3aflikt/i

aflikti  

(tr)
Kaŭzi koran suferon; korpremi, ĉagreni2: lia mensogo kaj perfido afliktis ŝin; ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin [1]; kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj [2]; lia patro neniam afliktis lin per demando: kial vi tion faras? [3]; la malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron [4]; mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita Marta ; videble io lin embarasis aŭ afliktis […] eble lin afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj Marta ? VD:malĝojigi
angle:
afflict
beloruse:
засмучаць
ĉeĥe:
kormoutit, mrzet, rmoutit, soužit, trápit, tížit
france:
affliger, accabler (affliger), affecter (peiner), atteindre (peiner), attrister, chagriner (affliger), désoler, navrer, peiner (chagriner), toucher (peiner)
germane:
betrüben, bekümmern, kränken, quälen
hebree:
לענות
hispane:
afligir
itale:
affliggere
nederlande:
bedroeven
portugale:
afligir, angustiar, acabrunhar
ruse:
огорчать
slovake:
kormútiť, sužovať, zarmucovať

aflikto  

Sento kaj stato de iu afliktita: mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto [5]; en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj [6]; el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj [7]; malĝojo kaj aflikto pri si mem plenigis ŝin, ŝajnis al ŝi, ke neniam povas malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco [8]. VD:ĉagreno, malĝojo.
angle:
affliction
beloruse:
засмучэньне
ĉeĥe:
sklíčenost, soužení, trápení, zármutek
france:
affliction, accablement, chagrin (sentiment), peine (affliction), tristesse
germane:
Betrübnis, Kümmernis, Kummer, Leid, Herzeleid, Niedergeschlagenheit, Qual
hebree:
אסון, צער
itale:
afflizione, pena (sofferenza), travaglio
portugale:
aflição, agonia
ruse:
огорчение
slovake:
súženie, zármutok

afliktiĝi

Iĝi afliktata: lia spirito afliktiĝis [9]; „ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos“ ― la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis Marta .
france:
se chagriner (s'affliger), s'affliger, s'attrister, se désoler
hebree:
להתאבל
itale:
affliggersi, addolorarsi

afliktiĝo  

Ŝanĝiĝo de animstato al aflikto: ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis Marta ; ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj Marta .
france:
affliction, accablement, chagrin (sentiment), peine (affliction), tristesse
itale:
afflizione, sconforto

administraj notoj