. 起重机 [qǐzhòngjī], 起重機 [qǐzhòngjī]
france:
1. levier
germane:
1. Hebel 2. Hebegerät, Hebevorrichtung, Kran
hungare:
1. emelőkar, emelőrúd 2. emelő, emelőberendezés
indonezie:
tuas, pengungkit
japane:
てこ, レバー
nederlande:
1. hefboom 2. hijstoestel
pole:
1. dźwignia, lewar
portugale:
1. alavanca
ruse:
1. рычаг 2. подъёмник
slovake:
zdvihák
ukraine:
підойма, підйомник, підіймач, домкрат, важіль, лом, ліфт

mallevi

(tr)
1.
Movi malsupren, malaltigi: ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon [42]; mallevi la okulojn [43]; mallevi la palpebrojn [44]; oni mallevis la velojn [45]; ŝia brusto sin levadis kaj mallevadis FK ; la suno sin […] mallevis DL ; melankolie ŝi mallevis la kapon [46].
2.
Malfortigi, dampi, malintensigi: mallevi la voĉon; ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l' faraono [47];
3.
Spirite, morale meti en malpli altan, noblan aŭ prosperan staton: vico da malbonŝancoj mallevis lin ĝis plej mizera situacio; li bezonas mallevi aliajn por levi la prieseiton [48]. VD:depremi2, deprimi, malaltigi, aflikti, kondamni, mallaŭdi, despera1, stigmato
ĉeĥe:
sklonit, snížit
ĉine:
减低 [jiǎndī], 減低 [jiǎndī], 低 [dī], 降低 [jiàngdī]
france:
abaisser, baisser
germane:
1. senken 2. senken, niederdrücken 3. erniedrigen
hungare:
1. leenged, leereszt 2. csökkent, mérsékel 3. lesüllyeszt (morálisan)
indonezie:
merendahkan, menurunkan
japane:
下げる [さげる], おろす, 低める [ひくめる], 弱める [よわめる]
pole:
spuszczać 1. spuszczać
ruse:
1. опустить, опускать 2. снизить, ослабить 3. принизить, унизить, опустить
slovake:
klopiť, spustiť
ukraine:
опускати, спускати, знижувати

malleviĝi

(ntr)
1.
Moviĝi malsupren, malaltiĝi: en la pesilo malleviĝos la kaliko Hamlet ; kiam ni aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj [49] (pro malespero); la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn [50]; la krepusko malleviĝis super ni; la remparo krute malleviĝas [51]; (arkaismo) la Eternulo malleviĝis (malsupreniris), por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj [52].
2.
Malintensiĝi, senteble malfortiĝi: simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo Marta .
3.
Spirite, morale malaltiĝi, perdi sian prestiĝon aŭ altan situacion: la malleviĝanta potenco de la imperio; de unu horo al alia, de unu tago al alia lia animo leviĝis kaj malleviĝis, kiel la akvoj de Nilo dum unu tuta jaro [53]; la malleviĝo de la pastraro […] la mizero de la popolo estas la kaŭzo de la malfeliĉo de l' ŝtato [54].
ĉine:
下沉 [xiàchén], 塌陷 [tāxiàn], 退落 [tuìluò], 沉到 [chéndào]
france:
s'abaisser
germane:
absinken, sinken, sich senken
hungare:
1. leereszkedik, lemegy, leszáll 2. csökken, mérséklődik 3. lesüllyed (morálisan)
indonezie:
merendah, menurun 1. turun
japane:
下がる [さがる], おりる, 低下する [ていかする], 弱まる [よわまる]
pole:
opuszczać się 1. opuszczać się
ruse:
1. опуститься, снизиться, понизиться 2. понизиться, ослабнуть 3. принизиться, унизиться, опуститься

malleviĝo

Ago malleviĝi, rezulto de tiu ago: ĉie sub la plandoj oni sentis malfortan leviĝon kaj malleviĝon de la planko, kiu memorigis, ke la tuta urbo naĝas sur la akvo [55]; (arkaismo) li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno (sunsubiro) [56].
55. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 18:34
france:
abaissement
hungare:
leereszkedés, lesüllyedés, leszállás, lemenetel
indonezie:
penurunan
japane:
下降 [かこう], おりること, 低下 [ていか], 衰弱 [すいじゃく]
pole:
opuszczenie się
ruse:
спуск, снижение
ukraine:
спуск, спускання, зниження, падіння

relevi

(tr)
1.
Ree levi en antaŭan staran aŭ supran staton: en la sama jaro la Klubo Esperantista en Upsala (Svedlando) relevis la falintan standardon kaj komencis la eldonadon de la gazeto „Lingvo Internacia“ [57]; mallaboremulo metas sian manon en la poton, kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas [58].
2.
BIBREL Levi el la tombo, revivigi: Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj [59].
angle:
2. resurrect, raise, upraise
beloruse:
2. уваскрасіць
france:
relever 2. ressusciter (intr.)
hungare:
1. újra felemel, visszaemel 2. feltámaszt (halottaiból)
indonezie:
2. membangkitkan kembali, menghidupkan kembali
japane:
再び起こす [ふたたびおこす], 立て直す [たてなおす], 復興させる [ふっこうさせる]
malnovgreke:
2. ἐγείρω
pole:
1. podnieść 2. wskrzesić
portugale:
2. ressucitar
ruse:
1. поднять вновь, восстановить 2. воскресить
ukraine:
(повторно/наново) підіймати/піднімати, воскрешати

releviĝi

(ntr)
1.
Ree leviĝi en antaŭan staran aŭ supran staton: li releviĝis kaj iris en la domo tien kaj reen [60]; falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael [61].
2.
BIBREL Leviĝi el la tombo, reviviĝi: sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj [62]; tiam diris Marta al Jesuo: sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta […], Jesuo diris al ŝi: via frato releviĝos [63].
beloruse:
1. паўстаць (зноў) 2. уваксрэснуць
france:
se relever 2. ressusciter (intr.)
hungare:
1. újra felemelkedik, visszaemelkedik 2. feltámad (halottaiból)
indonezie:
bangkit kembali
japane:
再び起きる [ふたたびおきる], 立ち直る [たちなおる], 復興する [ふっこうする], よみがえる
pole:
1. podnieść się
ruse:
1. подняться вновь, восстановиться 2. воскреснуть

releviĝo

Ago releviĝi:
a)
Mefres zorgu pri la releviĝo de la pastraro, Pentuer pri la plibonigo de la sorto de l' kamparanoj [64].
b)
kaj venis al li sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo [65]; la superhoma espero pri la releviĝo de la mortintoj, espero senerara, devas lumigi nian hodiaŭan vivon [66]; Jesuo diris al ŝi: mi estas la releviĝo kaj la vivo [67]; la kirko de la Sankta Releviĝo [68].
64. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 11a
65. La Nova Testamento, S. Marko 12:18
66. Papo Paŭlo la 6a: Mi atendas la vivon de la venontaj jarcentoj, Espero katolika, 1978:10-11
67. La Nova Testamento, S. Johano 11:25
68. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon (2), LOdE n-ro 63 (2000:1)
angle:
1.b resurrection
beloruse:
уваскрэсеньне
france:
1.a relèvement 1.b résurrection
indonezie:
kebangkitan kembali
ruse:
1.a восстановление, подъём (до прежнего уровня) 1.b воскресение

sunleviĝo

KAL Matena apero de la suno: oriente, sur la flanko de sunleviĝo [69]. de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro [70]; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo [71]; jam antaŭ la sunleviĝo la duonpatrino vekis la infanojn [72]. ANT:sunsubiro
angle:
sunrise
beloruse:
усход сонца
ĉeĥe:
východ slunce
ĉine:
[tūn], 日出 [rìchū]
france:
lever du soleil
hispane:
amanecer
hungare:
napfelkelte
indonezie:
matahari terbit
japane:
日の出 [ひので]
pole:
wschód słońca
rumane:
răsărit de soare
ruse:
восход солнца
ukraine:
схід сонця

popolleviĝo

POL Popolribelo: la amasa popolleviĝo metis finon unue al la abomenata financministro, poste al la tuta registaro [73]; dum pli ol 30 jaroj la popolleviĝon oni devis nomi oficiale kontraŭrevolucio [74].
73. C. Gabetta, trad. V. Lutermano: La pereo de la „modelo IMF“, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto, 2002-01
74. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, 2006
angle:
uprising
beloruse:
паўстаньне
ĉine:
起义 [qǐyì], 起義 [qǐyì], 暴動 [bàodòng], 暴搭 [bàodòng], 武装反抗 [wǔzhuāngfǎnkàng], 武裝反抗 [wǔzhuāngfǎnkàng], 武装起事 [wǔzhuāngqǐshì], 武裝起事 [wǔzhuāngqǐshì], 民变 [mínbiàn], 民變 [mínbiàn]
france:
soulevèment
germane:
Aufstand
indonezie:
pemberontakan
pole:
powstanie
ruse:
восстание

puŝlevo

SPO Korpa ekzerco, dum kiu oni apogas sin horizontale sur manoj kaj piedoj kaj levas la korpantaŭon per streĉo de la brakoj: maljunaj judoj ricevas ordonon fari puŝlevajn ekzercojn [75].
75. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
france:
pompe (gymnastique)
indonezie:
push up

administraj notoj

puŝ~o: Mankas dua fontindiko.