*ord/o

*ordo

A.
Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si:
1.
En spaco: la paperoj, libroj estas en ordo; marŝi sen ordo; batalordo; vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco [1]; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [2].
2.
En tempo aŭ kategoria sinsekvo: alfabeta, kronologia ordo; observi la ordon de sinsekvo; la Proverbaro Esperanta estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo PrV ; pri la ordo en kunmetita vorto „falakvo“ kaj „akvofalo“ ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado) [3]; la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando [4]; [ili] laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico [5]; iliaj nomoj […] laŭ la ordo de ilia naskiĝo [6].
3.
En spirito: meti ordon en siaj ideoj; la stilo estas nur la ordo kaj la movado, kiun oni metas en la pensoj; havi konsciencon en ordo; li diris: ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? sed tiu respondis: kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel [7].
4.
En socia vivo: ordo bezonas ordonon PV (neniu ordo sen estro); sen ordo en afero ne ekzistas prospero PrV ; helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero [8]; tio ne estas laŭ la natura ordo; (figure) la ordo de l' mondo [9]; la tradicia ordo estis konfuzita; meti ordon en la financoj.
5.
MATPIV2 =ordo-rilato
Rim.: Ĉi-sence troveblas „ordigo“ en EKV .
6.
MAT Rango de matematika objekto, rilate nefake difinitan hierarĥion aŭ ĝia pozicio en tia klasifiko.
a)
PIV1 (de derivaĵo): la dua derivaĵo de funkcio estas derivaĵo de ordo 2; duaorda diferenciala ekvacio.
b)
(de elemento a en grupo) Tia plej malgranda nenula pozitiva entjero n, ke an egalas al la unuo.
c)
[10] (de finia grupo) Nombro de ĝiaj elementoj: la ordo 6.b de elemento en grupo dividas la ordon de la grupo.
d)
(de polinoma radiko) Obleco.
e)
[11] (de infinitezimo) VD:ĉefinfinitezimo.
f)
(de grafeo) Nombro de ĝiaj verticoj.
B.
Ĉiu el la ĉefaj grupoj, kiujn enhavas klasifiko:
7.
BOTZOO Ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo), inter familio2.a kaj klaso1.c: la ordo de birdoj Kolomboformaj [12]; la zingibracoj estas la plej granda familio de la ordo zingibraloj, al kiu familio apartenas pli ol 1200 specioj de 53 genroj [13]. botanikaj ordoj zoologiaj ordoj
Rim.: La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso „-ul“: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento „-formaj“: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. Pli esperanteca nomado, proponita ankaŭ de NBN estus per tipa genro kaj -ord: paserordo, paserordano.
TUT:klasoPRT:familio
8.
ARKI Klasifiko de klasika arĥitekturo: la kvin klasikaj ordoj estas la plej grava ordiga sistemo de la antikva kaj pli posta arkitekturo ‐ ankoraŭ valida de la renesanco ĝis la frua 20-a jarcento, la komuna temo da kvin arkitekturaj ordoj estas la rilato de kolonoj al la fundamento kaj la tegmentaj traboj, la transiro de unu konstruero al alia kaj la enplekto en la kompleta koncepto kaj aspekto de la konstruaĵo [14]; laŭ la arkitekturo de antikva Grekio okazas diferencigo laŭ tri klasikaj kolonaj ordoj: la formo je dorika, ionika kaj korinta ordo, al ili aldoniĝis la toskana ordo, tiel nomata „kompozita ordo“ kaj en la renesanca epoko aldoniĝis tiel nomata „moderna ionika ordo“, tiel ke sume ekzistas ses „klasikaj“ kolonaj ordoj [15].
afrikanse:
orde
albane:
mënyrë
amhare:
ትዕዛዝ
angle:
order 5. order relation 6.a order (of a derivative) 6.b order (of an element of a group) 6.c order (of a group) 6.e order (of an infinitesimal) 6.f order (of a graph)
arabe:
النظام
armene:
կարգը
bengale:
যাতে
birme:
အစီအစဉ်
bosne:
kako bi
ĉeĥe:
pořádek
dane:
ordre
estone:
selleks
eŭske:
ordena
filipine:
pagkakasunud-sunod
france:
ordre ordre 5. relation d'ordre 6.a ordre (d'une dérivée) 6.b ordre (d'un élément d'un groupe) 6.c ordre (d'un groupe) 6.e ordre (d'un infiniment petit) 6.f ordre (d'un graphe)
galege:
orde
germane:
1. Ordnung, Anordnung 2. zeitliche Ordnung, Reihenfolge 3. Ordnung, Sinn 4. Ordnung, Organisation 5. Ordnungsrelation 7. Ordnung (Biologie) 6.a (Ableitungs-)ordnung 6.b Ordnung 6.c Ordnung (einer Gruppe) 6.e Ordnung (der unendlich kleinen Größen) 6.f Ordnung (eines Graphen)
guĝarate:
માટે
haitie:
lòd
haŭse:
domin
hinde:
आदेश
hispane:
orden orden orden 1. orden, arreglo 2. orden cronológico, orden temporal 3. orden, armonía 4. orden, organización 5. relación de orden 7. orden (biología), familia (biología), clase (biología) 6.a orden (de una derivada) 6.b orden (de un elemento de un grupo) 6.c orden (de un grupo) 6.e orden (de un infinitesimal) 6.f orden (de un gráfico)
hungare:
rend rend 5. rendezés 7. rend (biológiai osztályozásban) 6.a rend (deriválté) 6.b rend (csoportelemé) 6.c rend (csoporté) 6.e rend (infinitezimálisoké) 6.f csúcsszám (gráfé)
igbe:
iji
irlande:
ordú
islande:
röð
japane:
オーダー
jave:
supaya
jide:
סדר
jorube:
ibere
kanare:
ಆದೇಶ
kartvele:
იმისათვის,
kazaĥe:
тапсырыс
kimre:
gorchymyn
kirgize:
тартип
kmere:
ការបញ្ជាទិញ
koree:
주문
korsike:
kose:
umyalelo
kroate:
poredak
kurde:
emir
latine:
ut
latinece:
ordo
latve:
rīkojums
laŭe:
ຄໍາສັ່ງ
litove:
kad
makedone:
цел
malagase:
mba
malaje:
perintah
malajalame:
ഓർഡർ
malte:
ordni
maorie:
kia
marate:
ऑर्डर
monge:
Yuav
mongole:
зэрэг
nederlande:
orde
nepale:
आदेश
njanĝe:
pofuna
okcidentfrise:
oarder
panĝabe:
ਕ੍ਰਮ
paŝtue:
نظم
pole:
porządek 1. ład, porządek 2. ład, porządek 3. ład, porządek 4. ład, porządek 5. relacja porządkowa, relacja porządku, porządek (relacja) 7. rząd 6.a rząd (pochodnej, równania różniczkowego) 6.b rząd (elementu grupy) 6.c rząd (grupy) 6.e rząd (nieskończenie małej) 6.f rząd (grafu)
portugale:
ordem
ruande:
gahunda
ruse:
порядок 5. отношение порядка 7. отряд (в систематике животных), порядок (в систематике растений и бактерий) 8. ордер (в архитектуре) 6.a порядок (производной) 6.b порядок (элемента группы) 6.c порядок (группы) 6.e порядок (бесконечно малой) 6.f порядок (графа)
samoe:
poloaiga
sinde:
حڪم
sinhale:
නියෝගයක්
skotgaele:
òrdugh
slovene:
da
somale:
si
ŝone:
hurongwa
sote:
e le hore
sunde:
pesenan
svahile:
ili
taĝike:
тартибот
taje:
เพื่อ
tamile:
பொருட்டு
tatare:
заказ
telugue:
ఆర్డర్
ukraine:
порядок
urdue:
حکم
uzbeke:
buyurtma
vjetname:
để
zulue:
oda

orda

1.
(io) Aranĝita laŭ taŭga ordo: orda ĉambro, tirkesto; orde (regule) elektitaj delegitoj PV ; la adresaro de ĉiuj grupoj homaranaj kun la orda (laŭvica) numero de ĉiu el ili [16]; interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero [17]; se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero Hamlet ; ĉu ĉio estis orda kaj trankvila Hamlet ?
2.
(iu) Ordema: bonordaj virinoj […] sidas hejme Marta .
3.
MATVD:orda aro.
16. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
angle:
1. orderly, organized, systematic
germane:
geordnet, oredentlich 1. ordentlich
hispane:
ordenado 1. ordenado, organizado, sistemático
hungare:
rendezett 1. rendes 2. rendszerető
nederlande:
ordelijk
pole:
1. poukładany, uporządkowany 2. poukładany, porządny 3. uporządkowany
portugale:
1. ordenado, organizado

ordi

1.
(tr)
Ordigi: tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj [18]; la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon [19].
2.
(ntr)
Esti en bona ordo: do ĉio ordas bone kaj kongrue: nenio nova, krom malnova sperto [20]; „hm ... trankvilon“, pensis la profesoro […] „ĉio ordas“ sin persvadis Kuzmin sentante, ke ĉio malordas, kaj precipe pro tiu birdo [21].
3.
(tr)
MAT Difini ordo-rilaton sur aro: ordita (t.e. ordohava) vektora spaco.
Rim.: Oni ne konfuzu ĉi tiun sencon kun ordigi1.a: oni povas ordigi nur orditajn (t.e. ordohavajn, posedantajn ordo-rilaton) strukturojn. Cetere, „difini ordon“ kaj „ordohava“ estas pli klaraj kaj preferindaj esprimmanieroj. [Sergio Pokrovskij]
18. L. Einstein: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
20. N. Nicholas: Balado jarresuma, en: Najlonkorda liro, 2003
21. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 18a
germane:
1. ordnen
hispane:
3. ordenar
pole:
1. układać, porządkować, sprzątać 2. być poukładanym, być uporządkowanym, być posprzątanym, być w porządku
ruse:
2. быть в порядке 3. упорядочить, определить порядок

ordema

Kutimanta aranĝi aferojn laŭ ordo: li estas ordema ĝis pedanteco; episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, […] [22]; la sola kritiko, kiun mi farus al Galway, estas, ke, kiel ĝenerale en Irlando, la loĝantaro estas malpli ordema ol tiu de aliaj eŭropaj landoj [23].
22. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:2
23. Monato, Garbhan Macaoidh: Galway ‐ urbo de triboj
angle:
orderly, methodical, neat, tidy
france:
ordonné
germane:
ordentlich, ordnungsliebend
hungare:
rendszerető
nederlande:
ordelievend
pole:
poukładany, porządny
portugale:
organizado
ruse:
аккуратный, склонный к порядку

ordigi

(tr)
Aranĝi laŭ ordo: kiu rompis la glason, ordigu la kason PrV ; Feniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon PatrojFiloj ; rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta [24]; leviĝu, kaj ordigu vian liton [25]; la eldonadon de la „Biblioteko“ ni devas interrompi, […] ĝis ni ordigos la aferon [26]; kaj Josuo […] ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo [27]; ordigi al iu la kapon PrV .
a)
KOMP Aranĝi datumstrukturon laŭ ordo difinita super ties anoj: laŭalfabete ordigita listo de la nomoj kun necesaj informoj [28]; ordigi liston laŭ la aĝo de la listanoj; kunfandi ordigitajn listojn.
angle:
1.a to sort
france:
ordonner (classer), classer, ranger
germane:
ordnen, anordnen, aufräumen ordigi al iu la kapon: jemandem den Kopf waschen
hispane:
ordenar
hungare:
rendez, elrendez, rendbe tesz
nederlande:
ordenen
pole:
układać, porządkować, sprzątać 1.a sortować, uporządkować
portugale:
ordenar
ruse:
упорядочить, привести в порядок 1.a сортировать, упорядочить

bona ordo

1.
Bone aranĝita: en bona ordo tra la pordo PrV ; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [29]; kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato [30].
2.
MAT Tia ordo-rilato, ke laŭ ĝi ĉiu subaro akceptas minimumon: laŭ aksiomo fare de Zermelo por ĉiu aro eblas trovi bonan ordon. VD:bonorda.
angle:
well-ordering
france:
bon ordre (math.)
germane:
Wohlordnung
hungare:
jólrendezés
pole:
dobry porządek
ruse:
полный порядок

bonorda

1.
Deca, konvena, bone aranĝita, bonmora: sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj [31]; la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde [32]; mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj [33]; mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke […] vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan [34]; virino bonorda estas muta kaj surda PrV ; se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: „Kiel la Eternulo vivas“, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li [35].
2.
MAT[36] (p.p. orda aro) Tia, ke ĝia ordo estas bona ordo: oni ankoraŭ ne sukcesis trovi ordon, kiu igas la aron de reeloj bonorda; grava eco de la aro de naturaj entjeroj estas ĝia bonordeco.
angle:
2. well-ordered (set)
france:
1. convenable (comme il faut), rangé (convenable), sage, comme il faut 2. (ensemble) bien ordonné
germane:
2. wohlgeordnet (-e Menge)
hungare:
1. rendezett, rendes 2. jólrendezett
nederlande:
1. in goede orde
pole:
1. porządny 2. (zbiór) dobrze uporządkowany
ruse:
1. благополучный, находящийся в полном порядке 2. вполне упорядоченное (множество)

en ordo!

(frazaĵo)
Konsentite, tio bonas, taŭgas, ĝustas: ĉu ĉio estas en ordo [37]? la trinkado estis en ordo, neniu devigis [38]; ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo [39]; mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [40]; laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo [41]; ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo [42].
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:11
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:8
39. La Nova Testamento, Luko 1:3
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
41. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
42. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
france:
d'accord!, OK!
germane:
in Ordnung!, einverstanden!, OK!, okay!
hungare:
rendben!, oké!
pole:
w porządku!, dobra!, OK!, zgoda!
portugale:
tudo bem!, o.k.
ruse:
всё в порядке!, ладно!, хорошо!
tokipone:
pona

kunordigi

1.
Aranĝi laŭ difinitaj rilatoj diversajn partojn por formi harmonian tuton: kunordigi la partojn de sistemo; Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj planas konferencon por kunordigi agadon kontraŭ tia „infano-komerco“ [43]; unueca enciklopedie kunordigita verko [44]; kunordigi rilatojn de la ŝtato al unuopaj religiaj organizaĵoj [45]. SUB:harmoniigi, akordigi
2.
GRA Kunordigi du samfunkciajn propoziciojn (ambaŭ ĉefajn aŭ ambaŭ same dependajn) por ilin ligi aŭ kontrastigi: la konjunkcioj kaj, sed, nek servas por kunordigi la propoziciojn.
angle:
coordinate
france:
coordonner
germane:
1. koordinieren, abstimmen
hispane:
coordinar
hungare:
koordinál, összerendez, összehangol
nederlande:
1. bijeenschikken
pole:
1. koordynować
portugale:
coordenar
ruse:
1. согласовать, координировать 2. сочинять (синтаксически)
tibete:
གྲིགས་ཐབས་བྱེད་

kunordigilo

GRA Gramatika vorto, kiu kunigas samfunkciajn elementojn, kiel ekzemple „kaj“, „sed“, „aŭ“; kunordiga konjunkcio.
angle:
coordinating conjunction
france:
conjonction de coordination
hispane:
conjunción coordinativa
hungare:
mellérendelő kötőszó
nederlande:
nevenschikkend voegwoord, nevenschikkende zin
portugale:
conjunção coordenada
ruse:
сочинительный союз
slovake:
priraďovacia spojka

kunordiĝi

(ntr)
Trovi komunan ordon kun aliaj aferoj: ĉiu aparta travivaĵo […] kunordiĝis kun la aliaj [46]; la registaroj de la membro-ŝtatoj tial substrekis la konverĝon kaj kunordiĝon de la makro-ekonomio [47].
46. C. Piron: Tien, 1997
47. Vikipedio, Merkosudo
france:
se coordonner

malordo

Manko de ordo: jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras, ĉiuj aferoj estas en granda malordo [48]; ili faras malbonon, trovas plezuron en la malordo de la malboneco [49]; diversaj malordoj englitis en mian kortegon [50]; ni […] ataku ilin, profitante ilian malordon [51]; kun haroj disligitaj en malordo Hamlet .
VD:neglekto
angle:
confusion, disorder, mess
france:
désordre
germane:
Unordnung, Durcheinander
hungare:
rendetlenség
nederlande:
wanorde
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, burdel (pot.)
portugale:
desordem
ruse:
беспорядок

malordaĵo

Io kontraŭa al la ordo: la nuntempaj malordaĵoj malstabiligas eĉ la enajn strukturojn de tiu ĉi civilizacio [52]; ofte estas publikigataj artikoloj pri malordaĵoj (ekz. korupto) en ĉiuj sferoj de la publika vivo [53]. ANT:ĥaoso
hispane:
desorden
hungare:
rendetlen dolog, rendezetlen dolog
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, chaos
ruse:
беспорядок, хаос

malordigi

(tr)
Konfuzi, detrui la bonan aranĝon de aferoj: ŝi frotis Elizon per suko de juglando […] kaj malordigis ŝiajn belajn harojn [54]; mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas [55]; tio kondukas al malordigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis [56].
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
55. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tri oraj haroj de la diablo
56. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
disarrange, throw into disorder, upset
france:
déranger, désorganiser
germane:
durcheinander bringen
hispane:
desordenar, desorganizar
hungare:
összekuszál, felforgat
pole:
bałaganić, mieszać, dezorganizować, wprowadzać nieład, wprowadzać bałagan, wprowadzać zamieszanie, wprowadzać chaos
ruse:
привести в беспорядок, дезорганизовать

publika ordo

POL Laŭleĝa paca stato de ĉiutaga vivo: kaŝobservi kaj kontroli politikajn grupojn […], kiujn oni kredis esti minacoj por la publika ordo [57]; mi mem feriadis ĉi-somere en Velipojë kaj foriris de tie tre kontenta pro la pura, virga plaĝo, bona provizado kaj publika ordo [58].
57. Kurisu Kei: Nova vivo en maljunulejo, en: Vivprotokoloj, 2009
58. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
france:
ordre public
germane:
öffentliche Ordnung
hispane:
orden público

reordigi

(tr)
Aranĝi denove laŭ antaŭa ordo: la diplomatoj penas reordigi la rilatojn inter la popoloj [59]; la virineto de maro […] reordigis liajn malsekajn harojn [60].
france:
réordonner
germane:
neuordnen
hispane:
reordenar
hungare:
újrarendez, visszarendez
nederlande:
herschikken
portugale:
reordenar
ruse:
переупорядочить, привести в порядок, восстановить порядок

senordo

Malordo: la ŝtonĵetistoj, dissemitaj sur la montetoj, duobligis la fervoron, kaj dume sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis kontraŭ la Libianoj [61]; pli facile estas decidiĝi en la batalo, ol en la senordo, kiu ekregis Egipton [62]; se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo Metrop !
france:
désordre
germane:
Unordnung
hispane:
desorden
hungare:
rendetlenség
nederlande:
wanorde
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, chaos, burdel (pot.)
portugale:
desordem
ruse:
беспорядок

sociordo, socia ordo

POL Ĝenerala aranĝo de la socio same en ĝiaj politikaj institucioj, kiel en komunaj kaj privataj moroj: forigi la maljustan sociordon [63]; la brita filozofo Thomas Hobbes opiniis, ke vivo sen socia ordo kaj hierarkio mallongas kaj brutalas [64].
63. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
64. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, 2012
france:
ordre social
germane:
soziale Ordnung, Gesellschaftsordnung
hispane:
orden social

subordigi

1.
Igi iun aŭ ion sub ies aŭtoritato: la tribunaloj estas subordigitaj unuj al aliaj; tiu aŭtoritato, suverena aŭ subordigita; komisiono por religiaj aferoj, subordigita […] la regantan Ligon de Komunistoj [65]; nacia tabaka korporacio, subordigita al la ŝtata tabaka monopolo [66].
2.
GRA Kunigi du propoziciojn, kies unu dependas de alia: la konjunkcioj ke, kiam, se kaj ceteraj servas por subordigi la propoziciojn; stilo […] tre simila al la kelta: verbo komence de frazo, inversio de vortordo, simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj ktp [67].
angle:
subordinate
france:
subordonner
germane:
unterordnen 1. unterordnen
hispane:
1. subordinar, supeditar 2. subordinar
hungare:
alárendel
nederlande:
ondergeschikt maken
pole:
1. podporządkowywać (kogoś/coś komuś/czemuś)
portugale:
subordinar
ruse:
подчинять

subordigilo

GRA Gramatika vorto, kiu dependigas propozicion de alia, kiel ekzemple „ke“, „kvankam“, „se“, „antaŭ ke“, „antaŭ ol“; subordiga konjunkcio, subjunkcio: kelkaj prepozicioj, kiel „dum“, „ĝis“, estas ankaŭ subordigiloj.
angle:
subordinating conjunction
ĉeĥe:
spojka podřadící
france:
conjonction de subordination, subjonction
germane:
unterordnende Konjunktion, unterordnendes Bindewort
hispane:
conjunción subordinante, subjunción
hungare:
alárendelő kötőszó
nederlande:
ondergeschikte zin, onderschikkend voegwoord
portugale:
conjunção subordinada
ruse:
подчинительный союз
slovake:
spojka podraďovacia

tagordo

Listo de taskoj, farindaĵoj, sinsekvaj okupoj por la tago aŭ por difinita tempo: li iom post iom alkutimiĝis al la soleco; lia tagordo estis preciza kaj neniu maltrankviligis lin [68].
a)
Listo de la demandoj pritraktotaj en iu kunveno; programo: meti (enskribi) ion en la tagordon; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo [69]; (forpuŝi proponon por reveni al la anoncita tagordo); ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin Metrop !
b)
MIL Instrukcioj por la hodiaŭa tago sciigataj al soldatoj.
68. J. Modest: Sinjoro Dukov kaj la pupo, 2017
69. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
agenda, order of the day
france:
agenda, ordre du jour
germane:
Tagesordnung, Agenda, Tagesbefehl 1.a Tagesordnung
hispane:
1.a agenda, orden del día 1.b orden del día
hungare:
napiparancs 1.a napirend
nederlande:
dagorder 1.a agenda
pole:
1.a porządek dnia, rozkład dnia, dzienny rozkład zajęć, agenda 1.b porządek dnia, rozkład dnia
ruse:
1.a повестка дня 1.b распорядок дня

vortordo

GRALIN Elektita ordo, vicigo de vortoj en diraĵo: libera vortordo [70]; la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto [71]; en la ĝenerala lingvistiko ĉefrolas demandoj pri la influo de certaj sintaksaj, semantikaj kaj pragmatikaj funkcioj sur la vortordon, kiun parolanto fine elektas en sia diraĵo [72].
70. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
71. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
72. W. Jansen: Naturaj vortordoj en Esperanto, 2008
france:
ordre des mots
germane:
Wortreihenfolge

administraj notoj

pri ~o 6.:
        Mi ne trovis apogon por "~o de radiko", "~o de elemento en
        grupo",
        "~o de grafeo" sed MatVort konas: ~o de kurbo/surfaco, ~o de
        cifero
        (en pozicia frakcio), ~o de subdeterminanto, ~o de kontakto.
        [MB]
      
pri ~o 6.:
        Laŭ mi, ĉi tiu senco ne apartenas al la
        ĉefa subdrv, sed
        pli proksimas al la klasifika subdrv (aŭ estas tute
        aparta).
        [Sergio]
      
pri ~i 3.:
      Cxi tiu matematika senco bedauxrinde ne koheras kun la uzo
      en aliaj partoj de REVO. Mi uzis nur "orda", do nek "ordita"
      nek "ordohava".
      [MB]
    
pri bona ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton, sed la formo bon~a nerekte
    pravigas ĉi tiun terminon. [MB]
  
kun~igilo: Mankas fontindiko.
kun~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~igilo: Mankas fontindiko.
sub~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.