*ĉagren/i

*ĉagreni

(tr)
1.
Kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al liaj intencoj aŭ deziroj: tiu perdo de tempo ĉagrenis min; la princo estis profunde ĉagrenita, li elpensis simplan rimedon relevi Egipton, kaj la pastroj certigis, ke ĝuste tio povis definitive ruinigi la landon [1]; se ni ne trovos pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni [2]. VD:inciti, ĉikani, tedi
2.
Aflikti: tiu morto tre ĉagrenis min; ĉagrenita vizaĝo [3]; la popolo […] komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj […] tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn [4]; mi konfesas mian kulpon kaj min ĉagrenas mia peko [5]; kiu scias, eble li estas riĉa! ― la lasta supozo plej multe ĉagrenis ŝin IK . VD:turmenti
angle:
vex
beloruse:
1. раздражняць, назаляць, дапякаць 2. засмучаць
bulgare:
1. дразня, досаждам 2. огорчавам
france:
1. chagriner (contrarier), contrarier, fâcher (contrarier) 2. chagriner (affliger), accabler (affliger), affliger, affecter (peiner), atteindre (peiner), attrister, désoler, navrer, peiner (chagriner), toucher (peiner)
germane:
ärgern
hebree:
לצער, להעציב
hispane:
disgustar, molestar
hungare:
1. bosszant, bánt (bosszant) 2. elkeserít
itale:
1. angustiare, contrariare, rammaricare 2. addolorare, rattristare, rammaricare
katalune:
amoïnar, molestar 1. empipar 2. afligir
nederlande:
ergeren, ontstemmen, irriteren
pole:
1. frasować, gniewać, martwić (kogoś), niepokoić, smucić, zasmucać, trapić 2. boleć (nad czymś), frasować się, być zafrasowanym, gryźć się (jakimś problemem), martwić się, niepokoić się, być nieszczęśliwym, być zatroskanym, smucić się, trapić się
portugale:
afligir, incomodar, magoar
ruse:
1. раздражать, досаждать 2. огорчать
tibete:
སྡང་པོ་བྱེད་

ĉagreno

Sento kaj stato de iu ĉagrenita: ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja [6]; por unu festeno, por alia ĉagreno PrV ; grandan ĝojon akompanas grandaj ĉagrenoj [7]; bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras PrV ; havi la samajn ĝojojn kaj ĉagrenojn IK ; kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn [8]; filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro kaj malĝojo por sia patrino [9]; li ruĝiĝis de ĉagreno FK ; kontraŭ tiu homo […] ŝi sentas ian ĉagrenon, […] en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas Marta ; Paŭlo, pro amĉagreno frua eterne restis fraŭlo [10]. SIN:ĉagreniĝoVD:kolero, malbonhumoro
beloruse:
засмучэньне, прыкрасьць
bulgare:
раздразнение, досада, огорчение
france:
chagrin (sentiment), accablement, affliction, contrariété, peine (affliction), tristesse
germane:
Ärger
hebree:
צער, עוגמת נפש
hispane:
disgusto
hungare:
bosszúság, elkeseredettség
itale:
dolore, afflizione, dispiacere, cruccio, patema, rammarico
katalune:
disgust, enuig, pena, abatiment
nederlande:
ergernis, ontstemming
pole:
bolączka, frasunek, gniew, nieszczęście, niepokój, smutek, strapienie, troska, zgryzota, zmartwenie
rumane:
nelinişte
ruse:
огорчение, досада

ĉagrena

Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĉagrenon: la modo estas por mi tre ĉagrena afero ; kia ĉagrena afero [11] ! ĉagrena rido BdV ; via mieno ŝajnas ĉagrena [12].
11. H. C. Andersen trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, Dua Parto, Paŝtisto de porkoj
12. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro 15
beloruse:
прыкры, непрыемны
bulgare:
дразнещ, досаден, огорчителен
france:
affligeant, contrariant, désolant, chagriné
germane:
ärgerlich
hebree:
עצוב
hispane:
molesto (ser), irritante
hungare:
bosszantó
katalune:
amoïnós, molest
nederlande:
ergerlijk, irriterend
pole:
obolały, zafrasowany, zagniewany, nieszczęśliwy, niespokojny, zaniepokojony, smutny, zasmucony, strapiony, zatroskany, zmartwiony
ruse:
досадный, огорчительный

ĉagreniĝi

Iĝi ĉagrenita: la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon [13]; mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, vidante la bonstaton de la malvirtuloj [14]; la skermisto ricevis multe da batoj, sed li kunpremis la dentojn kaj ne ĉagreniĝis [15]; li kutimis al la orienta malrapideco kaj li tute ne ĉagreniĝis kaj ne perdis la tempon [16]. VD:bedaŭri, penti
beloruse:
засмучацца, раздражняцца, злавацца
bulgare:
дразня се, огорчавам се
france:
se chagriner (s'affliger), s'affliger, s'attrister, se contrarier, se désoler
germane:
ärgern (sich)
hebree:
להתעצב
hungare:
bosszankodik, elkeseredik
itale:
addolorarsi, rattristarsi, rammaricarsi, angustiarsi, contrariarsi
katalune:
amoïnar-se, entristir-se, disgustar-se
nederlande:
zich ergeren, ontstemd geraken
pole:
boleć (nad czymś), frasować się, być zafrasowanym, gryźć się (jakimś problemem), martwić się, niepokoić się, być nieszczęśliwym, być zatroskanym, smucić się, trapić się
ruse:
огорчаться, досадовать, раздражаться

ĉagreniĝo

Ĉagreno: tuta manko de sinĝenemo kaj ĉagreniĝo [17]; la ĉagreniĝo ne lasis por ili elekti ion alian, krom preni falĉilon [18].
beloruse:
засмучэньне, прыкрасьць
bulgare:
раздразнение, досада, огорчение
france:
chagrin (sentiment), accablement, affliction, contrariété, peine (affliction), tristesse
germane:
Ärger
hungare:
bosszúság, elkeseredettség
itale:
disappunto, rattristamento
katalune:
disgust, pena
nederlande:
ergernis, ontstemming
pole:
bolączka, frasunek, niepokój, nieszczęście, smutek, strapienie, troska, zatroskanie, zgryzota, zmartwienie
ruse:
огорчение, досада

administraj notoj