* -obl/

I.

-obl

Sufikso signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste ian kvanton tiomfoje, kiom montras la radiko: dudek estas la kvaroblo de kvin; sepoble tri estas dudek unu; ili kolektis duoble da panoZ ; duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭeZ ; li havis en tiu jaro centoblemezuran rikoltonZ ; en la spaco naĝis miloblaj fluoj da homaj pensojZ ; mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝiZ ; la posedo de Biblio estas por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkojZ ; dum la 19a jarcento la terloĝantaro duobliĝis.
germane:
-fach
hungare:
-szor, -szer, -ször
portugale:
sufixo multiplicativo

multobla

1.
(Singulare) Multega: havi multoblan fortonZ.
2.
(Plurale) Estantaj multaj el la sama speco: la multoblaj efikoj de la elektro.
3.
MATMatVort =plurobla.
ĉeĥe:
mnohonásobný
france:
2. multiple
germane:
vielfach
hungare:
sokszoros
nederlande:
veel
slovake:
mnohonásobný

multobligi

1.
Multigi: multobligi la eksperimentojn, la provojn; ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio [1]; necesas nuligi kelkajn festojn anstataŭ multobligi ilin, ĉar dum ĉi tiu festo nur 10 % de la loĝantoj festas, kaj la aliaj restas hejme, sen fari ion [2]; hodiaŭ oni parolas ankaŭ pri la „Interreto de Objektoj”, kiam la nombro de „objektoj” konektitaj al Interreto – fridujoj, panrostiloj, unuopaj lumoj, ... – vaste superos la nombron de homoj, evidente ankaŭ tio povus multobligi la disponatajn datenojn [3].
2.
Multigi pli kaj pli samspecajn estaĵojn, igante ilin naskiĝi unu de aliaj: Dio promesis, ke li multobligos ilian rason kiel la steloj de la ĉielo; oni povas sufiĉe bredi kuniklojn, sed monon multobligi ja ne estas eble [4]; multobligi vegetaĵon per branĉplantado; multobliĝema raso.
3.
MAT(arkaismo) [5] Multipliki nombron per entjero: la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „multobligi“, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro [6];
1. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:15
2. Monato, Jérémie Sabiyumva: Fino de ramadano: ĉu festo de gejunuloj?
3. Monato, Lenio Marobin: La Granda Datumaro
4. Monato, Lode van de Velde: La nuna financa krizo (3)
5. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, artikoloj: mult, multipliki
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
angle:
multiply
beloruse:
памнажаць 3. памножыць
bulgare:
умножавам
ĉeĥe:
rozmnožovat, znásobit
france:
multiplier
germane:
vervielfachen
hispane:
multiplicar
hungare:
megsokszoroz 1. megsokszoroz, sokszorosít 2. szaporít, sokasít
nederlande:
vermenigvuldigen
pole:
mnożyć, wielokratniać 3. zwielokrotniać, mnożyć, pomnażać
ruse:
1. множить, умножать, преумножать 2. размножать, преумножать 3. умножать
slovake:
násobiť, rozmnožiť

plurobla

MAT
(p.p. punkto aŭ polinoma radiko) Tia, ke ĝia obleco superas unu.
Rim.: Oni trovas ankaŭ „multobla“ ĉi-sence, verŝajne pro imito de nacilingvaj formoj. Tiu nelogika uzo de „mult“ anstataŭ „plur“ troviĝas ankaŭ ĉe Bricard MatTerm : multlatero, multedro...
angle:
multiple
beloruse:
кратны
france:
multiple
germane:
mehrfach multiple
hungare:
többszörös
pole:
wielokrotny
ruse:
кратный
II.
Vortero samsignifa:

oblo

MAT[7]
Produto de donita entjero, multiplikita per alia entjero: la paraj nombroj estas obloj de 2. VD:divizoro
Rim.: Malgraŭ ĝia deveno la nocio estas vastigebla al ĉia multipliko, same kiel okazas por „divizoro“.
angle:
multiple
beloruse:
кратнае
ĉeĥe:
násobek
france:
multiple (subst., math.)
germane:
Vielfaches
hungare:
szorzat, többszörös
nederlande:
veelvoud
pole:
wielokrotna, wielokrotność
ruse:
кратное
slovake:
násobok

obligi

MATPV
Multipliki nombron per entjero: obligante 3 per 5 oni ricevas 15.
Rim.: En pli frua stato de la lingvo oni uzis multobligi ĉi-cele. Matematika Vortaro MatVort precizigas en la tradukoj, ke temas pri multipliko per entjero, sed same kiel por „oblo“ aŭ „divizoro“ eblas vastigi la sencon al kampoj ekster elementa aritmetiko.
angle:
multiply
beloruse:
памнажаць (на цэлы лік)
france:
multiplier (math.)
germane:
vervielfältigen
hungare:
szoroz
nederlande:
vermenigvuldigen
ruse:
умножить, умножать

n-obla

MAT
a)
[8] (p.p. radiko `a` de polinomo `bb P`) Tia, ke `n` estas la plej granda potenco, por kiu `(bb X-a*bb 1)^n` divizoras en `bb P`: `bb X^2-bb 1` akceptas du unuoblajn radikojn; 1 estas duobla radiko de `bb X^2-2*bb X+bb 1`.
b)
[9] (p.p. punkto de kurbo) Tia, ke la kurbo trapasas ĝin `n`-foje: ĉiuj punktoj de koniko estas unuoblaj.
VD:obleco, plurobla.
angle:
n-fold
beloruse:
n-кратны
france:
multiple d'ordre n, n-uple
germane:
n-fach
hungare:
1.a n-szeres (gyök) 1.b n-edrendű (görbe)
pole:
n-krotny
ruse:
n-кратный

obleco

MATMatVort
(de punkto aŭ polinoma radiko) Tia entjero `n`, ke la punkto aŭ la radiko estas n-obla: la sumo de la obleco de ĉiuj radikoj de kompleksa polinomo egalas al ties grado.
angle:
multiplicity
beloruse:
кратнасьць
ĉeĥe:
násobnost
france:
multiplicité, ordre de multiplicité
germane:
Multiplizität, Vielfachheit
hungare:
multiplicitás
pole:
krotność
ruse:
кратность
slovake:
násobnosť

plej malgranda komuna oblo (PMKO)

MATPIV1
(de pluraj entjeroj) la plej malgranda komuna oblo de 14, 20, 30 estas 420.
angle:
least common multiple
beloruse:
найменшае агульнае кратнае
ĉeĥe:
nejmenší společný násobek
france:
plus petit commun multiple, P.P.C.M.
germane:
kleinstes gemeinsames Vielfaches
hungare:
legkisebb közös többszörös
nederlande:
kleinste gemeen veelvoud
pole:
najmniejsza współna wielokrotność, N.W.W.
ruse:
наименьшее общее кратное
slovake:
najmenší spoločný násobok

administraj notoj

-~: Mankas verkindiko en fonto.
mult~a: Mankas dua fontindiko.
mult~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~a: Mankas dua fontindiko.
plur~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej malgranda komuna ~o: Mankas dua fontindiko.
plej malgranda komuna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.