*gru/o PV

*gruo

1.
ZOO Migra birdo kun longaj, maldikaj kruroj, kolo kaj beko, simbolo de longviveco en Orientazio; genro el familio gruedoj kaj el la ordo gruformaj (Grus): turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni [1]; la cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule [2]; etendinte la kolon, kiel gruo [li] flustris mistere QuV ; ŝi decidis iri labori en tre fora naturrezervejo, por prizorgi la ruĝvertajn gruojn Kon11 ; gruo manĝas fiŝojn kaj vivas en marĉo [3].

du gruoj (Grus carunculata), Nacia Parko Moremi, Botsvano
CC BY-SA 2.0  [4]
2.
TEK Levmaŝino konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion kaj tirata per malsupra vinĉo: ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis gruoj kun siteloj [5]; [la] ĝirafoj […] similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj Metrop ; oni povis vidi malnovajn marajn ŝipojn sur la kanalo aŭ historian havenan gruon Kon11 ; kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike[…] per la plej alta gruo en Irlando estis alfiksita [6]. VD:argano, takelo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 8:7
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Ĉina Radio Internacia: Vivo de Li Binsheng..., 2010-03-05
4. Fiver Löcker from Wellington, New Zealand, Moremi - 14: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Grus_carunculata_Moremi.jpg
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16
angle:
1. crane 2. crane
beloruse:
1. журавель, жораў 2. журавель (студні), пад'ёмны кран
bulgare:
1. жерав
ĉeĥe:
jeřáb (zdvihací stroj) 1. jeřáb popelavý
ĉine:
1. 鶴科 [hèkē] 2. 起重机 [qǐzhòngjī], 鶴 [hè], 鸛 [guàn], 吊 [diào]
france:
grue (oiseau, machine)
germane:
1. Kranich 2. Kran
hispane:
1. grulla 2. grúa
hungare:
daru (madár, gép)
katalune:
grua
latinece:
1. Grus
nederlande:
1. kraanvogel 2. kraan
pole:
1. żuraw pospolity 2. żuraw, dźwig
portugale:
1. grou 2. grua, guindaste
rumane:
1. cocor 2. lift
ruse:
1. серый журавль 2. колодезный журавль, подъёмный кран
slovake:
žeriav (stroj na zdvíhanie)
svede:
1. trana 2. lyftkran

Gruo [7] (Gru)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Grus): NGC 7117 estas galaksio en konstelacio Gruo [8].
7. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
8. Vikipedio, NGC 7117
angle:
Grus
beloruse:
Журавель (сузор’е)
ĉeĥe:
jeřáb (zdvihací stroj)
france:
Grue (constellation)
germane:
Kranich
hispane:
Grulla
japane:
クレーン, 起重機 [きじゅうき]
katalune:
la Grua
latinece:
Grus
pole:
Żuraw (gwiazdozbiór)
rumane:
Cocorul (constelație)
slovake:
žeriav (stroj na zdvíhanie)
tibete:
བྱ་ཁྲུང་ཁྲུང་
ukraine:
журавель, підйомний кран

gruformaj

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Gruiformes): la Aŭstralia otido […] estas granda surtera birdo de […] ordo gruformaj [9].
beloruse:
жураўлепадобныя (атрад)
ĉine:
鶴形目 [hèxíngmù]
france:
gruiformes, ralliformes
germane:
Kranichvögel
hungare:
daruszerű madarak
katalune:
gruïformes
latinece:
Gruiformes
nederlande:
kraanvogels
pole:
żurawiowe
rumane:
gruiformes
ruse:
журавлеобразные (отряд)
svede:
tran- och rallfåglar
ukraine:
журавлеподібні

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.